Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu la franca gazetaro nutras aliajn projektojn ol malmultigi sian personaron kaj serĉi sian savon aliloke ol en ĵurnalismo? Tia orientiĝo ŝajnas senelira, dum la ambicio de bona ĵurnalismo estas daŭre promesplena por la estonteco.
La 20-an de aŭgusto 2013, la franca gazeto Libération provis relanĉi sian laman vendon per la sekva reklamslogano: “Kiam ĉio iras rapide, nur unu solvo: iri ankoraŭ pli rapide”. Solvo ŝajne malbona. Jaron poste, la vendoj de la gazeto daŭre ŝrumpadis, kaj ĝiaj gvidantoj anoncis la maldungon de pli ol triono de ĝia personaro. Samtempe ili postulis, ke la restanta personaro produktu pli da malhomogenaj “enhavoj” per malpli da ĵurnalistoj. Tiujn, kiuj povus esti tentataj rezisti al tio, la nova ĝenerala direktoro Pierre Fraidenraich avertis: “Estos tio aŭ la morto”.* Certe okazos ambaŭ.
Sur la planedo ne mankas pli korŝiraj katastrofoj ol la senĉesa agonio de malgranda entrepreno pro ŝrumpantaj spezoj kaj mankantaj klientoj ... Sed, kvankam tiu historio povas ŝajni duaranga, ĝi prilumas du gravajn elementojn de epoka romano: paperan gazetaron, kies ĝenerala stato oscilas inter kadukiĝo kaj komao, kiun stiras gvidantoj, kiuj jam ne kredas je ĝia ekonomia estonteco nek je ĝia demokratia misio; registaran maldekstron nekapablan esprimi ion alian ol la salajratajn pasiojn de siaj kontraŭuloj (“Mi amas la entreprenon”). La ĵurnalo Libération, kiu servis kiel gazeta esprimilo al [la “socialista” franca prezidanto] s-ro François Hollande, estas ensuĉata de tiuj du kirloventoj. La “morto”, kiu vagadas ĉirkaŭ tiu gazeto, estas do nur la antaŭsigno de la alia morto, kontraŭ kiu la franca ĉefministro avertas — “La maldekstro povas morti” —, por regrupigi siajn lastajn fidelulojn.
En la kazo de tiu gazeto, la imagata kuracilo estas dependigi ĝian pluvivadon de ĉio alia ol de la ĵurnalismo: organizado de kolokvoj alte pagataj de la teritoriaj kolektivaĵoj*, “reciproka reklamado” por la ĉefa akciulo de la gazeto, la kablotelevida operatoro kaj liveranto de interret-aliro SFR-Numéricable, transformado de la sidejo de la gazeto en distrejon en laŭmoda kvartalo de la ĉefurbo. La perspektivo de la registara maldekstro siavice reduktiĝis al tio, ke oni petegas siajn subtenantojn iri plu la vojon — kiu kondukis la “ekstremdekstron ĝis la pordoj de la potenco” — ripetante al ili, ke ne ekzistas alia vojo por ... malebligi la ekstremdekstron enpotenciĝi.
Sed tiuj, kiuj ne cedas al la kutima manio de la ĵurnalismo trovi ion originalan tie, kie pli ordinaraj homoj tuj malkovras konatajn trukojn, jam de longa tempo ne konsideras Laurent Joffrin heredanto de Jean-Paul Sartre, fondinto de Libération nek s-ron Hollande la heredanto de Jean Jaurès.* La franca prezidanto ja bezonis ian aŭdacon por aserti, ke lia “vera kontraŭulo” estas la financo, dum li decidis fari nenion kontraŭ ĝi, sed kion diri pri la direktoro de Libération, kiu, dum la sama interparolado, proklamas, ke lia gazeto estas “la plej libera de Francujo” kaj avertas tiujn, kiuj ankoraŭ laboras por ĝi: “Ni ne insultos la akciulojn kiuj metis 18 milionojn en la gazeton”.*
Prefere oni ja evitu tion, des pli se oni devas baldaŭ peti de ili pli. Ĉiukaze, dum “la akciuloj” de la grandaj komunikiloj troviĝas inter la plej riĉaj riĉuloj de la lando, kaj ili dividas inter si la plej gravan parton de la franca gazetaro*, dum ili tiras siajn riĉaĵojn el la plej viglaj sektoroj de la monda ekonomio (luksaĵ-industrio, grandaj projektoj de publikaj laboroj, armado, Interreto) kaj dum ili ne ĉesas movi siajn akciojn de unu gazeto, unu televido aŭ unu interretejo al alia, direkti siajn polemikaĵojn aŭ siajn mokojn nur al la nuna prezidanto aŭ al ties ministroj signifas mallaŭdi spektaklon kies marionetistojn oni antaŭe laŭdegis.
La amkantoj, kiujn la respondeculoj de la komunikiloj direktas al siaj proprietuloj — “Mi deziras al ĉiuj gazetoj kaj al ĉiuj komunikiloj havi akciulon kiel nian” siavice proklamis la direktoro de Le Point pri la familio Pinault* — ĉiukaze atestas pri zorgiga ŝanĝiĝo en la fortrilatoj inter ĵurnalistoj kaj investistoj.
La gazetaro estas nun sektoro tro difektita por ke ĝi povu rezisti al la grandaj kompatantaj riĉaĵoj kiuj bonvolas kompensi la deficitojn. Libération perdas ĉiutage 22.000 eŭrojn, do proksimume 16 elcentojn de sia spezo.* Lastan jaron, nur du — Les Echos kaj La Gazette des courses — el la dek ok francaj ĵurnaloj registritaj de la Office de justification de la diffusion (OJD) spertis altiĝon de siaj vendoj, je 1,86 kaj 2,60 elcentoj respektive. Samtempe ducent kvardek el la tricent unu semajnuloj, monatuloj, dumonatuloj kaj trimonatuloj spertis malkreskon, kelkfoje senteblan, de siaj vendoj: -21 elcentoj por Les Inrockuptibles, -19 elcentoj por Marianne, -16 elcentoj por Le Canard enchaîné.
La deturniĝo de la legantaro okazas en momento en kiu ankaŭ la enspezoj per reklamo malkreskas — tiuj de la papera gazetaro falis je 27 elcentoj inter 2009 kaj 2013. En tiaj kondiĉoj, la grandaj mastroj jam ne investas en gazeton kun la espero tiri el ĝi financan profiton. “Serge Dassault, memorigas la magazino Capital, perdis nur per Le Figaro de kvin jaroj mezume 15 milionojn da eŭroj jare. Michel Lucas, la ĉefo de Crédit mutuel, 33 milionojn mezume kun siaj naŭ regionaj ĵurnaloj en la oriento de Francujo. Claude Perdriel havis proksimume 5 milionojn da deficito, antaŭ ol forcedi sian Nouvel Observateur. Bernard Arnault akumulis pli ol 30 milionojn da perdoj ekde kiam li aĉetis Les Echos. La sola kiu saviĝis, François Pinault, dum longa tempo rikoltis 2 ĝis 3 milionojn da profito per Le Point, sed li estis en perdo en la unua duono de 2014.”*
S-ro Patrick Drahi tamen decidis meti 14 milionojn da eŭroj por savi la gazeton Libération, ĉar li atendas alian profiton el sia investo. “Oni rigardas dufoje antaŭ ol ataki la mastron de gazeto, daŭrigas Capital. La nekonata ĉefo de Numericable, Patrick Drahi, estis “neniu” kiam li akiris SFR. Pro tio li estis atakata ĉiufronte — imposto eksterlande, dubindaj holdingoj en Bahamoj, malcerta franca civitaneco. Pro tio: Libération. Tio ne estas televido, kompreneble, sed la malinstiga efiko ne estas nenio. Xavier Niel siavice pasis de la statuso de pirato de telekomunikiloj al membro de la potencularo ekde kiam li fariĝis kunproprietulo de Le Monde en la jaro 2010. Kaj tio malmultekoste: lia riĉaĵo varias ĉiutage en la borso je pli ol 30 milionoj da eŭroj, la sumo kiun li investis en tiun vespergazeton.”
Atingi, ke la redakta linio de preskaŭ ĉiuj komunikiloj sekvu retorikon de liberala kaj malabundiga politiko, tamen ne bezonas ĉiumomentan premadon. La formado kaj la sociigo de la plej multaj ekonomikaj ĵurnalistoj, kiel tiu de la ĉefartikolistoj, garantias ke ili pensas sponte kiel la Internacia Mon-Fonduso, la financkontrolejo aŭ la mastraro. Tiel, la usona ekonomikisto Paul Krugman montras preskaŭ ĉiusemajne en la New York Times, ke ĉiuj timoj de la monistoj* montriĝis senbazaj, precipe tiu, laŭ kiu la publikaj deficitoj senbride akcelas la inflacion, ke ĉiuj avertoj de la kejnzanoj* estis konfirmitaj, precipe la ideo ke la politikoj de malabundo rompas la kreskon.
Tamen, plendas li, la monistoj daŭre triumfas, precipe en la grandaj komunikiloj. Nu, kiel eblas dubi, ke la preskaŭ tuta malapero de sendependa gazetaro aŭ ĝia iom post ioma subordiĝo al la grandaj interesoj kiuj jam determinas la ekonomian kaj socialan politikon de la registaroj nutras la konservativan humoron en kriza Eŭropo?
En Francujo, la prezidanto de la respubliko praktikas de du jaroj ekonomian politikon laŭ la rekomendoj de la gazetaro. La rezultoj, sekve, estas tre malbonaj. Nu, anstataŭ danki s-ron Hollande ke li tiel atente plenumis iliajn katastrofajn postulojn, la ĉefartikolistoj postulas nun ke li pli rapidu en la sama direkto, kaj post plenumo ... demisiu. Ĉefartikolisto de la Figaro siavice tuj instigas la ŝtatestron — jen la plurismo — fari la saman oferon: “Hollande ŝajnas hodiaŭ sen ajna kapablo restariĝi. Ĉu ne plia kialo por, kun la dorso ĉe la muro, riski ĉion? Ĉu ne irante rekte kaj kuraĝe, ĝis la fino de politiko reforma kaj liberala, preta perdi sian plimulton?”* La “reveno” de s-ro Nicolas Sarkozy ŝajnas garantii, ke persona alfrontiĝo inter defendantoj de politikoj kvazaŭ identaj daŭrigos la enhavon de la franca publika debato dum la venontaj jaroj. Kaj ke la komunikiloj ritmigos la tuton laŭ trudobseda maniero okaze de enketoj kaj alarmoj kontraŭ terorismo.
Ekde 1989, la elsendo de la radio France Inter “Là-bas si j’y suis” ebligis al grava kaj socie diversa publiko eskapi el tiaj manipuladoj danke al alia rigardo al la aktualaĵoj, socialaj sed ankaŭ internaciaj. La ĵurnalistoj de Le Monde diplomatique estis tie regule invititaj. Lastan junion, kun la preteksto de la aĝo de la animantoj kaj de malkreskanta aŭskultantaro, la direktoroj de la radistacio aŭtoritate fermis tiun spacon de libereco. Tamen, Radio France daŭre venigas spertajn ĵurnalistojn kiel Christine Ockrent kaj aliajn kiuj akumulas realajn malsukcesojn, kiel Nicolas Demorand, lastatempe elpelita el la direktejo de Libération post kiam 89,9 elcentoj de la salajruloj de la gazeto postulis lian foriron. Sed tiaj homoj ne dronas, ĉar tiom certas ilia engaĝiĝo por la tutmondigo laŭ la mastraj interesoj (Ockrent) aŭ por la socialliberalismo (Demorand).* La malapero de la sola ĉiutaga tutfrancuja radiprogramo konata kiel misharmonia en la komunikila koncerto, kaj kies enketoj donis la parolon al la popolaj kategorioj de la loĝantaro, signifas do hakilan baton kontraŭ la plurismo.*
La defendo de Le Monde diplomatique kaj la larĝigo de ĝia influo fariĝas do des pli urĝaj. Nu, en 2013, la mobilizado de la legantoj valoris la penon. La vendo de la monatulo (-0,61 elcentoj laŭ la OJD) efektive rezistis pli bone ol tiu de la plej multaj aliaj gazetoj. Kaj ĉi-jare, por la unua fojo de 2003, niaj vendoj dum la unuaj tri monatoj superis tiujn de la antaŭa jaro. La sumo de la donacoj de la legantoj, kiuj fariĝis esenca piliero de nia financado, cetere forte progresis kaj atingas pli ol 250.000 eŭrojn (kontraŭ 180.000 eŭroj en 2013). Fine, la nombro de abonintoj al niaj ciferecaj arĥivoj pasis de 0 fine de 2012 al 6.947 en 2013, por atingi 11.382 en septembro 2014.
Tiu ĉi lasta ekzemplo montras: ni provas anticipi la malfortiĝon de la vendoj de nia gazeto kaj la rolon pli kaj pli marĝenan de la reklamaj enspezoj en niaj spezoj (1,6 elcentoj en 2013) per tio, ke ni senĉese serĉas aliajn rimedojn, inkluzive ciferecajn, por konigi nian vidmanieron. Ili devas ebligi al ni mobilizi novajn legantojn por ludi pli gravan rolon en la publika debato. Nia Manlibro de kritika historio (Manuel d’histoire critique) estas parto de tiu eldona same kiel politika perspektivo. Kaj ĝi estas unu el tiuj projektoj, kiujn ni ne povintus bone sukcesi sen via helpo en formo de abonoj kaj de donacoj.
En 2013, Le Monde diplomatique malaperis el la listo de la ducent publikigaĵoj plej helpataj de la publikaj potencoj, kie ĝi troviĝis en la cent sepdek oka rango. Samtempe la magazino Closer restis en tiu listo (en la okdek oka pozicio, kun 533.221 eŭroj) kaj la mastrara ĵurnalo L’Opinion eniris ĝin.* Tia serio de malĝustaĵoj emfazas la urĝan neceson ĝisfunde reekzameni la helpojn al la gazetaro. Ili devus unue utili al tiuj gazetoj kiuj kontribuas al la demokratia debato kaj kiuj ne volas dependi de la mono de la grandaj riĉaĵoj. Ni estas malproksimaj de tio, kiam Télé 7 jours, parto de la grupo Lagardère, ricevas proksimume 7 milionojn da eŭroj, kaj Le Monde diplomatique ... 108.600. Sed ankaŭ tie, la libervola klopodo de niaj legantoj kontribuas al ekvilibrigo de la situacio, ĉar du trionoj de la donacoj, kiujn ili pagas al ni, estas poste al ili repagataj de la ŝtato.
La cifereca revolucio malfermis ĥaosan memservejon. Oni trovas tie ĉiujn artikolojn, pelmele amasigitaj samnivele. Sed oni jam sentas aperi ian tediĝon, lacecon antaŭ la supraĵa kaj seninterrompa informado, la tuja kaj antaŭvidebla komento de la plej eta (tiel nomata) aktualaĵo, la lasta lingva mispaŝo, la umbilikecaj animstatoj, la tujaj kriegoj, la afekta spleno, la etaj deprimoj.
Kaj jen kie nia aparteco povas fariĝi atuto, ĉar ĝi ebligas al ni eskapi el la rapideco, el la satiĝo, el la impeteco, el la simpligo. Sed ni tamen scias, ke ni devas ankaŭ iri antaŭen, raporti pri la diskutoj kaj projektoj, imagi mem strategiojn de rekonkero. Resume: halti, pripensi, por poste antaŭen iri kun malfermitaj okuloj.
Kvankam Le Monde diplomatique multe ŝanĝiĝis en sesdek jaroj, tiu trankvila racieco, tiu progresema espero, tiu rifuzo hurli kun la lupoj kaj milithundoj restas ĝia konstantaĵo. En periodo, kiam tutaj loĝantaroj falas en obskurantismon, timon kaj paranojon, ni daŭre pensas ke la racio, la sciencoj, la edukado, la scio, la historio, povas vere anstataŭi la nuran emocion, la kredojn, la kutimojn, la antaŭjuĝojn, la superstiĉojn, la fatalismon. Kaj fondi projekton de homa liberiĝo.
Ni ne estas obsedataj de la temo dekadenco, ĉar ni daŭre fidas je la emancipado kaj emancipiĝo. Niaj rimedoj daŭrigi tiun intelektan batalon dependas ankaŭ de vi.
Serge HALIMI.