Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ la raporto kiun ĵus publikigis la neregistara organizaĵo Human Rights Watch, almenaŭ ok cent subtenantoj de la Islama Frataro estis mortigitaj la 14-an de aŭgusto 2013 en Kairo post la eksigo de la prezidanto Mohamed Morsi, tio estas “unu el la plej grandaj amasmurdoj de manifestaciantoj en la moderna historio”. En Sinajo la loĝantaro pagas la prezon de la milito inter la ĝihadistaj milicoj kaj la egipta armeo.
LI ESTIS 31-jara. Mohammed Youssef Tabl estis mortpafita de egipta soldato ĉe la pordoj de la urbo Cheikh Zouayyid, tridek kilometrojn oriente de Al-Arich, ĉe Sinajo. Membro de oficiala misio taskita kolekti informojn pri la situacio en la regiono, li estis konata, kaj lia morto ne restis nesciata. Simpatio kaj solidareco helpis lian familion kaj amikojn enteni sian koleron. Miloj da anonimaj viktimoj ne havis tiun bonŝancon. Tabl vivis en la urbeca kaj edukita medio de Al-Arich, dum la loĝantaro de tiu zono, landlima kun Israelo, estas ĉefe beduena, marĝenigita, stigmatizita. Viktimo de la politiko “ĉion detrui post si”, kiu tie estas uzata, ĝi ekbatalis nur devigite.
KIAM en januaro 2011, la “revolucio” eksplodis ĉie-dise en Egiptujo, Al-Arich, ĉefurbo de la gubernio Sinajo ne postrestis. Sed la reago al la unua murdo de manifestacianto, sur la ĉefa placo de Cheikĥ Zouayyid, prosksima beduena urbo, estis aparte perforta. La aktivuloj por la homaj kaj politikaj rajtoj retiriĝis. La virinoj ekkomencis rompi ŝtonojn por fari ĵetaĵojn, kiujn la infanoj elĵetos; la viroj elprenis siajn kalaŝnikovojn kaj raket-pafilojn.
La tri pasintaj jardekoj da maljusteco, subpremo, humiligo kaj registaraj mensogoj ne estigis venĝemon kompareblan al tiu de la lastaj jaroj de la regado de la prezidanto Hosni Mubarak. Responde al la unua granda ondo de terorismaj atencoj en sud-Sinajo (2004-2005), la loĝantaroj suferis brutalan represion; okazis senprecedenca kresko de la seksperfortoj fare de policanoj en Rafah kaj en Cheikh Zouayyid, kiuj eĉ transiris la malĝojan rekordon de la israela okupad-armeo (1967-1982). Tiu perforto akrigis la decidemon de la armitaj grupoj, kaj precipe de la salafismaj kaj ĝihadismaj milicoj, kiel Ansar eit Al- Maqdis (ABM).
La rezisto kontraŭ Israelo sur religiaj bazoj komenciĝas en 1948, kiam la Islama Frataro kreas militistajn trejn-tendarojn por la volontuloj en Al-Arich kaj en Sad Al-Rawadaa. Kiam Gamal Abdel Naser kaj la “Liberaj Oficiroj” ekregas en Kairo, en 1952, la ĉeesto de la Frataro en Sinajo malkreskas, ĝis plena malapero du jarojn poste, kun la malpermeso de la organizaĵo kaj ekzilado de multaj ties gvidantoj, interalie en Jordanion.
En la sama momento, la ŝejko Eid Abou Jerir, heredanto de la frataro (tariqa) de la ŝejko Abou Amad Al-Hazawy, kiu originas el Gazao, kreas la unuan sufiisman grupon*. Dum la Suez-krizo kaj la sekvanta milito, en 1956, aperas unu tendenco de sufiisma ĝihadismo. Ĝi kunlaboras kun la egipta armeo kaj ĝia inform-servo por lukti kontraŭ Israelo, kiu, fine de la milito, okupas la regionon — kaj la Gaza-strion* — ĝis marto 1957. Kelkaj el ĝiaj nunaj gvidantoj estas medale dekoraciitaj eks-batalantoj, oficiale honorigitaj de la ŝtato, kiel ekz la ŝejko Hassan Khal, el la vilaĝo Al-Joura, 7 kilometrojn sude de Cheikh Zouayyid.
Malgraŭ la nerompeblaj historiaj ligoj de sufiismo kun la regula armeo, la loĝantaro de Sinajo konsideras la egipto-israelan pactraktaton, subskribitan en 1979 de Anwar al-Sadat kaj Menaĥem Begin (sekve de la Camp-David-interkonsentoj de 1978), kiel perfidaĵon. Israelo restas la malamiko. Religia diskurso, kiu ne distingas inter judismo kaj sionismo, substrekas la konstantan minacon, kiun ĝi prezentas.
Inter 2001 kaj 2010, la organizaĵo de Usama bin Laden ne sukcesas starigi filion en tiu lando, de kiu tamen devenas ĝia aktuala ĉefo, s-ro Ayman Al-Zaouahiri. La kreado de Al-Kaida en Kenana (Egiptujo) ja okazas en 2006, sed ĝia ĉefo, Mohammed Al-Hakayama, estas mortigita du jarojn poste. En junio 2010, nekonatoj plenumas la unuan bombo-atencon kontraŭ gasodukto en Sinajo. Post la falo de s-ro Mubarak, dek tri aliaj celumis, en diversaj lokoj de la duoninsulo, tiun saman gasodukton, kiu provizas al Israelo la egiptan naturan gason. Fine, en aprilo 2012, la registaro decidas interrompi la provizadon. Ĝi tiel sin konformas al tribunala decido deklarinta, ke la kontrakto atencas la nacian suverenecon kaj la interesojn de Egiptujo.
Tiam ABM la unuan fojon atestas publike sian ekziston tra videofilmo titolita If you are back, we are back (“se vi revenas, nirevenas”); alidirite: “Se vi re-eksportas gason al Israelo, ni revenos”. Ĝi tie deklaras eksplicitan subtenon al Al-Kaida, kiu ĝin rekonas.
La sekva etapo, por ABM kaj aliaj salafistaj grupoj, tiaj kiaj la Choura de la muĝahedinoj — Aknaf Beit Al-Maqdis (CMS-ABM), estas celi la israelajn armeojn en Israelo mem. Ili sukcesas kelkajn operaciojn gvidatajn de ĝihadistoj devenantaj de Egiptujo (beduenoj kaj nebeduenoj) kaj de aliaj arabaj landoj.
La solena funebra ceremonio, laŭ la tribaj ritoj, de unu el tiuj beduenaj ĝihadistoj mortigita de israela senpilota aviadilo, la 9-an de aŭgusto 2013, atestas pri la simpatio de la loĝantaro al ABM.Sed, kiam la atencoj komencas celi la egiptan regulan armeon, ĝia populareco kaj tiu de la aliaj grupoj malkreskas.
La loĝantoj de la regiono bone akceptis la atakojn kontraŭ celoj en Israelo trans la landlimo, vera defio lanĉita al la aŭtoritatuloj de Kairo. Ili estis konvinkitaj, ke la aranĝaĵoj de s-ro Mubarak kun la israelanoj konsistigis la ĉefan obstaklon al la evoluo de ilia regiono. La landlimaj triboj havas dekojn da enprizonigitoj en Israelo, arestitaj antaŭ nelonge kaj ĉiam konsiderataj “militkaptitoj”. Ili tamen timis vidi la rezistadon kontraŭ la israela ŝtato transformiĝi en ribeladon kontraŭ la egipta ŝtato.
Tiu paŝo estis farita, kio donis al Israelo pretekston por agi. En aŭgusto 2012, taĉmento eniris la egiptan teritorion por murdi Ibrahim Eweida, beduena gvidanto de ABM, en la vilaĝo Khereza, dek kvin kilometrojn okcidente de la landlimo. En majo 2013, alia gvidanto, Mahdou Abou Deraa, estis murdita en la vilaĝo Goz Abou Raad, apud Rafah, en norda Sinajo, fare de lokuloj, kiuj kunlaboras kun israelanoj. En aŭgusto samjara Israelo ne hezitis embarasi la egiptan armeon, anoncante masakron fare de senpilota aviadilo, en Al-Ajraa, de tuta ĝihadista grupo, kiu laŭ Israelo estis ĵetonta raketojn al ĝia teritorio.
TIU SINSEKVO de pli kaj pli gravaj eventoj instigis la egiptan armeon ataki la 10-an de aŭgusto 2013 du vilaĝojn, kie vivis ABM-aktivuloj. La unuan fojon de 1967, egipta batalhelikoptero eniris en la C-zonon* por frapi Al-Toumah kaj Al-Moqataa. Tiun momenton oni povas ja konsideri kiel la komencon de vera milito.
La Islama Frataro havas neniun organizitan vivon oriente de Al-Arich, kaj ne sukcesis krei ligojn kun la armitaj grupoj de Sinajo dum la prezidanteco de s-ro Mohamed Morsi (junio 2012-julio 2013). Sed, malgraŭ sia ideologia malamikeco al ili, ABM sentis sin devigata esprimi sian solidarecon en la kunteksto de la perforta represio, kiun ili suferas depost la armea puĉo de la 3-a de julio 2013. Ĝiaj komunikoj estas plenplenaj je religiaj pravigoj; ĝi ne nur akuzas la militistojn ne plenumi siajn devojn al la nacio, sed ĝi ankaŭ nomas nekredantoj ĉiujn membrojn de la armeo, la bazajn soldatojn same kiel la oficirojn. Kaj ĝi etendas sian agadon ekster Sinajo, celante trafotaĵojn en aliaj regionoj de Egiptujo.
Incitita de la perfortaĵoj* kaj militkrimoj plenumataj dum la operacoj, kiuj komenciĝis la 7-an de septembro 2013 — kaj ankoraŭ daŭras — ABM ekvarbas pli da batalantoj. La plej malbona el la eblaj scenaroj ne nepre estus la etendiĝo de perforto al la cetero de Egiptujo, sed la plifortigo de la ligoj, ĝis nun malfortaj, inter ABM kaj la ĝihadismo en Sirio.
La senprecedenca represio, kiu sekvis la eksigon de s-ro Morsi, estas konstanta provokado por la ABM-batalantoj. La sturmoj kontraŭ la Frataro kaj aliaj manifestaciantoj islamistaj dum ramadano 2013 (kaj en la moskeoj je la preĝo-horo), la konstantaj suspektoj al la kredantoj, kreditigas laŭ ili la ideon de milito kontraŭ islamo.
La provo murdi la ministron pri internaj aferoj en Kairo, en septembro 2013, markas decidan turniĝon. Antaŭe, ABM celis la armeon kaj la policanojn; ekde nun ĝi plenumas laŭdifine terorismajn agojn: tiuj, kiuj planas ilin ne plu zorgas pri damaĝoj al civiluloj. En oktobro 2013, ABM-aktivulo ĵetas kamionon plena de eksplodiloj al la domo de la direkcio pri sekureco en sud-Sinajo. En novembro, la oficejo de la armea sekureco de la provinco Ismailiyya eksplodas per dinamito. Unu monaton poste, kelkajn horojn post kiam forta eksplodo detruis la konstruaĵon de la sekureco de Al-Mansoura, ĉefurbo de la gubernio Dakahleya, la provizora registaro deklaras ke ABM estas “terorisma organizaĵo”
De tiam, la kontraŭleĝaj subpremoj de la oficiroj kaj soldatoj de la regula armeo kontraŭ la civilaj loĝantoj ĝuas kompletan senpunecon. En Sinajo ĉio estas permesita, inkluzive de la detruo de domoj sen tribunala permeso, bruligo de kabanoj, kie loĝas la plej malriĉaj loĝantoj, interalie la maljunuloj, elradikigo de oliv-arbaroj, pafado al civitana loĝejo, murdo de virinoj kaj infanoj, laŭhazarda aresto de centoj da suspektitoj, fermo de dekoj da vendejoj kaj butikoj, truditaj translokadoj kaj, kompreneble, persekutadon de ĵurnalistoj kaj sciencaj esploristoj — inter kiuj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo.
Post kvar monatoj de tiu vera milito, ABM ankoraŭ donis pruvon de sia vigleco per tri spektaklaj operacioj efektivigitaj en januaro 2014. La unua estis pafo de Grad-raketo sur la israelan urbon Eilat, la 21-an de januaro. La dua estis atenco kontraŭ la direkcio de la sekureco, en centro de Kairo, tuj post la averto lanĉita de la ministro pri internaj aferoj, al kiu ajn konsiderus festi la datrevenon de la “revolucio de la 25-a de januaro” antaŭ policejo; la tria — kaj la plej amaskomunikita-, la dumfluga detruo, la 25-an de januaro, de egipta armea aviadilo, kiu mortigis la tutan aviadilanaron. Reprezalie, la soldatoj, ege furiozaj, tute detruis la vilaĝon Al-Lifitat kaj lanĉis kelkajn noktajn ekspediciojn kontraŭ la urbeto Al-Barth.
Dum tiuj longaj monatoj, la egipta ameo trudis silenton de la gazetaro pri ĉio okazanta en norda Sinajo. La ĵurnalistoj kaj aktivuloj de la regiono estis persekutataj, arestitaj kaj torturitaj, aŭ ĉasataj kaj devigitaj kaŝi sin, dum iliaj eksterlandaj kolegoj, minacataj, estis fine elpelataj. La komunikad-retoj ĉiutage suferas interrompojn, kaj la elir-malpermeso aplikiĝas ĉiuvespere unu horon antaŭ la sunsubiro. Tamen, ĉiuj tiuj iniciatoj, inkluzive de la kolektiva kaj arbitra puno al la loĝantaroj, ne malhelpis ABM ankoraŭ pafi raketojn sur Israelon dum la milito en Gazao, en julio-aŭgusto 2014. Ĝi pafis ilin el tiu sama zono, kie israela senpilota aviadilo pasintjare mortigis kvar ĝihadistojn.
Kiam la egipta armeo sukcesis malhelpi duan pafon, la 13-an de julio 2014, ABM reagis celante armean tendaron, oriente de Al-Arich. Unu el la du kugloj trafis sian celon, sed la alia falis sur proksimajn loĝejojn, kaj mortigis sep civilulojn, inter kiuj unu dekjara knabino, kaj vundis naŭ aliajn.
Hodiaŭ, ABM deturnis sin de Al-Kaida por alianciĝi kun la Islama Ŝtato (IŜ). Kaj la senkompata politiko aplikata de la egipta kaj israela registaroj naskis novan generacion de batalantoj, pli motivataj de venĝemo ol de ideologiaj konvinkoj.
Ismaïl ALEXANDRANI