Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Cifereca kapitalismo, amasa superrigardo kaj usona dominado

En Usono, debato relanĉita

NUR KELKAJN tagojn post la publikigado de la artikolo de la Guardian, en kiu la ĵurnalisto Glenn Greenwald malkaŝis, ke la Nacia Agentejo pri Usona Sekureco (National Security Agency), NSA, kolektas la telefonajn datumojn de milionoj da usonaj abonintoj (la 5-an de junio 2013), la prezidanto Barack Obama kunvenigis grupon da konsilistoj. Post pluraj monatoj da enketoj — kaj kiam la teruraj malkaŝoj sekvis unu la alian —, tiu komitato publikigis nerefuteblajn konkludojn: la pravigoj liveritaj de la NSA ne estis validaj; ĝi ne povis pruvi, ke la malpermesita superrigardo de la usonaj civitanoj malebligis teroristajn atencojn.*

* The NSA Report. Liberty and Security in a Changing World. Princeton University Press, 2014. Rete: www.whitehouse.gov.

La reago de la registaro estis pli malrekta. Unuflanke ĝi proponis kosmetikajn reformojn por igi la NSA raportideva pri siaj praktikoj; aliflanke ĝi sisteme persekutis la alarmantojn kaj la tre malmultajn ĵurnalistojn, de la grandaj komunikiloj, kiuj helpas ilin publikigi siajn informojn. Sen surprizo, la registaro do ne dubindigis la fundamente kontraŭdemokratian karakteron de la sistemo de sekreta informado.

En la unua tempo neŭtraligataj de la partiĉefoj, la dispozicioj faritaj de la Kongreso por enkadrigi la spionadon komencis trudiĝi en 2014, kiam certaj respublikanoj, en alianco kun multaj demokratoj, decidis forigi la fondusojn, kiujn la NSA uzis por siaj plej ŝokaj praktikoj. Paralele, la Supera Kortumo de Usono unuanime konsideras, ke la polico devas akiri la permeson de juĝisto por “traserĉi” la poŝtelefonon de arestitoj. Krome, serio da plendoj, el kiuj kelkaj de antaŭ la afero, kiuj kontestas al Vaŝingtono la rajton amase kolekti telefoniajn datumojn alvenas ĉe la plej altaj sferoj de la justica sistemo. La publika debato veneniĝas: ĉu la leĝdonanto devas disponi pri pli bona regado al la agadoj de la NSA?

Por trankviligi la publikan opinion, la defendantoj de la ĝisnuna stato argumentas, ke en la realo la civitanoj apenaŭ okupiĝas pri la protekto de sia privata vivo. Sed ilia taktiko fiaskas. En marto 2014, dum la teksasa festivalo South by Southwest, ĉiujara renkontiĝo, kiu ĝuas ampleksan raportadon de la amaskomunikiloj, s-ro Edward Snowden, kiu intervenis per ekrano, estis aplaŭdata. Same, dum debato organizita en majo en Toronto pri la temo “Ĉu la ŝtata superrigardo estas leĝe permesebla rimedo por defendi niajn liberecojn?”, Greenwald vaste venkis kontraŭ sia kontraŭulo Michael Hayden, eksa direktoro de la NSA. Pli ol iam ajn antaŭe, la kritikaj ideoj cirkulas en la komunikiloj, ĉu establitaj aŭ sursojlaj, de “Democracy Now!” ĝis The Intercept. En Usono, s-ro Snowden atingas sian celon: malfermi la debaton pri la rajto je protekto de la privata vivo. Danke al li, la kritiko pri la ŝtata superrigardo akiras novan pravecon.

Dan SCHILLER.