Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Plia aganto en la tutmondiĝo de vino

Transformi la ĉinan dezerton en vitejon

Post la refluo de la financa krizo, la vin-eksportaĵoj atingas novan pinton. Ili estis pli ol 22 miliardoj da eŭroj en 2012. La vitejo reduktiĝas en Eŭropo, sed rapide etendiĝas en Azio. La ĉinoj fariĝis la unuaj konsumantoj de ruĝa vino kaj ankaŭ montriĝas pli kaj pli kompetentaj produktantoj.

Enketo de Boris PÉTRIC

DE DEK KVIN JAROJ, la areo de la ĉinaj vitejoj duobliĝis. En 2013 ĝi estis preskaŭ sescent mil hektaroj*. Ĉinujo povus ja fariĝi monda giganta vitkultivejo, dum la vitejoj malgrandiĝas en Eŭropo (tri kaj duono milionoj da hektaroj, el kiuj okcent mil en Francujo). Tie vino senprecedence furoras. La produktado rapide kreskas, same kiel la konsumado, kies kreskomarĝeno estas konsiderinda — iom pli ol unu litro jare por unu loĝanto, kontraŭ kvardek sep litroj en Francujo aŭ tridek sep en Italujo*. Tiu merkato en konstanta kresko aperas kiel nova eldorado, same por la lokaj produktantoj, kiel por la eksterlandaj eksportantoj. En 2014, Pekino jam estas unuaranga kliento de la Bordozo-regiono.

* Organisation internationale de la vigne et du vin (OIV), “Statistical report on world vitiviniculture”, Parizo, 2013, www.oiv.int.
* OIV, jam citita.

Kvankam vito estas konata en Ĉinujo de du jarmiloj, la vinfarado kaj amasa vinproduktado ekzistas nur de la 1980-aj jaroj. Ĝis 1990, nur la provincoj Hebei (ĉirkaŭ Pekino), Shandong kaj Xinjiang produktis vinon, sub la kontrolo de kelkaj grandaj ŝtataj entreprenoj (Changyu, Dragon Seal, Great Wall, aŭ Suntime), kiuj ankoraŭ dominas la sektoron. Ĉe la aŭroro de la 21-a jarcento, Ĉinujo disvolvis novajn kunlaborojn kun eksterlando, starigante kun-entreprenojn, kies sukceso estas admirinda: nun kvindek naŭ mil societoj akceptas okcidentajn investojn, kaj ebligas la iom-post-ioman transdonon de aro da teknikaj scioj. Ekzistas asociiĝoj kun internaciaj kompanioj, kiel Miguel Torres, Domecq, Pernod RicardCastel. Pekino malfermas sian ekonomian spacon, sed konservas kelkajn principojn: la agrokultura tero restas netransdonebla kaj la aliro al tereno okazas tra longdaŭraj lukontraktoj kun la ŝtato aŭ surlokaj partneroj.

Saint-Emilion en Liaoning

TIU KUNLABORADO ebligas limigi la importaĵojn, danke al kapitalaj kaj teknikaraj transdonoj. La franca ŝtato ja kreis vitejan bienon en Hebei, investante du milionojn da eŭroj. Malgraŭ la posta forlaso de tiu projekto, tiu sperto donis okazojn ligi partnerecojn, interŝanĝi konojn pri la vinberspecoj kaj vinfarado, kaj formi la unuajn ĉinajn fakulojn. S-ro Li Demei tiel fariĝis unu el la plej bonaj konsilisto-vinologoj por pluraj grandaj vinentreprenoj de la lando. Ankaŭ entreprenoj kun francaj kapitaloj investis, kun diversaj rezultoj. Pernod Ricard preferis retiriĝi el unua partnereco, komplika, kun Dragon Seal komence de la 2000-aj jaroj, sed restas en la Ningxia-regiono kun sia Helan Mountains-bieno. Asociita kun Changyu, en Shandong, Castel daŭrigas la aventuron.

De 2000, la etendiĝo de la vitokultivado venas kun volo disvolvi la okcidenton de la lando kaj la provincojn, kiujn la ekonomia kresko iom forgesis. Xinjiang, Interna Mongolio, Ningxia kaj Shanxi fariĝas “prioritataj invest-regionoj”. Per vitokultivado, la lokaj gvidantoj esperas limigi la kamparanan elmigradon kaj krei dungeblecojn. Aperas novaj vitejoj, foje malgrandaj, kun ambicio produkti altkvalitan vinon. Irigacio, aparte apud la flava riverego, ebligas instaliĝi en tiuj dezertaj kaj malvarmaj regionoj. Por eviti la danĝeron de frosto, la vitojn oni enterigas dumvintre.

“Ni kontribuas al la fiksado de sablo kaj limigas la tempestojn en la grandaj urboj de la Oriento klarigas mastro de vinfarejo. Ni havas tre gravan kolektivan rolon: verdigi la dezerton kaj plibonigi la vivon de niaj kuncivitanoj*.” S-ro Jian Han, el Château Hansen, en interna Mongolio, aldonas: “La evoluo de nia socio estas ne apartigebla de la disvolvado de nia lando... Transformi la naturon estas revo, kaj nia devo al la socio.”

* La cititaj intervjuoj estis faritaj kadre de enketo dum majo kaj junio 2012.

La grandaj entreprenoj ne plu estas solaj, de la mezo de la 2000-aj jaroj. Novaj riĉuloj* ne hezitas dungi francajn grundologojn, arbokultivistojn, vinologojn kaj arkitektojn por krei bonkvalitajn vitejojn. “Nia registaro igis la vinon prioritato kaj ni esperas daŭre allogi eksterlandajn investojn. Estas jam tridek vinejoj [en la lando] kaj tridek kvin “châteaux” estas konstruataj. Ni volas fariĝi “norma nomo de origino” (appellation d’origine controlée en la franca) kaj produkti bonkvalitan trinkaĵon”, diras respondeculo de Ningxia. Domaines Baron de Rothschild (DBR) instaliĝis en la regiono Penglai (Shandong) asociiĝante kun la invest-fonduso China International Trust and Investment Corporation (Citic). Louis Vuitton-Moët Hennessy (LVMH) preferis instaliĝi en Yunnan-provinco, kie la franca entrepreno kreis la varmarkon Shangri-La, partnerece kun la grupo Vats.

* Bruce J. Dickson, Red Capitalists in China. The Party, Private Entrepreneurs, and Prospects for Political Change, Cambridge University Press, 2003.

La kompleksoj de vin-turismo, kiel la konstruo de kopio de Saint-Emilion en Danlian (Liaoning), respondas samtempe al la deziroj de la urbaj mezklasoj, konsumantoj de amuziĝo, kaj al la bezonoj de disvolvantoj serĉantaj novajn investeblecojn. La ĉeesto de vitejo estas kelkfoje duaranga, en tiuj vastaj kompleksoj konsistantaj el hotel-kasteloj, golf- kaj tenis-ludejoj, ktp. Sub garantio de anonimeco, observanto klarigas: “Necesas relativigi la intereson por la vino. Fondi vitejon ebligas ricevi lukontrakton por tereno. Ofte la negocistoj prifajfas la vitejon. Kun la urba ekspansio, morgaŭ ĝi povos esti elprenita, sed ili konservos la lukontrakton... Jen konsiderinda perspektivo.”

Por la regantaro, vino ankaŭ simbolas la enkondukon de la lando en la tutmondiĝon kaj plifortigas la bildon, kiun ĝi volas elstarigi. Rifuzante vidi sian influon reduktita je malaltpreza produktado, ĝi kalkulas kun produktoj havantaj kulturajn kaj identecajn karakterojn. Vino devas prezenti nacian markon en la tutmonda batalo de la “lando-markoj”. “Mia revo simplas: mia produktado fariĝu fiereco de Ĉinujo. Ni fariĝas kapablaj fari grandajn vinojn, kaj ni pruvos tion al la tuta mondo!”, entuziasmas posedanto de vitejo en Ningxia.

La investado en vino praviĝas per sia kontribuo al la ĉina kolektiva projekto, ne per individua revo. Tio ne malhelpas junajn vinologojn, kiel s-inon Emma Gao, de la bieno Silver Height s (Ningxia), aŭ s-ron Zhang Jing, de la bieno Jiabelan (Ningxia), esti distingitaj de la brita revuo Decanter aŭ la franca Revue du vin de France.

Grava baraĵo kontraŭ la etendiĝo de la vitejo estas la manko de teroj adaptitaj je ĝia kresko. La agantoj de la sektoro esploras la vastan ĉinan teritorion por trovi idealan lokon. Oni konsultas famajn konsilistojn, sed, kiel klarigas s-ro Gérard Colin, franca vinologo, “la tri ĉefaj regionoj — Hebei, Shandong, kaj Xinjiang — ne havas estontecon. Xinjiang havas problemon, ĉar enterigi la viton implicas nemastrumeblan koston en kunteksto de nesufiĉa laborforto. Mi eĉ ne parolas pri la problemo de akvo kaj irigacio. En Hebei, la antaŭeniro de la urbo fariĝas impona. La kamparanoj preferas forlasi sian teron kaj labori en konstruado... Estas pli profite!” Koncerne Shandong-regionon, alia franco, s-ro Bruno Paumard, subskrekas la klimatan obstaklon: “Forta humideco kombinita kun varmo estigas malsanojn. Kaj la kemiaj kuracadoj havas siajn limojn... Ni ankoraŭ ne trovis la idealan lokon por fari vinon.” Ĉinujo tamen fariĝis en 2012 la kvina produktanto el la mondo, kaj la spektakla multobliĝo de la projektoj rapide puŝos ĝin inter la tri unuaj*.

* Nun, Francujo, Italujo, Hispanujo kaj Usono dominas la merkaton, OIV, jam citita.

En la sama tempo, la grandaj ĉinaj grupoj de la agro-industrio evoluigas strategion de akirado de produkt-rimedoj eksterlande. Ekzemple, la giganto de negoco Cofco* jam posedas la Château de Viaud (dudek kvin hektaroj) en la Bordozo-regiono. Ĝi ankaŭ aĉetis la okcent hektarojn de la bodega Bisquertt*, en Ĉilio — lando ligita al Ĉinujo per komerco-interkonsento-, kaj strebas instaliĝi ankaŭ en Aŭstralio. La ĉinaj entreprenoj ankaŭ provas akiri eksterlandajn varmarkojn por distribui ilin rekte en sia lando, same kiel s-ro Quang Wang, posedanto de granda vino klasifita en Saint-Emilion: Bellefont-Belcier. En la Bordozo-regiono, kvindeko da bienoj estis venditaj al ĉinoj. Iuj ĉinoj ankaŭ verŝajne provas ŝirmi parton de sia heredaĵo el eventualaj negativaj politikaj ŝanĝoj. Kvankam la regiono enhavas pli ol sep mil bienojn, tiuj kelkaj vendoj kaŭzas apartan emocion en Francujo, kie oni kredas percepti “flavan minacon” sur la nacia viteja heredaĵo*.

* China National Cereals, Oils and Foodstuffs Corporation (Cofco).
* Sud Ouest, Bordozo, 17-a de februaro 2011.
* “Un Chinois rachète le château de Gevrey-Chambertin...”, Le Monde, 22-a de aŭgusto 2012.

Ĉinaj entreprenoj eksterlande, eksterlandaj entreprenoj en Ĉinujo: tiuj akiroj spegulas la kreskantan transnaciiĝon de la agantoj kaj teritorioj de rikolto*. La kresko de la produktaĵo celas unue kontentigi la internan postulon: pli ol 80% de la konsumitaj vinoj devenas de Ĉinujo*. Sed oni ne konfuzu tion, kio estas trinkita kaj tion, kio estas aĉetita. Tiu kresko havas radikojn en la ĉieĉeesta kulturo de donaco. Plej granda parto de la ĉinaj vinoj, kiujn oni gustumas en la keloj, ne troviĝas sur la merkato. “Ni havas neniun problemon por vendi niajn vinojn, klarigas vinkel-estro. Mia mastro havas rilatojn kun la lokaj regantoj, al kiuj ni donacas sufiĉe grandan kvanton da ĝi. Poste, la respondeculoj devigas entreprenojn aĉeti nian produktaĵon. Niaj boteloj tiam aperas en la politikaj bankedoj, kiel donacoj! Tio ne estas merkato kun oferto kaj postulo... La tuta ekonomio tiel funkcias. Ataki la veran konsumanto-merkaton, tio estas alia afero.”

* Vd Sébastien Lapaque, “Le vin, du terroir à la marque”, Le Monde diplomatique, oktobro 2013.
* Studaĵo realigita por Vinexpo Asia-Pacific 2014, www.vinexpo.com.

Tiuj inter-entreprenaj dependecoj kreas reciprokajn aĉeto-devigojn, kaj la eksterlandaj trinkaĵoj ne eskapas la dominan kulturon de la guanxi (reto de rilatoj)*. La boteloj ne nepre estas trinkitaj, kaj ofte finas sian vivon sur mebloj, kiel luksa dekoraci-objekto.

* Yunxiang Yan, The Flow of Gifts: Reciprocity and Social Networks in a Chinese Village, Stanford University Press, 1996.

La kulturo de vino ja estas instigata kaj favorata, kiel socia praktiko asociita al la morala restaŭrado de la politika klaso. La regantoj organizas amaskomunikilajn kampanjojn laŭdantajn la bonefikon de vino por la sano, esperante tiel limigi la konsumon de fortaj alkoholoj. La baitiu, brando el cerealoj, ankoraŭ grave damaĝas la viran loĝantaron. Ĝia produktado uzas terojn, kiujn la regantoj ŝatus liberigi por nutro-agrikulturo. Televidaj raportaĵoj kritikas iujn membrojn de la Partio, ebriajn dum bankedoj kie baijiu tro abunde fluas. Kune drinki restas imperativo, same en la politika medio, kiel en la ekonomia mondo, por ligi konfidajn rilatojn. “Se vi ne drinkas, oni riproĉas tion al vi kiel mankon de respekto al via partnero, rakontas franca vinvendisto. Necesas drinkegi, kundividi tre fortan intimecon, por subskribi kontrakton. Mia negoco sukcese evoluas, sed mia hepato malbonfartas...”

La popolo preferas brandon

“NI NE TRINKAS vinon. Estas tro multekoste. Ni preferas Baijiu, konfidas kamparano, ekspluatanto de vitejo en Hebei. La sescent milionoj da geviroj el la popolaj klasoj daŭre preferas tiun tradician alkoholon, aŭ bieron, ol ĉinproduktitan vinon.

Vino koncernas urban loĝantaron, privilegiitan kaj junan, kiu adoptis novajn sociajn praktikojn en relative nova kunteksto de mikseco vir-virina. En tiu mondo, la eksterlandaj vinoj, kaj aparte la francaj, ĝuas prestiĝon, kiun oni ne povas nei. La vinŝatantoj ne fidas la lokan produktadon. La diversaj nutraĵaj skandaloj, kiel tiu de la falsita lakto, estigis fortan suspektemon. Dum la merkato de la kopioj estas vera plago, la konsumado kaj la kolektado de tre grandaj francaj vinoj estas por la novaj riĉuloj manieroj montri sian potencon.

Depost 2013, la kontraŭkorupta politiko de la nova registaro havis efikon al la “ekonomio de donaco” kaj igis malrapidiĝon de la importado de Bordozo-vino. Malgraŭ tio, la vino enpenetris la socian imagpovon kaj ĝia produktado kaj konsumado malrapide enradikiĝas en la nova realeco de la lando. Pasintjare, la ĉinoj fariĝis la unuaj konsumantoj de ruĝaj vinoj en la mondo, antaŭ la francoj, kun pli ol unu miliardo okcent milionoj da boteloj*.

* Fonto: International Wine and Spirit Research.

Boris PÉTRIC