Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu kulpas Obama?

ĈU LI ERARIS, tiu delegito de la usona ŝtato Ilinojso, kiu taksis en oktobro 2002, ke invado al Irako povas nur “vigligi la flamojn en Proksim-Oriento, kuraĝigi en la araba mondo la plej malbonajn impulsojn kaj fortigi la varbkapablon de Al-Kaido”? Ĉu li estis pli klarvida ol la vicprezidanto de Usono, kiu tiam promesis, ke la usonaj armeoj estos “akceptataj kiel liberigantoj”? Tamen la dua, s-ro Richard Cheney, hodiaŭ akuzas la unuan, s-ron Barack Obama, ke li agis en Irako kiel perfidulo kaj krome naivulo. Kaj li aldonas kun aparta aplombo: “Tre malofte prezidanto de Usono tiom trompiĝis pri tiom da aferoj kun malutilo al tiom da homoj.”*

* Richard kaj Liz Cheney, The collapsing Obama Doctrine”, The Wall Street Journal, Novjorko, 18-a de junio 2014.

S-ro Obama por la momento ekskludas sendi usonajn batalionojn kontraŭ la ĝihadistaj fortoj kiuj regas parton de Irako. (Vidu nian dosieron p. 10) Sed li akceptis la konsilon sendi tricent armeajn “konsilistojn” por la reĝimo de Bagdado, kaj samtempe sciigis, ke la ĉefministro Nuri Al-Maliki estas anstataŭigenda. Antaŭ proksimume sesdek jaroj Usono jam liveris “armeajn konsilistojn” al aŭtokrata kaj korupta reĝimo: tiu, vjetnama, de [?Ngô Dihn Diêm. Iun tagon, kolera pro lia sendankemo, ĝi lasis (aŭ igis) lin mortigi. La sekvo eble klarigas la malemon de la usona popolo ĉi-foje sekvi la militemulojn: perŝtupa milita akrigo, enfajrigo de la tuta Hindoĉinio, pluraj milionoj da mortintoj.

La bilanco de la interveno de la okcidentaj potenclandoj estas katastrofa ankaŭ por la popoloj de la araba mondo. Avaraj kiam ili povus kontribui al la ekonomia kaj sociala disvolvado de Tunizio aŭ de Egiptujo, ekzemple per rezigno pri la repago de siaj kreditoj, ili ne kalkulas la elspezojn ekde kiam ili volas detrui la aktualan malamikon kaj citas kontraŭ ĝi la grandajn homhelpajn principojn. Tiujn samajn, kiujn ili eĉ neniam aplikas al siaj regionaj protektatoj: nek al Israelo, nek al Kataro, nek al Saud-Arabujo.*

* Vd Impunité saoudienne”, Le Monde diplomatique, marto 2012. En Kataro, dekoj da miloj da eksterlandaj laboristoj laboras en kondiĉoj proksimaj al sklaveco en la laborejoj de la mondpokalo de piedpilko de 2022.

La 13-an de junio 2014, la prezidanto Obama atribuis al la lando ruinigita de Usono la respondecon pri la tragedio kiun ĝi spertas: “Dum la pasinta jardeko la usonaj trupoj faris grandajn oferojn por doni al la irakanoj la ŝancon konstrui sian propran estontecon.” Per tiu inversigo de la historio li kuraĝigis la novkonservativulojn, por kiuj ĉia rezigno de Vaŝingtono pri uzado de militforto akcelas la usonan malfortiĝon kaj la universalan ĥaoson.

La milito de Irako estis “gajnita” antaŭ ol la nuna prezidanto eniris la Blankan Domon, ripetas nun la respublikana senatano John McCain. Laŭ li, ĉia internacia krizo solviĝas per sendo de marsoldatoj. La 15-an de marto ĉi-jare li do postulis usonajn trupojn por Ukrainujo. Kaj, la 13-an de majo, militan intervenon en Niĝerio. En la jaro 2002 s-ro Obama ne volis “vigligi la flamojn en Proksim-Oriento”. Ĉu li kapablos esti same klarvida en la venontaj monatoj?

Serge HALIMI.