Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La senbrida konverto de ĉio en financajn instrumentojn minacas transformi nin kaj niajn havaĵojn en produktivan valoraĵon. Kaj la plej grava valoraĵo estas niaj propraj donitaĵoj, minataj de ciferecigita teknikaro
Oral-B, filio de Procter & Gamble, ĉi-jare lanĉis sian dentobroson SmartSeries Bluetooth, esenca aparato por tio, kion la firmao nomas “la bone konektita banĉambro”. Ĝi konektiĝas al via poŝtelefono, spuras vian brosadon (ĉu vi uzis dentfadenon? ... purigis la langon? ... tralavis la buŝon?), kaj atentigas pri lokoj en la buŝo (bildigitaj sur la ekrano de la telefono) kiuj meritas pli da atento. Pli grave, kiel la retejo de la broso fiere anoncas, ĝi ankaŭ “registras vian brosadon kiel donitaĵojn kiujn vi povas senhelpe prezenti kiel grafikaĵojn por dividi kun dentaj profesiuloj.” Kio fariĝas el tiuj donitaĵoj estas forte debatata demando: ĉu ili iras al tiuj dentaj profesiuloj, aŭ al via asekura kompanio? Ĉu ili restas kun vi aŭ estas aldonataj al viaj donitaĵoj jam posedataj de Facebook kaj Google?
La konscio ke oni povas valutigi* la donitaĵojn produktitajn de ordinaraj aparatoj, kiel inteligentaj dentobrosoj kaj necesejoj, estigis interesan reziston kontraŭ la amasakaparo de donitaĵoj fare de la gigantoj de Silicon Valley kiuj rikoltas miliardojn da dolaroj, dum ni la publiko rekompence nur ricevas senpagajn servojn. Ekaperis kritika komentario popolisma: ni defiu ĉi tiujn monopolojn de donitaĵoj kaj anstataŭigu ilin per etskalaj entreprenistoj. Ĉiu el ni kompilu nian propran kolekton de donitaĵoj kaj profitu de tio, vendante nian genaron al farmacia firmao aŭ nian adreson kontraŭ rabato ĉe loka restoracio.
Kelkaj lastatempaj libroj — Social Physics de Sandy Pentland, Who Owns the Future? de Jaron Lanier* — aprobas ĉi tiun projekton. Ili promesas tion, kio ŝajnas esti neeblaĵo — kaj ekonomian sekurecon kaj la konservon de privateco. Se oni traktas donitaĵojn kiel proprietaĵojn, per fortaj rajtoj de proprieteco kaj modernaj gardaj teknikaroj, oni devus povi certigi ke neniu krompersono profitu senpage. Danke al la Interreto de Aĵoj*, kaj la dismultiĝo de inteligentaj aparatoj, ĉiu ajn el niaj agoj kontroleblas, kaj valutigeblas: iu, ie, volas pagi por scii kiun kanton ni fajfas en la duŝejo. Tio fakte ankoraŭ ne okazis, sed nur pro tio ke niaj duŝejoj ne havas sentilojn kaj ne estas konektitaj al la Reto.
Estas klara tio, kio estas prikonkurata. Se Google plenigos niajn domojn per inteligentaj termostatoj, tiam Google valutigos nian fajfadon en la duŝejo. La firmao integrigas donitaĵojn el diversaj fontoj — senŝoforaj aŭtoj, inteligentaj okulvitroj, retpoŝtaĵoj — kaj ĝia helpemeco dependas de ĝia ĉieeco. Por plejeble utiligi la servojn de Google, ni devus lasi ke ili plenigu ĉiujn vakantajn lokojn de niaj ĉiutagaj vivoj. La grandeco de la donitaĵaroj tiel kreitaj faras konkurencon nerealisma, kaj tion tuj komprenis firmaoj pli malgrandaj. La alia alternativo estas sekvi la popolismajn alvokojn de Pentland kaj Lanier kaj malhelpi la ambiciojn de Google, insistante ke donitaĵoj aŭtomate apartenas al la uzantoj, aŭ postulante ke la uzantoj ricevu almenaŭ parton de la profitoj.
Malgraŭ siaj ŝajnaj malsamecoj, ambaŭ ĉi tiuj pozicioj apartenas al unu politika programo prezentanta du intelektajn tradiciojn. Kiel la brita sociologo Will Davies montras en sia nova libro The Limits of Neoliberalism*, la estonteco proponata al ni de Lanier kaj Pentland ligiĝas al la germana tradicio nomata “ordoliberala” kiu rigardas la konservon de la merkata konkurenco kiel projekton moralan, kaj traktas ĉiujn monopolojn kiel danĝerajn. La metodo de Google pli bone konvenas al la usona skolo de novliberalismo kiu disvolviĝis ĉe la Universitato de Ĉikago. Ĝiaj disĉiploj plejparte koncentriĝas pri efikeco kaj la intereso de la konsumanto, kaj ne pri moraleco; kaj oni neniam supozas ke monopoloj estas malbonaĵoj nur pro tio, ke ili estas monopoloj — kelkaj povus esti socie utilaj. Malgraŭ siaj asertoj, ke ĝi estas novigema kaj renversema, la debato pri la nuntempa teknikaro enkondukas neniun novaĵojn kaj nenion renversas: supozante ke la informo estas varo, ĝi funkcias firme ene de unusola paradigmo novliberalisma.
Alternativa koncepto pri la informo necesigus ke oni bazu tion en la sfero neekonomia — ĉirkaŭ la ideo de la komunaĵo, amata de radikalaj demokratoj, aŭ de io alia. Ni povus tamen demandi, kial la vara statuso de la informo estas akceptata tiel senpripense. La nuntempa momento donas la respondon: la teknikaro hodiaŭ estas deus ex machina* kiu povas krei laborpostenojn, stimuli la ekonomion kaj kompensi impostan fraŭdon fare de la riĉuloj kaj kompanioj. Ne trakti la informon kiel varon efektive signifus por politikistoj rifuzi la solan rimedon haveblan.
Ĉi tiu aspekto de la moderna teknikaro kiel deus ex machina estas subtaksata eĉ de perceptemaj observantoj de la financa krizo. En sia libro Buying Time*, la germana sociologo Wolfgang Streeck argumentas ke, ekde la fruaj 1970aj jaroj, kiam la unuaj signoj aperis de la baldaŭ venonta disfalo de la sociala modelo sekurigita de la postmilita kompromiso, okcidentaj registaroj uzis ruzojn por gajni pli da tempo kaj eviti malfruiĝintajn strukturajn transformojn: senbrida inflacio, ŝtatŝuldoj kaj, fine, implica instigo al la privata sektoro provizi malmultekostajn monpruntojn al familioj. La sekva programo de rigoraj elspezreduktoj estis moralisma respondo kiu punis ordinarajn civitanojn pro pekoj kiujn ili ne faris.
Streeck ne mencias informan teknikaron, sed evidenta estas ĝia funkcio por prokrasti neeviteblaĵon. Ĝi kreas novajn entreprenojn kaj laborpostenojn — kondiĉe ke ĉiuj lernu programi kaj fari siajn proprajn aplikaĵojn — kaj liberigas grandegan ekonomian valoron. Tion frue ekkomprenis la brita registaro, lanĉante ambiciajn sed kontestitajn planojn por vendi donitajojn pri pacientoj al asekuraj kompanioj (protesto de la publiko devigis ĝin retiriĝi) kaj donitaĵoj pri la akceptoj de studentoj al operaciantoj de poŝtelefonaj retoj kaj fabrikantoj de energitrinkaĵoj. Lastatempa raporto pri propraj donitaĵoj kaj la brita ekonomio, parte subvenciita de Vodafone*, asertas ke pli ol 16,5 miliardoj da pundoj (21 miliardoj da eŭroj) estus enspezeblaj se konsumantoj povus pli facile mastrumi — tio estas, vendi — siajn proprajn donitaĵojn. La tasko de la ŝtato estas certigi ke novaj perantoj de la mastrumado de donitaĵoj povas laŭleĝe inserti sin inter konsumantoj kaj provizantoj de servoj.
Dum ŝtatoj penas por gajni tempon desupre, noventreprenoj de Silicon Valley proponas rimedojn por gajni tempon demalsupre. La espero estas tio, ke servoj kiel Uber (servo per kiu posedantoj de aŭtomobiloj proponas transportan servon al la publiko) kaj Airbnb (per kiu oni luigas sian apartamenton) povos transformi konkretajn valoraĵojn en profitajn servojn kaj provizi suplementan enspezon al iliaj posedantoj. Kiel Brian Chesky, ĝenerala direktoro de Airbnb, klarigas, “Nun, kun senprecedencaj niveloj de senlaboreco kaj malegaleco de enspezoj, ni efektive sidas sur orminejo. Pasintece, ni loĝis en mondo kie homoj kreis sian propran enhavon, sed de nun ni povas krei niajn proprajn laborpostenojn kaj eble eĉ niajn proprajn industriojn”*.
Silicon Valley, kiu ĉiam rapidas por profiti el la kontraŭkulturo, alproprigis al si la komunuman kundivideman retorikon de pli fruaj klopodoj transcendi la novliberalisman tagordon, kaj prezentis Uber kaj Airbnb kiel parton de la “kundivida ekonomio” — la utopia estonteco amata de anarkiistoj kaj libertarianoj kie individuoj povas rekte negoci unu kun la alia, preterirante grandajn perantojn. Tio, kio vere okazas, tamen, estas la anstataŭigo de perantoj de servoj kiel taksiaj firmaoj, per perantoj de informoj kiel Uber — kiu estas finance subtenata de tiuj admirantoj de anarkiismo Goldman Sachs!
Pro tio, ke la establitaj taksia kaj hotela industrioj estas abomenataj, la publika debato estas prezentita kvazaŭ temas pri kuraĝa novigadanto alfrontanta malviglajn monopolismajn aktualulojn. Tia neekvilibra prezentado, kvankam ne nepre erara, malgravigas la fakton, ke la noventreprenoj de la “kundivida ekonomio” funkcias laŭ la modelo de la 19a jarcento: socialaj protektoj estas minimumaj por laboristoj kiuj devas surpreni riskojn antaŭe surprenitajn de siaj dungantoj, kaj preskaŭ tute mankas eblecoj por kolektiva traktado.
La propagandantoj de la “kundivida ekonomio” pravigas ĉi tian sensekurecon per retoriko inda je la liberalisma teoriisto Friedrich Hayek: memreguligaj mekanismoj (per kiuj la merkato atestas pri la kvalito de la taksia ŝoforo kaj la hotela gastiganto) estas pli efikaj ol reguligaj leĝoj, tial forigu la leĝojn. Kiel la eminenta riskokapitalisto Fred Wilson diris lastatempe, “Kiam ni atingos lokon kie sistemoj vere estas sinregantaj kaj sinreguligantaj, ni ne bezonos reguligistojn”*. Ĉieaj retrokuplaj cikloj — efektive, nuraj kvalitaj signaloj provizataj de partoprenantoj en la merkato — kondukus nin al la celloko.
La ciferecigo de la ĉiutaga vivo kaj la rabemeco de la financa liberaligo minacas transformi ĉion — de genaroj ĝis dormoĉambroj — en produktivan valoraĵon. Esther Dyson, pioniro pri la “personecigita genomiko” kaj direktoro de 23andme, la ĉefa entrepreno en tiu fako, komparas sian firmaon al “monaŭtomato kiu donas al vi aliron al la riĉaĵoj kaŝitaj en viaj genoj”*. Jen la estonteco kiun Silicon Valley atendas ke ni akceptos: sufiĉa nombro de sentiloj kaj retkonektoj transformos niajn vivojn en gigantajn monaŭtomatojn. Tiuj, kiuj rifuzos partopreni, povos kulpigi sole sin mem kiam oni rigardos rifuzantojn de la “disdivida ekonomio” kiel ekonomiajn sabotantojn kaj malŝparemulojn per valoraj rimedoj kiuj povus akceli kreskadon. Poste, la rifuzo “kundividi” fariĝos tiel hontinda kiel la rifuzo ŝpari monon aŭ labori aŭ pagi ŝuldojn, kun tavoleto de moraleco kovranta — refoje — ekspluaton.
Estas tute nature ke la malpli bonhavaj, sub la ŝarĝo de rigoraj elspezreduktoj fare de la ŝtato, transformas siajn kuirejojn en restoraciojn, siajn aŭtojn en taksiojn, kaj siajn proprajn donitaĵojn en financajn aktivojn. Kion ili povas fari alie? Por Silicon Valley, ĉi tio estas triumfo de entreprenemo — spontanea teknika evoluo senrilata al la financa krizo. Sed ĝi estas nur tiel entreprenema kiel tiuj, kiuj estas pelataj — de la neceso pagi siajn lupagojn — sin prostitui aŭ vendi siajn korpopartojn. Registaroj povus rezisti ĉi tiun tajdon, sed ili havas buĝetojn por ekvilibrigi: iam, Uber kaj Airbnb ricevos permeson ekspluati ĉi tiun “orminejon” laŭvole kaj tiel kreskigos impostenspezojn kaj helpos civitanojn vivteni sin.
La ekonomio de la disdivido ne anstataŭos tiun de la enŝuldiĝo; ili kunekzistos. La pliigita likideco de donitaĵoj, kune kun pli da plibonigitaj analiziloj, jam ebligas ke bankoj donu kreditojn al klientoj antaŭe rigardataj kiel nesolventuloj, ciferece elsarkinte la plej malbonajn riskulojn. Noventreprenoj kiel ZestFinance jam helpas bankojn decidi ĉu enretaj kreditpetantoj estas kreditoindaj, ekzamenante 70 000 donitaĵajn kriteriojn — interalie kiel ili tajpas kaj kiel ili uzas siajn telefonojn. En Kolombio, la nova financa kompanio Lenddo aprobas kreditkartojn laŭ la agado de la petantoj en sociaj retservoj; tiel, ĉiu ajn klako povas influi ilian taŭgecon por kredito. Tion tuj komprenis Douglas Merrill, la kunfondinto de ZestFinance, kiu diras ke “ĉiuj donitaĵoj estas kreditaj donitaĵoj”. Nu, se ĉiuj donitaĵoj estas kreditaj donitaĵoj, sekvas ke la tuta vivo — kaptita de ciferecaj sentiloj en la mondo ĉirkau ni — pulsas laŭ la ritmoj de enŝuldiĝo.
La utilaj idiotoj de Silicon Valley havas sian kutiman defendon. Se la malriĉuloj bezonas krediton, kial ne helpi ilin akiri ĝin? Neniam venas en la kapojn de la ciferecaj futurologoj en Silicon Valley ke kreskinta bezono de monpruntoj eble rilatas al senlaboreco, reduktoj de socialaj servoj kaj la disfalo de realaj salajroj, nek ke alia ekonomia politiko povus retroirigi tiajn tendencojn, kaj senutiligi iliajn mirindajn ilojn por krei pli da enŝuldiĝo. Por ili, la sola tasko estas konstrui ilojn por solvi problemojn tiam, kiam ili leviĝas — kaj ne enkalkuli iun politikan kaj ekonomian analizon kiu kapablus reformuli ĉi tiujn problemojn por pritrakti iliajn kaŭzojn.
Tiurilate, Silicon Valley similas iun ajn alian industrion: krom se estas profito en tio, firmaoj ne volas alvoki por radikala socia sanĝiĝo. Sed Uber, Google kaj Airbnb havas multe pli profundajn rezervujojn da retoriko ol tiuj de Goldman Sachs kaj JP Morgan. Se oni plendas pri tiuj lastaj, oni estas karakterizata kiel malamanto de kapitalismo aŭ Wall Street aŭ la financaj savaranĝoj — epiteto socie akceptebla, se iom teda. Kritiki Silicon Valley, tamen, estas inviti akuzojn de teknofobio kaj nostalgio. Kritika komentario laŭ politika kaj ekonomia vidpunkto pri novteknikaj firmaoj — kaj ilia komforta rilato kun la novliberalisma tagordo — estas taksata kiel kritikaĉo pri moderneco, kaj la kritikantoj estas prezentataj kiel malprogesemuloj naŭzite kontemplantaj senanimajn akvobaraĵojn.
Ĉi-rilate, parte kulpas iuj kritikantoj pri la nova teknikaro kun siaj lamentoj pri la kultura regreso kaŭzita de Tŭitero kaj elektronikaj libroj. Je la komenco de la dudeka jarcento, la filozofo Walter Benjamin kaj la sociologo Siegfried Kracauer konsideris la problemojn prezentatajn de la novaj amaskomunikiloj laŭ soci-ekonomia vidpunkto. Hodiau, ni devas kontentigi nin per la pensoj de Nicholas Carr kaj lia sindediĉo je neŭroscienco, aŭ Douglas Rushkoff kun lia biofiziologia analizo pri la akcelado*. Kiel ajn trafaj estu tiaj kontribuoj, ili fine malkuplas la teknikaron disde la ekonomio tiel, ke restas nenio por debati krom kiel la ekranoj de nia iPad-oj influas la kognadon de niaj cerboj — anstataŭ debati kiel la informoj kolektitaj de niaj iPhone-oj influas la elspezreduktajn rimedojn de niaj registaroj. Kritiki la teknikaron hodiau devus signifi tion, ke ni demandas kiel ĝi kaj ĝiaj propagandistoj lasas al la nuna sistemo aĉeti pli da tempo, kaj preventi ekzistecan krizon eĉ pli profundan.
Tiu artikolo estas traduko de ‘How much for your data?’ en la anglalingva eldono de LMD, aŭgusto 2014.