Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Amasa mobilizado por universala voĉdonrajto

La somera ribelado pludaŭras en Honkongo

Kiel Pekino povas eliri el la demokratia implikado en Honkongo? La manifestacioj — ja la plej gravaj depost la cedo de tiu brita ekskolonio al Ĉinujo — ne malfortiĝas, malgraŭ subpremado. La honkonganoj postulas la elekton laŭ universala voĉdonrajto de la ĉefo de la plenuma povo. La ĉinaj gvidantoj akceptas la principon, kondiĉe ke ili povas selekti la kandidatojn.

KREITA EN januaro 2013, la movado Occupy Central (“Ni Okupu la urbocentron”) naskiĝis el la kreskanta frustriĝo de la honkonganoj fronte al la ripetataj rifuzoj de Pekino establi demokratian reĝimon sur ilia teritorio. Antaŭ sia retrodono al Ĉinujo en 1997, Honkongo estis regata de guberniestro nomumita de Londono kaj mastrumata de kompleksaj politikaj instancoj, kies heredaĵo restas.

Nun, la ĉefo de la plenuma povo, kiu nomumas la registaron, estas elektita por kvin jaroj, sed de nur “grandaj elektantoj”, elektitaj dum balotoj sine de siaj sociprofesiaj kolegioj kaj kunigitaj en elekta komitato, kiu enhavas mil ducent membrojn Vd sube: “Institucioj”. Li disponas veto-rajton pri la leĝoj. La Leĝdona Konsilio (Legco) konsistas egale el elektitoj laŭ universala voĉdonrajto kaj el reprezentantoj de la korporacioj. Efektive, eĉ iuj institucioj estas mortantaj: inter 2005 kaj 2012, preskaŭ 42% de la proponataj leĝoj ne ricevis sekvon*.

* Brian C. H. Fong, “La déconnexion des pouvoirs exécutif et législatif dans le Hongkong postcolonial”, Perspectives chinoises, Honkongo, 1-a trimestro 2014.

La ĉin-brita komuna deklaro de 1984 preparanta la redonon spegulas la skemon “unu lando, du sistemoj”, imagita de la ĉina gvidanto Deng Xiaoping: ĝi emfazas la pludaŭron de kapitalism-ekonomia strukturo kaj de liberala politika kadro, por almenaŭ kvindek-jara daŭro*”. Tio sekvigas, ke la “socialisma” sistemo de la kontinenta Ĉinujo ne aplikiĝas al Honkongo. Fariĝinte Speciala Administra Regiono (SAR), ĝi ĝuas altgradan aŭtonomecon en plejparto de sferoj (mono, doganoj, justico, ktp.) escepte de defendo kaj eksterlandaj aferoj, kiujn gvidas Pekino. Tiam, Deng insistis pri minimuma rolo de la ĉinaj aŭtoritatuloj.

* Willy wo-Lap Lam, “Hongkong et les perspectives de démocratisation dans la région administrative spéciale”, Perspectives chinoises, 2-a trimestro 2007.

En tiu spirito, la fundamenta Leĝo aparte programas la “starigon de plene demokratia reĝimo post 2007, per la aplikado de universala voĉdonrajto por elekti la ĉefon de la plenuma povo kaj la Leĝdonan Konsilion*. Laŭ la demokratoj, kiuj grupiĝis jam komence de la intertraktadoj por la redono, tiu dispono signifis aplikadon de plena universala voĉdonrajto jam en 2007. Sed la revoj de tiu tendenco, esence konsistanta el la juna generacio kaj la intelektuloj, estis rapide rompitaj de la pekinaj gvidantoj, multe pli intervenemaj ol la subtenantoj de la politiko antaŭe iniciatita de Deng.

* Michael C. Davis, “Dix ans d’efforts pour former une démocratie à Hongkong”, Perspectives chinoises, 2-a trimestro 2007.

Jam en aprilo 2004, la konstanta komitato de la Popola Nacia Asembleo (PNA), unu el la reprezentantoj de la kontinenta Ĉinujo en Honkongo, deklaras rezigni pri la universala voĉdonrajto por la elekto de la ĉefo de la plenumpovo en 2007. Tri jarojn poste, simila deklaro estas farata, pri la elekto de 2012. La komitato tamen decidas, ke la elekto de la ĉefo de la plenumpovo en 2017 “povus okazi laŭ la universala voĉdonrajto kaj ke, poste, ĉiuj membroj de la Leĝdona Konsilio (Legco) povus esti elektataj tiel*. Sed nur la plenumpova ĉefo rajtas iniciati la konstitucian reformon, kiu necesas por tion atingi.

* Karita Kan, “Occupy Central et la réforme constitutionnelle à Hongkong”, Perspectives chinoises, 3-a trimestro 2013.
Paralizi Central, la kvartalon de la negoco

LAŬ LA OFICIALA interpretado de la fundamenta leĝo, s-ro Leung Chun-ying, la nova ĉefo de la plenuma povo, estas devigata provizi raporton ebligantan al la PNA decidi “ĉe la lumo de la situacio kaj akorde kun la principoj de laŭgrada kaj orda disvolvado*. Tiam la amendoj devus esti submetataj al la Leĝdona Konsilio kaj adoptataj se ili ricevas du trionojn de la voĉoj. Se oni konsideras tempon bezonatan de la administracio, la reform-propono devas esti deponita antaŭ la fino de 2014, por ke la universala voĉdonrajto aplikiĝu al la venontaj elektoj de 2016 kaj 2017.

* Michael C. Davis, jam citita.

Vidante nenion okazi, la demokratoj, kiuj kondukas tiun batalon de multaj jaroj, strukturis sian movadon. La 16-an de januaro 2013, Occupy Central naskiĝas sub la gvidado de s-ro Benny Tai Yin-ting, profesoro pri juro en la honkonga universitato. “Post tiom da promesoj kontraŭstarigitaj kaj ne plenumitaj, atendinta dudek aŭ tridek jarojn, mi konkludis ke ni atingis finan etapon, li klarigas al ni. Pekino promesas universalan voĉdonrajton. Sed kiaspecan? Mi persone sentis la neceson iniciati procezon por krei politikan premon kaj finfine ricevi veran demokration.”

En opiniartikolo publikigita en januaro 2013*, s-ro Benny Tai proponas arigi almenaŭ dek mil civitanojn “por partopreni senperfortan sid-manifestacion cele paralizi la kvartalon Central, se neniu enhava progreso konstatiĝas antaŭ la somero 2014”. Central estas la kerno de la urbo, kie troviĝas la sidejoj de la plej grandaj bankoj kaj entreprenoj de la mondo. Paralizi, eĉ mallonge, la transakciojn kaj la liberan cirkuladon de la homoj, estus komprenata kiel defio al la dominado de Pekino. S-ro Benny Tai daŭrigas, malkaŝante sian taktikon: “Ni volas provoki la policon, provoki ties perforton. Se ni estas sufiĉe multnombraj, la polico estos instigata uzi pli da fortoj. Depost la 1960-aj jaroj, ĝi neniam uzis larmigajn bombojn aŭ akvokanonojn kontraŭ la honkonganoj. Kiam ĝi uzos tiajn armilojn kontraŭ ni, tio elmontros kiomgrade nia registaro ne estas demokratia.”

* Benny Tai, “Amasdetrua armilo, la civila malobeo” (en la ĉina), Hongkong Economic Journal, 16-a de januaro 2013.

Occupy Central pliampleksiĝas en tiu momento, kiam la debato kristaliĝas ĉirkaŭ la interpretado de la 45-a artikolo de la fundamenta Leĝo, kie legiĝas, ke la ĉefo de la plenumpovo estos elektita laŭ la universala voĉdonrajto “post selektado fare de larĝe reprezentiva nomumo-komitato, akorde kun la demokratiaj proceduroj.”

Pekino emfazas, ke “le ĉefo de la plenumpovo devas esti homo, kiu amas la landon kaj Honkongon (...) Tio estas baza postulo de la politiko “unu lando, du sistemoj”*.” La ĉinaj regantoj volas do starigi selektadon de la kandidatoj. Neniu oponanto povos do esti elektita, kio supozeble eliminos ĉiun minacon al la sekureco de la kontinenta Ĉinujo. La nuna balota komitato fariĝus la nomumo-komitato taskita selekti tiujn, kiuj rajtas kandidatiĝi. Tiel ja, la kvin milionoj da civitanoj elektus, laŭ universala voĉdonrajto, la ĉefon de la plenumpovo, inter kandidatoj nerekte elektitaj de la ĉinaj regantoj. La “blanka libro” pri la institucioj publikigita de la Popola Respubliko — la unua depost 1997 — laŭte reasertas sian regadon de Honkongo*.

* “Beijing emphasises its total control over Hong Kong in white paper”, South China Morning Post, Honkongo, 10-a de junio 2014.
*White paper on the practice of ‘One country, two systems’ policy in the Hong Kong special administrative region”, Xinhua, 10-a de junio 2014

Fronte al Pekino, troviĝas la tradiciaj fortoj arigitaj en la koalicio Alliance for True Democracy kaj reprezentataj interalie de parto de la parlamentanoj, de la universitatanoj kaj de la asocioj. Laŭ ili, la nomumo-komitato devas esti senpere elektita de la civitanoj — aŭ, almenaŭ, ĝi devas esti formata pli demokratece. Iuj eĉ konsideras la eblecon ke ĝi malaperu, lasante plenan liberecon de kandidatiĝo.

En marto 2013, Chan Kin-man, profesoro pri sociologio ĉe la Chinese University de Honkongo, kaj lia moŝto Chu Yiu-ming, arda defendanto de la homrajtoj, konata pro sia nevenkebla subteno al la manifestaciantoj de la Tiananmen-placo en 1989, aliĝas al la movado. Same faras pluraj junularaj asocioj, kiel ekzemple la Federacio de la Studentoj.

Ne mankas malamikaj reagoj de la kontraŭa porpekina klano. La honkonga registaro regule asertas, ke ĝi toleros neniun “kontraŭleĝan aktivaĵon”. Estas cetere signifoplene, ke Pekino publikigis sian Blankan Libron antaŭ la “civitana referendumo” por la starigo de universala voĉdonrajto, organizita la 29-an de junio 2014 fare de Occupy Central, — tuj kvalifikita kontraŭleĝa. Tamen, je surprizo eĉ de la organizintoj, ĉirkaŭ okcent mil homoj partoprenis la voĉdonadon sur la Interreto aŭ en la neoficialaj voĉdonejoj.

Depost tiam, la mobilizo ne ĉesas: kvincent mil civitanoj manifestacie marŝis okaze de la jara marŝo de la 1-a de julio, post kiu pli ol kvincent aktivuloj estis arestitaj pro “kontraŭleĝa sid-manifestacio”. La tono de Pekino malmildiĝas. La 31-an de aŭgusto 2014, la PNA memorigis, ke nur la kandidatoj ricevintaj pli ol duono de la voĉdonoj de la nomumo-komitato estos elekteblaj. Konante la konsiston de tiu ĉi, oni scias, ke neniu demokrato povos esti kandidato.

Tamen, de la naskiĝo de Occupy Central ĝis tiu oficiala decido de la PNA, pluraj moderaj demokratoj prezentis proponojn, kiuj konservas la principon de la nomumo-komitato, por pluhavi spacon de intertraktado kun Pekino, samtempe protektante la eblecon prezenti demokratan kandidaton. Vane...

Je tiu etapo, rekonante sian malsukceson, s-ro Benny Tai promesis impulsi “periodon de civila malobeo*, sen tamen prezenti precizan programon kaj kalendaron. Subtenataj de siaj universitatoj, studentaj organizaĵoj ekis tutsemajnan strikon ekde la 22-a de septembro, dum liceanoj lanĉis alvokon al bojkoto de kursoj la 26-an de septembro. Dudek sep deputitoj demokrati-favoraj jam engaĝiĝis voĉdoni kontraŭ la reformteksto subtenata de Pekino.

* “Occupy Central’s Benny Tai declares “era of civil disobedience” for Hong Kong”, South China Morning Post, 31-a de aŭgusto 2014.

Laŭ Willy Wo-Lap Lam, esploristo de la Jamestown Foundation (Vaŝingtono), la ĉinaj regantoj flatadas “la negocistajn rondojn kaj aliajn sociekonomiajn sektorojn, izolante siajn malamikojn, tio estas la demokrati-subtenantojn. La grandaj investistoj en Ĉinujo, kiuj estas subtenantoj de la pekina politiko en Honkongo, estas rekompencataj ne nur per komercaj favoraj okazoj, sed ankaŭ per tre dezirataj sidlokoj ĉe la Popola Nacia Asembleo kaj en la politika Konsulta Konferenco de la ĉina popolo [de Pekino]*.” Fakte, post la ripetaj krizoj, de 1997 al 2004, Honkongo retrovis la vojon al ekonomia kresko, kvankam tiu malrapidiĝas (2,9% en 2013 post pinto je 7,3% en 2010). Pekino kalkulas kun la ekonomia integrado por forgesigi la demokratiajn aspirojn.

* Willy Wo-Lap Lam, jam citita.

NAHAN SIBY

Speciale adaptitaj institucioj
  • Nombro de loĝantoj: 7, 155 milionoj.
  • Malneta Enlanda Produkto (MEP) por unu loĝanto: 29 350 eŭroj (Ĉinujo: 5 350 eŭroj*)
  • * Fonto: Internacia Mon-Fonduso, 2013.
  • Redono: la 1-an de julio 1997, Honkongo fariĝas Speciala Administra Regiono (SAR) de la Popola Respubliko Ĉinujo.
  • Registaro: La ĉefo de la plenuma povo estas elektita por kvin jaroj de elekto-komitato. Li nomumas la registaron, aŭ plenuman Konsilion (Exco) konsistantan el 15 “oficialaj membroj” (ministroj) kaj 14 “neoficialaj membroj” (konsilantoj).
  • Elekto-Komitato: ties 1200 membroj devenas el kvar grandaj grupoj: la industria, komerca kaj financa sektoro, tiel nomata “negoco-sektoro”; la soci-profesia sektoro, ariganta plurajn metiojn (edukado, sano, librotenado, advokatoj, ktp.); tiu de la sociaj aŭ religiaj organizaĵoj, de la sindikatoj kaj aliaj aktivaĵ-kampoj (agrokulturo, arto, ktp.); fine, tiu de la politika mondo (Leĝdona Konsilio, Popola Nacia Asembleo, ktp.)
  • Leĝdona Konsilio: ĝi konsistas el 70 membroj, el kiuj 35 elektitaj laŭ universala voĉdonrajto, laŭ proporcia baloto en kvin geografiaj distriktoj, kaj 35 elektitaj de la korporacioj.
  • Politikaj Partioj: La demokrata tendaro (27 sidlokoj en la Leĝdona Konsilio de 2012) enhavas interalie la Aliancon Demokratian por Progreso, la Demokratian Partion, la Civitanan Partion, la Labor-Partion (Labour Party); la porpekina tendaro enhavas la Liberalan Partion, la Federacion de la Honkongaj sindikatoj (Hongkong Federation of Trade Unions), ktp.