Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ekologio

Ĉu ĉesigi la bezonon posedi?

Kiam socio spertas amasan senlaborecon, “oni fajfas pri la rajto de la arboj” — jen la opinio de juna ĵurnalistino de Inrocks fine de la 1990-aj jaroj. Dek kvin jarojn poste, Jade Lindgaard* veturas tra la mondo por pritaksi la manierojn de alternativa vivo, la detruojn de la industrio aŭ de la atomteĥniko. Ŝi esprimas sin en sia propra nomo, por “mallerni” kaj “malprivatiĝi”, same kiel provas fari la loĝantoj de Nancio*, kiuj renovigas kune siajn loĝejojn. La unua paŝo malfacilas. La dua povas ŝajni ridinda, tiom la vojo longas. Lindgaard vetas, ke la uzvaloro anstataŭos la interŝanĝvaloron, ke la abundo mortigos la proprieton: “La certiĝo pri la aliro, kiam la uzado senteblas, venkos la bezonon posedi”, asertis la liberecana eseisto kaj ekologia aktivulo Murray Bookchin. Ofte optimisma, strange malkuraĝigita antaŭ ĉiuj siaj rubujoj aŭ siaj lumbrika kompoŝtejo, ŝi povas nur konstati la forton de la kutimoj: “La malkongruo inter la ricevita informo kaj la adaptita konduto estas klara.”

* Jade Lindgaard, Je crise climatique. La planète, ma chaudière et moi, La Découverte, Parizo, 225 paĝoj, 2014, 18 eŭroj.
* Franca urbo, france Nancy. -vl

Eric Dupin* vidis la bonan flankon de la radikala ekologio dum enketo, kiun li faris dum preskaŭ du jaroj tra Francujo ĉe rektaj koncernatoj: grup-loĝantoj aŭ alternativaj lernejoj. En dek du ĉapitroj li esploras la konturojn de tiu konstelacio de kulturebligistoj, kiuj trankvile ŝanĝas sian vivon. Kvankam multaj projektoj de gruploĝado naskiĝas hodiaŭ, ili troviĝis jam profunde en la koro de pli malnova movado, en kiu oni retrovas la jurtojn de Bussière-Boffy aŭ la ekologiajn vilaĝojn de la departemento Altaj Alpoj. La decido priloĝi la mondon regante sian ekologian spuron metas novajn demandojn kaj implicas novajn respondojn. En Italujo, la ekologia vilaĝo de Torri Superior* tiel praktikas la ekonomion de donaco. Same, labori laŭ aliaj valoroj ol tiuj de la kapitalisma ekonomio metas teruran defion: la ekzemploj de la pioniroj Ambiance Bois [Etoso ligno] (en la franca departemento Creuse) aŭ Ardelaine estas klarigaj. Fine, tiu provo metas demandon pri la ligo inter eksperimentaj retoj kaj la socia ŝanĝo.

* Eric Dupin, Les Défricheurs, La Découverte, 2014, 260 paĝoj, 19,50 eŭroj.
* Vd Geraldina Colotti, En Italie, une autre économie [En Italujo, alia ekonomio], Le Monde diplomatique, oktobro 2012.

Ĝuste al tiu demando respondas siamaniere eksterseria eldono de la magazino Fluide Glacial* konata pro sia malica sinteno: “Survoje al verda mondo” eksplodigas ege efike la verdan kapitalismon en la devojigaj versioj de Pascal Fioretto kaj Renaldi.

* Fluide glacial série or, n-ro 68, “Vers un monde vert”, Parizo, septembro 2014, 100 paĝoj, 5,90 eŭroj.

Laŭ la verkisto François Meyronnis, kunkreinto de la revuo Ligne de risque kun De l’extermination considérée comme un des beaux arts [Ekstermado konsiderata belarto] (Gallimard, Parizo, 2007), ni estas “ĉiuj enpakitaj en la neviveblo”. Nur, “kiam ĉio estos perdita, ĉio estos savita”.* Li ankaŭ ne metas pli da espero en la rekomendantojn de malkresko, kiuj aktivas por socio de abundo de simplaĵoj, ol en la transhomistojn, kiuj volas migri al aliaj steloj. Li preferas veti pri la ĝenerala disfalo, la fama “krea detruo” teoriigita de la ekonomikisto Joseph Schumpeter en la 1940-aj jaroj.

* François Meyronnis, Proclamation sur la vraie crise mondiale [Proklamo pri la vera monda krizo], Les Liens qui libèrent, Parizo, 2014, 108 paĝoj, 12 eŭroj.

La sociologo Ramzig Keucheyan* memorigas, ke media interkonsento ne povas ekzisti kaj ke la sociaj kaj ekologiaj malegalecoj estas interligitaj. Eĉ pli: pro la novaj sociaj rilatoj truditaj de la verda kapitalismo suferas ree la malriĉuloj. Keucheyan analizas la geostrategion pri la klimato kaj la anstataŭigon de la malvarma milito per “militoj verdaj”: la aganta liberalismo ne ĉesas detrui ion malnovan por regeneri sin ...

* Razmig Keucheyan, La nature est un champ de bataille [La naturo estas batalkampo], La Découverte, 2014, 176 paĝoj, 16 eŭroj.

Kompreneble oni povas elekti la vivon en arbaroj, kara al Henry David Thoreau, nun laŭmoda, ĉar li rekomendis civilan malobeon. Sed, anstataŭ la arbaran malabundon, oni povus preferi la abundon de Gargantua de Rabelezo, kiu proponis tiun revon en mondo sen plasto nek atomteĥniko: “Ilia tuta vivo estis regata ne de leĝoj, de statutoj aŭ de reguloj, sed de ilia volo kaj de ilia libera decido.”

Christophe GOBY.