Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ la Justic-Kortumo de la Eŭropa Unio, ŝtato rajtas limigi la socialajn monhelpojn de la “neaktivaj” interŝtataj migrantoj interne de la Unio, kiuj estas suspektataj postkuri la socialajn helpojn — kion oni nomas “sociala turismo”. Plian fojon, la bildo de malriĉulo estas asociata al tiu de fiprofitulo. Tamen, alia kategorio de loĝantoj eĉ pli profitas el la publika mono, kiel montras la brita ekzemplo.
SUR LA televid-platformoj, en la diversaj tribunoj al ili proponataj de la gazetaro, la proparolantoj de la domina klaso ripetadas, ke la ŝtato bridas la entrepren-spiriton, nuran vektoron laŭ ili de ekonomia kresko, ennovigo kaj progreso. Tamen, la elito intime dependas de la ŝtata malavareco.
Ĉe la komenco estas la garantio de la privata proprieto, kiu baziĝas sur multekosta jurisdikcia kaj polica sistemo. La ŝtato ne nur protektas la entreprenojn de atencoj kontraŭ iliaj posedaĵoj aŭ ŝtelado de iliaj produktoj. La brita leĝo pri patentoj, kiu malpermesas ekspluatadon de invento aŭ procedo fare de konkurenculoj, estis amendita en 2013, tiel ke kostas nur 600 pundojn* patentigi ennovigon tra la tuta Eŭropa Unio.
Aliflanke la privata sektoro regule petas la ŝtaton financi la esploron kaj disvolvadon, de kiuj dependas ties aktivado. En Britujo, la kosto de tiu asistad-formo malofte kritikata en la gazetaro estas 10 miliardoj da pundoj jare, kaj regule kreskas. En 2012, la ĉefa mastro-organizaĵo, la Konfederacio de Brita Industrio (Confederation of British Industry, CBI), ĝojis ĉar ili sukcesis atingi kreskon de la investoj en la “sciencaj kaj esploraj infrastrukturoj”, asertante, ke tio ebligos al Britujo “daŭre allogi la entreprenojn investantajn en esploro, disvolvado kaj ennovigo*”. Unuvorte, danke al ennovigo subvenciata de la ŝtato, la ondo de abundo levos samtempe la boaton de la salajruloj kaj la jaĥton de la mastroj...
La ekonomikisto Mariana Mazzucato klarigis iujn el la mekanismoj, kiuj ebligas al la privata sektoro rekte profiti la publikan malavarecon. De la 1970-aj jaroj, ekzemple, la Konsilio pri medicina esploro (Medical Research Council, MRC) ellaboras monoklonajn (unuklonajn) antikorpojn, uzatajn por la kuracado de memimunaj malsanoj aŭ de specifaj kanceroj. Naiva, la publika organizaĵo ĝojas, ke ĝi “revoluciigis la biomedicinan esploradon kaj favoris la disvolvadon de internacia industrio de la bioteknikoj faranta miliardojn da profitoj*.” La Interreto, kiu generis grandegajn privatajn riĉaĵojn — ekzemple tiujn de la gvidantoj de Facebook-, naskiĝis ja el esploroj financitaj de la usona registaro; Kaj la ttt (word wide web, www) profitis el la laboro de la brita inĝeniero Tim Berners-Lee sine de publika institucio, la Eŭropa Organizo por la nuklea esplorado (CERN en la franca). La serĉilo de la kompanio Google (dua tutmonda entrepreno laŭ ties bursa valoro) ne ekzistus sen algoritmo, kiun malavare donis al ĝi la usona Fondaĵo por Scienco (National Science Foundation). La lerta poŝtelefono de Apple (iPhone) verŝajne malpli mirigus se ĝi ne koncentrus larĝan gamon de ennovaĵoj financitaj de la ŝtato, de la tuŝekranoj ĝis la sistemo de tutmonda lokalizo (Global Positioning System, GPS).
ĈU LA “kreantoj de riĉaĵoj”, kiujn la amasinformiloj celebras kiel modernajn heroojn, cetere povus funkcii sen la publikaj infrastrukturoj, kiujn la ŝtato metas je ilia dispono: la vojoj, flughavenoj, fervojoj? Kvankam ĝi postulas ĉiam pli da ŝparoj en la socialaj buĝetoj de la lando, la CBI toleras neniun ŝparemon en la sektoroj, kiujn ĝi ŝategas. Unuflanke, ĝi deklaras esti “tute favora al la programo [de la registaro] de redukto de la publika deficito”, cele “konservi la konfidon de la eksterlandaj merkatoj” — post la buĝet-ekzamenado en 2012, ĝi aprobis la malpliigon de la monhelpoj donitaj al la laboristoj kaj al la senlaboruloj. Samtempe, ĝi aktivas favore al alia redukto, tiu... de la entrepreno-imposto. Kaj, kial ne fari el unu kuglo du pafojn? Tiel, en 2012, post la tradicia aŭtuna parolado de la ministro pri ekonomio George Osborne, ĝi proponis, ke la ŝparoj faritaj danke al la redukto de la monhelpoj al la laboristoj estu uzataj por financi “la plibonigon de la strategia ŝose-reto kaj la redukton de la troa trafiko sur la etaj vojoj”.
“La infraskrukturoj gravas por la entreprenoj, deklaris s-ro John Cridland, nuna ĝenerala direktoro de la CBI. Kaj la evoluo de nia reto kalkuliĝas inter niaj plej altaj prioritatoj, cele al relanĉo de la ekonomio*.” La mesaĝo estis aŭdita: en junio 2013, la brita registaro promesis tion, kion la ĵurnalo The Guardian kvalifikis la “plej grandan elspezon destinitan al la ŝoseoj de post la 1970-aj jaroj”: 28 miliardoj da pundoj por la periodo 2015-2020. Granda parto de la ŝoseaj investoj kaj la kvazaŭ-tuto de la prizorgaj elspezoj de la vojreto ŝuldiĝas al la cirkulado de kamionoj. La pezo sur la radakso necesa por la transporto de varoj pravigas la dimension de la vojapogaj konstruaĵoj kaj okazigas eluziĝon multe pli severan ol tiun de la aŭtoj (laŭ pluraj raportoj, ununura kvardektuna kamiono eluzas la ŝoseojn almenaŭ same kiel cent mil aŭtoj).
La fervoja reto — kies konstruado estis financita de la impostpagantoj antaŭ ĝia privatigo — prezentas modelan kazon. Laŭ raporto verkita en 2013 fare de la Esplor-Centro pri la socikultura ŝanĝo (Centre for Research on Socio-Cultural Change, Cresc) laŭpete de la Kongreso de la britaj sindikatoj (Trades Union Congress, TUC) la publikaj elspezoj en la fervojaj retoj multobliĝis per ses... de post la privatigo de 1993. Laŭ tiu dokumento, la fervojaj ekspluatantaj kompanioj profitis pri “ŝveliĝo de la publikaj elspezoj ekde 2001, kiam la ŝtato sentis sin devigita interveni por kompensi la malfortecon de iliaj investoj*”. La privatigo ja ne estis kondukinta al la promesita plibonigo de la trajnoj kaj fervojtrakoj: la renovigo de la ruliĝanta materialo okazis pli kaj pli malofte, kaj la trajnoj, tro malmultaj, ne plu povis kontentige respondi al kreskantaj bezonoj. “Por privataj kompanioj malemaj al investado kaj al riskopreno”, la privatigo ĉefe efikis por ebligi al ili “eltiri valoron el la malnovaj publikaj aktivoj, kaj tio danke al la amasaj subvencioj de la ŝtato”. Denove, la impostpagantoj pagu la kostojn, la kompanioj ricevu la profitojn. Aŭ, por reuzi la esprimon de la raporto: “Dorso-flanko: la entreprenoj gajnas; bildoflanko: ni perdas”. Inter 2007 kaj 2011, la kvin ĉefaj britaj fervojaj kompanioj ricevis 3 miliardojn da pundoj en formo de publikaj subvencioj. Dum tiuj kvar jaroj, ili kalkulis pli ol 500 milionojn da pundoj da profitoj, el kiuj la ĉefa parto estis disdonata al la akciujoj kiel dividendoj.
La ŝtato dorlotas la eliton laŭ mil kaj unu aliaj manieroj. Ĝenerale, la plej riĉaj britoj malestimas la publikan instruadon. Sendante siajn infanojn en privatajn instruejojn, ili ĝuas jaran impostredukton je 88 milionoj da pundoj, ĉar tiuj lernejoj havas la statuson de karitataj organizaĵoj. Se oni konsideras la socian originon de tiuj lernantoj de la privataj lernejoj, la rezultoj kiujn ili atingas ne estas pli bonaj ol tiuj de iliaj publikaj samuloj. Sed, kiel observas la historiisto David Kynaston, tiuj lernejoj provizas “gravegajn sociajn retojn, kiuj malhelpas la infanojn de bonaj familioj ne tre talentaj aŭ mallaboremaj, tute malsukcesi*”. Alivorte, la impostpagantoj rekte subvencias klasprivilegiojn kaj socian apartigon.
Kvankam la entreprenoj dependas de la kvalifikita laboro de siaj salajruloj, ili malpli kaj malpli pagas ĝin. La mezumaj salajroj neniam tiom malaltiĝis de post la viktoria epoko. Laŭ la Resolution Foundation (pensfabriko centre-maldekstra), en 2009, proksimume tri milionoj kvarcent mil britaj laboristoj perlaboris malpli ol la vivnecesan salajron, tio estas 7,20 pundoj hore ekster Londono. En 2012, la nombro estis kvar milionoj okcent mil, inter kiuj troviĝis kvarono de la laborantaj virinoj (kontraŭ 18% tri jarojn antaŭe). Por pluvivi, tiuj subpagataj laboristoj kalkulas kun la “impost-kredito”, kiu kompletigas iliajn salajrojn, koste de la ŝtato. La kosto de tiu subvencio al la malaltaj salajroj? 176,64 miliardoj da pundoj inter 2003 kaj 2011...
La sama logiko funkcias en la kampo de la helpoj al la loĝado, kiuj estas 24 miliardoj da pundoj jare. En 2002, cent mil londonaj luantoj ricevis tiujn helpojn. Je la fino de la New Labour-epoko (1997-2010), kiam la luprezoj multe altiĝis, ili estis ducent kvindek mil. Tiu nombro de helpatoj ilustras la malsukceson de la sinsekvaj registaroj proponi socialajn loĝejojn je taŭga prezo. Ĉar ne ĉiuj petantoj povis ricevi loĝejon, multaj devis direkti sin al la pli kosta privata sektoro, kaj la monhelpoj por la loĝado tiam funkciis kiel formo de subvencio al la altaj luprezoj postulataj de la proprietuloj. Krome, la helpoj al loĝado ebligas la malaltajn salajrojn. Laŭ studaĵo farita en 2012 de la Fondaĵo por la konstruado kaj la socialaj loĝejoj (Building and Social Housing Foundation), pli ol 90% de la familioj fariĝintaj helpatoj dum la du unuaj jaroj de la registaro de la nuna koalicio (konservativuloj kaj liberaldemokratoj, elektitaj en 2010) estis laborantoj, ne senlaboruloj.
Kaj, fine, la patrino de ĉiuj subvencioj: la savado de la bankoj fare de la brita registaro en 2008. Privataj entreprenoj proprakulpe sinkas, kuntrenante en sian ruiniĝon parton de la monda ekonomio. Rezulte? Ili postulas, ke la impostpagantoj pagu la fakturon. La registaro de s-ro David Cameron tiel elspezis pli ol mil miliardojn da pundoj por savi la britajn bankojn. La financa sistemo de la lando fariĝis dependa de monverŝoj de la ŝtato, tiu sama ŝtato, kiun ĝi tamen konsideras “trodika” kiam ĝi helpas la plej malriĉajn...
“Socialismo por la riĉuloj, kapitalismo por la aliaj”. Ĉu ni rajtas tiel resumi la ideologion de la dominanta klaso?
Owen JONES