Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La unua provtuba bebo naskiĝis en Britio en 1978. Tridek ses jarojn poste, kvin milionoj da infanoj estas naskiĝintaj per eksterutera fekundigo*, kaj preskaŭ 3% de infanoj en industriaj landoj hodiaŭ estas koncipitaj tiel. Sed la amplekso de la tekniko neniam ĉesas vastiĝi, dum bioetikaj reguloj fariĝas malpli striktaj. Sekve, la medicinigo* de la reproduktiĝo povus adopti novajn teknikojn kondukantajn al metodoj “plibonigi” homojn. Inter la plej prirevataj: klonado kaj la universala naskiganto.
Reproduktiĝi per si mem aŭ naskigi infanon helpe de anonima patro: ambaŭ ĉi tiuj ŝajne kontraŭdiraj elektoj konservas specialan rilaton al alieco dum ili lasas malmulte da spaco por la aliulo. En la unua kazo, homoj povus reprodukti kopion de si sen “polui” sian genaron per tiu de partnero. Bedaŭrinde por la egoistoj al kiuj plaĉas ĉi tiu ideo, biologiaj realaĵoj ne ĝin permesas: vera klonado signifas, efektive, ke ĉiuj organikaj eroj estas ekzakte reproduktitaj, kio realiĝas nur post kiam la embrio fendiĝas kaj formas identajn ĝemelojn.
La dua kazo supozas ke kelkaj individuoj elektitaj pro siaj aparte bonaj kvalitoj — kiuj povus esti akiritaj per modifo de ilia genaro (transgenezo) — havu mision krei estontajn generaciojn. Tio estas teorie farebla, kiel montras la industria bredado de brutoj: malpli ol kvin virbovoj estas la naskigintoj de milionoj da bovinoj Holstein kunpremitaj en brutejojn tutmonde. Ĉi tiu nova eŭgeniko povus esti efektivigita en la sistemo kiun ni nomas demokratio, sed oni devus krei instrumentojn de regado kaj truddevigo por ke ĝi efiku. Alivorte, absolutismaj aranĝoj kiuj ofendus bonkorajn eŭgenikistojn.
Sed eŭgeniko “mola” jam okazas, ekzemple kiam medicinaj biologoj elektas genetike ĝustan spermdonacanton por lin parigi kun ricevontino aŭ kiam, el kelkaj embrioj, ili elektas tiun kiu konformas plej proksime al iu peto kiu ne ĉiam estas medicine pravigebla. Tio, kion ni povas nomi “instrumentigo laŭkonsenta”, deprima formo de libereco, povus konduki laŭpaŝe al biopolitika mondo kreita de la bredado de laŭmendaj beboj en laboratorioj kiel Aldous Huxley imagis en Brave New World (1931).
Nek nun nek estonte ni bezonos fikcion oportune situantan en diktatora mondo. Nur necesas plivastigi medicinajn intervenojn pro “sociaj kialoj”. Sed tiuj “sociaj kialoj” devus esti ekzamenataj. Kion signifas postuli “rajton je infano” per medicina interveno, precipe se tion ne pravigas malfekundeco? Anstataŭ serĉi homajn respondojn, kiel simpla fekundigo*, oni sin turnas al biomedicinaj aparatoj kvazaŭ tiuj estas la sola solvo. Ĉu povus esti rilato inter la “deziro por infano” kaj la impulso konsumi ĉiaspecajn objektojn, impulso kiu karakterizas la liberalismon de “memplenumiĝo” en nia epoko?
Nia produktivisma socio* fariĝis maŝino por fabriki bezonojn kaj sekve por kontraŭi la aŭtonomecon de ordinaruloj, ekzemple per la prokrasto de maljuniĝo (aŭ de menopaŭzo), aŭ per la malakcepto de la mala sekso, aŭ eĉ per la selektado de estontaj infanoj pere de ekstreme fruaj genetikaj diagnozoj. La sama egalrajteca argumento svingata por pretendi patr(in)econ por ĉiuj, la laŭleĝigon de surogatado, kaj la medicine asistata reproduktiĝo laŭpeta, ebligos pretendon je “taŭga” infano, implicante la kontroladon de “bonaj” naskiĝoj kaj la gvatadon de “bonaj” kondutoj.
Ĉi tiun kondutan revolucion ebligis la revolucio cifereca. Kiel je aliaj momentoj en la vivo, la koncipo submetiĝos al komputilaj algoritmoj tiel, ke la ovolo estu taksita ekde la komenco kiel unua antaŭrimedo kiu preparas por ĉiuj la ceteraj. Kio okazos se novaj eblecoj — nun esplorataj en bestoj — estos merkatumataj por homoj, kiel fekundigo inter du individuoj de la sama sekso kaj, precipe, la senrestrikta kreado de inaj gametoj, kaj tial inaj embrioj*, el ordinaraj ĉeloj (tiel nomitaj “reprogramitaj” ĉeloj)?
Tiel granda nombro da embrioj devos esti klasitaj, sed ricevintoj de eksterutera fekundigo ne devus submetiĝi al la stresoj de la aktuala metodo, nome hormona kuracado, korpa ekzameno kaj elpreno de ovarioj. Tiel fariĝos, ke en la provtuboj de biogenetikistoj — se ĉio iros laŭplane — ĉiuj infanoj estos la rezultoj de elekto longe antaŭ la fino de la nuna jarcento, eĉ se la postulo por “normala” infano ankoraŭ ŝajnas neakordigebla kun tio, kio difinas la homecon en homoj. Simile, ĉiuj povus liberiĝi de la limigoj de kontraŭkoncipado per la utiligo de la universala steriligo, ĉar provizoj de gametoj ne plu estos bezonataj aŭ estos konservataj en banko.
Novigaĵojn instigas premo fare de kuracistoj, individuoj defendantaj siajn proprajn interesojn kaj industriaj premgrupoj. Ofte, ili traktas la zorgojn de asekuristoj, sanitaraj respondeculoj kaj propagandistoj de la konkurenciva ekonomio, kiel okazas pri la genetika selektado de embrioj. La novliberalisma sistemo kapablas pri ĉiuj necesaj etikaj cedoj tiel, ke ĉiu povu fariĝi la mastro de sia propra plezuro kaj siaj propraj deziroj. Sed la kvalita kontrolo de infanoj produktitaj laŭ ĉi tiu sistemo devos esti la respondeco de institucioj, ĉar temas pri afero de konkurencivo. Difino de la homaj rajtoj, ampleksanta ĉiujn homojn, estas urĝe bezonata por reliefigi tion, ke niaj decidoj alportas sekvojn por nia tuta specio. Povus esti, tiam, ke bioetikaj reguloj trovos manierojn por esti efikaj.
La medicine asistata reproduktiĝo, utiligebla por eltrovi genetikajn karakterizaĵojn per la selektado de embrioj, ne sukcesis elpensi internacian reguligan sistemon (kiel montras la kresko de medicina turismo) kaj fine fariĝis financa kaj ideologia afero. Anstataŭ simple kompensi handikapon koncernantan nur tiun esencan funkcion, la reproduktiĝon, ĉi tiuj procedoj estas transformataj en metodon por “preteriri” iujn proprecojn de nia specio, ekzemple la seksan diferencon kaj maljuniĝon, kaj fine estos ĝeneraligebla alternativo al la reproduktiĝo — kiu ĝis nun ĉiam estis hazarda procezo.*.
Sekve, ili pli kaj pli ŝajnas esti parto de la transhumanisma projekto kie la “plibonigita” homo konfuziĝus kun inteligentaj maŝinoj, kombino de viveco kaj maŝineco, liberigitaj de perforto kaj sekso kaj kapablaj reprodukti sin*. La plibonigita homo estos la kreaĵo de socio kiu devos esti strikte kontrolata, kiel estas antaŭfigurate de identigaj kaj monitoraj aparatoj aktuale uzataj: la genetika identigo, gvatkameraoj kaj radio-frekvencaj identigaj etikedoj (RFID). Kian perversan vojon ni estos laŭirintaj kiam infanoj estos fabrikataj laŭ la profilo rekomendita de kompata sed absolutisma biomedicina industrio, kaj kiam ni preparos nin submetiĝi al la mastrumado de niaj korpoj kaj al la klasifikado de nia DNA!
En januaro 2013, ŝafbredistoj manifestaciis en sudorienta Francio kontraŭ la deviga alfikso de elektronikaj etikedoj al siaj bestoj, tio estas, la anstataŭigo de la plasta identiga etikedo per RFID-etikedo kiu nun estas deviga en la Eŭropa Unio. Estis ĵus post kiam alia regulo devigis, ke ili vakcinu siajn ŝafojn kontraŭ la blulanga malsano — kiun ili jam estis limigintaj kaj kiu ne infektas homojn — kaj tuj antaŭ nova postulo uzi artefaritan fekundigon pere de virŝafo elektita de genetikistoj kaj ne pere de la propraj bredbestoj de la bredisto. Ĉi tiun sinsekvon de normigaj rimedoj, profitaj por vendistoj de elektronikaĵoj, vakcinoj kaj semo, akompanas la antaŭeniro de tio, kion profesoro Serge Latouche nomas la “megamaŝino”. Kion ni faras al bestoj, tion ni faros al homoj. Ne hazarde, la morto ankaŭ estas laŭpaŝe medicinigata. Povus esti, ke bredado, plezuro kaj mortado iam eskapos el la interhomaj rilatoj kiuj teruras la reguligan maŝinon.
La limojn de ĉi tiu eksceso, de ĉi tiuj projektoj realigataj por “superi la humanecon”, eble ne fiksos estontaj bioetikaj leĝoj, sed ekonomia regreso. Sed estas risko ke la kompreno, kiu instigos la sindevontigon reagi kontraŭ ĉi tiuj tendencoj, nur aperos rezulte de la degenero de materialaj kaj socialaj kondiĉoj kiu estigos la forlason de la reguloj de nia komuna vivo. Se ni tro malfrue ekkonscias la tragikan senelirejon al kiu ni aliras, povus esti ke la situacio estigos skuiĝojn destinitajn kontentigi eĉ pli malgrandajn premgrupojn. Jam startis la vetkuro inter la aŭtonomeco de teknologio kaj la sinreguligo de homaj potencoj.