Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
La rigor-politikoj montriĝas socie malutilaj kaj ekonomie neefikaj; ili ankaŭ kontraŭas la valorojn de la demokratiaj socioj. Pluraj internaciaj institucioj ĵus memorigis tion, unuavice la Konsilio de Eŭropo, kiu atente zorgas pri la respekto de la fundamentaj rajtoj sur la Malnova Kontinento de 1949.
VIGLE kritikata de la civitanoj de multaj eŭropaj landoj, la “triopo” (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko [ECB] kaj Internacia Mon-Fonduso [IMF]) ankaŭ ricevas riproĉojn de internaciaj instancoj. Laŭ diversaj oficialaj organizaĵoj, la tiel nomataj “savplanoj” aplikataj al la ekonomioj de Grekujo, Portugalujo, Kipro kaj Irlando perfortas la fundamentajn rajtojn garantiitajn de pluraj traktatoj. Tiel, en rezolucio adoptita en junio 2012, la parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo* maltrankviliĝas pro la minacoj, kiujn la rigor-politikaj reguloj deciditaj starigas al la “demokratio kaj la socialaj rajtoj*” de la koncernaj landoj.
SINE DE la Konsilio de Eŭropo, la eŭropa Komitato de la socialaj rajtoj [EKSR], ricevinta plendon de du grekaj sindikatoj, juĝis kontraŭaj al la eŭropa sociala Ĉarto* plurajn artikolojn de la leĝoj de la rigorpolitiko adoptitaj de Ateno, interkonsente kun la triopo. Temas aparte pri tiuj, kiuj rilatas al la antaŭaviza limtempo kaj la kompensaĵoj kaze de maldungo, al la regularo pri laboro de neplenkreskuloj, al la rajto de junuloj lerni profesion kaj ricevi justan salajron*. La komitato ankaŭ konsideris, ke la efektiva apliko de la rajto al la sociala asekuro estis mistraktata per la redukto de la emerito-pensioj en la publika sektoro kaj la enkonduko de solidarec-kontribuo deprenita de la pensioj*.
Paralele, en sia raporto n-ro 365 de novembro 2012, la komitato pri sindikata libereco de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL)* opinias, ke la libereco de kolektiva intertraktado kaj la principo de netuŝeblo de la kolektivaj konvencioj estis malobeataj plurfoje fare de la grekaj leĝoj aplikantaj la preskribojn de la triopo. Same, la komitato substrekas, ke suspendi aŭ neapliki kolektivajn konvenciojn, sisteme decentraligi la intertraktadon aŭ starigi malpli favorajn procedurojn, aparte kiam temas pri salajroj, kontraŭstaras la bazajn principojn de la IOL.*.
En decido de la 14-a de majo 2013*, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj unuanime rekonis, ke la propriet-rajto de plendantino estis malrespektata de hungara leĝo, kiu impostis parton de ŝia maldungo-monkompensaĵo, je 98%, sub la preteksto lukti kontraŭ la ekonomia krizo.
Finfine, kiel ja rimarkas la komisiono pri dungo kaj socialaj aferoj de la Eŭropa Parlamento en raporto* adoptita la 13-an de marto 2014 per dudek sep voĉoj kontraŭ sep kaj du sindetenoj, la rolo de la triopo estigas interes-konfliktojn sine de la institucioj. Per decidoj faritaj kune kun la ECB kaj la IMF, la Eŭropa Komisiono ja povas kontraŭdiri siajn devigojn kiel gardanto de la traktatoj. Same estas pri la ECB, samtempe “teknika konsilanto” kaj kreditoro de la kvar menciitaj membroŝtatoj. En tiu raporto, la deputitoj substrekas la mankon de travidebleco en la intertraktadoj koncernantaj la protokolojn de interkonsentoj intertraktitaj de la triopo kaj la foresto de demokratia kontrolo fare de la naciaj Parlamentoj kaj tiu de Strasburgo.
La iniciatoj adoptitaj kadre de la “sav-planoj” troviĝas marĝene de la ĝenerala/ ordinara juro. Ili ja referencas nek al la traktatoj de la Eŭropa Unio, nek al la internaciaj konvencioj de la IOL, nek al la Eŭropa Sociala Ĉarto, nek al la Eŭropa Konvencio de la Homaj Rajtoj (EKHR) de la Konsilio de Eŭropo. Temas pri decidoj, kiuj evitas grandparte la parlamentajn aŭ juĝistajn kontrolojn. Tiu aparta statuso estas konfirmita de la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio (JKEŬ), kiu taksas, ke la decidoj faritaj de la eŭropaj institucioj kadre de la eŭropa mekanismo por stabileco (EMS) ne povas esti objekto de plendo antaŭ ĝi*.
Kvin cent naŭdek juristoj, fakuloj pri sociala juro kaj labor-juro, kvazaŭ ĉiuj devenantaj el universitataj medioj, subskribis alvokon, petante Bruselon respekti kaj antaŭenigi la fundamentajn socialajn rajtojn, en la kunteksto de la politikaj decidoj ligitaj al la krizo*. Siaflanke, la juristo Andreas Fischer-Lescano, de la Bremeno-universitato (Germanujo), opinias, ke la mandato de la Komisiono kaj de la ECB sine de la triopo transpasas la eŭropan juron: la Unio ne estas kompetenta por trudi detalajn iniciatojn pri salajro-politiko aŭ kolektivaj labor-rilatoj, tra decidoj de ekonomia kunordigo.*
IŬJ NACIAJ jurisdikcioj ŝajnas rezisti al la sistema malkonstruo de la socialaj rajtoj. La portugala konstitucia Kortumo ja kvalifikis kontraŭaj al la Konstitucio la rigorpolitikajn decidojn celantajn nurunuflanke redukti la salajrojn, pensiojn kaj la maldungo-kompensaĵojn de la laboristoj de la publika sektoro. Tiuj decidoj estis tiuj de la nacia buĝeta programo adoptita de la registaro en januaro 2013, sekve de la interkonsento-protokolo kun la triopo (decido de la 5-a de aprilo 2013). La Traktato de Lisbono planas la aliĝon de la Eŭropa Unio al la JKEŬ. Tio ebligus submeti lastokaze ties jurajn decidojn al la eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj al ties jurisprudenco, pli protekta. Ni devas esperi, ke tiu aliĝo, daŭre diskutata, malfermos novajn eblojn kaj instigos al normaligo de la jura statuso de la kontraŭkrizaj iniciatoj rilate al la internacia juro kaj al la naciaj juraj ordoj.
Isabelle SCHÖMANN