Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
EN LA NOKTO de la 25-a al la 26-a de oktobro 2014, ofensiv-grenado de la polico mortigis Rémi Fraisse, 21-jaran manifestacianton. Sed la franca registaro atendis du tagojn antaŭ ol reagi. Ĝi estas senfine pli akurata por saluti la memoron de ĉefo de petrolkompanio forpasinta en aviadil-akcidento. La socialista* prezidanto de la ĝenerala konsilantaro de la departemento Tarn, siavice, senhezite taksis “stulta kaj malsaĝa” morti por ideoj. Verdire, lia propra ideo — finkonstrui baraĵan muron postulatan de la eminentuloj de lia departemento — neniam elmetis lin al samspeca danĝero. Tio eĉ helpis lin en lia reelektiĝo en la senato. Tamen, nun estas verŝajna, ke la grenado ĵetita de la ĝendarmoj mortigis ankaŭ tiun projekton de baraĵo. Ĉu oni devas morti en manifestacio por triumfigi siajn ideojn?
En januaro de 2011, la franca ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ino Michèle Alliot-Marie, proponis al la tunizia diktatoro Zine El-Abidine Ben Ali, ke li savu sian reĝimon inspirante sin per la “farscio, rekonata en la tuta mondo, de niaj sekurec-fortoj”. Farscio kun eklipsoj: sen paroli pri la dekoj da alĝerianoj murditaj en Parizo la 17-an de oktobro 1961 kaj pri la naŭ homoj mortigitaj en la metroo Charonne en februaro de la sekva jaro, kvar francaj manifestaciantoj perdis la vivon okaze de alfrontiĝoj kun la polico.*
Rémi Fraisse estas do la kvina. Mallonge post lia morto, la komandanto de la grupo de ĝendarmoj aktivaj en tiuj lokoj atestis, ke la prefekto de la departemento Tarn estis postulinta al la ordo-fortoj, ke ili “montru ekstreman firmecon fronte al la oponantoj” al la baraĵo. Kvardek du ofensivaj grenadoj estis lanĉitaj en tiu nokto.
La ĉefministro Manuel Valls ŝajnas kutimiĝi je militismaj deklaroj, kiuj pri kelkaj islamistoj elvokas la minacon de “interna milito”. Kaj lia registaro atribuas la kulpon de la “dramo” de Sivens al “rompistoj”. Sindikato de policistoj, kiu daŭrigas tiujn rezonadojn en intenca konfuzo, alarmiĝas pro tio, ke “parto de la verdaj aŭ ruĝaj aktivuloj povas transiri al armita batalo, same kiel dum la tempo de la revoluciaj movadoj de la 1970-aj jaroj”.*
Ĝuste en tiu etoso la Nacia Asembleo ĵus voĉdonis, preskaŭ unuanime, novan kontraŭteroristan leĝon. La dekkvina de tiu speco ekde 1986. Oficiale motivita de la intenco malpermesi al la francoj aliĝi al la vicoj de la Organizaĵo de la Islama Ŝtato, ĝi entenas ĝeneralajn dispoziciojn — administra malpermeso forlasi la teritorion, “delikto de individua terorista entrepreno” — kiuj povus morgaŭ aplikiĝi al ia ajn alia batalo.
En la jaro 2001 la franca parlamento jam adoptis tutan gamon da samspecaj subpremaj dispozicioj. Iomete hontema, socialista senatano pravigis sin tiel: “Estas malagrablaj dispozicioj urĝe decidendaj, sed mi esperas, ke ni povos reveni al la respublika leĝeco antaŭ la fino de 2003.”* Dek unu jarojn poste, malestimata registaro sen estonteco jam ne povas rezigni pri “interna malamiko”.
Serge HALIMI.