Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Iniciatita de aristokratoj, la arto grimpi sur montaroj restas libertempa aktiveco kun sociala distingo. Dum longa tempo la sentemo de la alpistoj por la beleco de la montpintoj kaj de grandioza naturo iris man-en-mane kun ilia malestimo al la kampulaj loĝantoj de foraj regionoj. La sporta grimpado, per tio ke ĝi senmistikigis la altecon, renversis la hierarĥiajn teĥnikojn kaj limigis la riskojn, ĝi renversis la establitan simbolan ordon kaj marĝenigis la alpismon.
ENNEĜITA montpinto, kun akrepinta kresto. Unuflanke la vertikalaj kaj mallumaj vandoj de roka apiko; aliflanke glacia deklivo iras al la abismo. Meze, alpisto reliefiĝas kontraŭ blueta horizonto, kun pioĉeto en la mano: “La ekstraordinaraj gvidantoj ne kontentiĝas per gvidado”, proklamas la slogano. Ni ne estas en la montaro Alpoj aŭ en Hamalajo, sed en la brita semajngazeto The Economist: la societo IE reklamas sian diplomon “Pozitiva gvido kaj strategio”.*
La kolektiva imagado volonte asocias montajn suprenirojn kaj preterpason de si mem, grandajn suprenirojn kaj heroismon. Sendube ĉar la alpistoj longtempe provis doni tiun bildon pri si mem: “Nur tiu, kiu praktikas la grandan alpismon, povas koni ĝian grandecon kaj ĝian rigoron”, skribis en la jaro 1973 René Desmaison. Tiu legenda gvidisto ne vidis sian pasion kiel simplan sporton, sed kiel “idealon, en kiu la vivo estas la vetaĵo”.* Sendube pro tio estiĝas la emo de la entreprena mondo akapari la bildon de tiuj herooj kun la okuloj fiksitaj al la montpintoj.
Ekde la jaro 1948 tamen iuj kontestas tiun bildon de la aferoj. La revuo Turismo kaj laboro*, proksima de la sindikato Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT laŭ la franca), denuncas la elitismon de praktiko, en kiu “pufiĝas furioza individuismo de ĝiaj plej multaj praktikantoj. Ili diras al vi “pureco de la pintoj”, “soleco”, “malproksima de malsupre”, “tie alte, sola en la lumo”, aŭ ankaŭ: “pli proksima al Dio”. Sed envere ili volas “resti inter si””.* En Alpinisme et compétition, kiun li publikigis sekvajare, la grimpulo de la urbo Fontainebleau Pierre Allain defendas la montgrimpadon kiel aŭtonoman fakon: “Ni iras al Bleau kaj tie montgrimpas ne nur por vetkuroj en la montaro, sed eĉ precipe ĉar ni faras el tio ludon kiu pasiigas nin per si mem.”*
La Sporta kaj Gimnastika Federacio de la Laboro (FSGT laŭ la franca) — proksima de la komunista partio — starigis, en 1953, “Specialecon Montaro” por “malaltigi la alpismon al rango de sporto kiel la aliaj” kaj per tio “detrui tion, kion oni ja devas nomi socikultura rento”.* La laborista alpismo estis naskita, kun slogano: “Mi grimpas fronte kaj mi gvidas la konkursojn, kiujn mi partoprenas”. Ĝi iniciatis la metodon de la “sengviduloj”, kiuj, ekde la fino de la antaŭa jarcento, metis al si la celon fariĝi aŭtonomaj kaj respondecaj, kontraste al la britaj pioniroj kiuj pagis gvidistojn por skribi sian nomon sur la grandaj alpaj pintoj.
Ekde tiu epoko. la ĝenevaj alpistoj trejnis sin sur la rokaj kalkvandoj de La Varappe, ĉe la tute proksima monto Salève. Tio daŭre signifis grimpi, sed ĉe vandoj kun pli modesta alteco. La malfacilo troviĝis malpli en la medio kaj ĝiaj objektivaj danĝeroj (fendegoj, lavangoj, ŝtonfaloj) ol en la kruteco de la pasejoj kaj en la manko de teneblecoj de la roko. La grimpado, kiun oni longtempe nomis en la franca la varappe, ĉar ĝi estis nun alirebla dum la tuta jaro, fariĝis en la 20-a jarcento maniero de trejniĝo por ĉia kandidato por pli riskaj aventuroj en alteco, ekde kiam la somero estis veninta. La perfektigo de la ekipaĵo (ŝnuro, ŝultrozono, risortohokoj, kroĉnajlo, ktp), la ebleco multfoje ripeti la vojojn kaj la kundivido de la informoj per la resumoj ebligis pli intensan korpan kaj teĥnikan trejniĝon, kun malpli da hazardoj kaj kun pli granda sekureco.
La FSGT apogas sin sur tiuj bazoj kaj instigas al disvolvado de la montgrimpado, sed nun kiel aŭtonoma praktiko, aparta de la alpismo. Ĝi tiel kontraŭmetas la ĉampionon, en la roko protektatan per “betona” ekipaĵo, al la heroo kiu ĉiumomente defias la morton. La federacio estas konvinkita pri tio: la demokratiigo de la vertikalaj sportoj pasas tra “sportigo” de la montgrimpado kaj tra reduktado de akcidentoj.* Ekde la jaro 1955 ĝi muntas “grimpturon” ĉe la Festo de la Humanité.* En 1980 ĝi organizis la “24 horojn de Bleau”, la unuan konkurson de tiu speco en Fontainebleau.
La kontestado kovis ankaŭ malproksime de Alpoj, en la anglosaksaj landoj kie, pro manko de sufiĉaj montoj, oni praktikis la rock climbing (grimpado sur roko) kiel aktivecon por ĝi mem. La internaciaj interŝanĝoj kontribuas al disvastigo de tiu tendenco de “pura grimpado” ĝis Francujo, kie la “nudmanaj viroj”, kiel Patrick Edlinger (forpasinta en novembro 2012) aŭ Patrick Bérthault (forpasinta en 2004), praktikas “kalifornian” vivmanieron. Ili grimpas plentempe, sieĝas la pasejojn de la rivero Verdon en sia loĝaŭto, laborante pri la vojoj dum tutaj tagoj, kaj kombinante gimnastikajn kaj muskolajn ekzercojn.* Por ili, la pura grimpado estas plene spertata kiel aŭtonoma sporto. La filmo de Edlinger, “La vivo fingropinte”* iras tra la mondo. Tiu metodo estas baldaŭ fortigita per malnova fenomeno: kun la elĉerpiĝo de konkereblaj virgaj pintoj la alpismo devas transformiĝi. Forlasante la aristokratan serĉadon de “premieroj”, ĝi serĉas “malfermojn” de novaj vojoj, pli malfacilaj, kie oni privilegias la belecon de la teĥnika gesto.
Por François Mitterrand, elektita prezidanto en 1981 pro la promeso “ŝanĝi la vivon”, la reduktado de la labortempo (semajno de 39 horoj, kvina semajno de pagataj ferioj) devis ne nur doni socialan progreson, sed ankaŭ vigligi la ekonomian kreskon. En tiu perspektivo la verkisto Yves Ballu, konsilisto pri montaroj ĉe la ministro pri junularo kaj sporto, prezentis dek ok proponojn, el kiuj tri pli gravaj. Reformo de la montaraj metioj emfazas la pedagogion kaj la animadon, tiel ke ili pli bone kontentigas la bezonojn de la asocioj kiuj organizas kolektivajn staĝojn. Subtenplano ebligas akceli la konstruadon de grimpmuroj en urbaj kaj lernejaj medioj. La Franca Federacio de Montaro (FFM) devas esti rajtigita organizi konkursojn — eta revolucio en medio malamika al ĉio kio povus igi la vertikalajn aktivistojn simili al la aliaj. En la jaro 1987 ĝi fariĝis la Franca Federacio de Montaro kaj de Grimpado, post kunfandiĝi kun la Franca Federacio de Grimpado, naskita du jarojn antaŭe por organizi konkursojn. Post la “naci-alpismo” kaj ties dekstrulaj valoroj, temis pri neniom malpli ol subteni formon de “sociala grimpado”.
Decido de la 5-a de oktobro 1984 kreis la ŝtatan diplomon grimpado, kiu donas la rajton praktiki, per rekompenco, la aktivecojn de instruado, animado kaj trejnado de grimpado sur bloko (kiel en la arbaro de Fontainebleau), artefarita strukturo kaj roko. Tiu nova diplomo trafas sur la persista opozicio de la Sindikato de la Gvidistoj de Altmontaro, kiu ne tre kutimas vidi siajn prerogativojn konkurencataj.
La FSGT favoras la konstruadon de muroj aŭ de artefaritaj strukturoj de grimpado (SAE laŭ la franca), en lernejaj kaj popolaj medioj. Du membroj, s-roj Gilles Rotillon kaj Jean-Marc Blanche, konceptis la unuajn artefaritajn blokojn de trejnado, dum liceanoj kaj iliaj instruistoj realigis la unuan artefaritan muron en Corbeil-Essonne en 1982. “Post la murdo de la patro (la alpismo), oni povas jam nur betonigi”*, ekkriis tiuj, kiuj ne imagas grimpi sen la brizo sur la glaciejoj dum sunleviĝo aŭ malproksime de la ruĝeca grajno de la Belle Protogine, kaj kiuj abomenas “la sufokan odoron de la subvencioj”* kiun eligas la ministrejo pri sporto kaj kiuj povas atingi trionon de la kostoj de la projektoj. Tio ne malebligas la murojn kreski kiel fungoj, en sportejoj, bazlernejoj, mezlernejoj, libertempejoj, urbaj parkoj, specialaj magazenoj, klubejoj, privataj gimnastikejoj ... Kvin jarojn post la iniciato de la instruistoj de la liceo de Corbeil oni nombras centon da SAE sur la franca teritorio.
La organizado de konkursoj fariĝis la plej konflikta temo de la 1980-aj jaroj. Por la FSGT necesas “mortigi la miton de la alpista superhomo, kiu malebligas al multaj junuloj aliri tiun sporton”.* Laŭ la Federacio de Sportaj Laboristoj la konkursoj konatigos la grimpadon, senmistikigas la falon kaj tiel altiros multnombran junularon al la SAE, poste al naturaj vandoj. Jam dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la USSR klare distingiĝis de la okcidenta metodo per tio ke ĝi regule organizis konkursojn de grimpado kaj eĉ de alpismo, ĉe virgaj kaj sovaĝaj vandoj de Kaŭkazo aŭ de Pamiro. Sed plimulto de francaj grimpuloj, de la bazo ĝis la elito, kontraŭis la projekton, naŭzitaj de ideo de devojiĝo al spektaklo-sporto kaj rifuzis ĉian oficialan klasadon. Multaj el la plej bonaj grimpistoj asociiĝis por publikigi la “Manifeston de la 19” (1985). Ili volis, ke ilia praktiko restu “rifuĝejo kontraŭ certaj arĥetipoj de nia socio, kiel kontraŭstaro al ĉiaj sportoj juĝataj, arbitraciataj, kronometrataj, oficialigitaj kaj tro inside ŝtatecaj”.
Jaron antaŭ la unua franca konkurso pri roko, la Franca Alpa Klubo emociiĝis: “Kontraŭ la opinio de la granda plimulto de la praktikantoj, kontraŭ la opinio de la asocioj, antaŭ la atentismo de la francaj gvidantoj de la montaraj sportoj, sub la premo de privataj kaj komercaj interesoj, konkursoj de grimpado estas organizotaj en Francujo kun amaskomunikiloj kaj varbado, altparoliloj kaj sonado, biero kaj varmaj kolbasetoj kaj ankaŭ kompreneble kun mireganta publiko kaj pagataj eniroj.”*
Hodiaŭ oni nombras pli ol du mil SAE. Kontraste al la alpismo, la grimpado kaŭzas tre malmultajn akcidentojn kaj estas praktikata en ĉiuj regionoj, inkluzive en la ebenaĵoj. Ĝi estas lernata en la mezlernejoj kaj elekteblas kiel opcio por la abiturienta ekzameno. La alpa klubo disvolvas siajn proprajn skipojn de konkursantoj kaj konkurencas kun la FFME pri la organizado de konkursoj de grimpado aŭ de ski-alpismo, alia sporto tuŝita de la klasadoj de la pokaloj. Multaj riproĉas nun al la FFME ke ĝi neglektas la stimuladon de la montara sporto kaj ke ĝi fariĝas franca federacio ... de “grimp-muroj”.
Jean-Claude WALCH.
Permesu al mi atentigi pri bela kaj instrua libro pri montgrimpado, de la samideano kaj MAS-ano Eddy Raats: “Pasio, defio, amikeco. Spertoj de montgrimpisto”. Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 95 paĝoj, ISBN 978-2-918300-70-0, 14,50 eŭroj, mendeblaj ĉe la libroservo de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) aŭ tiu de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL).
Jen karakterizo de la libro fare de Luiza Carol:
“Tiu ĉi libro havas kaj didaktikan kaj artan valoron. Instruante pri montgrimpado, ĝi distras kaj pensigas. Por la aŭtoro, montgrimpado signifas ne nur sanigan sporton: ĝi fariĝas vivovojo. Pere de ĝi, oni povas proksimiĝi al la plej grandaj belecoj de la mondo; oni ekkonas pli bone siajn proprajn animajn kaj korpajn kapablojn kaj oni plifortigas ilin; oni evoluigas sian singardemon, amikemon, kuraĝon; oni lernas respekti la naturan ĉirkaŭaĵon kaj la homojn. La libro estas atentokaptaj memoraĵo kaj beletraĵo, kun koloraj fotoj, rimarkindaj pejzaĝ-priskriboj kaj vivoplenaj portretoj, sed ankaŭ kun utilaj kompententaj konsiloj por nunaj kaj ontaj montgrimpemuloj.
La aŭtoro estis profesia skiinstruisto. Kiel volontulo li instruis rokgrimpadon kaj multege ĉiĉeronis en la altmontaro, kadre de alpistklub-aranĝoj aŭ por inici novulojn. De la sama aŭtoro aperis La longa vojaĝo kaj Post la pluvo, pluvego.”
Vilhelmo Lutermano.