Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Plurnaciaj kompanioj, kiuj procesas kontraŭ ŝtatoj por respektigi siajn rajtojn, tio jam ne estas fantasmo: oni nombras jam pli ol kvincent tiajn kazojn en la mondo.
SUFIĈIS 31 eŭroj por ke la franca grupo Veolia ekmilitis kontraŭ unu el la solaj venkoj de la “printempo” de 2011, kiun la egiptaj salajruloj gajnis: la altigo de la minimuma salajro de 400 ĝis 700 pundoj monate (de 41 ĝis 72 eŭroj). Tiun salajron la multnacia konzerno taksis neakceptebla kaj plendis kontraŭ Egiptujo, la 25-an de junio 2012, antaŭ la Internacia Centro pri Regulado de Malkonsentoj pri Investoj (ICRMI), institucio de la Monda Banko. Kun kia kialo? La “nova laborleĝo”, laŭ ĝi, kontraŭas la promesojn faritajn en la kadro de la “publika-privata partnereco” subskribita kun la urbo Aleksandrio por la pritraktado de rubaĵoj.* La aktuale intertraktata Granda Transatlantika Merkato (GTM)* povus enteni dispozicion kiu ebligus al entreprenoj jure akuzi landojn — tion ĉiukaze deziras Usono kaj mastraj organizaĵoj. Ĉiuj subskribintaj registaroj troviĝus tiam elmetitaj al la malbona sorto de Egiptujo.
La profitiga “regulado de malkonsentoj inter investistoj kaj ŝtatoj” (RMIŜ) jam riĉigis multajn privatajn societojn. En la jaro 2004 la usona grupo Cargill ekzemple igis Meksikon pagi 90,7 milionojn da dolaroj (66 milionojn da eŭroj), ĉar al tiu estis riproĉita ke ĝi kreis novan imposton pri fruktosukoj. En 2010 la Tampa Electric Company ricevis 25 milionojn da dolaroj de Gvatemalo akuzita ke ĝi kreis leĝon, kiu limigis la elektro-tarifojn. Lastatempe, en 2012, Srilanko estis kondamnita pagi 60 milionojn da dolaroj al la Deutsche Bank pro modifo de petrolkontrakto.*
La plendo de Veolia, ankoraŭ pritraktata, estis deponita nome de la invest-traktato subskribita inter Francujo kaj Egiptujo. Ekzistas en la mondo tri mil tiaj traktatoj subskribitaj inter du landoj aŭ inkluditaj en liberkomercaj traktatoj. Ili protektas la eksterlandajn societojn kontraŭ ĉia publika decido (leĝo, regulo, normo) kiu povus malutili iliajn investojn. La naciaj regularoj kaj la lokaj tribunaloj jam ne havas povon, kiu estis transigita al supernacia kortumo kiu tiras sian potencon ... el la demisio de la ŝtatoj.
Nome de protekto de la investoj la registaroj devis garantii tri grandajn principojn: la egalecon de traktado de la eksterlandaj societoj kaj de la naciaj societoj (kio malebligas nacian preferon favore al dungo, ekzemple); la sekurecon por la investoj (la publikaj potencoj ne povas ŝanĝi la kondiĉojn de ekspluatado, senproprietigi sen kompenso aŭ fari “malrektan senproprietigon”); la liberecon por la entrepreno transigi sian kapitalon (societo povas forlasi la landon kun ĉiuj siaj havaĵoj, sed ŝtato ne povas postuli ke ĝi foriru!).
La plendoj de la multnaciaj konzernoj estas traktataj de unu el la specialigitaj instancoj: la ICRMI, kiu pritraktas la plej multajn aferojn, la Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj pri la Internacia Komerca Juro (KUNIKJ), la Konstanta Kortumo de Hago, certaj komercaj ĉambroj ktp. La ŝtatoj kaj la entreprenoj plej ofte ne povas apelacii decidojn faritajn de tiuj instancoj: malsame ol jura tribunalo, arbitracia kortumo ne devas disponigi tian rajton. Nu, la grandega plimulto de la landoj decidis ne enskribi la rajton je apelacio en siaj traktatoj. Se la traktato pri la Granda Transatlantika Merkato entenas dispozicion pri la ICRMI, tiuj tribunaloj ĉiukaze ricevos multan laboron. Ekzistas dudek kvar mil filioj de eŭropaj societoj en Usono kaj kvindek mil okcent usonaj filioj en Eŭropo; ĉiu havus la eblecon ataki disponojn, kiujn ili taksas malutilaj al siaj interesoj.
Jam de sesdek jaroj privataj societoj povas ataki ŝtatojn. Tiu proceduro estis dum longa tempo malmulte uzata. El la proksimume kvincent malkonsentoj registritaj tra la mondo ekde la 1950-aj jaroj, 80 elcentoj estis deponitaj inter 2003 kaj 2012.* Ili venas ĉefe el entreprenoj de la Nordo — tri kvaronoj el la kazoj traktataj de la ICRMI venas de Usono kaj de la Eŭropa Unio —, kaj akuzas landojn de la Sudo (57 elcentoj de la kazoj). La registaroj, kiuj volas liberiĝi el la ortodoksa ekonomio, ekzemple Argentino aŭ Venezuelo, estas aparte elmetitaj.
La disponoj faritaj de Bonaero por alfronti la krizon de 2001-2002 (regulado de prezoj, limigo de foriro de kapitaloj ...) estis sisteme denuncitaj antaŭ la arbitraciaj kortumoj. Enpotencigitaj post mortigaj ribeloj, la prezidantoj Eduardo Duhalde kaj poste Nestor Kirchner tamen havis nenian revolucian celon; ili provis respondi al urĝa situacio. Sed la germana grupo Siemens, supozata esti subaĉetinta malmulte skrupulajn delegitojn, atakis la novan potencon — postulante 200 milionojn da dolaroj — kiam tiu nuligis kontraktojn faritajn de la antaŭa registaro. Same Saur, filio de Bouygues, protestis kontraŭ la blokado de la akvoprezo kun la argumento, ke tiu “damaĝas la valoron de la investo”.
Kvardek plendoj estis deponitaj kontraŭ Bonaero en la jaroj post la financa krizo (1998-2002). Deko da ili finiĝis kun la venko de la entreprenoj, kun totala sumo de 430 milionoj da dolaroj. Kaj la fonto ne elĉerpiĝis: en februaro 2011 Argentino alfrontis ankoraŭ dudek du plendojn, el kiuj dek kvin estis ligitaj kun la krizo.* De tri jaroj Egiptujo troviĝas sub la fajro de la investistoj. Laŭ specialiĝinta revuo*, la lando fariĝis eĉ tiu kun la plej multaj plendoj de multnaciaj konzernoj en 2013.
Por protesti kontraŭ tiu sistemo, certaj landoj, kiel Venezuelo, Ekvadoro aŭ Bolivio, nuligis siajn traktatojn. Sud-Afriko pensas sekvi tiun ekzemplon, certe pro la longa proceso, en kiu ĝi alfrontis la italan kompanion Piero Foresti pri la “Black Economic Empowerment Act”. Ĉar tiu leĝo donis al la nigruloj antaŭrangecon en la akiro de proprieto de minejoj kaj de grundoj, la italoj taksis ĝin kontraŭa al “la egaleco de traktado inter eksterlandaj entreprenoj kaj naciaj entreprenoj”* Stranga “egaleco de traktado”, kiun tiuj eŭropaj mastroj postulas kun la loĝantaro de la sudafrikaj nigruloj, kiuj estas 80 elcentoj de la loĝantaro kaj posedas nur 18 elcentojn de la grundo kaj el kiuj 45 elcentoj vivas sub la sojlo de malriĉeco. Jen kiel iras la leĝo de investo. La proceso ne iris ĝis la fino: en 2010 Pretorio akceptis malfermi koncesiojn al italaj petantoj.
Tiel, ludo “gajnanto-perdanto” trudiĝas ĉiufoje: aŭ la multnaciaj konzernoj ricevas sukajn kompensaĵojn aŭ ili devigas la ŝtatojn malaltigi siajn normojn en la kadro de kompromiso aŭ por eviti proceson. Germanujo ĵus amare spertis tion.
En la jaro 2009 la sveda publika grupo Vattenfall deponis plendon kontraŭ Berlino postulante 1,4 miliardojn da eŭroj kun la argumento, ke la novaj mediaj postuloj de la instancoj de Hamburgo igas ĝian projekton de karbocentralo “kontraŭekonomia” (tiel). La ICRMI taksis la proteston akceptebla kaj, post multaj bataloj, oni subskribis “juran aranĝon” en 2011: ĝi kondukis al “mildigo de la normoj”. Hodiaŭ Vattenfall plendas kontraŭ la intenco de s-ino Angela Merkel forlasi la atomcentralojn ĝis 2022. Ĝi oficiale menciis nenian sumon, sed en sia jarraporto por 2012 Vattenfall taksas la perdon pro la germana decido je 1,18 miliardoj da eŭroj.
Kompreneble okazas ke la multnaciaj konzernoj perdas: el la 244 kazoj juĝitaj fine de 2012, 42 elcentoj finiĝis kun la venko de la ŝtatoj, 31 elcentoj kun tiu de la investistoj kaj 27 elcentoj okazigis aranĝon.* Ili tiam perdas la milionojn pri kiuj temas la proceso. Sed “profitistoj de la maljusteco”*, por citi la titolon de raporto de la asocio Corporate Europe Observatory (CEO), esperas reakiri la monon. En tiu ruze ellaborita sistemo, la arbitraciantoj de la internaciaj instancoj kaj la advokataj kabinetoj riĉiĝas sendepende de la rezulto de la proceso.
Por ĉiu kazo la du partioj ĉirkaŭas sin per baterio da advokatoj, elektitaj en la plej grandaj firmaoj kaj kies salajroj varias inter 350 kaj 700 eŭroj hore. La aferoj estas poste juĝataj de tri “arbitraciantoj”: unu el ili estas nomumita de la akuzata registaro, la alia de la akuzanta multnacia konzerno kaj la lasta (la prezidanto) komune de la du partioj. Oni tute ne bezonas esti kvalifikita, rajtigita aŭ salajrata de Justec-Kortumo por arbitracii tiajn kazojn. Ekde kiam li estas elektita, la arbitracianto ricevas inter 275 kaj 510 eŭrojn hore (kelkfoje multe pli), por aferoj kiuj daŭras ofte pli longe ol kvincent horojn, kio povas kaŭzi alvokitecojn.
La arbitraciistoj (viraj je 96 elcentoj) venas plejparte el grandaj eŭropaj aŭ usonaj advokataj kabinetoj, sed nur malofte ilia pasio estis nur la juro. Kun tridek kazoj, pri kiuj li laboris, la ĉiliano Francisco Orrego Vicuña estas unu el la dek kvin arbitraciistoj plej petataj. Antaŭ ol eniri la komercan juron li okupis gravajn registarajn funkciojn dum la diktatoreco de Augusto Pinochet. La kanadano Marc Lalonde, ankaŭ membro de la plej alta 15-opo, juristo kaj eksa kanada ministro, pasis tra la kontrol-konsilantaroj de Citybank Canada kaj de Air-France. Lia samlandano Yves Fortier siavice navigis inter la prezidanteco de la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, la kabineto Ogilvy Renault kaj la kontrolkonsilantaroj de Nova Chemicals Corporation, Alcan aŭ Rio Tinto. “Sidi en kontrolkonsilantaro de societo notata en borso — kaj mi sidis en la konsilantaro de multnombraj da ili — helpis min en mia praktiko de internacia arbitraciado, konfesis li en interparolado.* Tio donis al mi vidon pri la afermondo kiun mi ne havintus kiel simpla advokato”. Jen vera garantio de sendependeco.
Dudeko da kabinetoj, precipe usonaj, liveras la plimulton de la advokatoj kaj arbitraciantoj petataj por la RDIE. Ĉar ili estas interesitaj pri la multigo de tiaj aferoj, ili antaŭen pelas la plej etan eblecon akuzi ŝtaton. Dum la libia interna milito la brita firmao Freshfield Bruckhaus Deringer ekzemple konsilis al siaj klientoj akuzi Tripolon kun la argumento ke la malstabileco de la lando malutilas al la sekureco de la investoj.
Por la ekspertizistoj, la arbitraciistoj kaj la advokatoj, la jura maŝino en ĉiu kazo alportas mezume proksimume 6 milionojn da eŭroj por ĉiu dosiero. Post longdaŭra proceso kontraŭ la germana flughavena firmao Fraport, Filipinoj devis eĉ pagi la rekordan sumon de 58 milionoj da dolaroj por defendi sin — la ekvivalenton de la jara salajro de dek du mil kvincent instruistoj.* Oni komprenas, ke certaj ŝtatoj kun malgrandaj financaj resursoj hezitas elspezi tiajn sumojn kaj ĉiapreze serĉas kompromison, kun la risko rezigni pri siaj socialaj kaj mediaj ambicioj. Tia sistemo ne nur profitigas la plejriĉulojn, sed inter juĝoj kaj amikecaj reguladoj ĝi kondukas la internacian jursistemon ekster ĉian demokratian kontrolon, en universon regatan de “la industrio de la maljusteco”.
Benoît BRÉVILLE kaj Martine BULARD.