Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
IMAGU MONDON, en kiu lernejaj manĝejoj apartenas al firmaoj kiel Coca-Cola aŭ McDonald’s; mondo, en kiu pakistanaj entreprenoj diskutas kun siaj paragvajaj kolegoj pri la nombro da feritagoj kiujn ili donas al vi en jaro kaj pri via horsalajro; mondo en kiu Hugo Chávez ne povintus fariĝi prezidanto de Venezuelo, se li ne pretus regi kiel s-ro Anthony Blair.
Tian mondon oni elrevas en la salonoj de la aŭstralia ambasadejo en Ĝenevo, kie renkontiĝas, krom tiuj de la Eŭropa Unio, la reprezentantoj de kvindeko da lando: Usono, Norvegujo, Kanado, Aŭstralio, Japanujo, Tajvano, Meksiko, Ĉilio, Turkujo, Pakistano ... Tiuj ŝtatoj, al kiuj baldaŭ aliĝos Brazilo kaj Ĉinujo, reprezentas pli ol 70 elcentojn de la mondaj servoj. Ili intertraktas de februaro 2012 pri la traktato pri komerco kaj servoj (TKS, laŭ la franca: ACS, laŭ la angla: TISA), kiun ili volas subskribi ĝis 2015.
La 28-an de aprilo 2014, en momento en kiu, kun la kampanjo por la eŭropaj elektoj, la popola rezistado al la Granda Transatlantika Merkato (GTM)* ege kreskis, la taskitoj renkontiĝis por progresigi tiun projekton de senprecedenca amplekso post la enŝlimiĝo de la laboroj de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK). La celo estas nenio alia ol revivigi unu el la plej ambiciaj projektoj de antaŭ dudek jaroj, la Ĝenerala Interkonsento pri la Komerco de Servoj (ĜIKS*], sed ĉi-foje marĝene de la institucio, cetere per du paŝoj.
Ni rigardu malantaŭen. Ni estas en la jaro 1994, la jaro de starigo de la MOK. Tri jarojn antaŭe Sovetio kolapsis: tio estis la fino de la divido de la mondo en du rivalaj blokoj. La eŭropaj diktatorecoj (Hispanujo, Portugalujo, Grekujo) malaperis jam dek kvin jarojn antaŭe. Nova vento blovas ankaŭ oriente. Por la politikaj gvidantoj ekzistas unu sola prioritato: elimini ĉiujn obstaklojn al konkurenco. Por tio ili donas al la MOK senprecedencan povon. La interkonsento de Marakeŝo, kiu starigas tiun organizaĵon, precizigas ke ĉiu ŝtato “certigos la konformecon de siaj leĝoj, regularoj kaj administraj proceduroj kun la devoj tiaj kiaj ili estas esprimitaj en la aneksitaj Interkonsentoj” (artikolo 16, paragrafo 4).
La ĜIKS troviĝas inter tiuj aneksoj. Ĝi celas la “iom-post-ioman liberaligon” de ĉiuj aktivecoj de servoj per “sinsekvaj intertraktadoj, kiuj okazos periode por altigi iom post iom la nivelon de liberaligo” (artikolo 19, paragrafo 1). Per aliaj vortoj, oni devas malfermi ilin ĉiujn al la internacia konkurenco, per iom-post-ioma eliminado de la lokaj aŭ naciaj specifecoj. En tiu vidmaniero, la ĜIKS rekonas nur “liverantojn de servoj”, sendepende de ilia publika aŭ privata statuso.
La MOK starigas nomenklaturon, kiu entenas dek du sektorojn: servojn liveratajn al entreprenoj, komunikadon (interalie la poŝton kaj la aŭdvidan), konstruadon kaj inĝenierecon, distribuadon, edukadon, mediprotekton, financajn servojn kaj asekurojn, sanon kaj socialajn servojn, turismon, distrajn, kulturajn kaj sportajn servojn, transporton kaj “aliajn servojn alie ne entenatajn”. Sekvas divido en cent sesdek subsektorojn: la dentoj de la kombilo estas sufiĉe fajnaj por ke nenio eskapas al ĝi. La aplikado de la ĜIKS signifus la finon de la publikaj servoj (edukado, sano, transporto, energio, ktp) tiaj kiajn oni konas en la plej multaj landoj de Eŭropo. La liberaligon oni devas kompreni kiel submetiĝon al la regulo de konkurenco, kiun nenia socia, prisana aŭ mediprotekta normo povas kontraŭi: laborleĝo, kiu malutilas al la profitigo de investo, principo de antaŭzorgo taksata tro deviga, la difino de limoj al poluado elmetata de industrio ...
La proceduro de la MOK petas ĉiun ŝtaton proponi liston de la servoj kiujn ĝi promesas liberaligi — la “ofertoj” —, kaj la planitajn limojn al la malfermo de la merkato. La grado de koncedita liberaligo estas neinversigebla. La postaj intertraktadoj povas temi nur pri la reduktado de la limoj komence postulitaj. Simetrie al tio, ĉiu registaro direktas al la aliaj “petojn”, en kiuj ili indikas la amplekson de la dezirata konkurenco. Al la logiko de merkato do la metodo de la merkato: alfrontigo de oferto kaj postulo.
En la jaro 2001, la MOK lanĉis novan ciklon de interparoladoj: la “Dohan Programon”. Ĝi anoncis densan kalendaron por la diskutoj pri la servoj: la petoj devas alveni ĉe ĝi antaŭ la fino de 2002; la ofertoj jaron poste.* Sed la interparoladoj enŝlimiĝis. La eksterordinaraj postuloj de la evoluintaj kapitalismaj landoj trafis sur la reziston de la sudaj landoj. La BRICS (Brazilo, Ruslando, Barato, Ĉinujo kaj Sud-Afriko) sukcesis starigi koalicion de naŭdek ŝtatoj surbaze de iliaj pozicioj.
Dum la ministra konferenco de Honkongo en 2005, la MOK tamen atingis interkonsenton pri novaj malfermoj de la merkato en la kadro de la ĜIKS.* Sed, laŭ la regulo interkonsentita por la programo de Doho, okazos interkonsento pri nenio, se ne estas interkonsento pri ĉio. Por preterpasi tiun blokadon de multflankismo, la partioj interkonsentis en Honkongo fari duflankajn intertraktadojn (inter du ŝtatoj) kaj plurflankajn (inter pluraj regionoj aŭ ŝtatgrupoj). Tiuj lastaj donas la avantaĝon ke ili ebligas poste trudi iliajn rezultojn al la resto de la planedo — “multflankigi la rezultojn”, en la ĵargono de la MOK. Tiu ebleco etendi al ĉiu duflankan aŭ plurflankan interkonsenton estas planita en la artikolo 2,3 de la interkonsento kiu starigis la MOK. Ĝi estis jam uzata por la komerco de civilaj aviadiloj, por la publikaj merkatoj, la sektoro de lakto kaj de bovviando.
La blokiĝo de la interkonsento de 2005 frustris la aferrondojn. La usona Coalition of Services Industries (CSI) kaj la European Services Forum (ESF) agas ĉe la registaroj kaj ĉe la Eŭropa Komisiono por ke tiuj respondu al la atendoj de la “kreantoj de riĉaĵo”. Ili kreis la Global Services Coalition (GSC), al kiu aliĝis la mastraj organizaĵoj bazitaj en Aŭstralio, Barbado, Kanado, Karibio, Honkongo, Jamajko, Japanujo, Nov-Zelando, Sankta Lucio, Tajvano, Trinidado kaj Tobago. Oni rimarkis en tiu listo almenaŭ ses impostparadizoj ... Aldoniĝas The City UK, asocio kiu grupigas la financajn servojn de la londona City.
En decembro 2011, la ministra konferenco en Ĝenevo notis la blokiĝon de la interparoladoj. Ekde tiam, la GSC, konvinka, akiris de kvindek registaroj* ke ili subtenas projekton de interkonsento pri la komerco de servoj (IKS) ekster la multflanka kadro de la MOK. La kvindek, kiuj deklaras sin mem — sen ridi — “tre bonaj amikoj de la servoj”, komencis intertraktadi la 15-an de februaro 2012. La ministro-konsilantaro de la Eŭropa Unio donis sian mandaton al la Komisiono nur jaron poste, la 18-an de marto 2013. Kiel en la kazo de la Granda Transatlantika Merkato (GTM), la dokumento kiu fondas la pozicion de la Unio ne estas publikigita.
En julio 2013, la eŭropuniaj deputitoj lasis sin delogi per la “tre bonaj amikoj de la servoj”: la Eŭropa Parlamento “gratulas sin pri la malfermo de la intertraktadoj”.* Tiuj interparoladoj okazas do en Ĝenevo, en la domo de la ambasadejo de Aŭstralio. La tekstoj devas resti sekretaj. Usono postulas eĉ ke ĝiaj proponoj estu klasotaj “konfidencaj” “dum kvin jaroj ekde la ekvalido de la IKS, aŭ, se nenia interkonsento okazos, kvin jarojn post la fermo de la intertraktadoj”.*
La IKS reprenas la celojn kaj la metodon de sia antaŭulo, la ĜIKS. La celojn: rapidigi la privatigon en ĉiuj kampoj, kaj malebligi ĉian formon de publika realproprigo de aktiveco komercata aŭ privatigita. La metodon: procedi per ofertoj kaj mendoj (proponoj kaj postuloj), ĉe kio ambaŭ aplikiĝas ne nur al sektoroj kaj subsektoroj de servoj, sed ankaŭ al diversaj manieroj liveri la servojn. Ĉiukaze temas pri eliminado de la leĝaj kaj regularaj devigoj.
Revivigita per la IKS, la artikolo 16-1 de la ĜIKS trudas la principon de nacia traktado: “Ĉiu membro donos al la servoj kaj al la liverantoj de servoj de ĉiu alia membro, koncerne ĉiujn disponojn kiuj tuŝas la liveradon de servoj, traktadon ne malpli favoran ol tiun, kiun ĝi donas al siaj propraj similaj servoj kaj al siaj propraj liverantoj de similaj servoj.” Tio signifas, ke Francujo devus financi eksterlandan privatan universitaton — aŭ eksterlandan privatan mezlernejon — kiu instaliĝas en ĝia teritorio per la samaj sumoj per kiuj ĝi financas siajn proprajn publikajn edukajn establojn. Ĉar tio laŭ ĝia buĝeto maleblas, restas al ĝi nenio alia ol ĉesigi la financadon de la francaj universitatoj kaj mezlernejoj. Same pro la sama artikolo, la IKS malpermesas la “publikajn monopolojn” (ekz-e la ŝtatan edukadon) kaj la ekskluzivajn liverantojn de servoj, eĉ sur regiona aŭ loka nivelo (ekz-e la urbajn akvoservojn).
Kiel en la ĜIKS, temas pri malmuntado de la normoj pri sekureco kaj higieno en la laborlokoj, pri la mediprotektaj regularoj, pri la protekto de la konsumantoj ... Celataj estas ĉefe la devoj de universala servo, do ĉio pri kio ŝtato servas al la tuta loĝantaro: sano, edukado, poŝto, ktp.
Du aliaj klaŭzoj pruntitaj el la ĜIKS malpermesas la revenon de servo en la publikan sferon post privatigo: jen la ĝisnuna stato kaj la efiko de kliko. La ĝisnuna stato fiksas la nivelon de atingita liberaligo kaj malpermesas ĉian revenon al servo liverata de publikaj potencoj. Revenigi la distribuadon de akvo en la urban kompetenton fariĝus malebla. La klika efiko siavice trudas, ke ĉia modifo de statuso de aktiveco “celas pli grandan konformecon al la interkonsento, kaj ne inverse”.* Tiu dispono malebligus la kolektivecojn krei novajn publikajn servojn, ekzemple pri energio.
Sed en multaj kampoj la IKS ne kontentiĝas kopii la ĜIKS: ĝi montras ankoraŭ pli altajn ambiciojn. Ekzemple en la ĜIKS restis ebla ekskludi el la nacia traktado la tutan eduksistemon aŭ la tutan aŭ partan sansistemon aŭ kulturon. Nu, la IKS enkondukas la regulon laŭ kiu la principo aplikiĝas aŭtomate al ĉiuj servoj, escepte se oni eksplicite ekskludis ilin per enmeto en “negativan liston” — kiu estas reviziebla.
Konfidenca dokumento de la 14-a de aprilo 2014, disvastigita de WikiLeaks, montras la staton de la intertraktado pri la financaj servoj, interalie tiuj liverataj de la poŝto aŭ la asekuroj. Ĉe la legado trudiĝas la konkludo: la krizo de 2008 ne ĝenis la intencon ankoraŭ pli malreguligi la sektoron. Inter la forigendaj obstakloj troviĝas: la limigo de la grandeco de la financaj institucioj, la restriktoj al la bankaj agadoj, la enkadrigon de la transigo de sumoj, la ŝtataj monopoloj, la devo informi pri operacioj en impostparadizoj aŭ la kontrolado de translimaj moviĝoj de spekulaj kapitaloj ...
La Internacio de Publikaj Servoj, sindikata federacio ĉeesta en cent kvindek kvar landoj, resumas la okazantan procezon jene: “La IKS estas parto de tiu nova maltrankviliga ondo de interkonsentoj pri komerco kaj investo bazitaj sur jure devigaj povoj kiuj oficialigas la rajtojn de la investistoj kaj malpermesas ĉian intervenon de la ŝtatoj en larĝa gamo da sektoroj.”*
La Eŭropa Komisiono taksas ke la MOK liveros la institucian kadron de la interkonsento pri la servoj* kaj ebligos etendi ĝin trans la unua rondo kunveninta en Ĝenevo. La organizaĵo efektive precizigas, ke la plurflankaj interkonsentoj estas parto de ĝiaj propraj interkonsentoj “por la membroj kiuj akceptis ilin kaj estas devigaj por tiuj membroj”. Krome, la IKS ebligas al du ŝtatoj “aŭ pli”, membroj de la MOK, partopreni en interkonsento kiu liberaligas la komercon de la servoj.
La ĜIKS, la multflanka interkonsento pri investo (AMI laŭ la franca), la komerca interkonsento kontraŭ varkopioj (ACTA laŭ la franca), la GMT, la IKS ... Tiuj projektoj de etendo de liberkomerco, unu post la alia, celas malmunti la popolajn suverenecojn por pli facile proklami la “superan rajton” de la investistoj. Tiu evoluo, revata de la transnaciaj societoj, estas realigata de la registaroj, kiuj tiel mem amputas la kampon de sia kompetento, kaj de supernaciaj institucioj (Eŭropa Unio, MOK, Internacia Mon-Fonduso), kiuj estas ekster demokratia kontrolo inda je tiu nomo.
Raul Marc JENNAR.