Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Subpremo de la politikaj opoziciuloj fare de la registaro, divido de la sindikatoj

En Egiptujo, nenio haltigas la laboristan movadon

Kaŭzita de la malkresko de subvencioj al la plej vivnecesaj varoj, la freŝdata prezaltiĝo estigis fortan malkontenton en Egiptujo. Kun la fino de ramadano, la laboristaj luktoj povus denove akriĝi.

LA STRIKO-ONDO, kiu en februaro 2014, devigis la registaron de s-ro Hazem Al-Beblaoui demisii, devintus esti granda antaŭeniro por la egipta laborista movado. La unuan fojon de post la 3-a de julio 2013, tago de la forigo de la prezidanto Mohamed Morsi (Islama Frataro), grandskalaj strikoj okazis en la publikaj servoj kaj en la ŝtata industria sektoro: la dungitoj de la teks-industrio kaj fadenfabrikoj, de la transportoj kaj purigoservoj kuniĝis al tiuj de la poŝtoficejo, de la sektoroj pri sano kaj justico. Aldoniĝis al tio dekoj da strikoj kaj aliaj iniciatoj en la privata sektoro. En nur februaro 2014, la Centro El-Mahrousa por soci-ekonomia evoluigo nombris pli ol milon da “sid-manifestacioj”, strikoj aŭ manifestacioj, kun pli ol ducent kvindek mil strikantoj, kontraŭ malpli ol kvindek agadoj en januaro kaj malpli ol kvarcent en marto.

Tiu ondo de kontestado gravas ne nur pro sia amplekso, sed ankaŭ pro la kunteksto en kiu ĝi disvolviĝis. Dum la kvin unuaj monatoj de 2013, la laborista movado, tre aktiva, kapablis mobilizi centmilojn da homoj, antaŭ ol malfortiĝi post la falo de la prezidanto Morsi. Oni tiam ankoraŭ plu observis kelkajn dise okazantajn ribelojn, perforte subpremitajn de la regantoj devenantaj de la puĉo de la 13-a de julio 2013. Dum la polico dispelis la kunvenojn, la strikantoj kaj ties ĉefoj estis akuzataj aparteni al la Islama Frataro.

Tiu timigo-kampanjo tiel bone funkciis, ke, post la publikigo de nova agendo plananta adopton de nova konstitucio, sekvota de prezidanta elekto kaj de parlamentaj elektoj, la ĉefaj sindikataj organizoj subskribis komunikojn subtenantajn la novan reĝimon kaj engaĝiĝante rezigni pri striko, por pli efike subteni ĝian “lukton kontraŭ terorismo”. La Egipta Sindikata Federacio, estrita de la ŝtato, kaj la du ĉefaj sendependaj sindikatoj — la Egipta federacio de la sendependaj sindikatoj, naskita dum la revolucio de januaro 2011, kaj la Demokrata Kongreso de la Laboristoj — tiel decidis. La nomumo de la prezidanto de la sendependa federacio, s-ro Kamel Abou Eita, kiel ministro de Laboro, estigis multajn internajn kritikojn. Fakte, li poste silentis fronte al la subpremo de strikoj fare de la registaro.

La renaskiĝo de batalemo en februaro 2014 markis do gravan ŝanĝon. Per subita resalto, la laborista movado sukcesis rompi la dupolusecon: la ŝtato unuflanke, la Islama Frataro aliflanke. Jen, la unuan fojon, popolaj protestoj celumis la registaron, sen enmiksiĝo de la Frataro, eĉ se la registaro ankoraŭ provis — vane — tion kredigi. Tiuj protestoj okazis precize en la sektoroj — teksaĵ-industrio, transporto, sano, ktp — kie eksplodis en 2012 kaj 2013 strikoj malamikaj al la Morsi-registaro. La laborista movado tiel prilumis la malsukceson de la nova povo sur la ekonomia kaj socia terenoj, sed ankaŭ ties provojn eviti sian respondecon, pretekstante la “lukton kontraŭ terorismo”.

Kerne de la postuloj troviĝas la minimuma salajro. Ĝi jam estis enkondukita, sed en maniero tiom biasa kaj nekompleta, ke la laboristoj, anstataŭ favore akcepti ĝin, vidis en ĝi provokadon. En septembro 2013 ĝi estis fiksita je 1 200 pundoj*, konforme al la laboristaj postuloj ekde 2008. Sed ĝi koncernis nur la ŝtatajn funkciulojn, tio estas, laŭ la Centra Agentejo de la publika mobilizo kaj de la Statistikoj, ĉirkaŭ ses milionojn da homoj, el kiuj nur apenaŭ triono ricevis antaŭe malpli altan salajron. Tio ekskludas la 18 milionojn da laboristoj ne rekte salajrataj de la ŝtato, sed de dependaj institucioj, kiel la poŝto, la fervojoj, kaj la transportoj. Cetere, la salajroj de la salajruloj de la privata sektoro malaltiĝis, kun meza semajna enspezo ne superanta 300 pundojn. Granda parto de la laboristoj do enspezas malpli ol la minimuman salajron postulatan de la sindikatoj*. Fine, la enkonduko de tiu regulo estis preteksto por prezaltiĝoj, duoble frapante tiujn, kies salajro ne moviĝis.

* Ĉi lastajn jarojn, la nestabila kurzo de la egipta pundo fluktuis malhaŭse. Fine de julio 2014, cent pundoj estis egalaj al 10,33 eŭroj.
* Centra agentejo de la publika mobilizo kaj de statistikoj (Agence centrale de la mobilisation publique et des statistiques), Kairo, 2012.

KVANKAM LA MOVADO ESTIS SPEKTAKLA, ĝiaj rezultoj ne estis je la nivelo de la esperoj. Al la Beblaoui-registaro sukcedis alia, kie dominas la ministroj de la malnova reĝimo. La nova ĉefministro, s-ro Ibrahim Mahlab, iris al Mahallah, grava industria centro norde de Kairo, kie li nur apelaciis al la pacienco de la laboristoj. “Ni ne posedas magian bastonon por solvi ĉiujn problemojn*.” La nuna ministro pri laboro, s-ino Nahed Al-Ashri, eksa ministro de la reĝimo de la prezidanto Hosni Mubarak, ĉiam montris sin en la tendaro de la mastroj, kiel deklaris la sindikatoj de Suezo. Ankaŭ la laboristoj de la entrepreno Cristel, kiu laborigas dek kvar mil laboristojn en Choubra Al-Kheima (Kairo) publike mallaŭdis ŝian partiecon kontraŭ ili dum la striko de majo 2014, kiam ili postulis la aplikadon de interkonsento subskribita en novembro 2013 sub egido de ŝia antaŭulo. Depost la nomumo de tiu ĉi registaro, la represio intensiĝis, multaj sindikataj gvidantoj estis arestitaj kaj akuzitaj pri “atencoj kontraŭ la publika ordo”, “instigo al perforto” kaj “atenco kontraŭ la ŝtata sekureco”.

* Al-Masri Al-Youm, Kairo, 6-a de marto 2014.

LA POLICO-PLISEVERIĜO unue trafis la poŝto-sektoron, kies reprezentantoj estis arestitaj, kaj poste batitaj kaj torturitaj. Sekve de striko postulanta salajro-altiĝon en ceramiko-entrepreno posedata de ano de la eksa Nacia Demokrata Partio (NDP) de s-ro Mubarak, la sekurec-servoj timigis kaj minacis la laboristojn, cele instigi dudek kvin iliajn gvidantojn eksiĝi. Sed la kulmino estis verŝajne la aresto, en Port Said, de tri laboristoj de la Egyptian Propylene & Polypropylene Company (EPPC). Konforme al la leĝo, tiuj reprezentantoj de la dungitaro iris al la policejo por deklari baldaŭ okazontan sid-manifestacion; ili postulis plibonigon de siaj laborkondiĉoj kaj pagon de siaj nepagitaj salajroj. Ili tamen estis arestitaj kelkajn tagojn antaŭ la celebrado de la 1-a de majo. Liberigitaj kvar tagojn poste, ili tuj aliĝis al la striko-movado lanĉita de kolegoj, proteste kontraŭ ilia enprizonigo.

Nenio nova pri la kontrasto inter la graveco de la laborista movado kaj la modesteco de ĝiaj konkeraĵoj. Ĝi ne ĉesas peti la revolucian procezon, sen tamen sukcesi inversi siafavore la fortorilaton. Almonte de la ribelo de januaro 2011, ĝi estis aparte aktiva, kun preskaŭ du milionoj da strikantoj*. Ĝi ludis decidan rolon en la falo de la Mubarak-reĝimo, multobligante la okupadojn de laborejoj, retenante kiel ostaĝojn ŝtatajn respondeculojn, kaj alvokante al ĝenerala striko. Tamen, tuj post la demisio de la ŝtatestro, senkompata lukto komenciĝis, kun la preteksto, ke strikoj malutilas al la revolucio. La Plej alta konsilio de la armeo (PAKA), kiu ekregis la ŝtaton en februaro 2011, starigis leĝojn por malpermesi ĝin kaj kondamnigi la gvidantojn fare de armeaj tribunaloj. Poste, tiu manovro ripetiĝis, sub la prezidanteco de s-ro Morsi. Sen atingi ties celon.

* Vd Joel Beinin, “La grève qui a préparé la révolution”, en “L’Egypte en mouvement”, Manière de voir, n-ro 135, junio/julio 2014, http://boutique.monde-diplomatique.fr.

Male: la nombro de malkontentuloj grandiĝis. Oni nombris en 2012 pli da strikoj ol dum la dek jaroj, kiuj antaŭis la revolucion, laŭ la raporto de la Egipta Centro por la ekonomiaj kaj sociaj rajtoj. En 2013, laŭ raporto de la Centro por disvolvado de demokratio, la strikoj dum la kvin unuaj monatoj estis ankoraŭ pli multaj ol tiuj de la antaŭa jaro.

Krom kun la amasa persekuto de politikaj oponantoj fare de la regantoj, la protestantoj devas kalkuli kun la bremsado de la propraj sindikatoj. Tiuj ja pli strebas enteni, firme limigi la disvolviĝantajn strikojn ol relajsi la postulojn de la bazo. De post 1957, la egipta sindikato-federacio, fondita de la prezidanto Gamal Abdel Naser, dominas la pejzaĝon. Nur obeanta al la ŝtato, ĝi ludis neniun rolon en la evoluado de la laborista movado. Ĝi eĉ ofte poziciiĝis kontraŭ la strikoj kaj manifestacioj.

La starigo de sendependaj sindikatoj en 2008 signis la finon de ĝia monopolo. Devenantaj el la kuniĝo de luktantaj bazaj laboristaj komitatoj, la novaj organizaĵoj posedis ĉiujn atutojn por gajni la konfidon de la salajruloj kaj amase mobilizi ilin. Krome, la elekto de la placo Tahrir (Kairo), epicentro de la revolucio de 2011, por fondi la sendependan federacion, havis altan simbolan valoron.

Poste, tiu dinamiko de aŭtonomiĝo plu kreskis, sed la esperoj baldaŭ svenis. Post la fondo de la federacio, la unuaj malkonsentoj baldaŭ aperis inter la gvidantoj kaj okazis skismo, kun la kreado de la Demokrata Kongreso de la laboro. La konkurenco por akiri monopolon de la reprezentado de la egiptaj laboristoj en la internaciaj instancoj aŭ en la diskutoj kun la ŝtato, pliakrigis la streĉojn. Fine, post la 3-a de julio, la alvoko por subteno al la registaro de la marŝalo Abdel Fattah el-Sisi estigis novajn internajn disŝirojn.

PROFIITANTE EL SIAJ LIGOJ kun la ŝtato, la oficiala federacio plifortiĝis kaj firmigis sian pozicion. Surloke, en la publikaj transportoj, la fervojoj, la poŝto, la lokaj sekcioj de la sendependaj, aŭ kelkfoje de la oficiala sindikato, ludis aktivan rolon. Je la nivelo de la sindikataj aparatoj, la tendenco estas enŝlimiĝo, disiĝado, perdo de kontakto kun la ĉiutagaj zorgoj kaj vivkondiĉoj de la bazo. Aliĝante al la nova povo post la 3-a de julio 2013 kaj rezignante pri striko, la gvidantoj de la sendependaj sindikatoj enmarŝis danĝeran vojon: ja ekzistas granda risko, ke ili fariĝos konformaj kopioj de siaj kolegoj de la oficiala federacio.

Tiu malforteco de la sindikataj organizoj klarigas la evoluon de la politikaj eventoj post la revolucio. Komparo kun Tunizio estas ĉi-rilate klariga: se la Ĝenerala Unio Tunizia de la Laboro (ĜUTL) unue hezitis fronte al la popola ribelo, ĝi fine decidis, sub la premo de sia bazo, interveni forte sur la politika scenejo. Nenio tia en Egiptujo, kie la grandegaj laboristaj homamasoj, kiuj mobiliziĝis antaŭ kaj post la revolucio, neniam sukcesis havi daŭran influon, nek ebligi la alvenon de regmaniero malsama ol tiu de la eksigita reĝimo.

Post la enposteniĝo de la marŝalo El-Sisi ĉe la Respublika Prezidejo, la 8-an de junio 2014, konfirmiĝis ke la registaro tute ne intencis plibonigi la laboristan kondiĉon. Afiŝante popolisman retorikon invitantan frue leviĝi, multe labori kaj forgesi ĉian “kategorian” postulon, la prezidanto ja elektis politikon de radikala malabundo. Li postulis reekzamenon de la buĝeto ellaborita de la registaro, cele al redukto de la publika ŝuldo, per samtempe la malpliiĝo de la subvencioj al la energio kaj la starigo de novaj impostoj. La prezo de la brulaĵoj ekflugis, kun altiĝoj maljuste dividitaj: la prezo de natura gaso kreskis je 175% por la publikaj transportoj, sed nur je 30 aŭ 40% por la fabrikoj, kiuj konsumas tre multe da ĝi; simile, dum la prezo de la benzino por la taksioj kaj la aŭtoj el malaltaj kategorioj altiĝas je 75%, tiu de la benzino el supera kvalito altiĝis je nur 40%. Tuja rekta konsekvenco estis nemastrita altiĝo de la transporto- kaj produkto-prezoj tra la tuta lando. Oni do povas prognozi novajn ondojn de protestado: jam la taksi-ŝoforoj ĉesis labori kaj organizis striko-komitatojn en pluraj gubernioj.

Moustafa BASSIOUNI