Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Senprecedenca koalicio, malfortaj ĉeneroj

“Milito kontraŭ terorismo”, 3-a Akto

La okcidentaj bombadoj en Irako kaj en Sirio anoncas longdaŭran kampanjon kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato. La retoriko de la Obama-administracio memorigas ĉiutage iom pli tiun de la prezidanto George W. Bush, kies politiko kondukis al la nuna katastrofa situacio. Ĝi estas des pli danĝera, ke Usono kunigas tre nehomogenan koalicion ĉirkaŭ politikaj celoj neklaraj.

ONI NE TROMPIĜU. Tio kio okazas en Proksim-Oriento estas ja relanĉo de la “milito kontraŭ terorismo”, rekte devenanta de la “krucmilito” ekigita de la prezidanto George W. Bush post la atencoj de la 11-a de septembro 2001. Enoficiĝinte en la Blanka Domo, s-ro Barack Obama faris neprajn reviziojn, post la doloraj malsukcesoj suferitaj en Irako kaj en Afganujo. Lia administracio forigis la esprimon “milito kontraŭ terorismo” kaj, precipe, promesis eligi Usonon el tiuj du ŝlimejoj. Tiuj evoluoj ankaŭ spegulis lacecon de la usona publika opinio antaŭ intervenoj tiom kostaj en homaj vivoj, kiom en mono. Fine, Vaŝingtono “turniĝis” al Azio, dezirante iom forgesi la “Middle East, middle of nowhere”, tiu “Proksim-Oriento meze de nenie”*, kiun priskribis usona fakulo: la regiono, escepte pri petrolo, ne plu havas gravan strategian intereson.

* Edward Luttwak, citita en “Le Moyen-Orient, au milieu de nulle part”, Nouvelles d’Orient (“Proksim-Oriento meze de nenie”, Novaĵoj el Oriento), 8-a de majo 2007, http://blog.mondediplo.net

Sed la krizoj ĉiutage memorigis sin al la ministrejo pri eksteraj aferoj (Department of State), kaj Vaŝingtono ne retiriĝis. Atestas pri tio la pli intensa uzo de la senpilotaj flugmaŝinoj kaj politikaj murdoj en Pakistano, Jemeno kaj Somalio, la pluvivo de la Guantanamo-tendaro, la plurestado de armeaj fortoj en Afganujo, la reasertita subteno al Israelo okaze de ties interveno en Gazao en somero 2014...

La parolado de s-ro Obama la 10-an de septembro 2014, anoncante operaciojn kontraŭ la Organizaĵo de la islama ŝtato (OIŜ)* en Irako kaj en Sirio markas la komencon, ne de la detruo de tiu forto, sed de iom-post-ioma reciproka intensigo de la perforto, pri kiu neniu povas antaŭdiri la finon. La usona prezidanto privilegias la militan vidadon, malfavore al la politika agado. Jes ja, s-ro Obama ne referencas al la ideologia simplismo de la novkonservativuloj, kaj rifuzas, ĝis nun, sendi surfacajn trupojn — eĉ se oni nombras jam mil kvincent usonajn konsilistojn surloke. Li ankaŭ taksas la obstaklojn pli bone ol s-ro Bush, kio klarigas lian volon prezenti sian agadon konstruita sur internacia interkonsento. Malŝarĝante sin je siaj respondecoj, la Konsilantaro pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) adoptis, la 19-an de septembro 2014, deklaron sufiĉe malprecizan, por ke Vaŝingtono povu konsideri ĝin kiel permeson al sia milita interveno kaj neniu registaro protestu.

* Le Monde diplomatique adoptas de nun tiun nomadon, kaj ne plu “islama ŝtato”ĉar ja ne temas pri ŝtato.

Unuavide, la koalicio de ŝtatoj starigita kontraŭ la OIŜ ŝajnas pli timinda ol tiu antaŭe starigita kontraŭ la reĝimo de Muamar Kadafi. Okaze de sia pintkunveno en Newport (Kimrujo), la 4-an kaj 5-an de septembro 2014, la Nord-Atlantika Traktato-Organizo (NATO) anoncis, ke ĝi formas la “kernon” de la koalicio kontraŭ la OIŜ kun dek landoj, inter kiuj Francujo, Usono kaj Turkujo. En Parizo, la 15-an de septembro, dudek ses ŝtatoj promesis sian principan partoprenon en tiu strebado, inter kiuj la membroj de la Kunlabor-Konsilio de la Golfo (KKG)*, Rusujo kaj Ĉinujo. Alĝerio, kutime tre sindetenema koncerne la okcidentajn intervenojn en la regiono, subtenas la koalicion en Irako. Eĉ Irano, kiu ne aliĝis al la koalicio, konsideras la OIŜ kaj ties flamiĝantajn admonojn kontraŭ la ŝijaistoj kiel mortigan danĝeron.

* Sauda Arabujo, Barejno, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kuvajto, Omano kaj Kataro.

En la religia sfero, Al-Azhar en Kairo kaj la Konsilio de la grandaj saudaj Ulemaoj en Riado predikis samdirekten, mallaŭdante ne nur la OIŜ, sed ankaŭ la Hizbulahon, la jemenajn ribelantojn de la Houthi-fratoj (houtiistojn) kaj la irakajn ŝijaistajn milicojn. Eĉ en 1990-1991, okaze de la milito, kiu sekvis la invadon de Kuvajto fare de Saddam Hussein, tiom unuanima alianco ne povis formiĝi.

Hezitado de Turkujo

TAMEN, Kiel memorigis Lenin analizante la imperiismajn aliancojn dum la unua mondmilito, “ĉeno valoras tiom kiom valoras ĝia plej malforta ĉenero”. Sed la ĉeno, kiu devas ĉirkaŭfermi kaj sufoki la OIŜ, ne havas nur unu sed plurajn malfortajn elementojn.

Kvankam ĝi membras en NATO kaj havas komunan ducent kilometrojn longan landlimon kun Irako kaj Sirio, Turkujo aperas kiel la plej malforta ĉenero. Ankaro unue pravigis sian singardemon — aparte sian rifuzon lasi Usonon uzi la militbazon Incirlik por militaj agoj en la regiono, kvankam ĝi permesas homhelpajn kaj loĝistikajn agadojn — per sia zorgo protekti la kvardek naŭ ostaĝojn kaptitajn de la OIŜ en la turka konsulejo de Mosulo, kiam ĝi ekokupis tiun urbon la 9-an de junio 2014. Ilia liberiĝo la 19-an de septembro ne tute forigis ĝian hezitadon.

Klarigas ĝin unue ĝia koncernateco en la siria konflikto kaj la prioritato donita al la faligo de la reĝimo de s-ro Baŝar Al-Asad. Turkujo permesis instaladon sur sia teritorio de varbad-retoj por la opozicio, inkluzive de la plej radikala, ligita al Al-Kaido, eĉ al la OIŜ. Inter la eksterlandaj batalantoj de tiu ĉi, la turkaj civitanoj estas unu el la ĉefaj konsistaĵoj*. Azila tero por preskaŭ miliono kaj duono da siriaj rifuĝantoj, ĝi timas, ke rekta engaĝiĝo kontraŭ la OIŜ estigos ondon da atencoj sur ĝia teritorio.

* Vd Ceylan Yeginsu, “ISIS draws a steady stream of recruits from Turkey”, International New York Times, Parizo, 15-a de septembro 2014.

Sed la plej serioza hezito de Ankaro rilate la koalicion koncernas la kurdojn. Komencinte internan politikan dialogon kun la Partio de la Laboristoj de Kurdujo (Kurdistano) (PLK), Ankaro rigardas ĝian armean plifortigon kiel tre maloportunan. Ĉar, kvankam la kurdoj ja, en iuj okazoj haltigis la antaŭeniron de la OIŜ, ne estas la irakaj “peshmergoj”, — tiuj batalantoj pretaj alfronti morton, kiel indikas ties nomo — kiuj esence batalis. De la kvazaŭ aŭtonomeco de la kurda-iraka regiono (kiu ekzistas de la Golfo-milito, en 1990-91), iliaj gvidantoj ĉefe interesiĝas pri negoco kaj pri siaj dividoj. Plivastigo de ilia teritorio (ekokupo de Kirkuko) kaj sendependo estas ilia ĉefa celo, ne la lukto kontraŭ la OIŜ. Estas la PLK kaj precipe ties siria branĉo, la Partio de la demokrata Unio (PDU), kiuj provizis la plej grandan parton de la batalantoj. Kvankam tiuj movadoj estas eĉ metitaj de Vaŝingtono kaj Bruselo sur la liston de la terorismaj organizaĵoj, ili tre verŝajne povos ricevi kaj uzi armilojn provizitajn de Okcidento al la kurdoj. Jen plia pruvo, ke la koncepto “terorismo” varias laŭ cirkonstancoj, kaj celas antaŭ ĉio miskreditigi tian aŭ tian ĉi organizaĵon, por pravigi militajn intervenojn.

Dua necerta ĉenero: Sauda Arabujo. Ĝi ĉi lastajn monatojn faris radikalajn iniciatojn por kontraŭstari la OIŜ, adoptante severajn kontraŭ-terorismajn leĝojn, kiujn ĝi uzas ankaŭ kontraŭ ĉiuj aliaj oponantoj*. La lando ne forgesas la mortigan atenco-kampanjon de Al-Kaido sur sia teritorio inter 2003 kaj 2006. Riado ankaŭ strebas moderigi la predikojn de siaj imamoj. La ministrejo pri religiaj aferoj enskribis centon da ili, taksataj “ekstremistoj” en intensaj reedukaj kursoj, minacante eksigi ilin se ili ne ŝanĝiĝas*. Restas la demando, pri kiaj estos la konsekvencoj de tiu nova orientiĝo al religiuloj nutrataj de jardekoj per tiu ekstremisma interpretado de islamo, kiun ili larĝe kontribuis eksporti tra la mondo.

* Vd “La granda timo de Saud-Arabujo”, Le Monde diplomatique, majo 2014.
* Saudi Gazette, 19-a de septembro 2014, www.saudigazette. com.sa.

Same kiel multaj gvidantoj de la regiono, la reĝo Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud ne fidas s-ron Obama. Li pardonas al li nek lian forlason de la egipta prezidanto Hosni Mubarak en 2011, nek lian rifuzon bombardi Sirion en septembro 2013. Li dubas pri lia kapablo trudi veran ŝanĝon al Bagdado, kiun la reĝo konsideras forte dependa de Tehrano. Arabujo sentas sin solidara de la irakaj sunaistoj, kiujn ĝi plufoje helpis. Ĝi akuzas la eksan registaron de s-ro Nouri Al-Maliki esti, per sia kontraŭ-sunaisma politiko, la unua respondeculo de la sukceso de la OIŜ. Fine, la malfido al Irano restas enradikita kaj la gazetaro financita de la reĝlando pretendas, kontraŭ la logiko, ke la OIŜ povus rifuĝi en Irano*. Timema realproksimiĝo ja aperas inter Tehrano kaj Riado, sed solida alianco restas malverŝajna.

* Vd ekzemple, “Saudi security officials warn Islamic State fighters may regroup in Iran”, Asharq Al-Awsat, 20-a de septembro 2014, citita de BBC Monitoring, Londono, 21-a de septembro 2014.

Oficiale, Irano ne aliĝis al la koalicio. Ĝia rifuzo de la Parizo-Konferenco de la 5-a de septembro — paralela al la vetoo, kiun Riado metis kontraŭ ĝia inkluzivo — malfortigas la kontraŭ-OIŜ-fronton. Kiel rekonis la 75-jara Gvidanto de la revolucio Ali Ĥamenei, el la hospitalo, kie li ĵus estis operaciita, kelkaj iranaj gvidantoj volis iri al Parizo, sed li kontraŭstaris: “La intencoj de la usonanoj estas malbonaj, iliaj manoj plenas je iraka sango kaj ni ne povas kunlabori kun ili*.” Kaj Irano restas suspektema, same kiel Rusujo, fronte al la bombadoj al OIŜ en Sirio, timante provojn malstabiligi la Damasko-reĝimon.

* Reza Haghighat Nejad, “‘The Americans amuse me’, says Khamenei”, 15-a de septembro 2014, http://en.iranwire.com/features/6011

Tehrano kaj Vaŝingtono gvidas kompleksajn intertraktadojn koncerne atomarmilojn, kiuj devas finiĝi antaŭ la 24-a de novembro. Interkonsento ebligus al la du ĉefurboj aliri per nova rigardo la regionajn dosierojn (Sirio, Jemeno, Libano), sed estas malverŝajne, ke la islama Respubliko permesos al usonanoj regajni influon en Irako, je ĝia malavantaĝo.

Usono ne povas trovi iun ajn konsolon en la iraka politika pejzaĝo. La ŝijaismaj milicoj, tre ligitaj al Tehrano, publikigis komunan komunikon avertante kontraŭ la sendo de usonaj soldatoj surloken*. La plej grava, Asaïb Ahl Al-Haq (“Ligo de la justuloj”), kreita de la eksa ĉefministro Al-Maliki, tenas sub sia kontrolo la novan registarestron, s-ro Haïdar Al-Abadi: ĝi sukcese rifuzis la nomumon de ambaŭ ministroj pri defendo kaj pri internaj aferoj, kiuj devintus simboli la “malfermiĝon” de la nova povo*. Fama pro siaj atakoj kontraŭ la sunaistoj, publike mallaŭdataj kiel “spionoj”, ĉu ĝi estos la plej dinamika elemento de la milito kontraŭ la OIŜ?

* Ahmed Ali, “The Iraqi shi’a militia response to the US anti-ISIS coalition”, 16-a de septembro 2014, http://iswiraq.blogspot.fr
* David D. Kirkpatrick, “Shiite militias in Iraq pose puzzle for US”, International New York Times, 18-a de septembro 2014.

Rekonkero nepre postulas la kreadon de registaro de nacia unio en Bagdado. Kvankam s-ro Al-Abadi, la nova ĉefministro, faris kelkajn paŝojn tiudirekten, adoptis pli kolektivan stilon, ordonis ĉesi la bombadojn de la civilaj zonoj sub la rego de la OIŜ, li ŝajnas nekapabla impulsi alproksimiĝon inter ĉiuj politikaj fortoj*: la ŝijaismaj milicoj disponas pri tro granda pezo kompare kun la armeo; la sunaistoj estas traŭmitaj pro la sperto de 2006-2007, kiam ili, partopreninte la batalon kontraŭ Al-Kaido, estis poste marĝenigitaj kaj subpremataj. Kaj la kurdaj gvidantoj revas nur pri sendependa ŝtato*. De la konstitucio trudita de Usono en 2005, en Irako estas religia sistemo, kiu memorigas tiun de Libano. Ĝi igas praktike neebla la kreadon de nereligiaj partioj. Sen vera politika reformo, Irako estas kondamnita je divido kaj ĥaoso.

* Reidar Visser, “The new Iraqi prime minister: A change in style or substance?”, Middle East Institute, 17-a de septembro 2014, www.mei.edu
* Vd Allan Kaval, “Dans Kirkouk, la Jérusalem kurde”, Le Monde diplomatique, julio 2014.

Se la irakanoj, eĉ kun la usona aviadila apogo, montriĝas nekapablaj — kiel estas antaŭvideble — retroirigi la OIŜ, kio estos la venonta etapo? Antaŭ la senata komisiono pri militaj aferoj, la 15-an de septembro, la generalo Martin E. Dempsey, stabestro de la armeoj, ne ekskluzivis la sendon de usonaj trupoj se la nuna strategio ne funkcios. Pli krude, la generalo Michael Hayden, eksa direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) kaj de la National Security Agency (NSA) klarigis la antaŭan tagon sur la Fox News-televid-ĉeno: “Mi opinias, ke ni havos specialajn fortojn en Irako kaj en Sirio. Mi ne opinias, ke ni havos tie regulajn trupojn, kvankam du eksaj ĉefoj de la Centcom (Centra Komandejo, ŝarĝita pri la tuta mez-orienta regiono) opinias, ke ni direktas nin al tio. Mi jam ne samopinias.*.”

* www.foxnews.com
La siria kap-rompaĵo

INFLUA usona fakulo pri armeaj aferoj, Anthony H. Cordesman, de la Center for Strategic and International Studies (CSIS), (Vaŝingtono), kvankam malfavoranta la sendadon de usonaj trupoj, rimarkas: “Irako (...) konservas batalantajn trupojn, sed bezonos specialajn fortojn, trupojn kiel la Rangers kaj aliajn fakulojn por kunordigi, trejni, starigi ligon inter la surfacaj fortoj kaj aer-fortoj. (...) Nia tuta sperto en Vjetnamujo, en Afganujo, niaj unuaj monatoj en Irako, la provoj krei efikajn ribelulojn en Sirio kaj la neintensaj bataloj en Jemeno, konfirmas decidan lecionon de la milita historio: la trupoj de lando malforta kaj dividita bezonas helpon por esti kapablaj evoluigi sian koherecon, efikan aŭtoritaton kaj batal-kompetentojn*.”

* “Iraq, Syria, and the Islamic State: The “boots on the ground” fallacy”, CSIS, 19-a de septembro, http://csis.org

Nu, se elradikigi la OIŜ en Irako ŝajnas ekster kapablo, kion diri pri Sirio? Vaŝingtono, same kiel Parizo, rifuzas rerajtigon de la regpovo de s-ro Al-Asad. Tre malmultaj observantoj kredas, ke la 500 milionoj da dolaroj voĉdonitaj de la Kongreso por subteni la sirian moderan opozicion rapide ŝanĝos la surlokajn fortorilatojn. Do, kiu kondukos la surfacan ofensivon kontraŭ la OIŜ? La bombado de celoj en Sirio, komencita la 22-an de septembro, ne estos pli efika ol en Irako, kaj povus montriĝi politike kosta: Tehrano kaj Moskvo kontraŭstaras ĝin, kaj Parizo, unu el la malmultaj ĉefurboj milite engaĝitaj flanke de Usono, rifuzas ĝis nun etendi sian agadkampon al Sirio, kiam neniu UN-rezolucio permesas tion pravigi.

La historio povas oferti kelkajn instruojn. En 1955, Vaŝingtono sendis en Vjetnamujon unu simplan armean mision, taskitan reorganizi la armeon. En 1959, tiu nombro fariĝis dekkvin. En 1965, oni nombris pli ol cent mil soldatojn (vd “La voĉo de Francujo enterigita sub bombojn”) La vjetnama milito daŭris ĝis 1975, kiam Usono fine akceptis ke, malgraŭ sendado de fortegaj armeaj trupoj, restas ĉiam malfacile decidi, anstataŭ la popolo, kio estas bona por ĝi.

Alain GRESH