Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ la Interkonsento de Numeo, subskribita en 1998, Nov-Kaledonio devus kompletigi la procezon de malkoloniigo ĝis 2018 per referendumo pri mem-determinado. La periodon markis la kreskanta potenco de minprojektoj kaj iom da kultura efervesko. Sed, kiel montras la provinca balotado lastan majon, la socia kaj ekonomia vigleco malfacile klopodas por sin esprimi politike.
Vizitanto kiu, reveninte post longa foresto, promenas hodiaŭ en la Place des Cocotiers de Numeo aŭ sur la plaĝoj de Anse Vata, ne trovas la Nov-Kaledonion de antaŭ la eventoj de 1984-1988. Iam frakciita inter centro tute sen vera publika spaco preskaŭ rezervita por eŭropanoj, kaj amasoj de betonaj strukturoj kun neadekvataj servoj superplenaj de kanakoj kaj aliaj oceanianoj, la urbo laŭpaŝe fariĝis pli viva, malpli septita. La bunta bildo prezentata de Nov-Kaledonio hodiaŭ reflektas la progreson faritan dum dudek kvin jaroj. Nun venis la tempo politike prepari ĉi tiun siatempan eksterlandan teritorion de Francio por fariĝi “eksterlanda komunumo sui generis” (siaspeca), kun statuso unika — kaj portempa.
Komencita antaŭ kvaronjarcento, la malkoloniiga procezo povus kompletiĝi en la daŭro de kvar jaroj. La Interkonsento de Numeo, subskribita en 1998 de la franca ŝtato, la lojalista Rassemblement pour la Calédonie dans la République (RPCR) kaj la Front de Libération Nationale Kanak et Socialiste (Kanaka Socialisma Fronto de Nacia Liberiĝo) aŭ FLNKS, estis ratifikita samjare per referendumo. Ĝi alvokas al la diversaj komunumoj superi siajn antagonismojn hereditajn de la longa koloniisma epoko por forĝi komunan destinon.
Post la transdono al Nov-Kaledonio de la plimulto de la ŝtatpotencoj, la loĝantaro devos decidi per referendumo ĝis 2018 la specon de suvereneco kiun ili volas. Ĉi tio povus esti aŭ deklaro de plena sendependeco — kio signifus ke Francio transdonos siajn kvin suverenajn potencojn* — aŭ diversaj formoj de aŭtonomeco. Post longaj intertraktadoj, la elektantaro estis limigita al personoj sur la listo de elektantoj en 1998 kaj iliaj posteuloj.
La balotadoj de la 11a de majo 2014 por oficialaj postenoj en la tri provincoj kaj la Kongreso de Nov-Kaledonio reflektis la antagonismon inter sendependistoj kaj lojalistoj. En la provincoj Nordo kaj Iles Loyauté, la kanaka plimulto, subtenantoj de plena suvereneco por la insularo, lasis nur tri elektodistriktojn al siaj oponantoj dum, en la provinco Sudo, lojalistaj partioj konservis sian regadon kun tridek tri distriktoj el kvardek. Tiuj partioj ankaŭ konservis sian plimulton en la Kongreso, kvankam la sendependistoj gajnis du pliajn deputitojn (ili havas dudek kvin, kaj iliaj oponantoj dudek naŭ). tiel pli proksimiĝante al eventuala plimulto. Tia inversigo kompensus demografian ekvilibron kiu ne favoras la kanakojn, el kiuj 80% voĉdonas favore al sendependeco sed kiuj konsistigas nur 40% de la tuta loĝantaro de proksimume du cent kvindek mil loĝantoj.
De post la diseriĝo de la Rassemblement pour la Calédonie dans la République (RPCR), lojalista partio delonge regata per fera mano de Jacques Lafleur*, lojalistoj konsistas el tri ĉefaj tendencoj: Calédonie Ensemble (centrisma-dekstrisma) gvidata de Philippe Gomès; la Rassemblement — Union pour un Mouvement Populaire (RUMP, asociiĝinta al la franca parlamenta grupo UMP) sub la prezido de Pierre Frogier; kaj la Mouvement Populaire Calédonien de Gaël Yanno kiu estis elektita prezidanto de la Kongreso lastan majon. Kiam temas pri la sendependistoj, ili ankoraŭ estas dividitaj inter la du ĉefaj partioj de la FLNKS: la Union Calédonienne, fondita jam en 1953, gvidata tiutempe de Jean-Marie Tjibaou, kaj la Parti de Libération Kanak (Palika), originale inspirita de marksismo, fondita en 1975 kaj gvidata de Paul Néaoutyine kiu ankaŭ estas ekde 2001 la prezidanto de la provinco Nordo. La balotadoj en la lasta majo reflektis la malfortiĝon de la Laborista Partio kiu, fondite en 2007, alkroĉiĝis al radikala separatisma politiko kiu malgravigis la progreson faritan de post la subskribo de la Interkonsentoj.
Ĉi tiuj internaj dividoj en la du flankoj nutras strategiojn — ofte samtempajn — de streĉiteco kaj dialogo pri kiuj Francio foje estas la arbitracianto, foje la spektanto, foje la propeka kapro, kvankam ĝi tenas la definitivan armilon — siajn financajn subvenciojn — kiuj ankoraŭ konsistigas 16% de la malneta interna produkto.
Dum la mandato de kvin jaroj kiu ĵus komenciĝis, la Kongreso devas decidi ĉu aŭ ne okazigi la referendumon pri memdeterminado kiel antaŭvidite en la Interkonsento de Numeo. Por tion fari, ĝi bezonus plimulton de tri kvinonoj, aŭ tridek du voĉdonoj el kvindek kvar, aliokaze Francio havus la respondecon lanĉi la referenduman procedon. La lojalistaj partioj, kiuj subskribis interkonsenton en majo pri la divido de respondecoj kaj pozicioj de potenco, esperas eviti konsulton kiu, kiel ili ripetadas de multaj jaroj, “solvus nenion.”
La sendependistoj, aliflanke, ĉiam favoris la okazigon de la referendumo konforme al sindevontigoj antaŭe faritaj de la FLNKS. Sur bazo de aktualaj voĉdonaj intencoj, ili ne povas gajni. Ili tamen esperas — almenaŭ oficiale — atingi la finon de la Interkonsento de Numeo antaŭ ol konsideri solvon kiu estas malpli ol plena suvereneco. Neniu surpriziĝus se ĉi tiu fama “decida referendumo” estus denove prokrastita por ebligi “intertraktitan solvon” kiel en 1998.
De kelkaj jaroj, la politika vivo konsistas el nenio pli ol skermoj, luktoj por potenco, kaj bataloj pri aferoj teknikaj-juraj (la fermo kaj revizio de la registroj de elektantoj) kaj simbolaj. Ĉi tiuj faris multe da bruo sed alportis neniun percepteblan utilon al la ĉiutaga vivo de la loĝantaro. En 2011 estis disputoj pri la elekto de komuna flago (estis fine konsentite ke oni konservos kaj la francan flagon kaj la flagon de Kanaky*; montriĝis neeble interkonsenti pri la nomo de la lando; perdiĝis batalo por konstrui tradiciajn loĝejojn en la koro de Numeo (ili estis poste buldozitaj); konstantis protestoj kontraŭ la vivkosto, kaj tiel plu.
Sed ambaŭ flankoj povas atribui al si la meriton pri kelkaj sukcesoj. Inter 2004 kaj 2009, la modera dekstrularo estis reprezentita en la provinco Sudo de Philippe Gomès kiu estis elektita al la Nacia Asembleo de Francio en 2012 kiel membro de la Union des Démocrates et Indépendants (UDI). Lia movado Calédonie Ensemble iniciatis socialan politikon transcendantan la dividojn inter sendependistoj kaj lojalistoj. Ĉi tiu strategio de malfermiteco sekvigis la promocion de kelkaj kanakinoj ene de ĝiaj rangoj. Ĝi tiel sukcese kvietigis multajn plendojn kaj foje eĉ establis dialogon kun la alia flanko. S-ro Gomès, kies partio fariĝis en lastaj jaroj la ĉefa lojalista forto, estas efektive unu el la elektitaj oficialuloj kiuj nomas sin “nesubtenantoj de sendependeco” prefere ol “kontraŭuloj de sendependeco”.
En la provinco Nordo, intensa politiko de loka evoluado, lanĉita de la aŭtoritatuloj kaj antaŭenigata de la sendependistaj municipoj, multobligas iniciatojn kiuj faras la regionon ĉiam pli alloga: la malfermoj de novaj bibliotekoj, kulturaj centroj kaj superbazaroj, novaj apartamentaroj, zonoj por metiistoj sur tero de tradicia posedo, konstruo de jaĥthaveno, ktp. Cetere, la rigora administrado de la minprojekto sekvigis la malfermon de la nikela traktadejo ĉe Vavouto en kiu sendependistoj havas plimultan akciaron (51%).
Kun kreskoprocentoj de inter 3% kaj 4% dum la lastaj dudek jaroj, Nov-Kaledonio kontrastas kun la metropola Francio kiu estas senĉese trafonta en recesion. Pli ol al turismo (ĉirkaŭ 4% de la malneta enlanda produkto) kaj akvokulturo, el kiu la enspezo ankoraŭ estas necerta, estas al la nikela industrio ke ĉi tiuj bonaj ciferoj ŝuldiĝas (vidu la artikoleton ‘Nikelo, pridisputata valoraĵo’). Aliaj faktoroj ankaŭ akcelas la ekonomion tiom, ke oni havas la impreson de lando en rapida ŝanĝiĝo, ekzemple leĝo pri imposta pag-escepto por eksterlandaj investoj kaj malalta enspezimposto. Al ĉi tiuj aldoniĝas la buĝeta subteno provizata de Francio: subvencioj al la provincoj, financado de kompanioj de komuna entrepreno kaj de municipaj institucioj, salajroj alĝustigataj je 1,7% por ŝtatoficistoj el Francio ...
Eksterordinara prokrasto okazis antaŭ la sinsekvo de politikaj eventoj en la jaroj 1984-1988, interalie la Interkonsentoj Matignon-Oudinot (1988) kaj poste la Interkonsento de Numeo (1998), instituciaj kaj ekonomiaj aranĝoj laŭdire necesaj por “reekvilibrigo”. En la jaroj 1970-1980, proksimume cent tridek jarojn post kiam Francio alproprigis Nov-Kaledonion, la kanakoj ankoraŭ plejparte loĝis en la rezervejoj kie oni ilin enfermis en la finaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Ĉe la ekstremoj de polvokovritaj tervojoj, en domaĉoj senigitaj je ĉia komforto, popolo premegata de apartigo velkis ekonomie kaj sociale, dum samtempe la prezo de nikelo ekaltegiĝis kaj la eŭropanoj de Numeo parade elmontris sian skandalan riĉecon.
Dum la lastaj dudek kvin jaroj, multo estas farita kaj ankoraŭ estas farata por ĉesigi ĉi tiun neagnoskitan rasapartismon: elektrokonektoj, pavimitaj vojoj, akvoprovizoj, plibonigoj de kamparaj loĝejoj, konstruoj de hospitaloj, lernejoj kaj kulturaj centroj, planoj pri trejnado, la lanĉo de gravaj minprojektoj, ktp. Ĉi tiuj antaŭeniroj faciligis spacan kaj socian moviĝeblecon. Ili estigis pli altan mezuman enspezon, aliron al hejmaj varoj kaj la evoluadon de novaj aspiroj ĉe la junularo.
Samtempe, tamen, malegalecoj disvastiĝis en la kanaka socio. Sur la orienta marbordo, pli izolita kaj kampareca, en la provinco Îles Loyauté kaj en regionoj malproksime de Numeo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo sen propra ekonomia motoro, aperis latentaj formoj de senhaveco. En la pli prosperaj regionoj, tamen, mezklaso komencas kreski kiel ankaŭ — memevidente — la akumulita prosperiĝo de la plej riĉaj eŭropanoj.
Malgraŭ gravaj ekonomiaj malegalecoj (senlaboreco de ĉirkaŭ 30% en la provincoj Nordo kaj insulaj, kompare kun 8% en la Sudo), la insularo ĝenerale ĝuas altan vivnivelon. Publikaj instalaĵoj estas preskaŭ kompareblaj al iu ajn regiono de Francio; la malneta enlanda produkto laŭkapa rangigas ĝin samnivele kun la plej grandaj eŭropaj landoj. En Numeo, en la nemoveblaĵa merkato, la mezuma prezo por unu kvadrata metro proksimume egalas tiun de Parizo (inter 7000 kaj 10 000 eŭroj), kaj novaj konstruaĵoj multobliĝas. La novkaledonia ĉefurbo komencas aspekti kiel Kalifornio aŭ la Riviero. Kontraste, tamen, improvizitaj loĝejoj disvastiĝas sur dezertejoj malgraŭ la penoj de la provinco Sudo kaj la municipo plibonigi socialajn loĝejojn*. Ĉi tiuj malegalecoj trafas ĉiujn oceanianojn en Nov-Kaledonio (precipe kanakojn kaj ekonomiajn migrintojn el la insuloj Valiso kaj Futuno, kaj Vanuatuo), sed ankaŭ grandan malplimulton de eŭropanoj.
Numeo kaj ĝia kunurbaĵo, kaj la ĉiam pli urbanizitaj vilaĝoj de la okcidenta marbordo, allogas kreskantan nombron de loĝantoj. Al malegalecoj de enspezoj estas aldonita neta malkresko en kamparaj lokoj. Kvankam la agrikultura ekonomio ankoraŭ provizas inter 6% kaj 12% de ilia familia enspezo, la plimulto de kanakoj, kiel ĉiuj loĝantoj de la insularo, aŭ laboras aŭ serĉas laboron en la nikela industrio, administrado aŭ servoj. Ili konkuras kun aliaj pli-malpli kvalifikitaj kandidatoj el Francio kaj eĉ el aliaj Schengen-landoj. Efektive, la novkaledonia homforto ne sufiĉas, kaj la postulo por alte kvalifikitaj dungitoj instigas al dungantoj serĉi talentulojn tutmonde. En printempo, ekzemple, fabriko en la provinco Nordo posedata de la firmao Koniambo Nickel SAS provis varbi altrangajn kadrulojn el Francio kun kontrakto por tri jaroj.
Novkaledoniaj dungitoj provas observigi la leĝon kiu favoras dungadon el la insularo kaj kiu, kvankam sankciita en la Interkonsento de Numeo, ekvalidiĝis nur en 2012. Sed ĉi tiu rimedo, krom esti malfacile efektivigebla, nur koncernas firmaojn kun pli ol dudek dungitoj. Sub tiu cifero, dungado estas senrestrikta. Instigite de la krizo en Francio kaj Eŭropo, multaj laboristoj kelktempaj kaj laŭokazaj ŝtopis la breĉon. Rajtantaj profesiajn kvalifikojn sen vera pruvo pri siaj kompetentecoj, ĉi tiuj novaj dungitoj-aventuristoj profitis de la ekonomia ekspansio de Nov-Kaledonio, akceptante pli malaltajn salajrojn ol tiujn postulatajn de lokaj laboristoj. Streĉiteco kreskas sur konstruadejoj.
En lastaj jaroj erupciis gravaj sociaj konfliktoj, kiam iuj politikaj kaj laborsindikataj gvidantoj ne hezitis instigi al alfrontiĝoj kun la polico. En 2009, Gérard Jodar (mortis en 2013), unu el la gvidantoj de la Union Syndicale des Travailleurs Kanaks et des Exploités (USTKE), estis kondamnita al unu jaro en prizono. La laborjuro, sed ankaŭ la rajtoj de virinoj, la ekologia protekto kaj, pli ĝenerale, la demokrata debato ĉiuj suferas prokrastojn kaj regresojn kiuj subfosas la estontecon. Simbolo de ĉi tiu situacio estas la prizono Camp Est en Numeo, denuncita kiel la plej malbona en Francio kaj en kiu pli ol 95% de la prizonuloj estas kanakoj kaj oceanianoj.
Sed malgraŭ la malfacilaĵoj, timoj kaj paranojo — interalie la onidiro ke “kanakoj invados Noumeon” je Silvestro 2013, kaj la alarma kresko de vendoj de armiloj lastatempe raportita de la Alta Komisiito (prefekto) Jean-Jacques Brot — Nov-Kaledonio allogas multajn migrantojn por kiuj antaŭe estis malfacile gajni la vivtenon en la insularo, Francio kaj ĝia transmaraj teritorioj. Kvankam en Francio superlernejaj kvalifikoj ĉiam malpli estas garantio kontraŭ senlaboreco, en Numeo oni ankoraŭ povas trovi laboron danke al la vigleco de sektoroj tiel diversaj kiel la konstruindustrio, komerco, socialaj servoj, superlerneja edukado, la gazetaro kaj la nuntempa arto.
En lastatempaj jardekoj, la reveno de la civila paco, stimuloj por investado kaj ia trankvila vivmaniero en ĉi tiuj luksaj tropikaj insuloj allogis treege diversan loĝantaron. Ili ne plu limiĝas al jaktistoj kaj senimpostaj investantoj, sed ankaŭ inkluzivas pentristojn, skulptistojn, verkistojn, muzikistojn, ĵurnalistojn, aktorojn kaj prezentistojn ĉe slamoj kiuj senprecedence vigligas la vivon de Nov-Kaledonio kaj plenigas novajn rendevuejojn por kaldoŝoj*, novaj migrintoj, valisinsulanoj, tahitianoj kaj kanakoj.
Ĉi tia evoluo estas nova en insularo kiu ĉiam tre malfacile trovis lokon por rasa miksado. “Ni estas miksrasuloj” asertas la verkisto Frédéric Ohlen de kaldoŝa deveno*. En ĉi tiuj lokoj — kies influo estas plivastigata de sociaj retoj kaj enretaj forumoj — oni spertas, aldone al interrasaj geedziĝoj, kritikajn voĉojn, dolorajn aŭ bonhumore impertinentajn, kiuj havas la grandan meriton ke ili alpaŝas rekte al la afero, reliefigas la kontraŭdirojn spertitajn kaj faras proponojn por la estonteco. “Mi alvokas la popolon de la lando ... mi alvokas la provincojn, mi alvokas la Ŝtaton, mi alvokas la eklezion, mi alvokas la tradicion ... mi alvokas la junularon, mi alvokas la junularon kanakan, la junularon kaldoŝan, la junularon valisinsulan” ĉantis la kanaka poeto-prezentisto Paul Wamo laŭ kiu estas necese “ribeli kontraŭ silento.” La Internacia Filmfestivalo de la Popoloj en Poindimié, la Pacifika Librofoiro, la muzikfestivalo Dubaan Kabe en Pouébo, la multaj seminarioj, la ekspozicioj grandaj kaj malgrandaj, kaj en Numeo kaj en la interno de la insularo, rivelas fermenton estetikan kaj sciencan kiu estonte kunportos pli grandajn esperojn pri emancipiĝo kaj kolektiva feliĉo ol politika debato kiu plejparte mankas.
Ĉi tiu nova impeto, stimulata de lokaj kulturaj institucioj (la Kultura Centro de Tjibaou, la Biblioteko Bernheim en Numeo, kulturotekoj en la provincoj ...) ĉerpas suplementan energion el la cirkulado de homoj inter Francio kaj la insularo. La Domo de Nov-Kaledonio en Parizo plenumas gravan rolon kiel peranto kaj akompananto. Antaŭe, Francion vizitis tre malmultaj kanakoj kaj aliaj novkaledonianoj, kaj ili vivis tre izolite. Hodiaŭ, multaj studentoj kaj trejnatoj, atletoj, soldatoj, verkintoj de verkoj eldonitaj en Parizo, loĝstipendiataj artistoj kaj partoprenantoj en festivaloj, vizitas Francion por ekzerci siajn talentojn. Sekve, kurioza mozaiko de personecoj el diversaj fonoj kaj komunumoj laboras, foje eĉ ne konsciante tion, por forĝi ĉi tiun novan civitanecon konceptitan en 1998 de la Interkonsento de Numeo.
Sed la novkaledonia socio ankoraŭ zorgas pri siaj junaj kanakoj. Kvankam trejnpolitikoj ebligis al kelkaj prosperi (la profesia kaj politika antaŭeniro de kanakinoj estas rimarkinda ekzemplo), ankaŭ estas edukaj kaj profesiaj mankoj: malmultaj superlernejaj diplomiĝintoj, multaj lernantoj kiuj forlasas la lernejon sen diplomo. La realaĵo kaj efikoj de la transdono de respondeco rilate al la lerneja instruplano ankoraŭ ne montriĝis*.
Ankaŭ estas profunda ĝenateco ĉe multaj junaj kanakoj kiuj jam ne identigas sin kun iuj kutimaj valoroj. Formitaj en kampara mondo kiu fariĝis ĉiam malpli signifoplena, la praktikoj hereditaj de ĉi tiu antikva civilizacio* asertas la aŭtoritaton de la grandaĝuloj, de la maljunuloj, malutile al la opinioj de la junularo kaj virinoj, kaj tial ne povas plenumi la deziron por propra emancipiĝo. Kaptitaj inter la konservativaj postuloj de la pli aĝa generacio kaj la malfacileco trovi sian lokon en novkaledonia socio superregata de bonhavaj eŭropanoj, junaj urbaj kanakoj foje spertas grandan turmentiĝon kiel atestas la kresko de riskaj kondutoj — ekstrema drinkado, narkotismo — kaj de aŭtomobilaj akcidentoj, perfortaĵoj, ktp.
Cetere, la formado dum la lasta jardeko de movado por la rajtoj de indiĝenaj kanakoj revivigis la demandon pri identeco. Kelkaj el la pli fruaj sendependistoj kaj iliaj posteuloj, pikite de malvenkoj en la balotadoj aŭ zorgigite de iuj industriaj elektoj, rekonsideris la kulturan demandon. “Komuna aro de kanakaj valoroj” estas formulita. Ĝi kontestas politikojn kiuj ĝis nun estas monopoligitaj de ekonomiaj aferoj. La proponita inversigo de la perspektivo, la alvoko por idealigita kanaka mondo kiu devus esti enradikigita en la instituciojn (edukajn, ekonomiajn, justicajn ktp.), estas temo kiun la amaskomunikiloj reliefigas, kontraste kun la tendenco de nuntempaj disvolviĝoj en NovKaledonio.
Tradicia senato, enkondukita en 1998 de la Interkonsento de Numeo, estis la lanĉplatformo de ĉi tiu alia kanaka legitimeco kiu celas ĉirkaŭiri la efikojn de koloniado por krei ian “eternan melanezianon”. Ĉi tiu koncepto povus peri la sendependistan diskurson kaj samtempe malhelpi, ke la kanakoj fariĝu, laŭ la vortoj de Eloi Machoro, siatempa Ĝenerala Sekretario de la Union Calédonienne, “perditaj en la kolonia sistemo, kiel kelketaj pizoj en supo.” Ĝi ankaŭ povus tion obstrukci kiam, konforme al tiu sama Interkonsento de Numeo, ĉiu ero de la novkaledonia popolo devos konsenti kundividi komunan nacian destinon.
Inter 1970 kaj 1990, la gvidantoj de la sendependista movado koncentris ĉiujn siajn fortojn por gajni poziciojn de potenco en demokratiaj institucioj — naciaj kaj teritoriaj asembleoj, municipaj komunumoj kaj provincoj. Ilia unika kultura heredaĵo (lingvoj, ritoj, loka memoro) estis nur simbola armilo en ilia politika lukto. “La reveno al la tradicio estas nerealaĵo. (...) Neniam iu nacio sukcesis fari tion” proklamis Jean-Marie Tjibaou en Les Temps Modernes en 1985. La gvidmotivo lia estis “enmeti kiel eble plej da elementoj el nia pasinteco, nia kulturo, en la konstruadon de la modelo de la homo kaj la socio kiujn ni volas, por ke ni povu konstrui nian socion”*.
Kun forta potencialo por industria kreskado, sed ankoraŭ apogata de francaj subvencioj, la novkaledonian socion ĝenas kontraŭdiraj fortoj kiuj kreas internan streĉitecon kiu ankoraŭ ne trovis klaran politikan esprimon. Fronte al ĉi tiu konfuzo, strange zorgiga sed ankaŭ vigliga, la rigideco de la plimulto de politikaj kaj instituciaj gvidantoj estas frapanta. La konstantigo de iliaj pozicioj de potenco, akiritaj post la eventoj de 1984-1988, kaj poste sub la aŭspicioj de la Interkonsentoj de Matignon kaj Numeo, ŝajne blokas la konstruadon de la komuna destino. Sub ĉi tiuj kondiĉoj, estas prudente atendi. Ĉu la plej bona statuso por la Kanaky-Nov-Kaledonio de morgaŭ ne estus la ĝisnuna aferstato por la potenctenantoj?
Sed, kiel granda kanaka poeto skribis en 1919, “atentu pri tumultoj!” Ne estas certe, efektive, ke la novkaledonia socio estos kontenta por ĉiam pri ĉi tiuj ludoj post la kulisoj. Dudek kvin jarojn post la fino de “la eventoj”, povus esti ke ĝi fine postulos statuson kiu estas konstanta kaj akceptebla al ĉiuj ĝiaj civitanoj.
Alban Bensa kaj Eric Wittersheim