Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
EN TIU komenco de somero 2014, la Eŭropa Unio triumfas. Post pli ol dekjara kaŝita batalo, ĝi finfine venkis la reziston de la afrikaj landoj, kiuj rifuzis subskribi la libermerkatajn traktatojn planitajn de la jaro 2000 en la interkonsento de Kotonuo (Benino)*. La 10-an de julio, la ŝtatestroj de la Komunumo Ekonomia de la Okcident-Afrikaj ŝtatoj (CEDEAO en la franca) subskribis la Ekonomian Partnereco-Interkonsenton (EPI) de Okcidenta Afriko*; la 22-an de julio, la EPI de la sudhemisfera Afriko estis subskribita; la 25-an de julio, Kameruno ratifis individuan EPI.
Nura disreviĝo por la Unio: Orienta Afriko ne sekvis. La landoj de tiu subregiono dominata de Sudafriko rifuzis senigi sin je valoraj doganaj enspezoj sen realaj eŭropaj kompensoj. La EPI ja enkalkulas la forigon de la doganimpostoj por tri kvaronoj de la eksportaĵoj de la Unio, dum tiu ĉi plu importos el Okcidenta Afriko ĉiujn ĝiajn produktojn, kiuj jam estas sen doganimpostoj. Jen trompomerkato. Kiel oni atingis tian katastrofon?
De 2008, la ŝtatoj de Okcidenta Afriko rezistis al la premoj de Bruselo, stimulitaj de potencaj sociaj movadoj kunigitaj ene de kelkaj retoj: la Third World Network Africa, bazita en Akrao (Ganao), la Platformo de la civil-sociaj organizaĵoj de Okcidenta Afriko pri la Interkonsento de Kotonuo (france: POSCAO) en Dakaro (Senegalo) kaj la Reto de la kamparanaj organizaĵoj kaj de produktistoj de Okcidenta Afriko (france: ROPPA), en Uagaduguo (Burkina Faso). Sed pluraj eventoj ebligis “turnigi” la afrikajn ĉefurbojn.
ĈIO KOMENCIĜIS kun la plendo metita en 1995 antaŭ la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK), fare de la latinamerikaj banan-produktistoj. Ili ĝuis subtenon (pro tio la nomo: “dolar-bananoj”) de Vaŝingtono, kiu neniam akceptis la “preferojn” konceditajn de la EU al la landoj de Afriko, Karibujo kaj Pacifiko, tiel nomataj AKP-ŝtatoj. Konforme al la Konvencioj de Lomeo, subskribitaj en la 1970-aj jaroj, tiuj ĉi ne devas pagi dogan-impostojn por eniri la eŭropan merkaton*. Malpravigante la EU, la organo por solvado de konfliktoj de la MOK ordonis anstataŭigi la “preferojn” per avantaĝoj tiel nomataj “reciprokaj” antaŭ la fino de 2007. Tio estis do la objekto de la EPI programitaj en la interkonsento de Kotonuo.
Sed, ĉe la fino de la periodo, nur Karibujo subskribis regionan interkonsenton. Kvardek tri landoj ne moviĝis, dudek estis subskribintaj individuajn interkonsentojn, tiel nomatajn “provizoraj”. Inter tiuj, kiuj ne subskribis, estas la plejmulto de la “malplej evoluigitaj landoj” (MEL; france: PMA), kiuj dependas de la programo “Ĉio krom armiloj” adoptita de la Unio en 2001: ĉiuj iliaj produktoj, krom armiloj, eniras sen dogan-impoŝto en la eŭropan merkaton. Por venki la rezistojn, la EU-landoj alsendas tiam ultimaton al la afrikaj gvidantoj: sen ratifo de la regionaj EPI antaŭ la 1a de oktobro 2014, la eksportaĵoj de la landoj “ne-MEL” — ĉi-tie Eburbordo, Ganao, Kaboverdo kaj Niĝerio — estos impostataj je sia eniro en la Komunan Merkaton.
Sine de la Eŭropa Unio, la EPI estis intertraktitaj de la ĝenerala direkcio pri komerco de la Komisiono, kaj ne fare de tiu pri disvolvado kaj kunlaboro, kiu traktis la konvenciojn de Lomeo. Kelkaj ŝtatoj provis malgraŭ ĉio limigi la damaĝojn. “La Unio devus elekti ne merkantilisman aliron kaj ne sekvi ofensivan strategion, deklaris kune, en marto 2005, la britaj ministrejo pri komerco kaj ministrejo pri internacia disvolvado. La Unio devus proponi al la MOK (...) redukti la reciprokeco-postulojn kaj recentriĝi al la disvolvo-prioritatoj.” En Britujo, la grandaj organizaĵoj (Oxfam, Action Aid, Christian Aid, Friends of the Earth) estas aŭskultataj de la publika opinio, dum la Ministrejo pri Financoj defendas la — bone komprenatajn — interesojn de la industriistoj, kiuj vetas pri la disvolviĝo de la afrikaj ekonomioj.
En majo 2006, la delegitaro de la franca nacia Asembleo por la Eŭropa Unio unuanime adoptis la raporton de la deputito Jean-Claude Lefort, kiu sin demandis: “Ĉu ni vere povas preni la respondecon konduki Afrikon, kiu post kelkaj jaroj enhavos la plej grandan nombron da loĝantoj vivantaj per malpli ol unu dolaro tage, al pli da ĥaoso, sub la preteksto respekti la regulojn de la MOK*?” La Eŭropa Parlamento, malgraŭ ke ĝi produktis multajn raportojn kontestantajn la EPI, fine akceptis la pozicion de la Komisiono.
En 2013, la premoj de la ministroj pri komerco kaj kunlaboro de Danlando, Nederlando, Francujo, Britujo kaj Irlando nur malmulte cedigis Bruselon: la Komisiono malaltigis de 80 ĝis 75% la procentaĵon de la eksportaĵoj de la Unio, kiuj eniros sen dogan-imposto la merkaton de Okcidenta Afriko*.
Ĉe la afrika flanko, la alveno de s-ro Alassane Ouattara ĉe la registaro de Eburbordo (2011) — grava ekonomio de la sub-regiono — ja ebligis konvinki la CEDEAOn. “Kiel konvikita liberalulo, klarigas s-ro Cheikh Idiane Dieye, direktoro de la POSCAO, s-ro Ouattara ne kaŝas sian preferon favore al la libermerkata interkonsento, kiu havos por li la avantaĝon pluteni la preferatan aliron al la Unio-merkato por tinuso, bananoj kaj kakao, inter aliaj.” Vigle konstraŭstarinta la EPI, Senegalo nun aliĝis al ĝi, kun la celo fariĝi la privilegia partnero de la eŭropanoj. Siaflanke, Niĝerio montriĝas kunlaborema, de post kiam ĝi esperas la okcidentan subtenon por la batalo kontraŭ Boko Haram.
Tamen, Okcidenta Afriko havas multon por perdi. La banan-merkato perfekte ilustras tion. Sankciita de la MOK, Bruselo engaĝiĝis en 2009 redukti siajn dogan-impostojn por la fruktoj venantaj el Latinameriko: de 176 eŭroj tune en 2009 ĝis 114 eŭroj en 2017. Samtempe, en decembro 2012, duflankaj libermerkataj interkonsentoj (LMI) estis subskribitaj kun Kolombio kaj Peruo unuflanke, kun ses centr-Amerikaj landoj, aliflanke (Kosta Riko, Salvadoro, Honduro, Gvatemalo, Nikarakvo kaj Panamo), por kiuj la dogan-impostoj estos iom post iom malaltigitaj ĝis 75 eŭroj tune antaŭ 2019. Pri tiu avantaĝo profitos Ekvadoro post la subskribo, la 17-an de julio 2014, de sia asoci-interkonsento kun la Unio (ĝi restis, pro siaj malaltaj prezoj, la unua eksportanto al Eŭropo, same kiel al la cetera mondo). En 2009, kompensaĵoj — nesufiĉaj — estis donitaj al Eburbordo kaj Ganao, ebligante al ili daŭrigi eksporti kun nula imposto, sen plafono. En 2014, nenio tia estas planata en la EPI.
SED LA PREFEROJ konceditaj al la bananoj de la AKP-ŝtatoj, interalie la afrikaj, perdos sian intereson se la intertraktado por libermerkato kun la Komuna Merkato de la Sudo (Mercosudo), Barato kaj baldaŭ Filipinoj (la dua eksportanto) sukcesas. Brazilo postulas tarifan kvoton sen dogan-imposto je ducent mil tunoj. Barato, unua produktisto de bananoj en la mondo, kun tridek milionoj da tunoj, komencas organiziĝi por eksporti.
La konkurenc-kapablo de la andaj kaj centramerikaj landoj verŝajne multe kreskos kompare kun tiu de la AKP-ŝtatoj, ĉar la malsincereco de Bruselo ne havas limojn. Ja ĉiuj landoj, kiuj subskribas libermerkatajn interkonsentojn povas eksporti sen dogan-imposto al la Unio, krom pri kelkaj produktoj submetataj al kvotoj (viando, lakto-produktoj kaj sukero, teksaĵoj-vestaĵoj). Krome, la latinamerikaj landoj, kies valutoj estas ligitaj al la dolaro, ja profitos la usonan politikon de malforta mono kompare al eŭro — al kiu estas ligita la afrika franko.
Malgraŭ la promesoj, la EPI de Okcidenta Afriko verŝajne ne ricevos la 6,5 miliardojn da eŭroj en kvin jaroj enskribitaj en ĝia financ-plano: ja neniu aldono estas antaŭvidita al la origina mono de la Fonduso Eŭropa por Disvolviĝo (FED), kiu egalas 4 eŭroj por unu loĝanto kaj por unu jaro! Bruselo nur recikligas sumojn jam programitajn aliloke. Nenio kompensos la perdon de la doganaj enspezoj kiu sekvos la malfermon de la afrikaj merkatoj, aparte tiuj ricevitaj el la 11 miliardoj da eŭroj da importaĵoj, kiujn la MEL estus povintaj daŭre imposti, se ili ne estus integritaj en la regiona EPI. La perdoj estos des pli grandaj, ke la CEDEAO adoptis, sub la premo de Bruselo, tarifon eksteran komunan (TEK), kiu fiksas la dogan-impostojn la plej malaltajn el la mondo, interalie 5% pri la laktopulvoro kaj cerealoj (10% pri la rizo). En la afrikaj kasoj, la “truo” povos atingi 2,3 miliardojn da dolaroj.
Por konvinki siajn interparolantojn, la eŭropaj gvidantoj reliefigas, ke, se la regiona EPI ne estos fine ratifita, la landoj kiuj ne estas inter la malplej evoluintaj, kiel Niĝerio, Eburbordo kaj Ganao, devos kontentiĝi kun la senavantaĝaj tarifoj fiksitaj de la sistemo de ĝeneraligitaj preferoj (SĜP) de la Unio: meze 3,5% rabato rilate al la dogan-impostoj konsentitaj al la lando plej favorata, tiel nomata LPF, pagitaj de la okcidentaj landoj. Konkrete, tiuj landoj devos pagi al la Unio dogan-imposton de 136 eŭroj por unu tuno pri bananoj, de 5,8% pri ananasoj, de 18 ĝis 24% pri tinuso kaj ĝiaj konservoj, de 9% pri la rostita kafo, de 2,8% ĝis 6% pri la kakao-produktoj, 8,9% pri palm- kaj kopro-oleoj. La andaj kaj centr-amerikaj landoj, kiuj plejparte profitas, krom el la EPI, ankaŭ el la sistemo de ĝeneraligitaj preferdoganoj SĜP+ (Vd sube) pagas nur 117 eŭrojn pri bananoj en 2014 kaj pagos nur 75 en 2019. Ili eksportas siajn ananasojn, fiŝojn, rostitan kafon, kakao-produktojn kaj palm- kaj kopro-oleojn kun nula dogan-imposto.
Tiu ĉi absurda sistemo ne enkonsideras la diferencojn de ekonomiaj situacioj: en 2012, la meza malneta enlanda produkto (MEP) por unu loĝanto de la kvar ne-AKP-landoj de Okcidenta Afriko estis 1530 dolaroj, kompare kun 4828 dolaroj por la ses ne-AKP-landoj de Centra Ameriko kaj 7165 eŭroj pri la tri andaj landoj. La perspektivoj ŝajnas ne bonaj por la subregiono, kies nutraĵ-deficito saltis (de 11 milionoj da dolaroj en 2000 ĝis 2,9 miliardoj en 2011) kaj kies loĝantaro eksplodas: tricent kvardek milionoj da loĝantoj en 2014 kaj kvincent dek milionoj antaŭviditaj en 2030.
La malfortecon de Afriko en la intertraktadoj ankaŭ kaŭzas la fakto, ke la eŭropanoj grandparte financas la regionan integradon — interalie tra la buĝeto de la Unio ekonomia kaj mona de Okcidenta Afriko (UEMOA)-, sed ankaŭ la kunvenojn de la AKP-landoj-EU komuna parlamenta Asembleo (ACP-EU Joint Parliamentary Assembly) , kaj la profesiajn stud-sesiojn por iliaj fakuloj. Fine kaj ĉefe, la gvidantoj malplifortigas sin mem, aŭskultante la fakulajn kabinetojn, prefere ol aŭskulti siajn proprajn loĝantarojn, kiuj tamen estas mobilizataj kaj konstrukapablaj.
La okcident-afrikaj asocioj proponis, ke ilia regiono estu klasifita “ege Malpli evoluintaj landoj (ege MEL)”, kaj ke oni petu de MOK escepton. Ili ankaŭ sugestas enkonduki 1,5% imposton pri la interŝanĝoj interne de la CEDEAO por kompensi la dogan-impostojn, kiujn devos pagi la eksportantoj de Eburbordo kaj Ganao. “La ŝtatestroj estas misinformitaj. Ni ne komprenas kio malhelpas ilin konsulti la sociajn movadojn. Sed ili fidas nur la burokratojn”, protestis la 25-an de oktobro 2013 s-ro Mamadou Cissokho, honora prezidanto de la ROPPA. “Tio ne estas akceptebla: antaŭ ol fari decidon, kiu koncernas la vivon de milionoj da homoj, necesas konsulti ilin*!”
La Komisiono lasis dubon pri tio, ĉu ĝi eble prokrastos la limdaton de la ratifo al la 1-a de oktobro 2016. La batalo ne finiĝis.
Jacques BERTHELOT
==============
La dogan-impostoj aplikataj de la Eŭropa Unio havas du reĝimojn.
La SĜP mem estas dividita en du partoj. La norma SĜP estas rabato rilate al la normala reĝimo, de meze 3,5 poentoj, aplikata al naŭdek landoj laŭ listo de determinitaj produktoj. La SĜP+ ebligas nulan dogan-imposton por la produktoj de la SĜP-listo al la landoj, kiuj plenumas tri kriteriojn: havi malfortan ekonomion, kies eksportoj al la Unio koncentriĝas je kelkaj produktoj; esti ratifintaj kaj aplikintaj dudek sep traktatojn pri la fundamentaj rajtoj, la sociaj rajtoj, la hommedio kaj la “bona mastrumado”; ne esti klasitaj tri jarojn sinsekve de la Monda Banko inter la “landoj kun meza-supera enspezo”.
Fakte, tiuj du flankoj de la SĜP ebligas al la Unio protekti kelkajn reagemajn produktojn (agrokulturo kaj teksaĵo-vestaĵoj), limigante per kvotoj la kvanton de la importataj produktoj kiuj profitas tiun tarifon. Trans la kvoto, tiuj produktoj dependas de la SFK-reĝimo.
Jacques BERTHELOT