Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉe la fondamento de la socia civitaneco

Nek asekuro, nek karitato: solidareco

Devigo al la aliaj membroj, solidareco atestas pri la solideco de komunumo. Tial la malfortigo de la mekanismoj de sociala asekuro, tia kia la malaltigo de la familliaj kromsalajroj, kiun la franca registaro nun proponas, efikas la nacian koherecon. Pro la egala digno de ĉiuj civitanoj, kiun ĝi aplikas, tiu jura principo estas la bazo de la homa evoluado.

Kvankam ĝi ŝuldas sian sukceson esence al la sociologia kaj politika penso, la nocio solidareco havas juran originon. Ĝi unue estis la nomo (en la franca civila kodo de 1804) de tekniko de la juro pri respondeco uzata kaze de pluraj kreditoroj (aktiva solidareco) aŭ debitoroj (pasiva solidareco) de unusola devigo (ŝuldo). Nur fine de la 19-a jarcento ĝi akiris novan juran signifon: tiu de kolektiva organizo ebliganta alfronti la riskojn ligitajn al la industria maŝinaro, kaj atribui al tiuj, kiuj ilin kreas, objektivan respondecon, sendepende de kia ajn kulpo. Oni tiel kreis solidarec-reĝimojn, kiujn Jean-Jacques Dupeyrou ĝuste priskribis kiel “komunajn potojn (...) kie oni kotizas laŭ siaj rimedoj kaj kie oni ĉerpas laŭ siaj bezonoj*. Ĉar ĝi neniam lasas sin transformiĝi en puran interes-kalkulon, solidareco estas faktoro de rezisto, por la plej bono kaj la plej malbono, al la imperio de la merkato. Doni al ĝi juran ekziston ebligas limigi la disvastiĝon de la ekonomia konkurenco al ĉiuj kampoj de la vivo.

* Jean-Jacques Dupeyroux, “Les exigences de la solidarité”, Droit social, n-ro 11, Parizo, novembro 1990.

Solidareco akiris plej grandan efikecon sur la nacia kampo. La kodo de la Sociala Asekuro ja asertas, ke “la organizado de la Sociala Asekuro baziĝas sur la principo de nacia solidareco”. Al tiu principo respondas socia civitaneco, distingebla de la politika civitaneco, kiu baziĝas sur tri kolonoj: la sociala asekuro, la publikaj servoj kaj la kolektivaj liberecoj, garantiataj de la labor-juro (sindikata libereco, kolektiva intertraktado kaj striko-rajto). Tiu socia civitaneco, kiu ne devenas de la sango-juro (jus sanguinis) aŭ de la grundo-juro (jus soli) unuigas ĉiujn, kiuj kontribuas al la nacia solidareco per siaj impostoj kaj kotizoj kaj profitas el ĝi kiel membroj de la sociala asekuro kaj uzantoj de la publikaj servoj. La nacia solidareco ne estas ekskluziva. Ĝi permesas ke en ĝi mem esprimiĝu aliaj pli mallarĝaj solidarecoj, kiujn oni povas kvalifiki “civilaj solidarecoj” — bazitaj sur volontuleco kaj mastrumataj de organismoj sen lukra celo, ekzemple asocioj, sindikatoj, mutualaj societoj — sen forgesi la familiajn solidarecojn. Ĉiuj funkcias sub egido de la nacia solidareco, kiu kunordigas ilin kaj kiun ili daŭrigas kaj subtenas samtempe. Ekzistas multaj ligiloj inter tiuj solidarec-cirkloj; ne eblas do modifi unu sen atingi ĉiujn aliajn. Neniu sistemo de sociala asekuro povus longtempe rezisti, ekzemple, se malaperus la familia solidareco. Por tion kompreni, sufiĉas konverti en salajro-horojn la nevideblan laboron, kio estas la flegado kaj zorgoj donitaj en la familioj al la malsanuloj kaj maljunuloj.

Privilegiita atak-celo de la novliberaluloj

Tiel difinita, solidareco klare distingiĝas tiel de asekuro, kiel de karitato. Diference de privata asekuro, kiu sin apogas sur asekurista kalkulo de la riskoj (per statistika metodo), solidarec-reĝimo baziĝas sur la aparteno al komunumo, ĉu nacia, profesia aŭ familia. La membroj de tiu komunumo, kiuj iam estas la plej riĉaj, aŭ la malplej elmetitaj al la risko, pli kontribuas ol la malpli riĉaj aŭ la pli elmetitaj al la risko, sed ĉiuj havas la samajn rajtojn. Diference de karitato (aŭ de ĝia moderna avataro, la care), solidareco do ne dividas la mondon inter tiuj kiuj donacas kaj tiuj, kiuj ricevas: ĉiuj devas kontribui al la reĝimo laŭ siaj kapabloj kaj ĉiuj havas la rajton profiti el ĝi laŭ siaj bezonoj. Esprimiĝo de la egala digno de ĉiuj homoj, la organizado de solidareco estas bremso al la etendiĝemo de la marĉanda logiko al ĉiuj homaj aktivaĵoj. Tial ĝi estas de tridek jaroj la privilegiita atak-celo de la novliberalaj politikoj.

Erozio de la naciaj solidarecoj estas la plej videbla manifestiĝo de tiu reekzameno. La atako, rekta kaj fronta koncerne la publikajn servojn, estis malpli brutala en la kazo de la socialaasekuro, eĉ se, ekde 1994, la Monda Banko klare fiksis al la pensio-sistemoj novan direkton: konverti la kotizojn en bilojn, nutrante la financajn merkatojn. En Eŭropo, kie la ligoj de la loĝantaroj al la sociala asekuro estas fortaj, la realigo de tiu programo sekvis malrektan vojon. Anstataŭ rekte detrui tiujn reĝimojn, oni preferis subfosi iliajn financajn bazojn, rompante la ligilon inter la devo kontribui kaj la rajto profiti el ĝi. Kaj oni aplikis tion, kion la ŝtat-konsilanto Didier Tabuteau nomas “salamo-politiko”, kiu konsistas en “dividi en fajnaj tranĉaĵoj la devigan socialan asekuron kontraŭ malsano, por ebligi ĝian sorbadon, iom post iom kaj tolereble, fare de la organismoj de komplementa san-asekuro.”*.

* Didier Tabuteau, Démocratie sanitaire. Les nouveaux défis de la politique de santé, Odile Jacob, Parizo, 2013.

Tiu fendo estas aparte klara en la Eŭropunio. Tie ja solidareco estis la unuan fojon agnoskita kiel ĝenerala juro-principo (unue en 1993 fare de la Eŭropa Justica Kortumo, kaj en 2000 fare de la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Eŭropa Unio). Sed, de 15 jaroj, la Eŭropa Kortumo konsideras la sociajn kaj fiskajn leĝarojn de la membro-ŝtatoj kiel “produktojn”, kiuj konkuras sur eŭropa merkato de la normoj. Ĝi permesas al la grandaj entreprenoj elekti la plej ŝparigajn kaj tiel eviti la devojn ligitajn al la principo de nacia solidareco. La eŭropaj leĝoj (tiel nomataj “direktivoj”), simile al tiu reganta la “alprunton” de la laboristoj*, iras laŭ tiu direkto. Samtempe, la Kortumo pretekstas la cirkul-liberecon por etendi la cirklon de tiuj, kiuj profitas la nacian solidarecon al homoj ne partoprenantaj ĝian financadon. Laŭ la Eŭropa Kortumo ja la eŭropa civitaneco trudas “ian financan solidarecon” de la civitanoj de la akceptanta ŝtato kun tiuj de la aliaj membroŝtatoj. Oni volonte aplaŭdus se la eŭropa civitaneco estus vera socia civitaneco; alivorte, se, anstataŭ praktiki fiskan konkurencon, la membroŝtatoj kune konstruus solidarec-reĝimojn je eŭropa skalo. Sed, kuraĝigante la fuĝon de la kotizantoj kaj trudante la protektadon de la nekotizantoj, la eŭropa juro rompas la ligojn inter rajtoj kaj devoj de solidareco; ĝi preparas mondon, kie postrestos nur asekuro kaj asistado, merkato kaj karitato. La Unio tiel komencis ion, kion Fritz Scharpf ĝuste nomis procezo de “negativa integrado”, kiu malkonstruas la naciajn solidarecojn sen sukcesi konstrui eŭropajn solidarecojn*.

* Vd Gilles Balbastre, “Laboro “pruntita”, laboristoj katenigitaj”, Le Monde dipomatique en esperanto, aprilo 2014.
* Fritz W. Scharpf, “The asymmetry of European integration or why the EU cannot be a “social market economy””, KFG Working Paper, n-ro 6, libera universitato de Berlino, septembro 2009.

La civilaj solidarecoj, kiuj koncernas ĉefe la labor-juron (sindikata libereco kaj striko-rajto) kaj la kampon de la komplementa socia protektado (mutualaj societoj kaj parecaj institucioj sen lukra celo) estas submetitaj al sama subfosa klopodo. De 2007, la Justica Kortumo de la Unio sisteme klopodas redukti la kolektivajn liberecojn de la salajruloj*. Ĝi ja rekonas ke ili havas juran valoron, sed malsuperan al tiu de la ekonomiaj liberecoj de entreprenoj: tiel, la sindikataj organizaĵoj principe devas fari nenion, kio “povus igi malpli alloga, aŭ eĉ pli malfacila” la uzon de delokadoj, de komplezo-flago aŭ de internacia laboristaro ebligantan eviti la pagon de socialaj kotizoj en la akceptolando. Tiu jurisprudenco, kiu dubindigas la striko-rajton, estigis multajn kritikojn, interalie de la fakulo-komitato de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). La IOL-sistemo de kontrolo de la normoj frontis senprecedencan krizon, kiam la reprezentantoj de la dungantoj oponis al ĉiu formo de internacia agnosko de la striko-rajto...

* Vd la ‘Viking kaj Laval’-juĝdecidojn (2007)

Tiu malkonstrua laboro ankaŭ okazas nacinivele, kiel montras la evoluo de la familiaj kromsalajroj en Francujo. Estis decidite post la mondmilito funkciigi, kun la konata demografia sukceso, nacian solidarecon profite al ĉiuj familioj havantaj infanojn, sendepende de ilia enspezonivelo. Reduktante aŭ forigante tiujn avantaĝojn por la mezaj klasoj, la nunaj reformoj retroiras al sistemo de asistado al malriĉuloj. Koncerne la komplementan socialan protekton, la Konstitucia Konsilio ja decidis forigi el ĝi la principon de solidareco. La leĝo por “sekurigi la dungadon”, kiu ĝeneraligis en 2013 la komplementajn sanasekurojn intencis permesi al la “sociaj partneroj” starigi altgradan solidarecon je la skalo de la profesiaj branĉoj, nomumante unusolan organismon por realigi tiun protekton. La validecon de tiuj “klaŭzoj de nomumado” agnoskis en 2011 la Justica Kortumo de la Unio*. La Konstitucia Konsilio tamen deklaris ilin kontraŭaj al la entrepreno-libereco kaj al la kontrakto-libereco, en decidoteksto, kiu sukcesis la malfacilan faron ne aludi pri solidareco*. Katastrofa decido, laŭ la reprezentanto de la Profesia Unio de Metioj, s-ro Patrick Liébus, kiu substrekis la vundeblan situacion de la etaj entreprenoj, elmetitaj al la “ĉiaspecajdemarŝoj kaj premoj de la asekuro-sektoro kontraŭ ili*.

* Vd Jacques Barthélémy, “Clauses de désignation et de migration au regard du droit communautaire de la concurrence”, Jurisprudence sociale Lamy, n-ro 296, Rueil-Malmaison, 24-a de marto 2011.
* Vd Jean-Pierre Chauchard, “La prévoyance sociale complémentaire selon le Conseil constitutionnel”, Revue de droit sanitaire et social, n-ro 4, Parizo, 2014.
* “Complémentaire santé: le Conseil constitutionnel rejette les “clauses de désignation””, 14-a de juni 2013, www.batiactu.com

En la sojlolandoj, inverse, la starigo de solidarec-mekanismoj ne estas konsiderata kiel obstaklo al la evoluado, sed kiel unu el ĝiaj plej urĝaj kondiĉoj. Kio estigis rimarkeblajn iniciatojn, kiel la programon “Familia Stipendio”* en Brazilo, aŭ la National Rural Employment Guarantee Act* en Barato. Tiuj iniciatoj ne estas perfektaj, sed ili atestas pri tio, ke la organizado de solidareco estas estontograva demando, ekzistanta en ĉiu socio, kaj ne historia monumento, kiun oni povus detrui aŭ konservi tia. Pli ĝenerale, la streĉoj kaj la malegalecoj kreitaj de la tutmondiĝo reaperigas ago-solidarecojn, konstatitajn en situacioj tiom malsamaj kiel la strikoj de Ĉinujo kaj la popolribeloj de la araba mondo, sed ankaŭ ekskluzivo-solidarecojn, bazitajn sur la fantasmita reveno al religiaj, etnaj aŭ tribaj identecoj*.

* La programo Bolsa Família, lanĉita en 2003, finance helpas dektri milionojn da familioj, kiuj kompense devas sendi la infanojn al la lernejo. Vd Geisa Maria Rocha, “Bourse et favelas plébiscitent “Lula””, Le Monde diplomatique, septembro 2010.
* Voĉdonita en 2005, tiu programo garantias al ĉiuj plenkreskaj kamparanoj cent labortagojn jare, pagitajn laŭ la minimuma salajro. Vd Jyotsna Saksena, “L’Inde invente le revenu rural garanti”, Le Monde diplomatique, novembro 2005.
* Por sinteza tabelo de tiu renovigo de solidareco, Vd La Solidarité. Enquête sur un principe juridique, eldonota en 2015 de Odile Jacob (Parizo).

Mondskale, solidareco ankaŭ revenas kiel tekniko de la respondeco-juro. La reta organizado de la transnaciaj entreprenoj ebligas al iliaj gvidantoj uzi la societojn, kiujn ili regas, kiel ŝirmilojn, kiuj protektas ilin kontraŭ ĉia jura persekuto. La solidara respondeco estas jura ilo, kiu ebligas trairi la ekranon de la morala personeco kaj devigi tiujn, kiuj posedas ekonomian potencon responsi pri la sociaj kaj mediaj konsekvencoj de siaj decidoj. Komencita kun la starigo de la entrepreno-respondeco rilate la difektitajn produktojn, tiu procezo povas koncerni plej diversajn demandojn: uzo de kontraŭleĝa laboro, neapliko de la san- aŭ sekurec-reguloj, malobeo al la konkurencaj reguloj, korupto aŭ imposta fraŭdo, mara poluado (afero de Erika-ŝipo), ekologia restaŭrado de industriaj lokoj...

Jam en 2005 estis proponata la ideo, igi tiujn, kiuj regas ekonomian aktivaĵon, principe respondecaj de la damaĝoj kaŭzitaj de ĝi. Enterigita de la franca senato, tiu ideo reaperis post la dramo de Rana Plaza*, en formo de leĝpropono celante enkonduki la nocion “devo de vigla atento” de la tegmentaj societoj kaj la ordodonantoj. Prezentita de la maldekstro de la franca socialista partio kiel unu el la kondiĉoj por nova parlamenta “plimulto-kontrakto”, tiu reformo estis malplenigita je sia enhavo en la leĝo de la 10-a de julio 2014 “celanta lukti kontraŭ la mallojala sociala konkurenco”. Anstataŭ konfirmi la principon de solidara respondeco de la ordodonantoj, tiu leĝo nur devigas ilin riproĉi siajn subkontraktantojn, kiam la laborinspektoro informas ilin pri la malobeo.

* Laŭ la nomo de la teksaĵ-fabriko kiu disfalis en Bangladeŝo, kaŭzante morton de pli ol mil cent homoj. Vd Olivier Cyran, “Au Bangladesh, les meurtriers du prêt-à-porter”, Le Monde diplomatique, junio 2013.

Tiu principo tamen finfine trudiĝos, ĉar neniu jura ordo povas daŭre vivteni sin kun ĝenerala principo de senrespondeco. Same kiel fenikso, solidareco ĉiam renaskiĝas el sia cindro.

Alain SUPIOT