Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
EN MARTO 2014, pro la morto de la respublikano Charles William Young, okazinta kelkajn monatojn antaŭe, seĝo de membro de la Ĉambro de Reprezentantoj estis elmetita al elektoj. La demokrata kandidatino Adelaide (“Alex”) Sink ŝajnis havo bonajn ŝancojn por venki en tiu 13-a distrikto de Florido, kie s-ro Barack Obama venkis en 2008 kaj en 2012: ŝia kontraŭulo, la eksa premgrupisto David Jolly, estis malpopulara; li ankaŭ ricevis malpli da mono por la elektokampanjo; fine, li ĝuis nur hezitan subtenon de sia partio. “Tiu seĝo estis unu el la plej vundeblaj de la respublikanoj, konstatis la politikisto Larry Sabato la 12-a de marto. Tamen, ili sukcesis konservi ĝin.”*
Tiu rezulto estis ofte interpretata kiel referendumo kontraŭ la Obama-registaro, supozata malfortiĝinta pro la ĥaosa realigo de la sansistema reformo, pro la afero de la subaŭskultoj de la National Security Agency (NSA) aŭ pro ekstera politiko taksata konsterna. Sed tie ne troviĝas la sola klarigo: la venko de s-ro Jolly okazis grandparte pro la usona elektosistemo.
Laŭ nacivasta enketo farita de la Public Policy Polling, nur 23 elcentoj de la usonanoj apogas la respublikanojn (kontraŭ 35 elcentoj por la demokratoj). Malgraŭ tiu malpopulareco, kiu de pluraj jaroj ne estas kontestata, kaj dum ili ricevis malpli da voĉoj ol iliaj kontraŭuloj en la elekto de 2012, la konservativuloj estas la plimulto en la Ĉambro de reprezentantoj. Ili povus eĉ akapari la senaton post la mezmandataj elektoj venontan novembron, se ili sukcesos preni ses seĝojn de la demokratoj.*
Tiu paradokso venas el du strategioj pri la parlament-elektoj: leĝoj kiuj celas malinstigi certajn elektantojn voĉdoni (en la angla: voter suppression) kaj la dispecigo de distriktoj laŭ partiaj interesoj (gerrymandering). Tiuj trukoj ekspluatas la fortan polusecon de la elektantaro en Usono, kie la nigruloj, la hispanparolantoj kaj malpli tiom la malriĉuloj voĉdonas por la demokratoj; dum la viroj, la blankuloj kaj la pli bonstataj homoj turnas sin amase al la respublikanoj.* Tiel, per disponoj kiuj malproksimigas la malplimultojn de la urnoj, aŭ kiuj grupigas ilin en kelkajn distriktojn por “dilui” ilin aliloke, la Respublikana Partio altigas siajn venkoŝancojn.
La teĥniko, kiu konsistas en malkuraĝigi certajn nedeziratajn elektontojn, havas longan historion. Oficiale, la nigruloj disponas pri la voĉdonrajto ekde 1870. Sed, en la ŝtatoj de la sudo, dum preskaŭ jarcento, oni trudis al ili apartajn kondiĉojn (ekzamenojn pri lingvo aŭ pri civitanaj kutimoj, pago de imposto, ktp) por malaltigi la partopren-kvoton. Sukcese: komence de la jaro 1965, la listoj de elektontoj de la distrikto de Lowndes, en Alabamo, enhavis neniun el la dek du mil nigraj loĝantoj de la distrikto, dum en ili troviĝis 118 elcentoj de la blankaj eventualaj elektontoj ... Nur en aŭgusto la leĝo pri voĉdonrajtoj (Voting Rights Act), promulgita de la prezidanto Lyndon B. Johnson, ĉesigis tiujn diskriminaciojn. La sekvo: en 1964, 6 elcentoj de la nigruloj de la ŝtato Misisipio partoprenis en la prezidantelekto; kvar jarojn poste, tiuj kiuj faris tion estis dekoble pli multnombraj.
Sed tiuj praktikoj, kiujn oni kredis pasintaj, de kelkaj jaroj reaperis, en ŝanĝitaj formoj. En Florido, okaze de la prezidantelekto de novembro 2000, nur kvincent tridek sep voĉoj disigis la s-rojn George W. Bush kaj Albert Gore. Antaŭe, miloj da loĝantoj — plej grandparte nigruloj kaj latinamerikanoj — estis forstrekitaj el la elektolistoj, pretekste de imagitaj juraj kondamnoj. “Al miloj da elektontoj, kiuj sen ajna dubo havis la rajton voĉdoni, oni rifuzis la aliron al la urnoj”* konkludis, post pluraj jaroj da enketo, la juristino kaj vica ĝenerala prokuroro pri civitanaj rajtoj Pamela Karlan.
Por eviti ke tia situacio reaperu, federacia leĝo — la Help America Vote Act (HAVA) — estis decidita en la jaro 2002. Ĝi ne nur kreis strukturon taskitan kontroli la bonan okazadon de la voĉdonoj, sed ankaŭ starigis pli bonan kontroladon de la perkomputila voĉdonado kaj pli bone difinis la dokumentojn necesajn por identigi la elektanton.
Sed tiuj disponoj ne malebligis novajn forstrekojn. En la jaro 2012, antaŭ la prezidant-elekto, la respublikana guberniestro de Florido, s-ro Richard Scott, forstrekis el la listoj du mil sepcent nomojn, el kiuj proksimume 85 elcentoj estis hispanlingvanoj kaj haitianoj. Kial? Ĉar ili ne estis usonaj civitanoj. Sed la akuzo montriĝis mensoga. La direktorino de la asocio por defendo de la civitanaj rajtoj Advancement Project, s-ino Judith Browne Dianis, skribis leteron al s-ro Scott: “Ni ĉiuj scias, ke Florido elstaras kiam temas pri elimini la elektontojn devenajn de malplimultoj; ĝi pruvis tion en 2000 kaj en 2004, per tio ke ĝi faris erarajn listojn de personoj kondamnitaj pro krimo kaj senigis je la voĉdonrajto dekmilojn da afrikdevenaj usonanoj tamen perfekte rajtantaj voĉdoni. Por la integreco de niaj elektoj estas esenca, [...] ke Florido ĉesu malebligi al certaj civitanoj uzi fundamentan demokratian rajton.” Pro la rifuzo de la guberniestro, la asocio akuzis lin tribunale, kaj federacia kortumo fine deklaris la forstrekon faritan de s-ro Scott kontraŭleĝa ... dek ok monatojn post la elekto! Intertempe multaj ŝtatoj adoptis, en iu formo aŭ alia, leĝojn por malpermesi al certaj elektontoj aliri la urnojn, aŭ almenaŭ malkuraĝigi ilin.
Ĉie la pravigoj estas la samaj: laŭ la respublikanoj, amasa elektofraŭdo frapas Usonon; dum ĉiu voĉdonado, dekoj, eĉ centoj da miloj da enmigrintoj kaj da krimuloj profitas la malrigoron de la usona leĝaro por voĉdoni kontraŭleĝe, per uzado de falsita identeco.* Multaj raportoj indikas, ke tiuj onidiroj estas nefunditaj. Inter la jaroj 2000 kaj 2014, nur tridek unu personoj estis identigitaj kulpaj je fraŭdo per malĝusta identeco.* Sed tio ne malhelpas, ke certaj ŝtatoj multigas la dispoziciojn por, laŭ ili, antaŭmalhelpi trompon.
Laŭ la Brennan Center for Justice, en 2011 kaj 2012, dudek kvin leĝoj celantaj akrigi la kondiĉojn de la voĉdonrajto estis adoptitaj de dek naŭ ŝtatoj. Kaj tiu procezo eĉ rapidiĝis en 2013: naŭdek du leĝoj, en tridek du ŝtatoj.* Tiu akriĝo sekvas decidon de la Supera Kortumo de Usono kiu, la 25-an de junio 2013, forigis baron per tio, ke ĝi senvalidigis la kvinan artikolon de la leĝo pri voĉdonrajto de 1965 — kiu devigis la ŝtatojn akiri la aprobon de la federacia registaro, se ili volas modifi sian elektoleĝon.
La dispono plej ŝatata de la respublikanaj gvidantoj konsistas en akrigi la proceduron de identigo de la elektontoj. Antaŭ kelkaj jaroj, en la ege plej multaj ŝtatoj, tiuj proceduroj povis pruvi ilian identecon per pluraj paperoj: stirpermeso, studenta karto, permesilo pri portado de armiloj aŭ banka atesto je iliaj nomo kaj adreso. Teksaso, ekde 2011, volis redukti la liston de tiuj dokumentoj sole al tiuj kiuj posedas permesilon porti armilojn (kies havantoj voĉdonas kutime favore al la respublikanoj) kaj identigilon faritajn de la publikaj instancoj, dum tiu dokumento ne estas deviga en Usono kaj multaj homoj ne havas ĝin. Tiu leĝo estis sekvajare blokita de federacia juĝisto. Laŭ li, tiu dispono, kiu povis malutili precipe al la nigruloj kaj hispanlingvanoj, koliziis kun la kvina artikolo de la Voĉdonrajta Leĝo. Ekde kiam tiu artikolo estis juĝita kontraŭkonstitucia de la Supera Kortumo, Teksaso restarigis sian leĝon. Misisipio kaj Sud-Karolinio faris same.
La 25-an de julio 2013, Nord-Karolinio siavice ankaŭ reduktis la liston de akcepteblaj dokumentoj nur al pasportoj, stirpermesoj kaj identigiloj. Nu, tricent mil civitanoj de la ŝtato ne posedas tiajn paperojn, speciale la nigruloj, kiuj estas 23 elcentoj de la elektantoj kaj 38 elcentoj de la homoj sen identigiloj. Krome, la nova leĝo nuligas la eblecon enskribi sin en la elektontolistojn en la tago de voĉdono. Oni ja scias, ke, anstataŭ favori fraŭdojn, tiu ebleco ege altigas la partoprenon — je 10 elcentoj laŭ enketo de la pensfabriko Demos. Ĝia nuligo povas ankaŭ tie malavantaĝigi la malplimultojn: en 2012, en Nord-Karolinio, la nigruloj estis 33 elcentoj de la elektantoj enskribitaj en la tago de la voĉdonado.*
Por malproksimigi la nedeziratajn homoj de la voĉdonejoj, la respublikana guberniestro de Ohio, s-ro John Kasich, ne kontentiĝis akrigi la kondiĉojn de identigado: li ankaŭ mallongigis la tempon de anticipa voĉdonado. En la jaro 2004, kelkaj distriktoj de la ŝtato — precipe en la urbaj zonoj, kie loĝas minoritatoj — spertis atendovicojn de pluraj horoj, kiuj malkuraĝigis dekmilojn da elektuntojn. Por solvi tiun problemon, oni en la jaro 2005 starigis tempon de anticipa voĉdonado de tridek kvin tagoj por tiuj, kiuj malfacile povis rezigni pri labortago aŭ gardigi siajn infanojn. Tiu decido en la jaro 2008 sekvigis fortan mobiliziĝon de nigrulaj kaj malriĉaj elektontoj kaj tiel grandigis la venkon de s-ro Obama. Post senfrukta provo en 2012, s-ro Kasich en februaro 2014 profitis la breĉon malfermitan de la Supera Kortumo por amputi tiun tempon je unu semajno. Kaj ne ian ajn: tiun kiu permesis al la elektontoj enskribi sin kaj voĉdoni samtage.
Tiuj disponoj, kiuj tendence malkuraĝigas la civitanojn iri al voĉdonado, iras ofte sampaŝe kun strategioj. Laŭ la leĝo, ĉiu ŝtato devas ĉiujn dek jarojn redifini la limojn de siaj elektaj distriktoj por konsideri la rezultojn de la lasta popolnombrado. Tiu devo havas konsiderindajn sekvojn. “Memoru ke la Respublikana Partio gajnis dudek kvin ĝis tridek seĝojn danke al la procedo de lima redifino kiu sekvis la popolnombradon de 1990. Sen tiuj seĝoj la respublikanoj tute ne havintus la plimulton en la Kongreso en 1994”,* skribis en la jaro 2010 la strategiulo de s-ro Bush, s-ro Karl Rove. La granda venko de la konservativuloj ĉe la mezmandataj elektoj de 2010 donis al ili la povon gvidi la redifinadon de la elektodistriktaj limoj en dudek ŝtatoj, kontraŭ sep por la demokratoj.*
Nu, multaj defendantoj de civitanaj rajtoj akuzas hodiaŭ la respublikanojn ke ili uzis rasajn kriteriojn por redifini la distriktojn. La donitaĵoj estas zorgigaj: la blankhaŭta loĝantaro de Teksaso malkreskis de 52 al 45 elcentoj inter la jaroj 2000 kaj 2010, sed danke al la redifino de la elektodistriktoj la blankuloj fariĝis plimultaj en 70 elcentoj de la distriktoj; en Georgio la 12-a distrikto perdis kvardek unu mil nigrulajn voĉdonontojn loĝantaj en Savannah, kiujn anstataŭis antaŭurbaj blankuloj; en Florido, en Sankt-Peterburgo, la distrikto kie alfrontiĝis s-ino Sink kaj s-ro Jolly, estis amputita je sia suda parto kvazaŭ ekskluzive loĝata de nigruloj kaj anstataŭigita de peco de la najbara distrikto en antaŭurba loĝkvartalo kaj loĝata de blankuloj, ktp.
Dum la leĝo malpermesas al la ŝtatoj redifini sian elektomapon laŭ rasaj kriterioj, nenio malhelpas ilin bazi sin sur kriterioj partiecaj. Ekzemple la respublikanoj povas facile argumenti, ke ili ja volis favorigi sian partion, sed ke ilia distrikta redifino havas nenion komunan kun io etna. Ĉu la argumento konvinkos la tribunalojn? De kelkaj monatoj multiĝas la plendoj antaŭ tribunaloj kontraŭ la manipuladoj fare de la dekstruloj. Florido, Nord-Karolinio kaj ankaŭ Teksaso estas antaŭ la federaciaj kortumoj akuzitaj de la ministro pri justeco aŭ de asocioj de defendo de civitanaj rajtoj. Komence de septembro tribunalo jam ordonis al Ohio nuligi sian leĝo pri anticipa voĉdonado. La aliaj decidoj okazos nur post la novembraj elektoj ...
Brentin MOCH.