Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu vi scias, ke en Latinameriko ...

EN TEMPO de krizo, la reelekto, en la unua baloto, de ŝtatestro kiu jam plenumis du mandatojn ne estas vere ordinara. Tiu de s-ro Evo Morales, kun 61 elcentoj de la voĉoj, meritus do iom pli da atento. Tiom pli ĉar lia elekta sukceso okazas en lando, Bolivio, en kiu inter 2001 kaj 2005 sin sekvis kvin prezidantoj. Kaj ĉar ĝi rekompencas 25-elcentan falon de la malriĉeco, altiĝon de la reala minimuma salajro de 87 elcentoj, la malaltiĝon de la aĝo de pensiiĝo* kaj pli ol 5-elcentan kreskon jare, ĉio ekde la jaro 2006. Ĉar gravas, kiel oni diras al ni, reveki entuziasmon por la politiko, kial do ne pli bone konatigi tiujn bonajn novaĵojn? Ĉu eble ĉar ili okazis pro reformoj progresemaj kaj pro agantoj de reĝimoj maldekstraj?

* Ĝi pasis de 60 al 58 jaroj por viroj kaj de 60 al 55 jaroj por virinoj kiuj naskis tri infanojn aŭ pli.

La amaskomunikiloj, diskretaj pri la sukcesoj de la maldekstraj latinamerikaj registaroj, estas same diskretaj pri ... la malsukcesoj de la konservativaj registaroj. Ankaŭ kiam temas pri aferoj de sekureco. Ĉi-jare, ekzemple, kvar ĵurnalistoj estis murditaj en Meksiko, el kiuj unu rekte dum radia registrado. Atilano Roman Tirado ofte postulis en la radio ke okcent familioj senproprietigitaj pro konstruado de baraĵo ricevu kompensaĵon. Jen fatala batalemo tie, kie forkondukoj, torturoj kaj murdoj fariĝis kutimaj speciale por tiuj, kiuj pridubigas socian ordon putran kaj mafian.

La 26-an kaj 27-an de septembro, kvardek tri studentoj de la urbo Iguala, en la ŝtato Guerrero, je cent tridek kilometroj de Meksikurbo, protestis kontraŭ liberalaj reformoj de la eduksistemo instigataj de la prezidanto Enrique Peña Nieto. Dum ili veturis en aŭtobuso, ili estis haltigitaj de la loka polico kaj kondukitaj al nekonata celo. Poste ili estis verŝajne liveritaj al kartelo de fidrogoj taskita ekzekuti ilin kaj kaŝi iliajn kadavrojn en fosaĵojn. Tiaj tomboj estas senĉese malkovrataj en la lastaj semajnoj, kelkfoje plenaj de korpoj senmembrigitaj aŭ bruligitaj. La urbestro kaj la direktoro pri publika sekureco de Iguala, serĉataj de la justico, fuĝis.

S-ro Peña Nieto, ekde kiam li malfermis la energi-sektoron al la multnaciaj konzernoj*, estas flatata de la afer-gazetaro.* Francujo atribuis al li la grandan krucon de la Honorlegiono. Ĉu liaj admirantoj iun tagon demandos lin pri la kvazaŭa senpuneco, kiun ĝuas en lia lando la koruptaj polico kaj elektitoj? Sed la grandaj okcidentaj gazetoj, la komunikilaj intelektuloj, Vaŝingtono, Madrido kaj Parizo eble ne scias kiajn demandojn fari al la meksika prezidanto. Ili do imagu tiujn, kiuj sponte elŝprucus el iliaj cerboj se la masakro de studentoj okazintus en Ekvadoro, en Kubo aŭ en Venezuelo. Aŭ en tiu Bolivio, pri kiu oni nur flustras, ke tie la prezidanto Morales estas reelektita.

* Vd John Mill Ackerman, “Le Mexique privatise sonpétrole” [Meksiko privatigas sian petrolon], marto 2014, www.monde-diplomatique.fr.
* La 28-an de junio 2013, suplemento de la Financial Times titolis: “La azteka tigro komencas akrigi siajn ungegojn”. Tiu akrigo estis evidente jam farita la sekvan 16-an de decembro, ĉar la Wall Street Journal tiam salutis en sia ĉefartikolo “La meksika(n) modelo(n)”.

Serge HALIMI.