Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu jes, ĉu ne, la mondo ŝanĝiĝos

Skotlando decidas

La skota referendumo pri sendependiĝo ĉi-monate defias ne nur la historian britan unuiĝon sed ankaŭ la novliberalismajn politikojn de la brita registaro dum la lastaj 30 jaroj. Kia ajn estu la rezulto, ĝi havos efikon sur la britan politikan sistemon.

David Bowie, la eksprezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso, la eksa ministro pri eksterlandaj rilatoj de Usono Hillary Clinton, la aŭtoro de Harry Potter J K Rowling, kaj eĉ papo Francisko, ĉiuj sendis vortojn de averto al tiuj skotoj kiuj sentas la tenton voĉdoni jese en la ĉi-monata referendumo pri sendependiĝo. Ĉi tiuj alvokoj al singardemo probable apenaŭ havos efikon, samkiel la duonminacoj pri apokalipsa estonteco por sendependa Skotlando faritaj de membroj de la nuna koalicia registaro de Britio, nepopulara en Skotlando mem. Sed el ĉio ĉi oni povas tiri scieton pri tio, per kio la kampanjo Better Together (pli bone kune), direktata de la tri unuiĝistaj partioj, bombardas la voĉdonontojn por haltigi la skotan memdeterminadon.

Estos nur unu demando sur la balotilo je la 18a de septembro, ne la du preferitaj de la Unua Ministro de Skotlando*, kaj gvidanto de la Skota Nacia Partio (SNP), Alex Salmond. Li volis inviti la skotojn elekti aŭ sendependiĝon aŭ pli grandajn povojn por la skota parlamento, ĉiaokaze gajno por la SNP. Estis la brita ĉefministro David Cameron kiu decidis devigi la skotojn voĉdoni jes aŭ ne pri sendependiĝo kaj komence, post la subskribo de la Interkonsento de Edinburgo en oktobro 2012*, ŝajnis ke Cameron estis farinta sekuran veton.

* Skotlando havas propran parlamenton kaj registaron kun limigitaj povoj. La estro de la registaro nomiĝas “La Unua Ministro” — ml.
* La Interkonsento de Edinburgo (2012): interkonsento inter la skota kaj brita registaroj pri la kondiĉoj de la referendumo pri sendependiĝo en 2014 — ml

La kampanjo ĝis nun estas relative neinspira, kaj kvankam la neuloj povus venki, la malutilo al la Unuiĝo* kaj unuiĝistaj partioj havos daŭrajn efikojn. La rezulto dependos de la nedecidintoj, kaj ankoraŭ povus esti surprizo. Sed la SNP estos montrinta, ke ekzistas solida nombro de skotoj kiu ne hezitus antaŭvidi apartiĝon disde la cetera Britio, kaj tiu solida nombro hantos la politikan debaton en Skotlando kaj la tuta Britio.

* La Unuiĝo: la Unuiĝinta Regno de Granda Britio kaj Norda Irlando konsistas el Anglio kaj tri landoj kun loĝantaroj plejparte de kelta deveno, nome Kimrio, Skotlando, kaj Norda Irlando — ml.
Alia lando

La unuaj signoj de malkontento ĉe la skotoj aperis en la finaj jaroj 1960aj kaj la fruaj 1970aj. En tio, kion multaj tiam kredis esti intertempa sukceso, la SNP gajnis 30,4% de la skotaj voĉdonoj en oktobro 1974 kaj metis la konstitucian demandon sur la politikan tagordon. Post 40 jaroj en la politika dezerto, la SNP fariĝis forto kun kiu oni devis kalkuli. Ĝi deklaris ke la petrolo el la Norda Maro apartenas al Skotlando kaj povus esti la ŝlosilo por la prospero de Skotlando se oni povus forŝiri ĝin de la registaro en Londono. La SNP utiligis la malkontenton kiu estiĝis pro tio, ke neniu el la du ĉefaj politikaj partioj de Britio povis solvi la problemojn de ekonomia krizo kiu estis precipe akuta en la industria koro de Skotlando; ĝi truddevigis la partiojn agnoski, ke la regadon de Britio estas eksmoda.

Sed estis post la nesukcesa referendumo pri memregado en 1979 ke vera ŝanĝiĝo bloviĝis trans Skotlando. La alveno de la ĝisosta novliberalulo Margaret Thatcher kiel ĉefministro de Britio iniciatis kulturan transformon de Skotlando, pli gravan kaj daŭran ol la naciista avanco. La jaroj de Thatcher estis ekscitaj por la intelekta kaj kultura vivo de Skotlando. Dum ŝi marŝigis la Konservativan Partion — kaj Brition — en la direkto al merkataj liberoj, ekaperis en Skotlando vigla kontraŭstara kontraŭkulturo. En la novaj revuoj — Radical Scotland, Cencrastus, New Edinburgh Review — pli juna generacio de skotaj intelektuloj, al kiuj la SNP ĝenerale ne plaĉis, diskutis la vojon antaŭen post thatcherismo.

Oni trovis en memdeterminado metodon por eskapi el la radikala konservatismo instigata de Londono. Nova entuziasmo pri ĉio skota ekkaptis la sciencularon kies historiistoj, sociologoj, ekonomikistoj kaj politikologoj insistis taksi Skotlandon serioze. Determinations, libroserio de skotaj kulturaj studoj, estis lanĉita de Cairns Craig, ano de la fakultato de anglalingva literaturo ĉe la Universitato de Edinburgo, kaj pere de ĝi novaj ideoj forte aperis. Pli aĝa generacio de skotaj intelektulaj aktivistoj — Chris Harvie, Tom Nairn — debatis kun la novuloj pri kiel sin liberigi el la radikala konservativismo kaj konstitucia glaĉeriĝo de la nova gvidantaro de la Konservativa Partio.

Tio ankaŭ estis tempo de intensa literatura agado, kiam novaj verkistoj (aŭ, kiel Alasdair Gray, pli aĝaj verkistoj kies meritoj fine estis aprezitaj) imagis Skotlandojn kiuj enmetiĝis en la politikajn debatojn. Konservativaj verkistoj malmultiĝis. Kvankam la romanistoj William McIlvanney kaj James Kelman, la poetoj Liz Lochhead kaj Tom Leonard, kaj la dramisto kaj teatra agitanto John McGrath malsamopiniis pri preskaŭ ĉio — ili estis fame kverelemaj — ili ĉiuj tamen malakceptis la aktualan politikan aferstaton kaj iliaj verkoj portis tiun politikan impulson al la skota publiko.

Memdeterminado moviĝas maldekstren

Dum ĉi tiu periodo, la movado favore al memdeterminado por Skotlando, kiu jam nun etendiĝis multe preter la SNP, moviĝis maldekstren. Ene de la SNP, la ’79 Group, kiu inkluzivis la junan Alex Salmond, argumentis favore al ia maldekstrisma naciismo kaj propagandis la ideon de Skotlando kiel socialisma respubliko. Multaj maldekstruloj, kvankam suspektemaj pri naciismo, estis persvaditaj de la zorgeme elpensitaj argumentoj de verkistoj kiel Tom Nairn, kiu donis maldekstrisman akreditaĵon al la aspiro pri skota aŭtonomeco. La striko de britaj ministoj (1984-85), kaj la protestoj kontraŭ la kapimposto (1989-1992)* en la finaj 1980aj jaroj, donis spacon al la radikala maldekstrularo por mobilizi ne nur kontraŭ la thatcherisma ofensivo, sed ankaŭ kontraŭ Laborista Partio jam firme regata de memproklamitaj modernigistoj.

* Kapimposto (1989-1992): The Community Charge (la Komunuma Kotizo), kutime nomata “la kapimposto”, estis imposto pagenda de ĉiu plenaĝula loĝanto de ĉiu loĝejo en Britio. La imposto estis vaste malŝatata kaj montriĝis malfacile administrebla. Ĝia malpopulareco parte kaŭzis la eksiĝon de Margaret Thatcher kiel gvidanto de la Konservativa Partio. Ŝia posteulo, John Major, anstataŭigis la Komunuman Kotizon per alia imposto — ml.

La Laborista Partio en Skotlando akre konsciis la danĝeron, ke ĝi sin izolos disde la movado favoranta konstitucian ŝanĝon, nun ŝajne nehaltigeblan. La partio do akceptis la neceson de skota parlamento — propono abomenata de multaj en la skota Laborista Partio eĉ ĝis 1979 — kaj plene partoprenis en tegmenta grupo, la Skota Konstitucia Kongreso. Ĝia vigleco kaj intelekta inventemo estis efiko de ĝenerala intelekta agitado en la 1980aj jaroj kaj poste.

Kiam la Laborista Partio gajnis la mandaton en 1997, ĝi devis aprobigi la konstitucian reformon kiu kreos la skotan parlamenton laŭ la plano kunmetita de la Konstitucia Kongreso. La partio esperis, kiel Peter Mandelson rivelis en The Blair Revolution Revisited*, ke per ĉi tio finiĝos la naciista minaco en Skotlando. La nova skota parlamento, kun limigitaj povoj, devus esti la fina etapo en la transdono de la politika potenco; oni esperis ke la SNP fariĝos sensignifa kiel antaŭe.

* Peter Mandelson kaj Roger Liddle, The Blair Revolution Revisited, Politico’s Publishing, Londono, 2002.

Sed la skota strategio de Tony Blair estigis severajn neantaŭviditajn sekvaĵojn: La SNP ne forvelkis, sed male fariĝis, inter 1999 kaj 2007, la ĉefa opozicia partio en la parlamento de Edinburgo kaj, en 2007, la ĉefa partio en Skotlando. Premado daŭris por ke pli vastaj povoj estu transdonitaj al Edinburgo. Kontraŭe al ĉiuj atendoj, la SNP gajnis absolutan plimulton en 2011 ene de voĉdona sistemo kiu estis strukturita por malhelpi tiajn plimultojn. La iraka fiasko, la interna disfalo de la banka sistemo kaj ĝiaj ekonomiaj sekvoj, kaj la forlaso fare de la londona registaro de ĉiuj politikoj ligitaj kun la maldekstrularo, malfermis spacon por la SNP kiu adoptis socialdemokration ĝuste kiam la blairismuloj deĵetis ĝin.

De post 2011, la SNP havas relative komfortan spacon por manovri. Malkiel la multaj eŭropaj registaroj kaptitaj en la post-2008a financa krizo, la SNP sukcesis konservi sian plimulton super la ĉefa opozicia partio, la Laborista Partio, kiel konfirmis la rezultoj de la eŭropaj elektadoj en majo 2014. La SNP plejeble utiligis siajn limigitajn povojn (ĝi rifuzis malŝtatigi la skotajn prizonojn kaj enkonduki universitatajn studpagojn) por pruvi siajn socialdemokratajn akreditaĵojn, kaj tiel malstabiligas la bastionojn de la Laborista Partio en Skotlando sed samtempe certigas, ke la londona registaro portu la respondecon pri ĉia ekonomia kaj socia malboniĝo en Skotlando. Salmond estas regula kritikanto pri la rigoraj elspezreduktaj politikoj trudataj de la brita registaro, dum li montras ke lia propra registaro estas efika remparo por protekti la restaĵon de la sociala ŝtato.

Politikaj oportunistoj

La erozio de subteno por la brita unuiĝo daŭris post la periodo de Thatcher: la politikoj de Tony Blair kaj Gordon Brown ŝajnis konfirmi por multaj en Skotlando ke oni povas atendi nenion de la britaj partioj, kaptiĝintaj en la Vaŝingtona Interkonsento importita de la thatcherismuloj en la jaroj 1970aj kaj 1980aj kaj adoptita entuziasme de la Novlaborista Partio de Tony Blair. La enkonduko, fare de Blair, de novliberalismaj politikoj, liaj atakoj kontraŭ la laborsindikata movado kaj la maldekstrularo, kaj la katastrofaj militoj kondukitaj de lia partio kaj ĝiaj usonaj alianculoj, ĉiuj fremdigis skotajn maldekstrulajn voĉdonantojn al la novlaboristoj. Malkiel siaj kolegoj en Anglio, ili havas partion al kiu ili povas sin turni, kiu asertas ke ĝi okupas la politikan spacon postlasitan de la blairismuloj. La alveno de Ed Miliband, kiel la estro de la Laborista Partio, ne ŝanĝis tion.

Tio ne signifas ke la SNP tute alproprigis al si la teritorion de la Laborista Partio. Suspektemo pri la skotaj naciistoj — kiujn ili moknomas “konservativuloj en kiltoj” — ankoraŭ estas forta ĉe kernaj subtenantoj de la Laborista Partio en Skotlando kaj ene de la laborsindikata movado, kiu aliĝis al la unuiĝista kampanjo. Krom tribaj malamoj, kiuj restas fortaj, la tradiciaj subtenantoj de la Laborista Partio ankoraŭ — kaj prave — malfidas la SNP-on. Flankenmetante la socialdemokratan retorikon kaj limigitajn defendojn de la ŝtata sanservo kaj senpaga universitata edukado, la SNP restas ambigua pri siaj estontaj ekonomiaj kaj socialaj politikoj en sendependa Skotlando. Salmond entuziasmas pri la malreguligo de la laborforta merkato kaj pri privilegiaj impostrabatoj favore al eksterlandaj firmaoj laŭ la irlanda modelo, kiel montras la proponoj de lia partio por pli malaltaj impostoj sur la kapitalo. Ĉio ĉi montras, ke la naciistoj ankoraŭ estas kaptitaj de la filozofio de la merkato, kaj pravigas la timojn ĉe maldekstremaj voĉdonantoj. Tion neniel plibonigis lastatempaj cedoj fare de Salmond al tio, kion li rigardas kiel la plimultan publikan opinion: lia nova subteno por la rajto de la brita monarĥio daŭre reĝi en Skotlando eĉ post sendependiĝo; aŭ lia propono konservi la britan pundon kiel la valuton de Skotlando, kio implicas ke la Banko de Anglio havos kernan rolon en ĝiaj fiskaj aferoj.

Kien do Skotlando iras? Ĉiuokaze, la nunaj konturoj de la skota politika sistemo, en kiu la SNP kaj la Laborista Partio konkuras por superregado, ne estos fundamente modifitaj. Se la jesuloj venkos, tiam Salmond alfrontos la defiojn de sendependiĝo multe pli frue ol li atendis. Se, kiel ŝajnas probable laŭ lastatempaj opinisondoj, la neuloj venkos, estos pruvite ke malkontento pri la Unuiĝo profundiĝas en la skota socio. Tiuj, kiuj havas politikan memoron, atentigos ke, kvankam la unua referendumo pri malcentralizo en 1979 estis (ambigua) venko por la neuloj, tio ne malhelpis grandnombran “jes” en 1997 favore al la starigo de skota parlamento kun limigitaj impostopovoj kiujn ĝi neniam uzis. La naciistoj opinios, verŝajne prave, ke la tempopaso favoras ilian aferon — des pli kiam oni konsideras la nunajn politikajn tendencojn en la cetera Britio. La triumfo en la eŭropaj elektadoj de Nigel Farage kaj lia Partio por la Sendependiĝo de Britio (UKIP), kaj la deziro ĉe multaj konservativaj voĉdonantoj ke ilia partio aliancu kun ĉi tiuj eŭropofobianoj, probable havos la saman repuŝan efikon en Skotlando kiel tiu de Margaret Thatcher, de kiu Farage estas inda posteulo.

Kia malbeno por la mondo estas malgrandaj landoj!”: tiel skribis la granda skota romanisto Lewis Grassic Gibbon en eseo en 1934*. Li akre kritikis la naciismon ĝenerale kaj precipe la skotajn naciistojn pro ilia “zelota babilado senfina pri la temoj de iliaj kulturoj ekskluzivaj, iliaj lingvoj ekskluzivaj, iliaj naciaj animoj, ilia nacia genio.” Lin zorgigis la leviĝo de la ekstremnaciisma dekstrularo en Eŭropo kaj de la minaca politika poziciigo fare de iuj gvidantoj de la SNP*. Sed malgraŭ tio, li deklaris ke li favoras sendependiĝon por Skotlando, ĉar li kredis ke socialisma transformo de Skotlando povos esti atingita pli rapide post sendependiĝo, kaj ke tio kondukos al pli ĝenerala transformo de la cetera Britio.

* La eseo aperis en Scottish Scene or the Intelligent Man’s Guide to Albyn, verkita de la ikonoklasta poeto kaj skota naciisto Hugh MacDiarmid, Jarrold Publishing, Norwich, 1934.
* Ekzemple, Andrew Dewar Gibb, gvidanto de la SNP de 1936 ĝis 1940, malkaŝe deklaris sian malamon al la irlanda katolika loĝantaro de Skotlando kaj sian admiron pri la hitlera ofensivo kontraŭ “komunistaj ratoj”.

Ĉe la nuntempaj intelektuloj kiuj kampanjas por la sendependiĝo de Skotlando, multaj aliĝis al la pozicio kiun Lewis Grassic Gibbon defendis: suspektemaj pri tio, kion Tom Nairn karakterizis kiel la enradikiĝintan kapablon de naciismaj movadoj trafi en ksenofobian demencon, nuntempaj skotaj verkistoj tiel malsamaj kiel James Kelman, Meaghan Delahunt kaj Suhayl Saadi favoras sendependiĝon por Skotlando kiel rimedon kontraŭ la regresaj politikoj de Anglio. Sekve, kune kun la tradiciaj argumentoj de la SNP favore al la nacia suvereneco por Skotlando, ankaŭ aperis kampanjo ne-naciisma (aŭ kontraŭ-naciisma) por la skota memdeterminado, kaj tio probable kreskos se Anglio daŭre ĝiros dekstren. Por ĉi tiuj subtenantoj de la politika oportunismo, la sendependiĝo de Skotlando ne nur ne malfortigus la socian movadon en Britio, sed ĝi helpus, ekzemplodone, rompi la politikan senmoviĝon de la post-thatchera periodo.

Ne traktata de ĉi tiu pozicio estas la demando, en kia konstitucia kadro povus okazi ĉi tiu eventuala rompo kun novliberalismo. Kvankam ĉiuj konsentas ke en la brita politika sistemo, kiel ĝi estas reflektata en debatoj en la parlamento, tia ŝanĝiĝo fariĝis neimagebla, la sama severeco neofte etendiĝas al la Eŭropa Unio. Kaj tamen, malamikeco al la maldekstrularo enradikiĝis en Bruselo kune kun senpripensa propagando de la merkata filozofio, kaj la vera demando levita de José Manuel Barroso, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne tiom estas lia kontraŭstaro al la eniro de Skotlando en la EU-on, kiom lia certeco ke sendependa Skotlando estus tiel limigita kiel iu ajn alia membrolando pri tio, kion ĝi povos fari pri la ekonomia kaj sociala politiko. Oni povas rigardi la aliĝon de la SNP al Eŭropo kiel bonvenindan rimedon kontraŭ la eŭropofobio de Ukip, sed guste kiom da libero havus sendependa Skotlando por efektivigi la socian kaj ekonomian transformon proponatan de la nenaciistaj kampanjantoj por sendependiĝo?*

* La referendumo pri la sendependiĝo de Skotlando okazis je la 18a de septembro 2014. La “Neuloj” gajnis per plimulto de 55%. Unua Ministro kaj gvidanto de la Skota Nacia Partio Alex Salmond eksiĝis el ĉiuj siaj oficoj -ml.

Keith DIXON

Tiu ĉi artikolo de Keith Dixon aperis en la septembra anglalingva numero de Le Monde Diplomatique.