Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Nikelo, pridisputata valoraĵo

Inter 20% kaj 30% de la nikelaj rezervoj de la mondo troviĝas en Nov-Kaledonio. Esenca metalo por multaj industrioj, dum multaj jaroj ĝi estis eksportita kiel kruda erco — vera “prirabado” laŭ la sendependistoj: la manao plejparte prosperigis kelkajn eŭropajn familiojn kiuj posedis la minindustrion de la teritorio. La Kanaka Socialisma Fronto de Nacia Liberiĝo (Front de libération nationale kanak et socialiste — FLNKS) faris “la minadan antaŭkondiĉon” centra elemento de ĝiaj intertraktadoj kun la franca registaro. La akiro de kelkaj erctavoloj fare de Sofinor, publika-privata komerca partnereco operacianta en la nomo de la provinco Nordo kiu havas sendependistan plimulton, ebligis gravajn investojn en turismo kaj la akvokultura industrio. Kaj la nikela traktadejo ĉe Vavouto fine aperis sur la nordokcidenta marbordo en 2013, kio rekte kaj nerekte estigis la kreon de centoj da laborpostenoj.

Devontiginte sin al la ideo de ekonomie vivipova Nov-Kaledonio sendependa, FLNKS ĉiam insistis pri industria strategio sur bazo de nikelo. Tio klarigas ĝian sindevontigon al la redistribuo de la profitoj en la formo de publikaj investoj, prefere ol tantiemo asignita nur al la tradiciaj posedantoj de la ejoj kie erctavoloj troveblas. La partio ankaŭ posedas majoritatan akciaron (51%) en ĉiuj projektoj rilatantaj al nikelo, kaj en Nov-Kaledonio kaj en komunaj entreprenoj pri eksterlandaj instalaĵoj (Sud-Koreio, Ĉinio).

Plia grava metalurgia projekto, starigita en la provinco Sudo, estas la fabriko ĉe Goro, de kiu la brazila mina giganto Vale posedas 69% de la akcioj*. Ĉi tiu fabriko estas pridisputata pro sia metodo de traktado kiun iuj konsideras tro polua, kaj pro tio ke poluakvoj estas rekte eligataj en la lagunojn de Nov-Kaledonio kiuj estas klasifikitaj de Unesko kiel Mondaj Heredaĵoj. En 2012, dum la Pintokunveno de Davos, neregistaraj organizaĵoj — inter ili Greenpeace — aljuĝis al Vale la premion Public Eye kiu “rekompencas” la plej malbonan firmaon sur la planedo. La kompanio estas devontigita sin fari grandajn investojn por la konservo de la lagunoj kaj ilia bestaro. En majo 2014, tamen, grava likado de acido kaŭzis interbatiĝojn inter la loĝantoj de Saint-Louis (apud Numeo) kaj la polico.

* Vidu Philippe Revelli, ‘Révolte globale contre un géant minier’, Le Monde diplomatique, oktobro 2010.

Kiu ajn estu la elektita strategio, povus esti, ke nikelo iam konsistigos 30% de la malneta interna produkto, kompare kun 10% hodiaŭ. Ĉi tiu grava loko asignita al “la diabla metalo” en la ekonomio de la insuloj sendube daŭre estos forte kontestata politike.

Alban Bensa kaj Eric Wittersheim