Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Multiĝo de strikoj kaj sociaj movadoj

En Ĉinujo, kolero serĉas sindikatojn

Laboristoj laborantaj por Nike, AdidasConverse, salajruloj de la usona giganto de distribuado Walmart... Neniam strikoj estis tiel multnombraj kaj spektaklaj en Ĉinujo. Han Dongfang, fondinto de la unua sendependa sindikato, enprizonigita post la eventoj de la Tiananmen-placo en 1989, kaj poste elpelita de la lando en 1993, eltiras instruojn de tiuj luktoj al kiuj lia organizaĵo kontribuas.

KIU povas ankoraŭ dubi pri la mobiliz-kapablo de la ĉinaj laboristoj kiam iliaj rajtoj estas minacataj? En aprilo 2014 en Dongguan, urbo en sudo de Ĉinujo, la kvardek mil laboristoj de la giganta ŝu-fabriko Yue Yuen — kiu produktas por okcidentaj markoj kiel Nike, Adidas, Converse... — strikis dum du semajnoj. Tio estis unu el la plej gravaj movadoj de tiuj lastaj jaroj. Ĝi rivelis je kiu grado, dum la tri lastaj jardekoj, la lokaj registaroj ĉirkaŭiris la labor-juron aŭ ignoris ĝiajn malobeojn, cele altiri kaj konservi la investojn.

Ĉio komenciĝis kiam salajruloj malkovris, ke, de dek jaroj, tiu tajvana entrepreno ne pagis sian parton de la sociaj kotizoj. La loka registaro certe sciis tion, ĉar la kotizoj devas esti pagataj al fonduso kontrolata de ĝi. Ĝi do toleris tion, esperante, ke neniu ekscios, kaj se jes, ke neniu protestos.

Sed, kelkaj laboristoj ne nur eksciis pri tio, sed ili ankaŭ tre forte reagis. Fronte al situacio, kiu rapide malboniĝis kaj kiun ĝi ne sciis solvi, la loka registaro panikis. Ne ĉar ĝi ne kutimas strikojn: ekestas preskaŭ ĉiutage nova striko en la urbo. Sed tiu de Yue Yuen, multe pli grava ol la aliaj, altiris la atenton de la naciaj kaj internaciaj amasinformiloj.

La loka registaro ne disponis pri modelo por solvi tian konflikton. Estas ja sindikato en la fabriko, sed ĝi ne moviĝis. La dungitoj havis do neniun validan reprezentanton mandatitan por prezenti iliajn plendojn ĉe la direkcio, aŭ por postuli kolektivan intertraktadon. Neregistara organizaĵo (NRO) por defendo de la laboristaj rajtoj, la Shenzhen Chunfend Labor Dispute Service Center tiam intervenis por helpi la organizon de elekto de delegitoj kaj ellabori liston de postuloj.

Sed la movado rapide montriĝis tro vasta kaj kompleksa por ke tiu loka grupeto, kiu enhavis nur tri membrojn, povu mastrumi ĝin. La strikantoj do alvokis la provincan sindikaton, apartenantan al la Federacio de la sindikatoj de la tuta Ĉinujo (All-China Federation of Trade Unions, ACFTU), kiu disponas pri konsiderinda riĉeco: proksimume naŭcent mil plentempaj respondeculoj en la tuta lando. Neesperite, ĝi favore respondis per Weibo (la ĉina Twitter) kaj promesis sian helpon.

Sed bonvolemo ne sufiĉis. Reprezenti dekmilojn da homoj kaj solvi sociajn konfliktojn, kiuj tre rapide evoluas, necesigas grandan sperton kaj kompetentecon pri kolektiva intertraktado. En Ĉinujo la sindikataj givdantoj ne posedas tion. Krome, la laboristoj de Dongguan ne vere fidis la sindikaton.

Surprizo ĉe Walmart

LA LOKA registaro tamen sukcesis persvadi Yue Yuen pagi la ŝulditan sumon al la socia asekuro kaj doni al la dungitoj kroman monkompenson, por kovri la plialtiĝon de iliaj propraj kotizoj. Ĝi opiniis tion bona kompromiso; sed ne la strikantoj, kiuj estis sisteme tenitaj ekster la intertraktado. Unu el ili klarigas: “La problemo de la socia asekuro utilis kiel ekigilo. La laboristoj ekkaptis ĝin por esprimi sian koleron. La ĉefa demando estas tiu de salajroj*. Ĉiufoje kiam la minimuma salajro altiĝis, Yue Yuen reduktis niajn bonusojn samkvante. Ni longtempe retenis nian indignon.*.”

* La meza salajro en la fabriko estas ĉirkaŭ 3000 juanoj monate (inkluzive la kromajn horojn), tio estas iom pli ol 357 eŭroj.
* “Defeat will only make us stronger: Workers look back at the Yue Yuen shoe factory strike”, China Labour Bulletin, Hongkongo, 22-a de majo 2014, www.clb.org.hk.

Nescianta pri tiuj fundamentaj zorgoj, la loka registaro, tuj kiam ekestis la koncedoj pri la pago de la sociaj kotizoj, ege premis la laboristojn por devigi ilin akcepti la interkonsenton. Ĝi gardigis ilin de pli ol mil policistoj, ene de la fabriko. Finfine la strikantoj cedis kaj rekomencis labori — almenaŭ por iu tempo.

Post fina kalkulo, ĉiu estis perdanto: la salajruloj, kies postuloj restis ignorataj; la entrepreno, ĉar ĝi pagis 37 milionojn da dolaroj (27 milionojn da eŭroj) kiel monpunon kaj pagon de ŝuldo; la registaro fine, ĉar ĝi perdis la malmultan krediton, kiun ĝi havis ĉe la laboristoj. Tia situacio estis evitebla. Ĝi ŝuldiĝas al la nekapablo de la fabrika sindikato mastrumi la konflikton, kaj, precipe, antaŭmalhelpi ĝin.

Tamen, aliaj spertoj montris novajn vojojn. En sama momento, kiam okazis la striko de Yue Yuen, je naŭcent kilometroj norde de Dongguan, tre decidema grupo de eksdungitoj, maldungita el la Walmart-vendejo de la urbeto Changde demonstris, ke sindikato povas ankaŭ plene ludi sian rolon. Povas ŝajni suprize, ke la usona entrepreno, konata malamiko de sindikatoj, permesis ilian ĉeeston en siaj superbazaroj en Ĉinujo. Tio ne estis sen kaŝita penso: ĝi sciis, ke tiuj, kiujn starigis la ACFTU de 2006 ne estos defendofortoj de la laboristoj, sed iloj je la servo de la direkcio. Tiel okazis dum la ok unuaj jaroj. Walmart povis malfermi kaj fermi vendejojn, dungi kaj maldungi personaron, sen iu ajn movo de la loka sindikato.

Ĉio ŝanĝiĝis la 5-an de marto 2014, kiam la entrepreno decidis fermi sian vendejon n-ro 2024 en Changde. Kiel kutime, ĝi donis al la dungitoj nur dusemajnan pagitan periodon post la anonco de la maldungo, kaj ili povis elekti inter, ĉu kompensa pago ridinde malalta, ĉu laborloko en alia vendejo, pli ol cent kilometrojn for de tie. Sed ĝi proponis al la prezidanto de la sindikato, s-ro Huang Xingguo, novan postenon kaj taŭgan monsumon kiel “bonuson de relokado”.

Konsternis ĝin, ke s-ro Huang ne nur rifuzis la proponon, sed li ankaŭ organizis kunvenon de la sindikat-komitato, kiu voĉdonis la strikon por protesti kontraŭ la fermo-projekto. Kun siaj kolegoj, li formis strikopostenon kaj levis flagrubandojn por protesti kontraŭ la kontraŭleĝaj maldungoj kaj postuli maldungo-bonuson “justan kaj saĝan”. Krome, kiel prezidanto de la sindikato, s-ro Huang formale petis starigon de kolektiva intertraktado.

La lokaj aŭtoritatuloj deklaris la fermoplanon de la Walmart-superbazaro konforma al la leĝo, kaj la agadon de la dungitoj, kontraŭleĝa. S-ro Huang atestas pri la suferitaj premoj: “‘Se vi ne respektas la leĝon’, la mastro diris al mi, ‘se vi faras el tio tro laŭtan aferon kaj malhelpas la relokadon, vi povas esti arestita kiam ajn. Vi estas la ĉefo, vi ne povas eskapi viajn respondecojn.’ Sed mi ja akceptis miajn respondecojn. Mi elektis defendi ĝis la fino la rajtojn de la laboristoj*.” La polico tiam venis deloki la strikantojn, sed tiuj restarigis sian strikopostenon ekstere. Ili regule raportis pri siaj agadoj sur la sociaj retoj.

* Raportita de Beijing News (en la ĉina), 24-a de majo 2014. Vd ankaŭ “Taking a stand: Trade union chairman fights back against Walmart”, China Labour Bulletin, 24-a de junio 2014.

Fine, s-ro Huang kaj liaj kolegoj ne ricevis la kompensaĵon, kiun ili deziris. Sed ili akiris gravan venkon: ili pruvis, ke dungitoj kaj sindikatoj povas antaŭeniri kune, eĉ se la koncerna sindikato apartenas al federacio ofte mokata, la ACFTU*.

* Vd “Arbitration committee in Changde rules against Walmart workers”, China Labour Bulletin, 26-a de junio 2014.

Ĉinujo ŝanĝiĝis. Kiel atestas la strikoj de Yue Yuen, de Walmart, kaj ĉiuj aktualaj sociaj movadoj, la laboristoj ne plu estas nur viktimoj de la politika subpremo: ili fariĝas potencaj agantoj kaj ŝanĝiĝo-agentoj*. De tiam, la sindikatoj, la dungantoj kaj la regantaro devos adaptiĝi. La regantaro devas kompreni, ke ĝi ne povas solvi la problemojn enprizonigante la protestantojn — ĝenerale ĝi enprizonigas la gvidantojn dum kelkaj tagoj, sed kelkaj restas en prizono pli longe* — kaj ignorante la kaŭzojn de la konfliktoj. La entreprenoj devos lerni intertraktadi kaj traktadi kiel egaluloj kun siaj salajruloj; kaj la sindikatoj devos provizi ĉi-tiujn per la subteno, kiun ili bezonas.

* Por la sola dua trimestro 2014, ducent tridek kvin movadoj estis nombritaj, tio estas 49% pli ol unu jaron antaŭe. Vd la mapon de la strikoj sur China Labour Bulletin.
* Du ekzemploj inter aliaj: en majo 2013, dek du sekurec-agentoj de la hospitalo de Kantono estis kondamnitaj je ok monatoj en malliberejo; aktivulo, s-ro Wu Guijin, estis liberigita la 29-an de majo 2014, post unu jaro en malliberejo.

La ACFTU estas, prave, konsiderata kiel marioneta sindikata federacio, pli zorganta pri siaj propraj interesoj ol pri tiuj, kiujn ĝi devas reprezenti. Tamen tio ne signifas ke ni devas forbalai ĝin facilanime. Plej efike certe estas, ke la laboristoj ĝin premu por devigi ĝin transformiĝi. Tiuj, kiuj aktivas por la rajtoj de la salajruloj do troviĝas antaŭ tiu elekto: kontribui al tiu sindikata ŝanĝiĝo aŭ malhelpi ĝin.

Nuntempe, entrepreno konsistigas reduktitan modelon de la ĉina socio: tre hierarkia strukturo, rigida kaj aŭtoritatema. Tio neeviteble generas streĉojn kaj kelkfoje perforton, ĉar tiuj, kiuj disponas pri povo sisteme kaj troe uzas ĝin por siaj propraj interesoj, kaj malmulte zorgas pri la bezonoj de tiuj, kiuj apartenas al la malaltaj klasoj... ĝis tiuj lastaj decidas, ke sufiĉas ja, kaj ekagadas.

Se la entrepreno fariĝas pli demokratieca kaj la voĉo de la laboristoj pli laŭtiĝas, danke al kolektiva intertraktado kaj al vera sindikata reprezentado, estas evidente, ke la subpremo malpliiĝos. La dungitoj, pli konfidemaj, ekuzos la mekanismojn ebligantajn pacan solvadon de la konfliktoj, anstataŭ tuj elekti la alfrontadon.

Verŝajne la ŝanĝo okazos malrapide, dise kaj konfuze. Sed la laborista movado kaj la sindikatoj fine havos fortan efikon, ne nur al la salajroj kaj la laborkondiĉoj, sed ankaŭ al la tuta socio. Sufiĉus ja, ke triono de la salajruloj (tio estas ducent milionoj da homoj, egalas al la loĝantaro de Francujo, Germanujo kaj Britujo kune) povu apogi sin al sindikatoj elektitaj kaj gvidataj demokratie, kapablaj reprezenti siajn membrojn kaj intertrakti kun la dungantoj, por ke la tuta socio ŝanĝiĝu.

La malvarma milito finiĝis antaŭ pli ol du jardekoj. Ne plu estas tempo por politika analizo dividanta la mondon inter bonuloj kaj malbonuloj. Ĉio restas farota en Ĉinujo. Al tiuj, kiuj volas ŝanĝon, neniel utilas laŭte krii kontraŭkomunismajn frapfrazojn, aŭ rekomendi la demokration laŭ la okcidenta maniero. Ja surloke, en la agadoj, ni devas serĉi konkretajn solvojn al la problemoj de la laboristoj. Tiel la aktivuloj konstruos ĉiutage fortan sindikatan movadon, kapablan blovigi demokratian venton en la entreprenojn.

Alia pensmaniero kaj novaj agadoj, disvolvitaj samtempe de la direkcio, la sindikatoj kaj la salajruloj, antaŭigos la socian demokration kaj malantaŭigos la aŭtokration. Ili kontribuos iom post iom veki la senton de justeco, tiel ke la etaj kaj mezaj entreprenoj ne plu estu dominataj de la gigantaj publikaj kaj la plurnaciaj entreprenoj, kaj ke la civitanoj ricevu kompenson kiam iliaj rajtoj estas malrespektataj.

Potenca laboristaro kaj efika engaĝiĝo de la sindikatoj povus havi la saman efikon kiel la sindikata movado en Eŭropo en la 19-a jarcento: konstrui bazojn por la disvolvado de demokratio. Nun Ĉinujo ne proksimas al ĝi. Sed, post dek jaroj, kiam la prezidanto Xi Jinping* ĝuos sian emeritecon, ĝi estos jam tre malsama ol tiu de hodiaŭ.

* La ĉinaj gvidantoj ne povas plenumi pli ol du mandatojn, tio estas dek jaroj.

La laborista movado povas ne nur helpi al tio, ke la mastroj pagu decan salajron al siaj dungitoj, sed ankaŭ instigi la registaron provizi decajn lernejojn, pageblajn kuracoservojn kaj fidindajn sociajn servojn. Alivorte, la lando povus fariĝi ĉina versio de Svedujo, kie la interesoj de individuo, de la diversaj sociaj grupoj kaj de la tuta socio estus protektataj kaj, laŭeble, ekvilibraj. Sed sen zorgaj klopodoj de ni ĉiuj, ni ne subtaksu la riskon, ke Ĉinujo povus fariĝi dua Rusujo.

Han Dongfang