Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Maldekstro delogata de permeso

Surpriziga konverĝo pri prostituado

La senato de Francujo forigis lastan julion la ĉefan disponon de la leĝprojekto “fortigante la batalon kontraŭ la prostitua sistemo”: la punadon de la klientoj. Kia ajn estos la sorto de tiu dispono, la debatoj, kiujn ĝi vekis, montris la sukceson de nova maniero konsideri la prostituadon: kiel celon de sindikataj bataloj kaj de “libereco”, pli ol demandon feminisman.

KIEL LA SVEDA ĵurnalisto Kajsa Ekis Ekman rimarkigis, la retoriko favore al leĝa permeso de prostituado havas argumentojn por ĉiu opinia tendenco. Al la socialistoj oni asertas ke la prostituitino estas “laboristino kiu organizas sin en sindikato”. Al la liberaluloj “oni asertas, ke tio estas demando de libera elekto kaj ke la prostituitino estas nenio alia ol seksa entreprenisto”. Al la feministinoj oni diras, ke la virinoj devas povi “disponi pri sia korpo”. “Mia korpo apartenas al mi”: tiu slogano alprenas nun sencon tre alian ol tiu, kiun ĝi havis en la manifestacioj de la 1970-aj jaroj. En februaro 2014, por protesti kontraŭ la atakoj al la rajto je abortigo, centoj da hispaninoj registrigis sian korpon kiel privatan proprieton ĉe la komerca registro de moveblaj havaĵoj de sia urbo. Dum antaŭe oni postulis pri la korpo ties econ de libera spaco, ĝi estas nun reduktita al movebla havaĵo kiu eventuale ebligas merkatajn profitojn.

Ekman elvokas “silentan interkonsenton” faritan pri prostituado inter “la postmoderna maldekstrularo kaj la novliberala dekstrularo”.* Kun la sama konstato, la usona feministino Katha Pollitt, tedita aŭdi paroli koncerne tion pri “libereco”, kontraŭargumentas: “Kaj la egaleco? Mi kredis, ke la maldekstro estis ankaŭ tio ...”* Seksa turismo, migrado libervola aŭ trudata al pli riĉaj landoj: la prostituado kun aparta krudeco konkretigas la okazantajn malegalecojn inter Nordo kaj Sudo same kiel en ĉiu socio. En Portugalujo, kun la krizo, asocioj konstatis la alvenon en la merkato “de virinoj el la meza klaso kiuj neniam antaŭe pensis ke iam ili prostituitiĝos”.* En Francujo, la usona retejo Seekingarrangement.com, lanĉita komence de 2014, rilatigas riĉajn virojn kaj senrimedajn junulinojn kiuj deziras financi siajn studojn sen enŝuldiĝi.* Certaj viroj profitas ankaŭ el la malabundo de pageblaj loĝejoj kaj proponas kunloĝadon aŭ senpagan loĝejeton interŝanĝe kun seksrilatoj. Unu el ili, alta oficisto, fanfaronis ke li “forpelis tiujn virinojn, kiuj ne respektis siajn engaĝiĝojn”.*

* Kajsa Ekis Ekman, L’Etre et la Marchandise. Prostitution, maternité de substitution et dissociation de soi [La estulo kaj la varo. Prostituado, substitua patrineco kaj fremdiĝo de si mem], M Editeur, kol. “Mobilisations”, Ville Mont-Royal (Kebekio), 2013.
* Katha Pollitt, “Why do so many leftists want sex work to be the new normal?” [“Kialtiom multaj maldekstruloj volas ke seksa laboro estu la nova normo?”], The Nation, Novjorko, 2-a de aprilo 2014.
* Andrée-Marie Dussault, “Portugal: poussées à se prostituer par la crise” [“Portugalujo: instigataj de la krizo al prostituiĝo”], Le Courrier, Ĝenevo, 18-a de februaro 2014.
* Catherine Rollot, “Riches businessmen cherchent “French sugar babies”” [“Riĉaj aferistoj serĉas “francajn dolĉulinojn”], Le Monde, 26-a de marto 2014.
* Ondine Millot kaj Elhame Medjahed, “Ludonas loĝejeton kontraŭ suĉado”, Libération, Parizo, 6-a de februaro 2008.
La ina deziro silentigita

“Kial tiom da maldekstruloj volas ke seksa laboro fariĝu la nova normo?”, demandas sin Pollitt. Pri tio oni povas efektive demandi sin, kiam oni observas en Francujo la dispartiĝon de la opinioj, kiun ree estigis la projekto puni la klientojn de prostituado. Transpreni la leĝon voĉdonitan en Svedujo en la jaro 1999 kaj puni per monpuno de 1.500 eŭroj la “uzadon de prostituado fare de plenkreskulo” kaj samtempe forigi el la leĝoj la delikton de proponado de sekso fare de prostituitino, kontraŭ tia politiko esprimas sin multaj membroj kaj intelektuloj de la radikala maldekstro — kun la notinda escepto de Christine Delphy. Maldekstraj revuoj kiel Mouvements, Vacarme, aŭ la retejoj Contretemps, Période, Les mots sont importants, aliĝas al la pozicioj favoraj al la leĝa permeso, kiujn propagandas la Sindikato de Seksa Laboro (Strass) aŭ eminenta feministino kiel la verkistino kaj filmistino Virginie Despentes. Nur socialistaj elstaruloj (la ministrino pri la rajtoj de la virino Najat Vallaud-Belkacem, la filozofino Sylviane Agacinski) kaj proksimaj asocioj, ekz-e Ozez le féminisme, ne rezignas pri la celo aboli la prostituadon. Kiel kompreni tion?

Laŭ Ekman, la apero en pluraj landoj de “sindikatoj de sekslaboristoj” ludis decidan rolon. La magia vorto “sindikato” aperigas glorajn viziojn de batalantaj laboristoj. Morgane Merteuil, unu el la parolantoj de la Strass, formulas siajn postulojn jene: “agnoski ke ni estas en laborrilato, por disvolvi klasan konscion”.* Coyote (por “Call off your old tired ethics, “Ĉesigu vian malnovan lacan etikon”) en la jaro 1973 en Usono, La ruĝa fadeno (De Rode Draad) en Nederlando, la Global Network of Sex Work Projects sur monda nivelo en 1992, la International Union of Sex Workers (IUSW) en la jaro 2000 en Britujo, la Strass en 2009 en Francujo ... Tiuj movadoj pretendas esti “la voĉo de la putinoj”. Nu, kvankam nomataj “sindikatoj”, ili ludas antaŭ ĉio la rolon de premgrupoj por leĝa permeso. Tion cetere koncedas Thierry Schaffauser, alia reprezentanto de la Strass (kaj kandidato de “Ekologia Eŭropo — la Verduloj” en la urbaj elektoj de Parizo en 2014): “La senkrimigo estas prioritato, ĉar la kontraŭleĝeco de nia laboro estas la ĉefa kaŭzo de misuzoj kaj de ekspluatado” (Contretemps.eu, la 22-an de decembro 2011).

* Mouvements, 16-a de decembro 2013.

Doni al prostituado la aŭreolon de klasbatalo ebligas kaŝi la fakton, ke ĝi estas parto de la sistemo de vira dominado. La antaŭulo de Strass, en la jaro 2006, grupeto preskaŭ ekskluzive konsistantaj el viroj, nomis sin “La putinoj”, kaj ĝiaj membroj parolis pri si mem gramatike en ingenra formo. Ne gravas, ke tiu aktiveco estas praktikata ege plejparte de virinoj kaj destinata al klientaro konsistanta esence de viroj (ĉu sam- aŭ malsam-seksemaj) — la argumento, laŭ kiu “ekzistas ankaŭ viraj prostituitoj” ŝajnas efiki. Multaj feministoj, tuj pretaj identigi la kontraŭargumenton “ankaŭ viroj” kiel manipulaĵo, kiam ĝi celas malgravigi aliajn problemojn (ekz-e perfortaĵojn inter geedzoj), ĉi tie havas nenion por kontraŭdiri. Krome, Schaffauser, jam kunfondinto de Putinoj, facile uzas insultojn kaj timigojn, sen kompromitiĝi en medio, kiu estas pri tio ĝenerale tre sentema. Ekzemple en junio 2012 li alparolis, per Twitter, la novan ministron s-ino Vallaud-Belkacem jene: “Demisiu, aĉa putinfobiulo. Ni ĉikanos vin dum via tuta mandato ĝis vi forfuĝos. Krimulino!”*

* “Vallaud-Belkacem et moi” [“Vallaud-Belkacem kaj mi”], 19-a de majo 2013, [http://votezthierryschaffauser.word...].

Eble oni devas vidi la originon de tiu manko de la feminisma pensado en unu el la malsukcesoj de la movado de la 1970-aj jaroj. La aktivulinoj de tiu epoko sukcesis trudi la laŭleĝecon de multaj postuloj je egaleco. Sed, malgraŭ kelkaj provoj*, restas unu rajto, kiun ili ne sukcesis enskribi en la konsciojn: tiu por la virinoj komenci seksajn rilatojn en kiuj ilia deziro kaj ilia plezuro gravas same kiel tiu de la viroj.

* Kp “Votre libération sexuelle n’est pas la nôtre” [“Via seksa liberiĝo ne estas la nia”, en MLF. Textes premiers (kolektivo), Stock, Parizo, 2009.

Sub maldika lako de progresismo, la socio daŭre konsideras la geajn seksajn rilatojn destinitajn kontentigi nur la viran deziron. Por ĝi estas normala ke, se necesas, virinoj montras abnegacion por servi lin, ĉar viro neniakaze povas elteni la frustriĝon; la kredoj je korpa maleblo [elteni ĝin] estas eĉ tre disvastiĝintaj. Ekzemple oni ofte pravigas la ekziston de prostituado per la servo kiun ĝi donas al la malbeluloj kaj soleculoj.* Por ili ne gravas ke, laŭ enketo farita en Francujo de la socisciencisto Saïd Bouamama kaj la aktivulino por abolo Claudine Legardinier, nur triono de la klientoj estas fraŭloj.* Same, en sia akra batalo por leĝe permesi prostituadon, la ĵurnalo Libération prezentas s-ron Marcel Nuss, membro de la Strass, kiu, denaske grave handikapita, batalas por la rajto je “seksa helpado”. Tamen li havis du kunulinojn, kaj li havas infanojn.*

* Vd La maman et la putain sont de retour [“Panjo kaj putino revenis”], Le Monde diplomatique, junio 2012.
* Saïd Bouamama kaj Claudine Legardinier, Les Clients de la prostitution [La klientoj de prostituado], Presses de la Renaissance, Parizo, 2006.
* Quentin Girard, Marcel Nuss. Touchable [“Marcel Nuss. Tuŝebla”], Libération, Parizo, 4-a de januaro 2013.

En la okuloj de la socio, la viroj ĝuas ian “rajton je sekso”. En Usono tiu koncepto (male entitlement) reaperis lastan majon, kiam Elliot Rodger, 22-jara, mortigis ses homojn en Santa Barbara antaŭ ol mortigi sin mem. Li postlasis filmeton en kiu li plendis, ke nenia knabino iam ajn volis dormi kun li; li anoncis sian intencon “puni” la virinojn pro tio, kion li kvalifikis “maljusteco” kaj “krimo”. Multaj komentistoj reagis per la postulo leĝe permesi la prostituadon, pri kiu oni pensas ke ĝi solvos tian draman situacion.

Dum la vira subjektiveco etendiĝas, pasiigas, la virina subjektiveco siavice malaperas. Tio ebligis, ekzemple, paroli pri “puritanismo” aŭ pri “privata vivo” responde al akuzoj je seksperforto, en la jaro 2011, kontraŭ s-ro Dominique Strauss-Kahn*, kvazaŭ agreso ne distingiĝus de seksa renkontiĝo. Tiu konfuzo kulminas en unu el la servoj kiun klientoj kelkfoje postulas de la prostituitinoj, nome la girlfriend experience (GFE), kiu konsistas en imitado de amrilato [amrilata sperto, ARS]. “Nenia ARS, tro komerca kaj banala”, tiel plendas franca konsumanto (citita de Ekman) sur unu el la retaj forumoj, kie oni prinotas la prostituitinojn. Blinda pri tia dominado kiel pri la dominado ekonomia (vidu, en nia retejo, “La liberala utopio de la seksa servo”*, la filozofino Elisabeth Badinter, kontraŭa al punado de la klientoj, parolas pri “seksa aktiveco” koncerne la prostituadon (“La ŝtato ne rajtas leĝdoni pri la seksa aktiveco de la individuoj”, LeMonde.fr, 19-an de novembro 2013).

* VdLes informulés d’une rhétorique sexiste”, La valise diplomatique, 23-an de majo 2011, www.monde-diplomatique.fr.
* www.monde-diplomatique.fr/50750

La logiko, kiu proponas kiel alternativon al la malgaja sekseco geedza la hororan seksan leĝrompadon de prostituado, montras tiun saman forgeson: strukture tiu celas la kontentigon nur de viraj fantazioj. Merteuil, en interparolado kun Technikart (decembro 2013), reprenas kiel sian tiun duisman koncepton, kiam ŝi akuzas la abolistojn, ke ili “privilegias la ideon de la malsamseksa paro kiu amas sin”. Ŝi mallaŭdas la “modelon de malsamseksa normo”, kvazaŭ la prostituado ne siavice ankaŭ subtenus ĝin. Se oni volas vere kritiki la paron, tiam nenio malebligas imagi aliajn eblecojn, kiuj donus la tutan spacon al la esprimiĝo de la deziro — oni ne parolu pri amo — ina, malsamseksa, samseksa aŭ ambaŭseksama.

Nun, kiam la virinoj alprenas kaj postulas sian dimension de subjekto kaj siajn dezirojn, ili daŭre vekas malfidajn aŭ malaprobajn refleksojn. Aliflanke la gazeto Libération, kiu serĉas por sia rubriko “portretoj” alvokeblajn knabinojn (“call girls”) kiuj feliĉas pri sia sorto, parolas pri la aŭtorino de bildstrioj Aurélia Aurita, kiu rakontis en albumo pri egaleca kaj feliĉa rilato, pri “seksa nesatigeblo”, kies “objekto” estis ŝia kunulo (la 21-an de februaro 2014). La bona malnova “nimfomanio” ne malproksimas ...

Schaffauser kaj Maîtresse Nikita (vera nomo: Jean-François Poupel, ankaŭ de la Strass, tamen asertas, ke ekde la seksa laboro estos leĝe permesata, la plibonigo de la laborkondiĉoj faros la prostituadon “pli enviinda por viroj”, kaj la virinoj “pli permesos al si esti klientoj”.* La landoj, kiuj elektis tiun vojon, ekz-e Germanujo kaj Nederlando, ne konstatis tiun miraklan ŝanĝon; nur la etendiĝon de prostituado daŭre same amase ina, dominata de prostituistoj kaj de homkomercistoj, sen progreso por la sekureco de tiuj, kiuj praktikas ĝin.*

* Maîtresse Nikita kaj Thierry Schaffauser, Fières d’être putes [Fieraj esti putinoj], L’Altiplano, kol. “Agit’Prop”, Parizo, 2007.
* Unprotected: How legalizing prostitution has failed [“Ne protektataj: Kiom la leĝa permeso de prostituado malsukcesis”], Spiegel Online International, 30-an de majo 2013, www.spiegel.de; Jean-Pierre Stroobants, Les Néerlandais commencent à regretter la légalisation de la prostitution [“La nederlandanoj komencas bedaŭri la leĝan permeson de prostituado”], M le magazine du Monde, 23-an de decembro 2011.

Tiu duobla normo, al kiu la sekseco de la viroj kaj de la virinoj estas submetita, produktis la kliŝon senĉese adaptatan al la aktuala modo, de la “grandanima putino”: tiu kiu, anstataŭ kontesti tiun situacion, dediĉas sin al la bonfarto de siaj klientoj. Por prostitui sin, necesas, skribas Merteuil, “ke la fakto, havi nenian alian celon ol kontentigi klienton, estas en si mem kontentiĝo”.* Kvankam ŝi prezentas sin kiel feministinon, ŝi montras per tio nur la kondiĉigon suferatan de la virinoj por instigi ilin al sindonemo kaj al oferemo. Tamen, aboli la pagatajn rilatojn ne signifus trudi “bonan” ne fremdigitan sekson: fantasmo de submetiĝemo povas ja bone disvolviĝi en la kadro de senpaga rilato.

* Morgane Merteuil, Libérez le féminisme!, L’Editeur, kol. Idées et controverses, Parizo, 2012.

Sed la senpagaj rilatoj ne ekzistas, rebatas Merteuil. En la malsamseksa paro la sekso estas la reprodukta laboro liverata de la virinoj. El ŝia vidpunkto, seksrilato por la plezuro estas por la virinoj malebla. Ŝi komparas ĝin al la “senpaga laboro”, kiu “nutras la kapitalisman maŝinon” — kion, kompreneble, la prostituado tute ne faras. Oni povus konkludi el tio la neceson batali samtempe kontraŭ la prostituado kaj kontraŭ la hejma dependeco, anstataŭ rezigne akcepti ambaŭ ...

Mona CHOLLET.