Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La registaro de Benjamin Netanjahu trudas al la palestinanoj agnoski Israelon kiel “judan ŝtaton” antaŭ ol ĉia interkonsento. Ĉu preteksto por fiaskigi kun certeco la intertraktadojn kun Maĥmud Abbas? La 1-an de majo, la israela ĉefministro iris ankoraŭ pli antaŭen: li volas nun leĝon, kiu “ankras la statuson de Israelo kiel nacian ŝtaton de la juda popolo”. Tamen ĝis nun, la “juda ŝtato” estis neniam difinita.
EKDE LA interkonsento de Oslo de aŭgusto 1993, kiu devis konduki “en 5 jaroj” al paco “daŭrema kaj kompleta” kaj “justa” inter Israelo kaj la Organizaĵo de Liberigo de Palestino (OLP), ĉiuj intertraktadoj inter la partioj okazis pri kvar temoj: la linio de la landlimoj, la statuso de Jerusalemo, la sekurecaj disponoj kaj la estonteco de la palestinaj rifuĝintoj. En la intertraktado lanĉitaj en 2013 de la usona ŝtatsekretario John Kerra, la israelanoj prezentis al la palestinanoj, pri ĉiu temo, proponoj sisteme malpli grandajn ol tiuj de siaj antaŭuloj. Sed ĉefe, Benjamin Netanjahu faris ion novan. Por ke traktato estu ratifita, necesus nun ke la palestinanoj agnosku Israelon kiel “judan ŝtaton”. La rifuzo de Maĥmud Abbas ratifi tiun kvinan elementon lanĉis la procezon kiu igis la israelan registaron ĉesigi la intertraktadojn.
La novaĵo do ne estis la fiasko de tiu intertraktado — atendita de ĉiuj — sed ĝia motivo, efektive nova. Ĉar en ĉiuj antaŭaj interparoladoj, formalaj aŭ neoficialaj, ĉu ili kondukis al interkonsento (kun Kairo kaj Amano) aŭ fiaskis (kun Damasko aŭ la OLP), neniam antaŭe Israelo menciis tiun antaŭkondiĉon: la jura agnosko de ĝia ŝtato fare de la kontraŭulo kaj tuj perceptata en multaj rondoj kiel la certiĝo por iri en sakstraton, kion la registaro de Netanjahu arde deziris. La israela historiisto Zeev Sternhell taksis, ke tiu kondiĉo egalis al trudi al la palestinanoj “senkondiĉan kapitulacon”.* En Israelo vagis ŝerco: se mirakle Abbas akceptus, la registaro estus jam preparinta la sekvan baton. La palestinanoj tiam devus koncedi, ke Jerusalemo estas “la eterna kaj nedividebla ĉefurbo de la juda popolo”. Alie ili definitive demonstrus sian hipokritecon ...
Ĉu tiu nova postulo, krom la prokrastiga manovro, estas ankaŭ simptomo de pli profunda evoluo? Tiu ideo, aldoni la nepran agnoskon de Israelo kiel “juda ŝtato” aperis en la rondoj de la israela hasbara, ĝia institucia komunikado, komence de la dua intifado. Ĝi ne estis esprimita dum la intertraktadoj de Taba fine de 2001. Aliflanke ĝi estis inkludita en la “interkonsento de Ĝenevo” subskribita en 2003 fine de neoficialaj intertraktadoj inter la reprezentantoj de la du tendaroj, kiuj ne plu havis oficialajn funkciojn. Tie la israela postulo estis por la unua fojo prezentita en la interparoladoj. Kaj la palestina flanko akceptis ĝin!
La israelaj intertraktantoj, gvidataj de Jossi Beilin, historia maldekstra cionisto, trovis en tio rimedon por “trankviligi” sian publikan opinion, kiu tiam galope dekstriĝis. Iliaj palestinaj kolegoj vidis en tio koncedon kun malmulte da konsekvencoj, ĉar la OLP jam delonge agnoskis la UN-rezolucion de 1947, kiu dividis Palestinon inter “juda ŝtato” kaj “araba ŝtato”. Ĉar, kiel kontraŭparto, tiu “interkonsento” donis al la palestinanoj la plej favorajn kondiĉojn iam ajn akceptitajn de la israelanoj: preskaŭ kompletan retiron al la “verda linio” de junio 1967 kun tre limigitaj samgrandaj interŝanĝoj de teritorioj, la plej masivan malmuntadon de la israelaj kolonioj iam ajn akceptitan, fine dividon de Jerusalemo, israela devo aktive sendamaĝigi la palestinajn rifuĝintojn. Memoru, ke spite al la agnosko de “la juda ŝtato” fare de la palestinanoj, Ehud Barak vidis en tiu interkonsento “premion por la terorismo”, Ariel Ŝaron kaj Netanjahu denuncis ĝiajn israelajn subskribintojn kiel kvazaŭ perfidulojn ...
Poste, la temo fariĝis taktika instrumento de israela blokado. La 20-an de marto la usona universitatano Peter Beinart faris proponon al Abbas por eliri el la kaptilo. Resume: diru, vi agnoskas Israelon kiel “judan ŝtaton” kondiĉe ke viaj interparolantoj prezentu tekston, kiu difinas tiun nocion. “Per tio vi elturniĝus dum tre longa tempo”* Efektive, ekde la starigo de Israelo antaŭ 66 jaroj, tia difino montriĝis malebla. Ne ĉar ĝiaj leĝdonantoj ne provis tion. Plurfoje la parlamento debatis pri tiu temo “kiu estas judo?”. Kaj do, kio estas “juda ŝtato”? Ĉiuj provoj finiĝis per ne repacigebla malkonsentoj. Tiel ke Israelo postulas hodiaŭ de la palestinanoj validigi koncepton kiun ĝiaj plej altaj instancoj ne kapablas difini.
Nu, la 1-an de majo, post kiam la planita komenca fazo de la intertraktadoj kun la palestinanoj estas finita, Netanjahu revenis al la afero: li volas submeti al la parlamento “leĝon kiu konstitucie ankros la statuson de Israelo kiel nacian ŝtaton de la juda popolo”.
Ĉi tie necesas memorigi ion. La 15-an de majo 1948, la deklaro pri sendependeco de Israelo promesis adopti konstitucion ene de kvin monatoj. Sed, por akiri la subtenon de la ortodoksaj religiuloj (la “Ditimantoj”), malemaj al ĉia leĝo kiu substituus la ilian (la hala’ha), la ĉefministro David Ben Gurion — gvidanto de la laika cionista tendaro, kiu tiam reprezentis la grandan plimulton — prokrastis tiun konstitucion al tre malproksima tempo. Sekvo: neniu el la dek unu fundamentaj leĝoj de la lando, iaj provizoraj konstituciaj leĝoj, difinas la juran formon de la ŝtato Israelo. Ĝi ne estas respubliko — “Dio gardu nin kontraŭ tio!”, krias tiuj, kiuj atendas la restarigon de la “regno de Davido”. Sed ĝi ankaŭ ne estas monarĥio, nek teokratio, ĉar la religia leĝo regas tie nur la familian sektoron: persona identeco (ĉu juda aŭ alia), naskiĝo, geedziĝo, eksedziĝo, morto ... La politikan identecon de la ŝtato referencas du fundamentaj leĝoj. La unua, pri la parlamento, faras tion malrekte. Ĝi malpermesas kandidatiĝon ĉe elektoj ĉian grupon kies “celoj aŭ agoj neas la ekziston de la ŝtato Israelo kiel ŝtato de la juda popolo” kaj ties “demokratian econ”. La naŭa leĝo, pri la digno kaj libereco, elvokas “la valorojn de la ŝtato Israelo kiel juda kaj demokratia ŝtato”.
Demokratia, jen oni vidas almenaŭ iom, kion tio celas, kvankam la termino difinas manieron de regado kaj ne la politikan statuson de ŝtato (oni konas ja demokratiajn monarĥiojn). Sed “juda”? Ĉu temas pri juda ŝtato en la moderna senco de nacia ŝtato, tiu de la judoj? Nu, “judo” ne estas civitaneco. Kaj kion pri la plimulto de la judoj en la mondo, kiuj ne loĝas en Israelo? Ĉu tio estas ankaŭ ilia ŝtato? Iuj ja deklaras tion: laŭ ili, Israelo estas “la nacia ŝtato de la juda popolo”. Sed laŭ tio, ĉu la judoj ĝenerale, egale ĉu civitanoj aŭ ne de tiu ŝtato, havas rajtojn en Israelo nealireblajn por nejudaj civitanoj de tiu ŝtato? Nu, inter la araboj kiuj loĝas tie kaj granda triono de la miliono da enmigrintoj el la eksa Sovetio alvenintaj de antaŭ 25 jaroj, la nejudoj estas kvarono de la israelanoj.
Aŭ ĉu antaŭrangas la religia akcepto de la termino “juda”? Se tiel, do kia? En la judismo nenia Vatikano ediktas la normon; krome, la malkonsento inter ĝiaj diversaj konfesioj estas konsistiga parto de ĝia religia tradicio. Kiuj religiuloj decidu? La ortodoksaj fundamentistoj dominas en la kampo de familia leĝaro en lando, kie la plimulto de la judoj ne estas ortodoksaj. Kaj pri kultura difino de la termino “juda ŝtato”, kion iuj inter la unuaj cionistoj imagis, oni deziras multan kuraĝon al tiuj, kiuj provus liveri interkonsentan difinon.
Envere restas nur unu akcepto kiu ebligus konsenton de la plimulto de la israela juda socio: la “juda ŝtato” donas etnan formon de la ŝtato. Tiu celas implicite validigi disponojn, kiuj ekskludas civitanojn el la nacia komunumo, kiuj ne estas judoj (ekzemple tiujn palestinanojn, kiuj estas israelaj civitanoj). Oni scias, ke multaj administraj disponoj jam ekzistas en Israelo, kiuj donas al la judoj aliron al rajtoj, kiuj estas rifuzataj aŭ tre malfacile alireblaj al tiuj, kiuj ne estas judoj (precipe pri akiro de grundo). La raportoj de la organizaĵoj kiuj defendas la homrajtojn en Israelo montras detale la faktan diskriminacion, sed ankaŭ la juran, kies viktimoj estas la nejudaj civitanoj en Israelo, pli ol 90-elcente araboj.
En Israelo la jurisdikcio dum longa tempo distingis en la identigiloj la “ŝtatanecon” (israela), kiun havas ĉiuj, disde la “nacieco”, konceptita laŭ la esencismaj normoj. Oni estis — kaj oni restas — israela civitano de nacieco “juda” aŭ “araba”, “druza”, “ĉerkesa” ..., per tio Israelo multigis la statusojn por dividi la palestinanojn restintajn en la ŝtato post 1948. Nu, kiel skribas la profesoro Sternhell, en tiu disigo inter ŝtataneco kaj nacieco, la unue “estas ĉiukaze malpli grava”. Kio vere gravas, estas la “nacieco”. La juda ŝtato estas ŝtato de siaj judaj civitanoj, kvankam kvarono de la posedanto de identigilo ne estas tiaj. Envere, aldonas li, postuli de la Palestina Instanco agnoskon de la judeco de la ŝtato Israelo, signifas skribi en packontrakton “la rifuzon de la principo de rajt-egaleco por la araboj” en la ŝtato Israelo.
Multaj kromaj voĉoj jam leviĝas en Israelo por kontesti la projekton de Netanjahu. La ministrino Tsipi Livni mem timas novan leĝon, kies validigo povus okazi nur “surkoste de la demokratiaj valoroj”. Jizhar Beer, direktoro de Keĉev, la movado por defendi la demokration, estas pli radikala. “Tiu postulo, ke la araboj agnosku nin kiel judan ŝtaton, estas simptoma pri kreskanta enfermiĝo de la israela socio en siaj propraj identecaj problemoj. Tio estas akompanata de kreskanta elpelo de la nejudoj el la publika spaco”, diras li.
Tiu vizio de nacia ŝtato, kiu ekskludas tiujn, kiuj ne apartenas al la dominanta etno, estis ĉiam defendata de la cionista dekstro ol de ĝia maldekstro, kiu baze ja dividis ĝin, sed volis doni al ĝi mantelon kiu ŝajnis esti pli universalisma. Ne mirigas hodiaŭ, dum la israela juda socio spertas evidentan kaj potencan retiriĝon en si mem, Benjamin Netanjahu — politika heredanto de la frakcio historie plej kontraŭ-universalisma de la cionismo — vestas sin per la flago de la “juda ŝtato” por fari ĝin batalilo kontraŭ ĉia kompromiso kiu vidus la palestinanojn egalaj.
Sylvain CYPEL.
Tiu ĉi teksto estas elfrancigita por “Le Monde diplomatique en Esperanto” el la retejo de “Orient XXI”, sendependa, senpaga kaj senreklama komunikilo.