Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La retronombrado fine atingas nulon. Blanka nubo formiĝas sur la ekrano de la Ĉina Reta Televido (“China Network Television, CNTV”), kaj emocio montriĝas en la vizaĝo de la prezidanto Evo Morales. La artikaj brakoj de la lanĉejo liberigas la raketon Longa Marŝo 3-B, kiu, iom poste, seniĝas je la Tera altiro. En tiu 21-a de decembro 2013, la ĉina raketo metas en orbiton la unuan sateliton de telekomunikado en la historio de Bolivio, la Tupak Katari (TKSAT-1).
Tiu evento, historia por la anda lando, montras la densiĝon de la diplomatiaj, ekonomiaj kaj teĥnologiaj rilatoj inter la azia giganto kaj Latinameriko ekde la mezo de la unua jardeko de nia jarcento. Usono cedis al Ĉinujo sian lokon de unua komerca partnero de kelkaj landoj de sia iama “postkorto” — interalie Brazilo. En Havano, dum la dua pintkunveno de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj (CELAC), la 28-an kaj 29-an de januaro 2014, la tridek tri membrolandoj decidis kun Pekino la starigon de konstanta forumo de kunlaborado; grava evoluo en partnereco ĝis tiam limigita al duflankaj rilatoj. Ĉu tiu evoluo, prezentata kiel signo de regiona emancipiĝo, sekvigos pli profundan ŝanĝegon de la mondaj ekvilibroj?
La orientiĝo de la internacia komerco al Azio-Pacifiko ne preterlasis Latinamerikon. Kvankam Usono restas la ĉefa partnero, kun proksimume 843 miliardoj da dolaroj da transakcioj en 2012, la banko HSBC ne hezitis antaŭdiri, ke Ĉinujo ĝis la jaro 2030 forprenos de ĝi tiun rangon.* Inter 2000 kaj 2013, la komerco efektive pasis de 10 al ... 257 miliardoj da dolaroj.*
Ĉinujo, zorgante subteni sian disvolvomodelon per sia interna merkato, volas sekurigi siajn provizojn je krudmaterialoj. El tiu vidpunkto Latinameriko estas samtempe liveranto kaj partnero. La ĉinaj industrioj estas jam la ĉefa celo de la eksportoj de Brazilo, Peruo kaj Ĉilio (la dua por Kolombio, Kubo, Urugvajo kaj Venezuelo). Cerealoj, mineraloj kaj hidrokarbonaĵoj kovras 70 elcentojn de tiuj eksportoj.
La latinamerikaj ŝipoj survoje al Ĉinujo reuzas la iamajn komercajn cirkvitojn — kiam la britaj ŝipoj venigis kupron, sukeron kaj spicaĵojn al Liverpulo antaŭ ol transporti finproduktojn al Latinameriko — kaj survoje renkontas kestegoŝipojn venantajn el la havenoj de Ŝanhajo aŭ Tianjino. Ŝarĝitaj de fabrikproduktoj (91 elcentoj de ĉiuj ĉinaj eksportoj al Latinameriko), ili estas nun la ĉefa provizofonto de la brazila merkato kaj la dua por la duono de la ceteraj latinamerikaj merkatoj.*
La daŭrigo de tiu komerca cirkvito estas tamen akompanata de grava ŝanĝo. Dum longa tempo tiu speco de rilatoj kaŭzis problemon konatan sub la nomo de “malekvilibro de komercaj kondiĉoj”: la valoro de la ne transformitaj produktoj iom post iom malkreskis, dum tiu de la fabrikvaroj kreskis kun la enpreno de novaj teĥnologioj. La latinamerikaj eksportoj de krudmaterialoj fariĝis malpli valoraj kaj ĝiaj importoj pli multekostaj, kaj la kontinento penis por ekvilibrigi siajn eksterajn bilancojn.
Dum la 2000-aj jaroj la prezoj de la krudmaterialoj ege altiĝis kaj tiu de la fabrikvaroj malaltiĝis tiom kiom la monda fabriko delokiĝis al la oriento. Tute logike Latinameriko devus profiti tiun situacion. Sed tio ne okazas. Ĉar la evoluo de la komercaj kondiĉoj favora al tiu regiono reaktivigas alian minacon eĉ pli malnovan.
En la 16-a jarcento. La hispana krono organizas la prirabadon de la Nova Mondo. La oro kaj la altvaloraj metaloj, kiuj inundas la iberan duoninsulon, transformas la hispanajn komercistojn en riĉajn rentulojn. Sed ilia riĉaĵo profitigis antaŭ ĉio la naskiĝantajn industriojn en la resto de Eŭropo: la fabrikado de varoj malkreskis en Hispanujo, kaj tio rapidigis la kadukiĝon de la hispana imperio. “Hispanujo posedis la bovinon, sed aliaj trinkis la lakton”, resumas la urugvaja verkisto Eduardo Galeano.*
La aferoj ŝanĝiĝis nur malmulte. La aldonvaloro en la industriaj procezoj daŭre ne estiĝas en la regiono, kies rilato kun Ĉinujo pligravigas la “re-primarigon” de la ekonomioj: pli grava dependo de Latinameriko de la mondmerkato kaj de la primara sektoro, kiu kreas malmulte da riĉaĵo kaj da dungoj. Mallonge, se Latinameriko nun posedas la bovinon, ĝi ne vere trinkas ties lakton ...
La intensiĝo de la postulo je krudmaterialoj cetere pligravigas alian malfacilaĵon. “Se vi rigardas tra la fenestro, antaŭ nelonge observis s-ro Andrés Velasco, eksa ĉilia ministro pri financoj, vi vidas proksimiĝi gigantan cunamon de riĉaĵo. Kaj tiu fenomeno, kiun oni perceptis pozitiva antaŭ kelka tempo, mi konsideras ĝin terura. Kial? Ĉar tiu cunamo komplikigos al ni la vivon politike [...] kaj malfaciligos niajn makroekonomiajn arbitraĝojn.”*
La problemo, kiun s-ro Velasco identigis, havas nomon: la “nederlanda malsano”, asociita kun la malkovro de la plej granda kuŝejo de natura gaso en la mondo en la nederlanda provinco Groningo, en la nordo de la lando, fine de la 1950-aj jaroj. La gaseksportoj tiam kreskegis kaj la multa alveno de eksterlanda mono ege altigis la valoron de la nederlanda mono, la guldeno. Sekvo: la produktoj de la lando plikostiĝis en la eksterlandaj merkatoj, dum la kosto de la importoj malaltiĝis. Rezulto: malkresko de la industria sektoro en Nederlando.
La moderna Latinameriko troviĝas en simila situacio. Sub la alfluo de eksterlanda mono (ligita kun la eksportoj, sed ankaŭ kun investoj), la valutoj de la regiono konsiderinde apreziĝis dum la 2000-aj jaroj. La valoro de la real-o, ekzemple, kreskis je 25 elcentoj inter 2010 kaj 2011 kaj instigis la brazilan ministron pri financoj Guido Mantega alarmi pri “milito de la valutoj” (sufiĉe larĝe nutrata de la ĉina “partnero”).* Dum vojaĝo al Pekino, en aprilo 2011, la brazila prezidantino Dilma Rousseff do instigis siajn interparolantojn “reekvilibrigi” la komercajn interŝanĝojn.
Noteblas kelkaj sukcesoj, ekzemple la antaŭ nelonge akirita transigo de teĥnologio pri la fabrikado de trajnoj, okaze de instalado de ĉina fabriko sur la brazila teritorio. Sed la resto de Latinameriko restas senhelpa. Ĉinujo disponas pri grava avantaĝo kompare kun siaj partneroj: ĝi sukcesas eviti la situaciojn de dependeco en la energia kampo. Ekzemple, kiam en aprilo 2010 Argentino trudis kontraŭdumpingajn disponojn pri kelkaj ĉinaj importoj (ŝuoj, teksaĵoj, ŝtalo), Pekino respondis per interrompo de siaj aĉetoj de argentina petrolo, sen tamen endanĝerigi sian provizon je energio. Bonaero ne havis alian elekton ol retropaŝi ...
La azia giganto masive financas la latinamerikajn landojn, danke al rektaj investoj taksataj je proksimume 10 miliardoj da dolaroj jare (kontraŭ 244 miliardoj de Usono)*, kaj al interkonsentitaj pruntoj, precipe tra la Banko de Disvolvado de Ĉinujo (CDB), en la kadro de interkonsentoj pri kunlaborado de ŝtato al ŝtato. Garantiitaj per petrolo, mineraloj aŭ sojo, tiuj interkonsentoj pri konstruado de kampkulturaj, energisektoraj kaj minejaj infrastrukturoj, pri transporto, loĝejoj aŭ pri sciencaj kaj teĥnikaj projektoj, atingis 102,2 miliardojn da dolaroj inter 2005 kaj 2013.* Pekino cetere atingis sian integriĝon sine de la Interamerika Banko pri Disvolvado (IBD) kaj de la Banko de Disvolvado de Karibio (BDK). Tiu zono, kiu entenas kvin el la dudek tri landoj kiuj agnoskas Tajvanon, inter 2003 kaj 2012 ricevis kvinoble pli da ĉinaj investoj.
Tiu partnereco, kvankam ne ekvilibra, tamen estas politika avantaĝo por la latinamerikaj gvidantoj. Ĝi nutras la aperadon de “nova meza klaso”, laŭdatan de la internacia gazetaro kaj karakterizitan de kreskego de konsumaĵoj. Nu, laŭ la brazila ekonomikisto Marcio Pochmann, proksima de la Partio de Laboristoj (PT, reganta), la esprimo signifas fakte la “novajn laboristojn malriĉajn”, kiuj malkovras la superbazarojn nur ĉar oni tie nun vendas malmultekostajn produktojn faritajn eksterlande.*
Okaze de la pintkunveno de la BRICS (Brazilo, Ruslando, Barato, Ĉinujo, Sud-Afriko) en Fortalezo, en Brazilo, de la 14-a ĝis la 16-a de julio 2014, la prezidanto Xi Jinping faris sian duan vojaĝon en Latinameriko. Ĉinujo restis diskreta dum la “varmegaj” konfliktoj, kiel la nuna krizo en Venezuelo, la puĉo en Honduro en 2009, la provo de puĉo en Ekvadoro en 2010, ktp. Ĝi respektas la kvin principojn de la neoficiala “interkonsento de Pekino”, kiu gvidas ĝian eksteran politikon: respekto de la teritoria integreco kaj de la absoluta suvereneco de la ŝtatoj; neagreso; ne-entrudiĝo en la internajn aferojn; egaleco kaj strebado al ambaŭflankaj avantaĝoj; paca kunekzistado. En la subkontinento la rompo kun la vaŝingtonaj metodoj ne pasis nerimarkita* ...
Serĉante ekonomian kaj politikan aŭtonomecon, la plej multaj landoj de la regiono do elektas Ĉinujon: en la okuloj de la registaroj devenaj el la progresema ondo de la 2000-aj jaroj, tiu nova dependo — kiun necesas transformi en interdependecon, laŭ la analizo de la esploristo Francisco J. Verdes-Montenegro Escáñez* — restas preferinda al la antaŭa. La dua monda ekonomia potenco enkorpigas la promeson de diversigo de la aliancoj. Tiu rilato ebligas, en perspektivo de konstruado de multpolusa mondo, mildiĝon de la subordiĝo al la internacia financa arĥitekturo — Internacia Mon-Fonduso kaj Monda Banko, precipe — kaj al la usona kuratora potenco.
Ĉu tamen pro tio necesas konkludi la estiĝon de “granda Sudo”, garantio de malfortiĝo de la dominanta ekonomia sistemo kaj de ties rabaj logikoj? Aŭ ĉu temas pli ĝuste pli redistribuado de la roloj inter iamaj kaj novaj potencoj en la batalo por hegemonio?
Christophe VENTURA.