Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La ofensivo de la Nacio Islama en Irako kaj en Sirio (NIIS) surprizis nur tiujn, kiuj ne interesiĝis pri la evoluo de la lando depost la retiriĝo de la usona armeo. La senkompetento de la centra povo kaj ĝia politiko favora al la ŝijaistoj kreis la kondiĉojn por sunaista popolribelo.
La antaŭ-nelonga potenciĝo de sunaisma ĝihada armeo en la nord-okcidento de Irako estas spektakla, en la propra signifo de la termino. Ĝi similas malbonan komedion: estas en tiu lando “teroristo en la ŝranko”. Kiam tiu eksaltas sur la scenejon, la ŝijaisma ĉefministro Nouri Al-Maliki ŝajnigas surprizon, krias pri murdisto kaj help-alvokas siajn amikojn por lin forpeli el la domo. Tamen, estas ja Al-Maliki mem, kiu malfermis al li la pordon kaj nutris lin. Liaj amikoj, interalie irananoj, scias tion, sed trovas intereson ludi la ludon. Ĉar la teroristo estas ja taŭga ekskuzo por eklipsi la erarojn de tiu, kiu finfine restas ja ilia homo.
En junio 2014, do, sunaismaj ĝihadistoj, sub la nomo Nacio Islama en Irako kaj Sirio (NIIS, ankaŭ konataj sub la araba mallongigo Daash, kaj en angla ISIS aŭ ISIL), ekkaptas preskaŭ sen batali Mosulon, duan aŭ trian urbon de la lando, laŭ la referencataj nombroj. Aliaj lokoj, en tiu regiono precipe sunaista, rapide disfalas, samtempe kiam la sekurec-aparato malintegriĝas. La iraka ŝtato forlasas siajn armeajn ekipaĵojn, inter kiuj veturiloj provizitaj de Usono, lasas malantaŭ si siajn multajn malliberulojn — plej ofte arbitre malliberigitaj — kaj liveras al la malamiko tre valorajn militakirojn: interalie preskaŭ duon-miliardo da dolaroj deponitaj en kontoro de la centra banko. Malpli radikalaj armitaj grupoj aliĝas al la movado, atribuante al si verŝajne troigitan parton de tiuj venkoj. Inter la loĝantoj kiuj ne fuĝas, iuj celebras tion, kion ili nomas “liberiĝo”, “popolribelo” aŭ eĉ “revolucio”.
La kurdoj kaptis la okazon por ekpreni alian gravan urbon, Kirkuko, en regiono same riĉa pri naftoriĉaĵoj kiel pri identecaj celoj, kies regadon ili de pluraj jaroj postulis de la registaro de Bagdado, sen paroli pri aliaj lokaj malplimultoj (vd artikolon de Allan Kaval). Tiu ĉi dua grandega sukceso tamen preskaŭ ne estis rimarkita, ĉar la tuta atento estis kaptita de la ĝihadistoj. Laŭ s-ro Al-Maliki, liaj aliancanoj kaj ŝijaistaj konkurantoj, la usona administracio kaj granda parto de la amasinformiloj, ilia ofensivo ŝajnis nerezistebla: ĉiuj diris sian timon, ke ili kaptos la ŝijaismajn maŭzoleojn de Samarra kaj detruos ilin, ekigante novan religian militon, aŭ ke ili konkeros la ĉefurbon kaj starigos vastan emirlandon kovrantan grandajn partojn de Irako kaj Sirio.
Reage, la ĉefministro alvokis al ĝenerala mobilizo en sia tendaro. Diversaj religiaj milicoj, kies ekspansion li toleris, kaj pluraj ŝijaismaj figuroj sekvis lin. Irano sendis trupojn taskitajn organizi tiujn kvazaŭ-militistojn kaj, verŝajne, batali ĉe ilia flanko. Usono redirektis du aviadil-ŝipojn proksime de tiu operaciejo, kiun la prezidanto Barack Obama tamen klopodas, de 2011, definitive forlasi.
Dume, la plej elementaj demandoj metitaj de tiu malvenko restis sen respondo. Kiamaniere sekureco-aparato tiom multnombra, inter la plej densaj en la mondo kun unu miliono da armitaj homoj (el ĉirkaŭ dudek kvin milionoj da loĝantoj), povis tiel kvazaŭ malaperi ĉe alproksimiĝo de la ĝihadistoj? Kiel klarigi la relativan popularecon de tiuj ĝihadistoj, se oni konsideras la terurajn memoraĵojn postlasitajn de iliaj antaŭuloj, Al-Kaida-similaj, kiam en 2007, ili dominis la urbon Mosulon kaj tranĉis la gorĝojn de kiu ajn sur la strato? Kial la lokaj sunaismaj altranguloj, kiel ekzemple la familio Noujaifi, proksima de s-ro Al-Maliki, montriĝis senkapablaj trovi iun ajn subtenon por alfronti ilin? Fine kaj precipe, kio pri la bilanco de la ĉefministro, kiu, pro sia sukceso en la ĵusaj parlamentaj elektoj, intencis kandidatiĝi por tria mandato?
Tiu, kiu unue estis nur duaranga figuro de la eta islama ŝijaisma partio Al-Daawa fariĝis ĉefministro en 2006, kiel homo de kompromiso, precize ĉar li ŝajne minacis neniun. Tiam, interna milito ardis inter sunaismaj armitaj grupoj kaj ŝijaismaj milicoj. Ĉiuj devenis de la sama rezisto-movado kontraŭ la usona okupado, sed dividitaj per kreskanta sento de reciproka persekuto. La ĉefministro subtenis la agadon de la milicoj, uzataj kiel kromaj fortoj en la lukto kontraŭ la sunaismaj armitaj grupoj.
Lia bildo kaj politika strategio radikale ŝanĝiĝis en 2008, kiam Usono donis al li la rimedojn eliri el pure konfesia logiko. La afero estis krei sunaismajn milicojn aligitajn de la registaro por batali kontraŭ Al-Kaido, kaj ekregadi ŝijaismajn milicojn, pli kaj pli eksterregajn. La rolo de s-ro Al-Maliki mem estis praktike malgranda. Sed li pro tio rikoltis la aŭreolon de politika homo, kiu altiĝis super la logiko de interna milito por regvidi la landon al stabileco.
Poste, li daŭre identigis sin je tiu rolo de savinto, evoluigante personeco-kulton, kiu multe similis al la bildaro de Saddam Hussein. Ĉi tiu simileco ne ŝajnis maltrankviligi liajn ŝijaismajn simpatiantojn. Nome de la sufero pro la antaŭa reĝimo, aŭ de pretendata “neregebleco” de la iraka popolo, ja tro malkvieta, ili ŝajne nur sopiris havi ĉefon similtipan kiel la antaŭa tirano, sed kiu, ĉi-foje, estos ilia samkonfesiano.
La “lukto kontraŭ terorismo” rapide fariĝis la ĉefa argumento de s-ro Al-Maliki, kiu ebligis al li postkuri diversajn celojn samtempe. Li sukcesis koncentri ĉiam pli da povoj inter siaj manoj, etendi sian regadon al la enorma sekurec-aparato heredita de la usona okupanto kaj ĝin meti je la servo de siaj politikaj interesoj. Ekde decembro 2010, li samtempe okupis la postenojn de ĉefministro, ĉefkomandanto de la armeoj, ministro pri defendo kaj ministro pri internaj aferoj. “Timo de la malpleno” kontribuis malhelpi ĉiun provon lin anstataŭi kaj donis al li sufiĉan apogon flanke de Usono kaj de Irano. Ekde sia elektiĝo, en 2008, s-ro Obama deziris kiel eble plej rapide retiri siajn trupojn; kaj Tehrano aprezis homon kapablan resti reganto de Irako, zorgante samtempe neniam kontraŭstari ties interesojn.
S-ro Al-Maliki certe ne estas la sola, kiu uzas la “lukton kontraŭ terorismo” kiel politikan programon, manke de alia programo. En la araba mondo, preskaŭ ĉiuj regantoj uzis ĝin por pravigi la plej kondamnindajn agojn. Estis la kazo de Hafez Al-Assad, la patro de la nuna prezidanto, en Sirio, de la alĝeriaj generaloj en la 1990-aj jaroj, de Muamar Kadafi en Libio aŭ de s-ro Zine El-Abidine Ben Ali en Tunizio. En Jemeno, ĝis sia falo en 2012, la prezidanto Ali Abdallah Saleh disvolvis sistemon por pludaŭrigi sian regadon, baziĝantan interalie sur la senfine ekspluatebla minaco, kio estas Al-Kaido. Konfrontitaj al diversaj malkontentoj, frustrado, kaj aspiroj, dum la popolribeloj tiel nomataj “arabaj printempoj”, en 2011, preskaŭ ĉiuj koncernataj reĝimoj sin pravigis citante la lukton kontraŭ terorismo.
Sed la iraka ĉefministro sin distingis per la senlima uzo de la procedo. Li konscie kaj sisteme deturnis de si la sunaistojn, samtempe malfortigante la ŝtaton per subfosa laboro, kaj tio estas des pli neklarigebla, ke li troviĝis tie en forta pozicio. En Sirio, s-ro Al-Assad agis same ekde 2011, sed sub la premo de vasta movado de popolribelo subtenata de eksteraj agantoj, kiuj publike alvokis faligi lian reĝimon. Sro Al-Maliki, ja senpreme elektis neglekti, eĉ malkonstrui, la sunaismajn milicojn, ofte tribajn, kiujn li heredis el Usono, kaj prizorgi sekurec-aparaton pli kaj pli konfesian kaj koruptatan. Ĉiu formo de sunaisma opozicio estis konsiderata “terorismo”, kaŭzante multegajn arbitrajn arestojn kaj malliberigojn, kaj same multajn elpremojn.
La irakaj sunaistoj estis samtempe indignitaj pro tia traktado, inspiritaj de la popolribeloj de 2011 en la najbaraj landoj, kaj malvarmigitaj de la ruiniga militigo de la opoziciado en Sirio — sen paroli pri la dolora memorigo de ilia malvenko dum la ĵusa interna milito. Ekde 2012, ili organiziĝis por pace esprimi sian malkontenton. La unuaj manifestacioj transformiĝis en longdaŭrajn sidadojn sur la grandaj placoj de la sunaistaj urboj de la lando. Iliaj postuloj ĉiam temis pri reekvilibrado de la ŝtato, por doni al ili ilian plenan lokon. Sed s-ro Al-Maliki ignoris ilin. La malrapida kresko de la nombro de atencoj dum tiu periodo ne utilis al li kiel averto, sed kiel preteksto por obstini*. Iom post iom, la elekto de perforto, kiu estis fariĝinta forpuŝiga en la sunaisma medio, komencis esti konsiderata, ne nur de la plej radikalaj grupoj.
Paralele, la ĉefministro decidis engaĝiĝi favore al s-ro Al-Assad, en la siria konflikto, kiu tiam prenis konfesian formon, alfrontigante reĝimon reduktitan je sia alavita komponanto, kaj sunaisman opozicion. Li forlasis ĉiun kritikon de la subpremo praktikata de lia najbaro, subpremo kiu tamen pliintensiĝis kaj prenis formojn ĉiam pli abomenajn, kaj retiris siajn proponojn pri mediacio. Li malfermis siajn landlimojn al la ŝijaistoj, kiuj volontulis por iri batali en Sirion, kadre de “milit-kontribuo” pilotata de Irano. Tiuj ĝihadistoj, animataj de jarmilisma pensmaniero anoncanta la mondofinon, facile ektransitis tra la flughaveno de Bagdado aŭ per la ŝoseo kondukanta al Sirio — du tre gravaj infratrukturoj strikte kontrolataj de la registaraj fortoj-, sed ankaŭ ekdissemis konfesian malamo-propagandon, komencis manifestacii tra la stratoj kaj organiziĝi en milicoj en Irako mem.
La homo, kiu pretendis esti ĉesiginta la internan militon ŝajnis do strebi revivigi ĝiajn agantojn. Kion diris pri tio la potencaj ambasadejoj de Usono kaj Irano? Almenaŭ ĝis la krizo de Mosulo, ili strange garantiis al la iraka registaro sian senkondiĉan apogon. Tamen, multiĝis la signoj de estonta alvenanta ruiniĝo. La reapero de sunaismaj armitaj grupoj kaj de ŝijaismaj milicoj estus devinta sufiĉe alarmi.
Eĉ pli grave, la erozio de la ŝtataj strukturoj anoncis la katastrofan scenaron, kiun Irako hodiaŭ frontas. La kompetento kaj la kohereco de la sekurec-aparato malkreskis laŭgrade kiam s-ro Al-Maliki plifortigis sian politikigon kaj toleris pli altan nivelon de korupto. Ĝi fariĝis ĉefe ilo de klientarisma redistribuo; kaj la partopreno — absurda — de ĝiaj membroj en la lastaj parlamentaj elektoj parte klarigas la rezulton de la ĉefministro.
La ĉefministro, limigante la rolon de la Parlamento, reduktante sian ĉirkaŭaĵon al aro da profitantoj kaj facilanime perfidante siajn promesojn, senigis sin je la politikaj leviloj utilaj por mastrumi la krizojn. Ankaŭ la jurisdikcia sistemo, subigata, ne plu konsistigis kredindan aŭtoritaton. Sur la ekonomia tereno, kvazaŭ neniu disvolvo-projekto komenciĝis, ĉar la naftoprofitoj estis sisteme prirabitaj. Alidirite, la potenco de s-ro Al-Maliki venis el liaj taktikoj por pretervivo, kiuj ĉiuj subfosis la instituciajn fundamentojn de lando, jam tre malforta.
Sed tiu procezo de malfortiĝo profitis al multaj irakanoj, ĉu politikaj aliancanoj de la ĉefministro, kiuj ricevis sian parton de la profitoj, aŭ ties rivaloj, kiuj vidis en tio promeson de malfortiĝo de ilia malamiko. Irano, la ŝijaismaj milicoj, la kurda regiona registaro, ĉiuj havis intereson, ke Bagdado restu tiel malforta kaj influebla kiel eble. Usono, siaflanke, estis silenta: ĝia retiriĝo-strategio, por fini jardekon da milita okupado, konsistis fermi la okulojn pri ĉio, kio povus malrapidigi la procezon, kaj esperi bonŝancon.
Jen la rezulto: ju pli s-ro Al-Maliki montriĝis sekteca kaj sensenca, ju pli li malsukcesis, des pli li plifortigis sian pozicion. Fine de 2012, antaŭ ol la sunaismaj manifestacioj tro ampleksiĝis, liaj perspektivoj de reelekto ŝajnis limigitaj. Frustro estis perceptebla interalie en la ŝijaismaj medioj: tiam la lando estis relative stabila, kaj tamen nenio ŝajnis antaŭeniri. Unu jaron poste, Irako denove estis en milita stato, kun averaĝe mil mortoj monate, same kiel dum la nigraj jaroj 2006-2007, kaj la populareco de ties forta homo rapide realtiĝis. Eĉ post la kaptado de Mosulo, lia foriro ne ŝajnis certa: la ŝijaistoj subtenis lin, Irano atestis sian lojalecon al li, kaj la timo de malpleno restis forta, ankaŭ ĉe pli dubasencaj agantoj.
Tiu ĉi krizo levas multajn demandojn; sed oni ne limigu sin al la plej evidentaj konkludoj: la usona respondeco en tiu senorda disfuĝo, la personigo de la problemo tra la figuro de s-ro Al-Maliki aŭ la minaco de “terorismo”. Tio, pri kio oni malpli parolas, sed kiu tamen okupas centran lokon, estas la praktiko de regado kaj la naturo de la institucioj. La personeco de la ĉefministro estas duaranga: la tuta kunteksto ne nur ebligis al li tiel konduti, sed eĉ rekompencis lin pro tio. Kiam en marto 2014, li organizis grandan internacian konferencon pri la “lukto kontraŭ terorismo”, ekzemple, la Unuiĝintaj Nacioj partoprenis la spektaklon kaj aplaŭdis en la salono.
Tiu malbono, cetere, estas regiona plago. Ju pli s-ro Al-Assad sukcesas en sia putro-strategio, des pli li ŝajnas aperi kiel parto de la solvo, pli ol de la problemo. La marŝalo Abdel Fatah Al-Sissi, kiu oficiale regas Egiptujon de junio 2013, komprenas la politikon kiel farus oficiro de la armea sekreta servo, sed malgraŭ tio, lia elekto — kaj kiel ĉiam, la timo de malpleno — sufiĉas por ke la ekstera mondo donu al li plenpovon. En Barejno, la reganta familio nenion cedis, sed estas neniu konsekvenco.
La reg-praktiko, kiu nun etendiĝas, konsistas en forlaso de ĉia ambicio regi je la nivelo de naci-ŝtato. La reĝimoj eĉ ne plu klopodas superi la diferencojn ekzistantajn en siaj socioj, ĉu per la ideologio, disvolvado aŭ subpremo. Ili investas tiujn fendoliniojn, paroksimigas ilin kaj serĉas konflikton. Radikaligante parton de sia socio , ili plifortigas sian pozicion en alia parto kaj ŝparas siajn strebojn konstrui programon: la timo pri tio, kio povus anstataŭi ilin sufiĉas por teni ilin ĉe la regoloko. Ili ankaŭ emas malfortigi la nacian karakteron de siaj institucioj, senigante ilin je ties aŭtonomeco, por tiel igi sin nemalhavebla. Ili poste iras vendi sin eksterlande, nome de la “milito kontraŭ terorismo”, kaj sin apogante sur sia “demokrateca” elekto, kiu spegulas la histerian voĉdonon de parto de la socio, kaj la fatalan bojkoton de la alia.
Irako donas taŭgan ideon de tio, al kio kondukas, post iom da tempo, tia reg-praktiko. Restas la demando: kial diable oni eniru tiun ludon?
Peter HARLING