Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Alia formo de politika esprimiĝo

Kion sindeteno signifas

De dek kvin jaroj la elekto de la eŭropa parlamento mobilizas nur malplimulton da elektantoj. La kresko de sindeteno fariĝis fenomeno stampanta la francan demokratian vivon. Oni konstatas ĝin precipe ĉe la tradicie maldekstra elektantaro, frustrita de la registaraj politikoj.

EN FRANCUJO la lastaj distriktaj elektoj, la 23-an kaj 30-an de marto 2014, lanĉis lavangon da komentoj pri la kresko de la ekstremdekstro. Iuj eĉ vidis en ĝi kvazaŭ referendumon favore al la Nacia Fronto (NF)* Tiu torento da deklaroj, da artikoloj kaj da televidaj raportoj kontrastas kun tio, kio estas la plej grava donitaĵo de tiuj elektoj, kaj pli ĝenerale de ĉiuj elektoj de tridek jaroj: la rekorda kvoto de sindetenoj, kies preciza studo kondukas al nuancado de la analizoj faritaj en la urĝo.

* Originale: Front national, ekstremdekstra partio de Francujo. -vl

Kvankam la progreso de la NF kompare kun la distriktaj elektoj de 2008 estas nekontestebla, ĝi tamen restas limigita. En la kvarcent dek kvin urboj kun pli ol dek mil loĝantoj, kie ĝi prezentis siajn listojn, la ekstremdekstra partio atingis elcentaĵon de esprimitaj voĉoj malpli altan ol por s-ino Marine Le Pen ĉe la prezidant-elektoj en la jaro 2012. En rilato al ĉiuj enskribitaj voĉdonantoj la “nacifronta” salto antaŭen montriĝas ankoraŭ pli relativa: dum s-ino Le Pen akiris 12 elcentojn de la enskribitoj ĉe la unua baloto de 2012, la NF ricevis nur 8 elcentojn ĉe la unua baloto de la lastaj distriktaj elektoj.

Sama rezulto pri la “blua ondo”. La dekstrularo ja akiris sesdek du komunumojn de pli ol dek mil loĝantoj, do unu el siaj plej grandaj sukcesoj sub la 5-a respubliko. Sed alia donitaĵo estis grandparte nerimarkita: en tiuj urboj la listoj de la dekstrularo — eĉ se inkludas en ĝi la Demokratan Movadon (Modem) — mobilizis malpli da elektantoj en 2014 ol en 2008*, dum la parlamenta dekstro ricevis tre malbonan rezulton dum tiu ĉi lasta voĉdonado. Tiu ŝajna paradokso parte klariĝas per la ecoj de sindeteno. La dekstro, iomete malfortiĝinta, trudiĝis en 2014 danke al la ankoraŭ pli amasa malmobiliziĝo de la maldekstraj voĉdonantoj.

* Vd “Fédéralisme à marche forcée”, Le Monde diplomatique, julio 2012.

De pli ol tridek jaroj, ĉe ĉiuj elektoj, la sindeteno faras novan rekordon. Nur la prezidantelekto ne sekvas tiun feran leĝon. Dum la distriktaj elektoj de 1983, 10,3 elcentoj de la enskribitoj sin detenis en la dua baloto; en marto 2014 ili estis 37,8 elcentoj.

Se oni aldonas la personojn, kiuj ne enskribis sin en la elektolistojn (7 elcentoj de la loĝantaro kiuj rajtas enskribi sin), la ne-voĉdonado proksimiĝas al 50 elcentoj en la eŭropaj, regionaj kantonaj kaj eĉ parlamentaj kaj distriktaj voĉdonadoj. Tiu krizo de partopreno, kiu komencas fariĝi la plej grava fakto de la elektoj en Francujo, estas ankoraŭ pli grava en la urbaj komunumoj, en kiuj la voĉdonantoj estas jam nun la malplimulto: ĉe la unua baloto de la distriktaj elektoj de 2014 la partopreno estis nur 56,5 elcenta en la naŭcent okdek urboj kun pli ol dek mil loĝantoj. Kaj ĝi falis eĉ al 53,8 elcentoj en la urboj kun pli ol cent mil loĝantoj. Se oni enkalkulas la neenskribitojn, la distriktaj konsilantaroj de la plej grandaj urboj estis determinitaj de malplimulto de civitanoj en aĝo kaj rajto voĉdoni.

La problemo montriĝas ankoraŭ pli serioza, ĉar tiu voĉdonanta malplimulto ne estas sociale kaj politike reprezenta por la tuta ebla voĉdonantaro. La sekvo de tio estas, ke la sindeteno substance modifas la rezulton de la elektoj.

Ne voĉdoni estas efektive la rezulto de fortaj socialaj determinaĵoj, kiuj estas en la tempo konstantaj. Unuavice la aĝo — speciale en la lokaj voĉdonadoj. Male al la junuloj, la maljunuloj restas tre mobilizitaj. La komparo de la partoprenkvoto laŭ aĝoj, farita de la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Ekonomiaj Studoj (Insee, laŭ la franca)* montras diferencojn de konsiderinda grando: nur 41,2 elcentoj de la 18-24-jaruloj voĉdonis ĉe la distriktaj elektoj de 2008, kontraŭ 80,2 elcentoj de la 50-64-jaruloj. Proporcie la maljunuloj voĉdonas do duoble pli ol la junuloj.

* Enquête participation”, Insee, Parizo, 2007-2008.
Urbestro elektita de 12 elcentoj de la loĝantaro

PRO LA SINDETENO oni konstatas ankaŭ superreprezentiĝon de la kategorioj plej malmulte trafitaj de labora provizoreco kaj de profesia malstabileco. En 2008, diferenco de dudek poentoj disigis la partoprenon de oficistoj aŭ de sendependuloj disde tiu de intermitaj laboristoj kaj, malpli grande, de senlaboruloj.

Al tiuj generaciaj kaj socialaj faktoroj aldoniĝas fortaj teritoriaj malegalecoj en la partopreno. Kun sia juna kaj malfavorata loĝantaro, la kvartaloj de grandaj loĝkonstruaĵoj kaj de socialaj loĝejoj havas nepartoprenon (neenskribiĝon kaj sindetenon), kiu povas atingi impresajn proporciojn. En la orienta parto de Sankta Denizo (Saint-Denis, ĉe la norda limo de Parizo), ĉe la dek du konstruaĵoj kiuj formas la kvartalon de “Kosmonaŭtoj”, la ne-voĉdonado estas jam de longa tempo plimulta. Ĉe la lasta distrikta voĉdonado ĝi atingis du trionojn de la civitanoj.

La loĝantoj tie, pli junaj, malpli diplomitaj, pli trafitaj de senlaboreco ol la mezumo, demandas sin pri la utilo de ago, kiu ne kondukas al plibonigo de ilia ekzistado. Kaj tie nenio kontraŭbalancas tiun amasan malaprobon. Nek sekcio de partio, nek civitana asocio, nek eĉ ĉeesto de lokaj elektitoj kiuj eble ankoraŭ loĝas en tiu kvartalo: la “Kosmonaŭtoj” dum la du lastaj jardekoj fariĝis politika dezerto. La kampanjoj de ĉeporda agitado, kiujn kelkajn tagojn antaŭ la elektoj faris la du maldekstraj partioj kapablaj venki, ne sufiĉis por bremsi tiun gravan evoluon.

La teritorioj, kie la partopreno estis plej malforta ĉe la unua baloto de la elektoj de 2014 prezentas bildon similan al tiu kvartalo. Ili montras Francujon de grandaj loĝkonstruaĵoj, de enmigrintoj kaj de labora provizoreco, en kiuj la socia kaj etna diseco produktas elektan disecon. Villiers-le-Bel (kie la sindeteno atingis 62,3 elcentojn), Vaulx-en-Velin (62,1 elcentoj), Evry (61,3%), Stains (61%), Clichy-sous-Bois (60,2%) kajBobigny (59,4%) — kvin antaŭurboj de Parizo kaj unu de Liono — troviĝas inter la dek urboj plej sindetenaj de Francujo.

Bobigny, bastiono de la Komunista Partio (tio estis multe emfazata) pasis al la Unio de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI, dekstra centro). Sed oni malpli diris, ke la venka listo estis elektita de nur 26,4 elcentoj de la enskribitoj kaj de 12,3 elcentoj de la loĝantaro en tiu komunumo. La forta proporcio de eksterlandanoj sen voĉdonrajto kaj de junuloj en la loĝantaro — proksimume 45 elcentoj de la loĝantoj estas malpli ol 30-jaraj — liveras parton de la klarigo; la amplekso de la seniluziiĝo pri la politiko, kroman.

La franca elektosistemo, unu el la plej postulemaj de la mondo, pligravigas la malegalecojn de partopreno. Kiel en Usono, la proceduro de enskribo en la listoj estas efektive potenca faktoro de memekskludo: ĝi bezonas specifan demarŝon (kiun nur la 18-jaraj junuloj ne bezonas fari), dum en la plej multaj demokratioj ĝi estas aŭtomata; necesas renovigi ĝin post ĉiu ŝanĝo de la loĝadreso, enskribi sin en la jaro antaŭ la elektoj, ktp. Ĉio ĉi malfavoras la plej moviĝemajn partojn de la loĝantaro kaj generas fenomenon de “neenskribo”.

La esploroj, kiujn ni aktuale faras kun la Insee, ebligis konstati, ke ses milionoj da elektantoj (do proksimume 15 elcentoj de la enskribitoj), precipe inter la plej junaj, jam ne loĝis ĉe la adreso, kie ili devus voĉdoni. En grandaj universitataj urboj kiel Tuluzo aŭ Montpeliero, la 18-24-jaruloj estas pli ol 20 elcentoj de la loĝantaro, sed malpli ol 7 elcentoj da enskribitoj. Ĉar ili ne povas voĉdoni en la rekta proksimeco de sia loĝadreso, la studentoj malmulte partoprenas en la lokaj voĉdonadoj. Same kiel la malpli diplomitoj, la junuloj, en sia tutaĵo, grandparte ne partoprenas en la elektoj. Certe, reformo de la proceduroj ne sufiĉus por solvi la problemon de la elekta partopreno; sed la akumulado de rekordoj de sindeteno dubigas la vivkapablon de sistemo ne adaptita al socio pli kaj pli moviĝema.

Kiuj estas la politikaj fortoj plej suferantaj pro la progreso de la sindeteno? Malfacilas respondi. Tiurilataj enketoj estas ne tre fidindaj, ĉar la pridemandatoj tendencas trodeklari sian partoprenon: eĉ kiam la sindeteno proksimiĝas al 40 elcentoj — kiel ĉe la lastaj distriktaj elektoj —, 80 elcentoj de la enketitoj deklaras senŝanĝe ke ili “certas voĉdoni” ... Krome, la efektivaj voĉdonantoj, kiujn oni supozas pli emaj ol la aliaj respondi al enketoj pri tio, estas verŝajne superreprezentitaj en la samploj supozataj esti reprezentaj.

Samtempe kaŭzo kaj sekvo de la alternado

Kio ankoraŭ pli komplikigas la analizon, estas la transformiĝoj de la sociologio de elektantaroj ekde la 1970-aj jaroj. Se la maldekstro dependus ankoraŭ precipe de la voĉoj de laboristoj, eĉ de popolaj medioj, ĝi estus pli tuŝata de la sociologia sindeteno. Sed la elektaj konglomeraĵoj, sur kiuj la politikaj familioj apogas sin, diversiĝis. La dekstro kaj la NF kunigas hodiaŭ grandan parton de la voĉdonantaj frakcioj de popolaj medioj; la maldekstro, speciale la Socialista Partio (PS), estas nun bone enradikiĝinta ĉe la 50-64-jaruloj, pri kiuj ni vidis, ke ili voĉdonas multe, sed ankaŭ ĉe frakcio de kadruloj (speciale de publikaj) kaj ĉe la diplomitoj.

Se oni kredas la manieron, laŭ kiu la enketoj priskribas ĝian elektantaron, povus esti ke la NF estas la plej koncernata de la sociologia sindeteno. Pli junaj, devenaj el pli modestaj kaj malpli diplomitaj ol la mezumo, ĝiaj adeptoj prezentas fortan emon de sindeteno. Male al larĝe disvastiĝinta antaŭjuĝo, la NF ricevas cetere siajn plej bonajn rezultojn ĉe la plej mobilizantaj voĉdonoj, speciale ĉe la prezidantelektoj.

Fine la efikoj de sindeteno dependas antaŭ ĉio de la politika kunteksto. La lastaj distriktaj elektoj ekzemple estis stampitaj de grava “diferenciga sindeteno” malfavore al la maldekstro. Ĉe la dua baloto, la sindeteno en la urboj de pli ol dek mil loĝantoj, kiuj voĉdonis je pli ol 60 elcentoj por s-ro François Hollande* en 2012 estas de kvin poentoj pli alta ol en la urboj, kiuj plejmulte voĉdonis por s-ro Nicolas Sarkozy*. Tiaj diferencoj komprenigas la malvenkon de la PS. La iomete pli granda mobilizado registrita inter la du balotoj en la urboj de pli ol dek mil loĝantoj do profitis unue al la dekstro, kies elektantoj kreskis je 14 elcentoj, dum tiuj de la maldekstro kreskis nur je 3,5 elcentoj. La alta sindeteno ŝanĝis la naturon de la kampanjoj: ilia celo estis dum longa tempo persvadi la “mezajn” elektantojn, la “hezitantajn”, “moderajn” aŭ “strategiajn”; nuntempe necesas ĉefe mobilizi sian propran tendaron.

* La prezidant-kandidato de la Socialista Partio (PS), socialdemokrata. -vl
* La prezidant-kandidato de la dekstrularo. -vl

Oni emas kunligi la du plej konstantajn faktorojn de la politika vivo: la sistemeco de alternado inter dekstro kaj maldekstro kaj la regula progreso de la sindeteno. Escepte en la jaro 2007, nenia reganta plimulto gajnis la parlament-elektojn ekde la jaro 1978. Pli ĝenerale, la tendaro de la reganta ĉefministro estas ĉiam venkata en la interaj elektoj. Tiu meĥaniko de alternoj estas samtempe kaŭzo kaj sekvo de la sindeteno: per tio ke ĝi estigas seniluziiĝojn, ĝi kontribuas al la politika tediĝo kaj malproksimigas la loĝantaron de la urnoj; kaj la fakto, ke la regantoj estas sisteme venkataj de tridek jaroj, klariĝas per tio ke iliaj elektintoj ĉi-foje preferas sin deteni.

Céline BRACONNIER kaj Jean-Yves DORMAGEN.