Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ la franca ŝtatsekretariino (vicministrino) pri ekstera komerco Fleur Pellerin, la debatoj ĉirkaŭ la projekto de transatlantika interkonsento suferas pri prezento “senutile malsereniga”. Nu, pri kio precize temas? Kaj kiuj estas la riskoj por la loĝantaroj?
Diversaj mallongigoj kaj akronimoj cirkulas por indiki saman realaĵon, oficiale konata, en la franca, sub la nomo partenariat transatlantique sur le commerce et l’investissement PTCI (Transatlantika Partnereco pri komerco kaj investo TPKI) kaj en la angla kiel Transatlantic Trade and Investment Partnership (TTIP), Tiun plurecon de nomoj parte klarigas la sekreteco de la intertraktadoj, kiu malhelpis la unueciĝon de la uzataj terminoj. Nutrata de la dokumento-tralikoj, la laboro de la aktivulaj retoj kondukis al apero de novaj akronimoj: interalie TAFTA en la angla por Trans Atlantic Free Trade Agreement, kiun uzas iuj francaj organizaĵoj (inter kiuj la kolektivo “Stop Tafta*); kaj grand marché transatlantique (GMT) en la franca*. Kaj Granda Transatlantika Merkato (GTM) en esperanto.
La GTM estas liberkomerca interkonsento intertraktata de julio 2013, de Usono kaj Eŭropa Unio, celanta starigi la plej vastan merkaton en la mondo, kun pli ol okcent milionoj da konsumantoj.
Raporto de la Centre for Economic Policy Research (CEPR) -organizaĵo financata de grandaj bankoj, kiujn la Eŭropa Komisiono prezentas kiel “sendependajn*” asertas, ke la interkonsento ebligus pliigi la riĉaĵ-produktadon ĉiujare je 120 miliardoj da eŭroj en Eŭropo kaj je 95 miliardoj da eŭroj en Usono*.
La liberkomercaj interkonsentoj, kiel tiuj patronitaj de la Monda Organizo por Komerco (MOK), celas ne nur malaltigi la dogan-barilojn*, sed ankaŭ redukti la barilojn tiel nomatajn “netarifajn”: kvotoj, administrajn aŭ sanigajn formalaĵojn, teknikajn aŭ sociajn normojn. Laŭ la intertraktantoj, la procezo kondukas al ĝenerala plialtigo de la sociaj kaj juraj normoj.
Kreita en 1995, la MOK vaste kontribuis al la liberaligo de la monda komerco. Tamen la intertraktado estas tie blokita post la malsukceso de la “Doha-rondo” (interalie pri la agrokulturaj demandoj). Por daŭrigi antaŭenpeli liberkomercon, necesis ellabori ĉirkaŭiran strategion. Centoj da interkonsentoj estis tiel faritaj aŭ estas farataj senpere inter du landoj aŭ regionoj. La GTM estas la rezulto de tiu strategio: subskribita inter la du plej grandaj komercaj regionoj (kiuj produktas preskaŭ la duonon de la tutmondaj riĉaĵoj), ĝiaj dispozicioj finfine aplikiĝus al la tuta planedo.
La amplekso de la eŭropa intertrakto-mandato kaj la esprimitaj atendoj de la usona partio sugestas, ke la GTM larĝe transpasas la kadron de la “simplaj” liberkomercaj interkonsentoj. Konkrete, la projekto celas atingi tri ĉefajn rezultojn: forigi la lastajn dogan-impostojn, redukti la netarifajn barilojn per harmoniigo de la normoj, pri kiu la sperto de la antaŭaj traktatoj pensigas, ke ĝi okazos “laŭ la malsupro”, kaj doni jurajn ilojn al la investantoj por rompi ĉiun reglamentan aŭ leĝan obstaklon al la liberkomerco. Unuvorte, trudi iujn el la dispozicioj jam planitaj de la multflanka interkonsento pri investado (en la angla: Multilateral Agreement on Investment-MAI)* kaj la Komerca konvencio kontraŭ falsado (KKKF)* (en la angla: AntiCounterfeiting Trade Agreement-ACTA), ambaŭ rifuzitaj sub la impulso de la loĝantaroj.
Laŭ la oficiala kalendaro, la intertraktado estos finita en 2015. Sekvos longa ratifo-procezo en la Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Parlamento, kaj poste de la landaj Parlamentoj, kies konstitucio tion postulas, kiel ekzemple en Francujo.
Por Eŭropo, funkciuloj de la Eŭropa Komisiono. Por Usono, iliaj samuloj el la ministrejo por komerco. Ĉiuj ricevas gravajn premojn fare de la premgrupoj reprezentantaj, ĉefe, la interesojn de la privata sektoro.
La GTM planas submeti la nunajn leĝarojn de ambaŭ flankoj de Atlantiko al la reguloj de liberkomerco, kiuj respondas plej ofte al la preferoj de la grandaj entreprenoj. Subskribante la interkonsenton, la ŝtatoj konsentus konsiderindan forlason de suvereneco: malobeantoj al la liberkomercaj reguloj sin elmetas ja al financaj sankcioj, kiuj povas atingi plurajn dekmilionojn da dolaroj.
Laŭ la mandato de la Eŭropa Unio, la interkonsento devas “provizi la plej altan kiel eblan nivelon da jura protekto kaj garantio por la eŭropaj investantoj en Usono” (kaj reciproke). Alidirite, ebligi al la privataj entreprenoj ataki la leĝarojn kaj regularojn, kiam tiuj estas konsiderataj obstakloj al konkurenco, al la aliro al la publikaj merkatoj aŭ al investado.
Artikolo 4 de la mandato precizigas: “La devigoj de la interkonsento aplikiĝos al ĉiuj niveloj de registaro.” Tio signifas, ke ĝi aplikiĝos ne nur al la ŝtatoj, sed ankaŭ al ĉiuj publikaj instancoj: regionoj, departementoj, urbokomunumoj, ktp. Urbokomunuma regularo povus esti atakata, ne plu antaŭ administra tribunalo, sed antaŭ internacia privata arbitracia grupo. Sufiĉas por tio, ke ĝi estos perceptata de investisto kiel limigo al ties “rajto investi tion, kion li volas, kie li volas, kiam li volas, kiel li volas, kaj eltiri el ĝi la profiton, kiun li volas*”
Ĉar la traktato povas esti amendita nur per unuanima konsento de la subskribintoj, ĝi trudiĝos al ĉiuj, sendepende de la politikaj alternoj.
Tute ne: La Komisiono, kun la konsento de la dudek ok registaroj de la Unio, aktive antaŭenpelas la GTM, kiu respondas al ties liberkomerca doktrino. La projekto estas cetere portata de la grandaj entrepren-organizaĵoj, kiel la Trans-Atlantika Ekonomia Dialogo (angle Trans-Atlantic Business Dialogue, TABD). Kreita en 1995 sub impulso de la Eŭropa Komisiono kaj la usona ministrejo de komerco, tiu organizaĵo nun konata sub la nomo Trans-Atlantic Business Council (TABC) iniciatas “fruktodonan dialogon” inter la ekonomiajn elitojn de ambaŭ kontinentoj, en Vaŝingtono kaj Bruselo.
Raoul Marc JENNAR kaj Renaud LAMBERT