Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Komencita la 8-an de julio, la israela ofensivo kontraŭ Gazao, tra aero kaj poste surtere, mortigis pli ol sepcent homojn (ĝis la 24-a de julio). Estas tamen neverŝajne, ke la sieĝatoj kapitulacos. La tuta historio de tiu teritorio, kiu produktis la ĉefajn kadrulojn de Al-Fatah, konfirmas la solidan tradicion de rezistado en la loĝantaro, kiu neniam rezignacie akceptis la malaperon de Palestino post 1948.
SENIGITA de sia forto de la perfida Dalila, kiu tondis lian hararon, Samsono la hebreo falas en la manojn de la filiŝtoj — kies nomo donis tiun de “Palestino”-, kiuj trapikas liajn okulojn. Iam, ili venigas lin por amuziĝi pri li: “Samson palpis la du mezajn kolonojn sur kiuj estis konstruita la templo kaj li apogis sin kontraŭ ili, kontraŭ unu per la dekstra brako kaj kontraŭ la alia per la maldekstra brako. Samson diris: “Mi mortu kun la filiŝtoj”, kaj li fortege sin arkapogis, kaj la templo disfalis sur la tiranojn kaj sur la tutan popolon, kiu troviĝis tie. Tiuj, kiujn li mortigis per sia morto estis pli multnombraj ol tiuj, kiujn li mortigis dum sia vivo.” Tiu fama epizodo raportita en la Biblio okazas en Gazao, ĉefurbo de la filiŝtoj, popolo malamiko de la hebreoj.
De la pratempo, Gazao estis ĉe la krucvojo de la komercaj vojoj inter Eŭropo kaj Azio, inter Mez-Oriento kaj Afriko. La urbo kaj la teritorio do troviĝis kerne de la rivalecoj inter la tiamaj grandaj ŝtatoj, de Egiptujo de la faraonoj ĝis la bizanca imperio kaj tiu de Romo. Tie, en la jaro 634-a de nia erao, okazas la unua vera venko kontraŭ la bizanca imperio, fare de la adeptoj de ankoraŭ nekonata religio, islamo, kies profeto Mohamedo, forpasis du jarojn antaŭe. Gazao restis sub islama aŭtoritato ĝis la unua mondmilito, kun kelkaj interrompoj pli malpli longaj: krucistaj reĝlandoj (royaumes francs); mongola invado; ekspedicio de Bonaparto. “Facile prenebla, kiel facile perdebla”, rimarkas Jean-Pierre Filiu en sia libro, la plej profunda dediĉita à tiu teritorio*. Pordo al Palestino, la urbo estas konkerita de la generalo Edmund Allenby, kontraŭ la otomana imperio, la 9-an de novembro 1917, malfermante al li vojon al Jerusalemo, kie li eniras la 11-an de decembro.
Por Londono, ne nur temas pri venki la sultanon, aliancitan al Germanujo kaj al la aŭstrohungara imperio, sed ankaŭ sekurigi la regon de strategia teritorio kaj garantii la protektadon de la orienta flanko de la Suez-kanalo, vivgrava komunikvojo inter Hindujo kaj la metropolo. La britoj do forpuŝas la francajn ambiciojn al la Sankta Tero. En 1922, ili ricevas la mandaton de la Ligo de Nacioj (LDN) por administri la teritorion, kiu estos de tiam nomata “Palestino”, kaj el kiu Gazao estas parto. Ilia misio ankaŭ estas apliki la “Balfour-promeson”*, tio estas helpi al la kreado de juda nacia hejmo kaj kuraĝigi la sionistan enmigradon, kion ili diligente faros ĝis 1939.
Gazao kaj ĝia regiono partoprenos ĉiujn batalojn de la palestinanoj, islamanoj kaj kristanoj, samtempe kontraŭ la sionista koloniado kaj kontraŭ la brita ĉeesto. Ili kontribuos al la granda palestina ribelo de 1936-1939, fine dispremita de la britoj. Tiu malvenko senigos por longtempe la palestinanojn je ĉia politika gvidado, lasante al la arabaj registaroj la zorgon defendi ilian aferon.
La 15-an de majo 1948, la tagon post la proklamado de la israela ŝtato, la arabaj armeoj eniras Palestinon. Unua milito, unua araba malvenko. La teritorio, kiun planis por la palestina ŝtato la dividoplano voĉdonita ĉe la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj la 29-an de novembro 1947, estas dispecigita. Israelo aneksas parton (interalie Galileon); Jordanio sorbas la okcidentan flankon de Jordano-rivero, konata sub la nomo Cisjordanio. La Gazao-teritorio — tricent sesdek kvadratajn kilometrojn vasta, enhavanta la urbojn Gazao, Ĥan Junis kaj Rafah — pasas sub administrado de la egipta armeo; ĝi restos la sola palestina teritorio, sur kiu regas neniu eksterlanda suvereneco. Al la okdek mil aŭtoktonaj loĝantoj aldoniĝis pli ol ducent mil rifuĝintoj elpelitaj de la israela armeo, kiuj vivas en mizeraj kondiĉoj kaj aspiras nur reveni en siajn hejmojn. Tiu ĉeesto de multegaj rifuĝintoj kaj la aparta statuso de la teritorio igos Gazaon unu el la centroj de la politika renaskiĝo de Palestino.
MALGRAŬ la kontrolo de Kairo — plenumita de la reĝo, poste de la “liberaj Oficiroj”, kiuj renversis lin la 23-an de julio 1952-, la palestinanoj organiziĝas aŭtonome, gvidas gerilon kontraŭ Israelo, manifestacias kontraŭ ĉiu provo instali definitive la rifuĝintojn en Gazao. Israelo, jam tiam, organizas reprezaliojn, en kiuj elstariĝas, pro sia brutaleco, ankoraŭ nekonata juna oficiro: Ariel Sharon.
La 28-an de februaro 1955, Sharon gvidas atakon kontraŭ Gazao, kiu kaŭzas tridek mortintojn inter la egiptaj militistoj (aldoniĝas morto de du civiluloj) kaj ok israelaj mortintoj. La 1-an de marto, grandaj manifestacioj okazas sur la teritorio, akuzantaj la egiptan pasivecon. Ili igas la novan fortan homon de Egiptujo, Gamal Abdel Naser, modifi sian eksterlandan politikon. Ĝis tiam konsiderata de multaj siaj samnacianoj kiel proksima de Usono, li decidas, meze de la malvarma milito, proksimiĝi al Moskvo. Survoje al la Konferenco de Bandung, kiu en marto 1955, markas la naskiĝon de la nealiancitaj landoj*, li renkontas la ĉinan ministron pri eksterlandaj aferoj, Chou En-Lai, kiu ankaŭ tien iras, kaj demandas al li, ĉu la sovetoj konsentus liveri armilojn al lia lando. Respondo estos longe atendata, sed, fine, la konsento por liverado de ĉekoslovaka materialo estas anoncita la 30an de septembro 1955. Sovetunio tiel rompas la okcidentan monopolon de armil-vendado en la Proksima Oriento kaj plenumas laŭtan rimarkitan eniron sur la regiona scenejo*.
Sed Naser estas ankaŭ kondukita lasi al la palestinanoj de Gazao iom pli da libereco por organiziĝi en batalantaj grupoj. La 26-an de julio 1956, li naciigas la kompanion de la Sueza Kanalo. Sekvas la triopa agresado de Israelo, Francujo kaj Britujo kontraŭ Egiptujo, kiu finiĝas per la konkero de la Sinai-monto kaj Gaza-teritorio, kiu restos sub israela regado ĝis marto 1957. La subgrunda rezistado organiziĝas. La homa bilanco de la okupado estos aparte peza, kun pluraj amasmurdoj de civilulo faritaj de “la plej morala armeo el la mondo”. En Ĥan Junis, dekoj da homoj estas mitrale ekzekutitaj kontraŭ muro: aliaj, per revolvero. Inter ducent sepdek kaj kvincent dek kvin homoj estas tiel mortigitaj*.
Kiam Israelo, sub premo de, interalie, Usono, malokupas la Sinai-monton kaj Gazaon, la populareco de Naser estas je sia pinto, ankaŭ la revolucia araba naciismo. En la tendaroj, la nova palestina generacio ekzilita vidas en ĝi respondon al la malvenko de 1948-1949. Ĝi aktivos en organizaĵoj tiaj kiaj la Movado de la Arabaj Naciistoj, kreita de Georges Habache, en la Baas-partio, aŭ en la diversaj naser-anaj movadoj. Por ĝi, la araba unueco estos la vojo al la liberigo de Palestino.
El sia sperto en Gazao, manpleno da junuloj eltiros kontraŭan konkludon. Ili rekte alfrontis Israelon kaj taksis kiom la araba subteno, eĉ tiu de Naser, estas kondiĉa — multaj el ili cetere restadis en egiptaj prizonoj. Laŭ ili, la liberigo de Palestino povas esti plenumita nur de palestinanoj mem. Ili grupiĝas en 1959 ĉirkaŭ Jaser Arafat, mem rifuĝinto en Gazao en 1948, por fondi la Al-Fatah (inversita akronimo en la araba, de “Nacia Palestina Movado”). Inter la fruaj aktivuloj gazaanoj, kiuj ludos centran rolon en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kalkuliĝas Salah Khalaf (Abou Iyad); Khalil El-Wazir, alinomata Abou Jihad, kiu fariĝis la dua plejgravulo en Fatah kaj estis murdita de la israelanoj en Tunizo en 1988; aŭ Kamal Adwan, murdita de israela sturmotaĉmento en Bejruto en 1973.
Ilia gazeto Falistinouna (Nia Palestino), publikigita en Bejruto inter 1959 kaj 1964, deklaras: “Ĉio, kion ni petas de vi [la arabaj reĝimoj] estas ke vi ĉirkaŭigu Palestinon per defenda zono kaj rigardu la batalon inter ni kaj la sionistoj.” aŭ:“Ĉio, kion ni volas, estas ke vi [la arabaj reĝimoj] forigu viajn manojn el Palestino”*. Necesas ja kuraĝo por, ĉe la pinto de la nasera influo, aŭdaci formuli tiajn herezojn.
Tamen, jam en la mezo de la 1960-aj jaroj, kun la malsukcesinta provo de unuiĝo inter Egiptujo kaj Sirio (1958-1961), kiu malkaŝas la nekapablon de la arabaj landoj modifi la situacion, la vento komencas turniĝi. La lukto por liberiĝo de Alĝerio, kiu sukcese finiĝas en 1962, estas uzata kiel modelo. En januaro 1965, Al-Fatah lanĉas siajn unuajn milit-operaciojn kontraŭ Israelo kaj ricevas aliĝojn de aktivuloj el aliaj organizoj, lacaj atendi pli kaj pli neverŝajnan araban unuecon. La malvenko de junio 1967 okaze de la “ses-taga milito”, ebligas al Al-Fatah fariĝi domina forto kaj ekregi, kun la konsento de Naser, la Organizaĵon por Liberigo de Palestino (OLP). En februaro 1969, Arafat fariĝas prezidanto de la plenumkomitato de OLP. La palestinanoj estas fariĝintaj denove la ĉefa aganto de la regiona politiko, kaj Gazao tre kontribuis al tiu renovigo.
Kaj kio pri la Gaza-teritorio dum tiu periodo? Okupata de Israelo, ĝi evoluigas militistan rezistadon, kiu grupigas amason da organizaĵoj, escepte de la Islama Frataro, kiu nur okupiĝas pri sociala agado. La unua atako kontraŭ la okupanta armeo okazas la 11-an de julio 1967, tio estas unu tagon post la pafĉesigo subskribita de Egiptujo kaj la arabaj landoj kun Israelo. Kun malfacilaj kaj pli favoraj momentoj, tiu batalo daŭras ĝis 1971. Nur la brutaleco de la tankoj de la generalo Sharon kaj la nekalkuleblaj senjuĝaj ekzekutoj fine dispremis ĝin. Sed, eĉ se la militista rezisto estas dispremita, la politikaj iniciatoj multobliĝas, precipe la kontaktoj kun Cisjordanio, tre limigitaj antaŭ 1967. De nun la elitoj aniĝas al la OLP, kiun ili rekonas kiel “solan reprezentanton de la palestina popolo”.
Nur la Islama Frataro rifuzas. Ĝi firme enradikiĝas danke al siaj sociaj retoj kaj al la toleremo de la okupantoj, kiuj vidas en ĝi ekvilibran kontraŭpezon kontraŭ la ĉefa malamiko, la OLP. Fondita en 1973 de la ŝejko Aĥmed Jasin, la Muĵama al-Islami (“Islama Centro”) estis laŭleĝigita de la okupanto. Sed tiu prokrastigo — laŭ la Frataro, la horo de la rezistado ankoraŭ ne alvenis — estigas agitadon ene de la Frataro, kaj divido kaŭzas kreadon, komence de la 1980-aj jaroj, de la Islama Ĝihado.
En decembro 1987, en Gazao eksplodas la unua Intifada, la “ŝtono-ribelo”. Ĝi havis du gravajn konsekvencojn. Unuflanke, la Frataro impulsas gravan modifon de sia strategio, kreante la Movadon de la islama rezistado (Hamas), kiu partoprenas la Intifada sed rifuzas la unuiĝintan fronton kun la aliaj organizaĵoj. Aliflanke, la OLP uzas tiun ribelon por plifortigi sian kredindecon kaj por intertrakti la Oslo-interkonsentojn, ratifitajn de Arafat kaj la israela ĉefministro Itzhak Rabin la 13-an de septembro 1993 en Vaŝingtono, sub egido de s-ro William Clinton. En Gazao, Arafat instalas la palestinan nacian aŭtoritaton) la 1-an de julio 1994.
La sekvon oni konas: la malsukceso de tiuj interkonsentoj; la disvolvado de la koloniigo; la dua Intifada (ekde septembro 2 000); la venko de la Hamas ĉe la unuaj demokratiaj elektoj okazintaj en Palestino en 2006; la rifuzo de la okcidentaj landoj agnoski la novan registaron, kaj la alianco inter parto de Al-Fatah kaj Usono por ĝin ĉesigi; la ekregado de la Hamas en Gazao en 2007; la blokado trudita ekde tiu dato al ĝia miliono kaj duono da loĝantoj.
Malokupita de la israela armeo en 2005 — sen ia ajn kunordigo kun la palestina aŭtoritato-, la Gaza-teritorio restas tamen okupita. Ĉiuj ĝiaj teraj, maraj aŭ aeraj alirebloj daŭre dependas de Israelo, kiu malpermesas al la palestinanoj uzi grandajn partojn de la teritorio (30% de la agrokulturaj teroj), kaj de la maro, trans ses maraj mejloj (reduktitaj je tri mejloj ekde la komenco de la operacioj en julio 2014). La israelanoj daŭre plu administras la civitanar-registro-servon. La blokado trudita de 2007 plu strangolas la loĝantaron, malgraŭ la unuanimaj kondamnoj — kvankam nur strikte vortaj — de la “internacia komunumo”, inkluzive Usonon.
Depost sia retiriĝo, Israelo kondukis tri ampleksajn operaciojn kontraŭ la teritorio: en decembro 2008 / januaro 2009; en novembro 2012; kaj fine en julio 2014. Tiel longe dum la blokado ne estos forigita, dum la palestinanoj ne disponos pri sia sendependa ŝtato, nova pafĉesigo nur povos esti militpaŭzo. La generalo De Gaulle jam antaŭdiris tion en fama gazetar-konferenco okazinta la 27-an de novembro 1967 pri la sekvoj de la israelo-araba milito: “La okupado ne povas okazi sen subpremo, amasa persekurado kaj elpelado” ĝi generas la “rezistadon [kiun Israelo] kvalifikas terorismo”.
Alain GRESH