Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Traktadoj pri Granda Transatlantika Merkato (GTM)

La dek minacoj por la eŭropaj popoloj

1. Malrespekto de la fundamentaj laborrajtoj. Usono ratifis nur du el la ok fundamentaj normoj de la Internacia Organizaĵo pri Laboro (IOL), kiuj celas protekti la laboristojn. Ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio siavice adoptis la regularojn proponitajn de tiu organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj. La historio montras, ke “la harmoniigo”, al kiu kondukas la traktatoj pri liberkomerco, tendencas fariĝi surbaze de la plej malgranda komuna denominatoro. La eŭropaj salajruloj povas do timi erozion de la rajtoj, kiujn ili aktuale ĝuas.

2. Malfortigo de la rajtoj de kolektiva reprezentiĝo de la salajruloj. La logiko de la Granda Transatlantika Merkato (GTM) estas elradikigi la “barojn” kiuj bremsas la fluon de la varoj inter la du kontinentoj. Tio faciligos la eblecon por la entreprenoj elekti la lokojn de siaj produktejoj laŭ la “kostoj”, speciale socialaj. Nu, la partopren-rajtoj de la laboristoj — kiel informado kaj konsultado de la entrepren-konsilantaroj — daŭre ĉesas ĉe la landlimoj. La transatlantika proksimiĝo signifas do malfortigon de la rajtoj de la laboristoj, kiuj estas tamen garantiitaj en la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Unio.

3. Malrigorigo de la teĥnikaj normoj. Tiukampe la eŭropa metodo de normigo ege distingiĝas de la usona. En Eŭropo trudiĝas la principo de antaŭzorgo: la surmerkatigo de produkto dependas de antaŭa taksado de ĝiaj riskoj. Usono procedas inverse: la taksado fariĝas poste kaj estas akompanata de garantio pri surpreno de la sekvoj de ĉia problemo kiu povas aperi post la surmerkatigo (ebleco de kolektiva plendo aŭ class action, mona kompensado). Tio ne estas ĉio: en Eŭropo la konsiderataj riskoj ne limiĝas al la danĝeroj por la konsumantoj. Ili inkludas tiujn ligitajn al la laborkondiĉoj kaj al la profesiaj sano kaj sekureco, kvankam ili ne estas ĉiam respektataj. Usono siavice tiujn tute ignoras.

La harmoniigo, kiu tiom ĉarmas la mastrajn premgrupojn, entenas plurajn danĝerojn: malfortigon de la principo de antaŭzorgo (sen posta surpreno); ebleco de apero de duobla sistemo, en kiu la entreprenoj povus elekti tiun aŭ alian sistemon de normigo; malaltigo de la protekto de la salajruloj en ilia laborloko. La perspektivo de transatlantika “Konsilantaro de reguliga kunlaborado”, grandparte ekster demokratia kontrolo kaj ekster la rigardo de la sindikatoj, havas do nenion trankviligan.

4. Limigo de la libera cirkulado de la personoj. La cirkulado de la personoj estas planita nur en la formo de servo nomata “variaĵo 4”, t.e. “per korpa ĉeesto de personoj de lando sur la teritorio de alia lando”*

* Interreta paĝo de la Ĝenerala Direktejo de la Komerco [Direction générale du commerce]. Tiu sistemo nomiĝas ankaŭ “pruntitaj laboristoj”, kiu kontribuas al la sociala dumpingo ene de la Unio.Vd Gilles Balbastre, Laboro “pruntita”, laboristoj katenigitaj, Le Monde diplomatique, aprilo 2014.

En la okazantaj intertraktadoj, la cirkulado kaj la migrado de homoj estas konsiderataj nur sub la vidpunkto de ekonomia intereso; la fundamenta rajto je libera cirkulado ne aperas. Oni tamen povintus imagi, ke harmoniigo de la juro kaj de la laborleĝoj ebligus al la homoj ĝui la samajn liberecojn kaj garantiojn kiel tiujn de la varoj kaj de la kapitaloj ...

5. Foresto de sankcioj kontraŭ la misuzoj. La liberkomercaj traktatoj tradicie entenas ĉapitron nomatan “daŭrigebla disvolvado”, kiu entenas dispoziciojn pri la sociala juro kaj la laborjuro, pri la ekologio, la protekto de la klimato kaj pri la bestaj rajtoj kaj ankaŭ pri la kampara mondo. Malsame ol la ceteraj, tiuj ĉi ĉapitroj ĝenerale ne entenas meĥanismon por solvi konfliktojn nek eblecon de puno en kazo de malrespekto. Dum la artikoloj pri ekonomia kaj teĥnika kampoj elstaras per tre precizaj jurisdikcioj kaj per la ebleco de punoj, tiuj pri la sociala rajto restas tre malklaraj kaj la menciitaj sankcioj donas nur malmultajn eblecojn uzi la jurisdikciojn.

6. Progresanta malapero de la publikaj servoj. La intertraktadoj orientiĝas al malfermo al privatigo de la publikaj servoj per teĥniko nomata “negativa listo”. Tiu konsistas en listigo de ĉiuj publikaj servoj fermitaj al privatigo, kio subkomprenigas, ke la kontraŭa kazo estas la normo. Ankaŭ tie, la sperto montras, ke problemoj de difino aŭ de formulado malfermas kaŝitajn pordojn kaj faciligas privatigojn trans la kadro komence difinita. Cetere, ĉia speco de servo, kiu aperos por respondi al novaj bezonoj, estus aŭtomate konsiderata kiel parto de la privata sektoro.

7. Kresko de senlaboreco. Ene de la Unio, la neeŭropaj entreprenoj povas ĝui publikajn merkatojn. Multe malpli ol en Usono, kie la reguloj por garantii minimuman “lokan enhavon” estas tre disvastiĝintaj. Rezulto: etendiĝo de la merkatoj alireblaj por la usonaj entreprenoj, sen kontraŭparto por iliaj eŭropaj kolegoj, kun detruaj sekvoj por la dungo en la Eŭropa Unio.

8. Perdo de konfidenceco de personaj donitaĵoj. La eŭropaj popoloj tradicie ŝatas protekti siajn personajn donitaĵojn. La usonaj regularoj supozigas, ke la usona loĝantaro multe malpli aprezas tiun emon ... En kunteksto de liberaligo de la servoj, la garantio de tiu protekto fariĝas hipoteza: kiel determini la “lokon” de stokado kaj la aplikendan juron, kiam la donitaĵoj troviĝas en “nubo”?

9. Submeto de la loĝantaroj al defendo de la intelekta proprieto. Tio, kion komuna klopodo de la eŭropaj sindikatoj kaj de politikaj aŭ asociaj eŭropaj organizaĵoj ebligis eviti dum la debato pri la kontraŭ-kopia komerca interkonsento (KKKI, laŭ la franca: ACTA), povas reveni sur la tablon kun la GTM.La dispozicioj de protekto de la intelekta kaj industria proprieto estas aktuale temo de la intertraktadoj kaj povus minaci la liberecon de Interreto, senigi la aŭtorojn je sia rajto elekti la disvastigon de siaj verkoj aŭ limigi la aliron al “samspecaj” medikamentoj ...

10. Submeto de la ŝtatoj al juro farita en la intereso de la multnaciaj konzernoj pere de la sistemo de regulado de malkonsentoj inter ŝtatoj kaj entreprenoj.

Wolf JÄCKLEIN.