Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Fine de oktobro, 48 horoj da manifestacioj sufiĉis por malhelpi la provon de la prezidanto Blaise Compaoré ankoraŭfoje pludaŭrigi sian regadon. Lia renverso malfermas malcertan transiran periodon, observatan kvazaŭ teston de la tuta Afriko. Amase kuniĝintaj por defendi la juro-ŝtaton kaj pli bonan disdividon de la riĉaĵoj, la loĝantoj de Burkina Faso esperas la organizadon de liberaj kaj nekontesteblaj elektoj.
JAŬDON la 30-an de oktobro 2014, kriante “Blaise, foriru!”, miloj da junaj ribeluloj frakasas la vitrojn de la Nacia Asembleo antaŭ ol incendii la oficejon de ĝia prezidanto, s-ro Appolinaire Soungalo Ouattara. La ŝtatestro, s-ro Blaise Compaoré, estas devigita rezigni pri la voĉdono planita por modifi la Konstitucion kaj permesi al li denove kandidatiĝi. La morgaŭon jam li eksiĝas kaj fuĝas en Ebur-Bordon en helikoptero provizita de Francujo. Sed tiu rapida venko ne sufiĉas por la manifestaciantoj.
Konsciaj, ke ili estas forlasitoj de la ekonomia kresko — preskaŭ 7% en 2013 laŭ la Internacia Mon-Fonduso (IMF)-, la ribelantoj atakas ĉiujn simbolojn de la regpotenco instalitaj de dudek sep jaroj. Ili prirabas loĝejojn de moŝtuloj de la reĝimo, aparte tiun de s-ro Assimi Douanda, la nacia ĉefsekretario de la prezidanta partio, la Kongreso por Demokratio kaj Progreso (KDP) kaj tiun de s-ro François Compaoré, kromnomita “la eta prezidanto”, ekonomia konsilanto de sia frato Blaise, membro de la administraj konsilantaroj de pluraj ŝtataj kompanioj kaj de privataj entreprenoj de la agronutra industrio*.
Malpli rimarkata eksterlande, la prirabo de la Ford-koncesio en la ĉefurbo kaj de la orminejo de Bissa, norde de Uagaduguo, en kiu s-ro François Compaoré havis interesojn, montras la popolan venĝemon al grave devojiĝanta reganta klaso kaj al la sociaj malegalecoj. De post tiam, la ministoj strikas proteste kontraŭ la laborkondiĉoj kaj malaltaj salajroj. En Uagaduguo, miloj da senlaboruloj aktive partoprenis la manifestacioj de la oktobrofino. “Ni volas pacon kaj sanon: malplikostajn medikamentojn, lernejojn, laboron por la junuloj, metion, metilernadon. Compaoré, ene de tridek jaroj, kion li faris por ni?” unuvoĉe ekkriis deko da stratvendistoj en Uagaduguo, meze de oktobro.
“Mi ja volas ŝanĝon”, insistis Sali, vendistino de tukoj por sia frato en la granda bazaro de Uagaduguo, komence de oktobro. Tiu 18-jara junulino atribuas la mankon de laboro por la junaj diplomitoj kaj la prezaltiĝo de manĝaĵoj kaj de petrolo al manko de politika volo. Ŝi partoprenis al ĉiuj manifestacioj kontraŭ la konstitucia “fuŝmanipulado” de la fino de 2013.
EN BURKINA FASO, socia mobiliziĝo estas malnova tradicio. En 1966 jam, la kristana sindikatisto Maurice Yameogo, unua prezidanto de lando, kiu ankoraŭ nomiĝis Supra Volto, iniciatas serion da rigorpolitikaj decidoj. Ununura civilulo elektita ŝtatestro ĝis hodiaŭ, li estas pace eksigita de la sindikatoj, la tradicia ĉefaro kaj la katolika klerikaro. En 1975, lia posteulo, la kolonel-leŭtenanto Sangoulé Lamizana, revas establi unikan partion post dek jaroj da regado. Fronte al la kontestado organizata de la sindikatoj, li retroiras, sed restas en sia posteno ĝis 1980.
La regado de s-ro Compaoré komenciĝas per “fonda murdo”: la 15-an de oktobro 1987, li organizas puĉon dum kiu lia “militfrato”, la kapitano Thomas Sankara, kiu kondukis la landon sur la vojo de “ekonomia, politika kaj sociala malkoloniigo”, estas murdita, kune kun dek tri aliaj homoj. “Compaoré ja murdigis Sankara, kun la aprobo de la eburborda prezidanto Felix Houphouët-Boigny”, rakontas s-ro Prince Johnson, eksa militestro de Liberio, antaŭ la speciala Tribunalo por Siera-Leono (STSL)*. Fariĝinte ŝtatestro, s-ro Compaoré turniĝas al ekonomia liberalismo: en 1990, post diskutoj kun la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko, la ŝtataj entreprenoj estas privatigitaj profite al la negocistoj proksimaj de la reĝimo. Brutala ĉasado al la “sankaristoj” (subtenintoj de Sankara) komenciĝas en la administrejoj kaj la armeo. La ĵurnalisto Vincent Ouattara nombras almenaŭ kvindek mortintojn en la periodo de la 15-a de oktobro 1987 ĝis la prezidanta elekto de 1998*.
Tri popolaj spontanaj ribeloj jam ŝancelis la kontestatan kaj maljuniĝantan reĝimon de s-ro Compaoré. La murdo en 1998 (ankoraŭ ne klarigita) de la ĵurnalisto Norbert Zongo, kiu enketis pri politika murdo, verŝajne ligita kun la frato de la prezidanto, kaŭzas en 1999-2000 amasajn manifestaciojn kontraŭ la senpuneco. En 2008, la sindikatoj, la studentaj asocioj kaj la organizaĵoj por defendo de la homrajtoj unuiĝas kontraŭ la viv-plikostiĝo*. La 20-an de februaro 2011, lernejano mortas, mortbatita de ĝendarmoj; paca manifestacio estas perforte subpremata. Tri mortintoj per policaj kugloj. La regantoj, kiuj volas eviti la kontaĝon de la “araba printempo”, pretendas, ke la junulo mortis pro meningito... Sed popolribeloj skuas reĝimon, kiun la International Crisis Group* kvalifikas “duon-aŭtokrateca”, memorigante, ke ĝi “sin apogas al tri grandaj strukturoj: la armeo, la politika partio kaj la tradicia ĉefaro”.
IOM POST IOM, la postuloj fariĝas ekonomiaj: oni petas kultureblajn terpecojn, akvon, asfalton sur la vojoj, pli bonajn labor- kaj viv-kondiĉojn. Ribeloj eksplodas tra la tuta lando. Alkutimiĝintaj al senpuneco, la militistoj ribelas kontraŭ la aresto — kaŭze de agreso — de pluraj soldatoj. Ili ankaŭ plendas pri devojitaj salajroj kaj ŝiritaj uniformoj. S-ro Compaoré cedas pri ĉiuj postuloj de la ribeluloj, sed nur “puriginte” la armeon el siaj plej ribelemaj elementoj. La loĝantaro kaptas la okazon por ricevi en kelkaj monatoj pli ol ĝi gajnis en dudek kvin jaroj: nova ĉefministro estas nomumita la 18-an de aprilo 2011. Sed la ĉiutaga vivo restas tre malfacila*.
Multaj observantoj uzas la saman frazon: “Blaise Compaoré estas pli timata ol amata.” La procento de partoprenantoj en la prezidantaj balotoj estas neniam pli ol 30%. La junularo de Burkina Faso estas malkonektita kun la politiko, senkuraĝigita, naŭzita. Ĝi pensas, ke ĉiuj politikuloj mensogas, kaj preferas ne voĉdoni.”, observas s-ino Saran Sere, membro de la koalicio de la politika opozicio, prezidantino de la Partio por Disvolvado kaj Ŝanĝo (PDŜ). La unua elekto laŭ universala voĉdonrajto estis okazinta en 1991, post la parolado de La Baule (Francujo), en kiu la franca prezidanto François Mitterrand kondiĉigis la helpon de Parizo al la afrikaj landoj je ilia engaĝiĝo sur la demokratia vojo. S-ro Compaoré estis elektita per 80% de la voĉoj. Same okazis en 1998, 2005 kaj 2010.
Danke al la klientismo kaj korupto, sed ankaŭ al la divido de la opozicio (sepdek partioj!), s- ro Compaoré neniam estis praktike ĝenata. Sed la sukceso dum la parlamentaj elektoj de la 2-a de decembro 2012 de la oponanto Zéphirin Diabré, prezidanto de la Unio por Progreso kaj Ŝango (UPŜ), ŝancelas lian reĝimon: la UPC gajnas dek naŭ el la cent dudek sep sidlokoj en la Nacia Asembleo. Eksministro de s-ro Compaoré en la 1990-aj jaroj, s-ro Diabré fariĝas tiam ĉefo de la politika opozicio kaj lanĉas alvokojn al manifestacii. Kvankam li modifas la politikan ludon, li ne kaŝas sian ekstremliberalismon: “La projekto [politika de la UPC], estas tiu de la monpruntedonantoj”, li ja diris al ni la 7-an de oktobro 2014 en Uagaduguo.
S-ro Compaoré ankaŭ estis la homo de la okcidentanoj. En 1993, li anstataŭis la forpasintan eburbordan prezidanton Houphouët-Boigny en la rolo de gardanto de la interesoj de Parizo en okcidenta Afriko. Dum tiu periodo li realigas la unuan el longa serio de internaciaj mediacioj: en Liberio, Siera-Leono, Niĝero, en Togo, Ebur-Bordo, Gvineo kaj Malio. Tamen, s-ro Compaoré ne estas fremda al la ribeloj, kiuj ruinigis kaj ankoraŭ ruinigas la regionon. Laŭ la malkaŝoj de la aŭskultadoj de la STSL, kun la libia prezidanto Muamar Kadafi, li verŝajne helpis tiel s-ron Charles Taylor, ekzilita en Burkina Faso, prepari la sangan sturmon kontraŭ la liberia reĝimo fine de 1989. En 2001, li estas akuzata fare de la Unuiĝintaj Nacioj pri fikomerco de armiloj kaj diamantoj, profite al la Unio nacia por la Sendependeco de Angolo (Unita)*. En 2002, la Novaj Fortoj de s-ro Guillaume Soro lanĉas, el Burkina Faso, sian ofensivon kontraŭ Abiĝano, faligante Ebur-Bordon en internan militon ĝis 2011. Dum tiuj ĉi jaroj, Burkina Faso vendas kakaon...
EN 2013, LA KRIZO en Malio konfirmas ne nur la influon de s-ro Compaoré en Sahelo, sed ankaŭ lian partoprenon en la multaj finegocoj de la zono. Proksima de la Nacia Movado por la Liberigo de Azavad (NMLA) kaj de la Tuaregoj ĝenerale, kiujn li gastigas en Uagaduguo, il ankaŭ ludas gravan rolon en la sekretaj servoj de la francoj kaj usonanoj, kies agentoj li volonte akceptas.
Malgraŭ tio, Parizo kaj Vaŝingtono ne favoris lian plurestadon ĉe la kapo de la ŝtato. Ambaŭ ŝtatoj timis, ke sociaj ribeloj povus etendiĝi al aliaj partoj de regiono jam malstabiligita de la malia krizo. En letero datita la 7-an de oktobro 2014, la prezidanto François Hollande informas sian aliancanon pri la graveco esti “ekzemplo”, evitanta “la riskojn de ne interkonsentita ŝanĝo de la Konstitucio”. Li proponas al li elirejon, garantiante la subtenon de Parizo al li por ricevi postenon de sekretario de la Internacia Organizo de la Frankofonio*. S-ro Barack Obama, siaflanke, dum la Afrik-Usona pintkunveno de aŭgusto 2014 en Vaŝingtono, avertas: “Afriko ne bezonas fortajn homojn, sed fortajn instituciojn.”
Dek kvin tagojn post la trudita foriro de s-ro Compaoré, la sekurec- kaj defendo-taĉmentoj, la politikaj partioj, la religiaj aŭtoritatuloj kaj la “civila socio” adoptis, la 16-an de novembro, ĉarton de la transiro. Ili nomumis provizora prezidanto la 72-jaran diplomaton Michel Kafando, kaj taskis lin prepari la institucian normaligon de la lando, ĝis la prezidantan kaj parlamentan elektojn planitajn en novembro 2015. Unua civilulo en tiu posteno de post 1975, li tamen devos teame labori kun la kolonel-leŭtenanto Isaac Zida, nomumita registarestro. La procezon subtenas la landoj de la subregiono, la Komunumo Ekonomia de Okcidentafrikaj Ŝtatoj (Cedeao en la franca) kaj la Afrika Unio.
La popola ribelo en Burkina Faso ekscitas jam la afrikajn retojn kaj sonas kvazaŭ averto. La burkina oponanto Ablassé Ouedraogo proponas aldoni klaŭzon pri limigo de prezidantaj mandatoj en la ĉarto de la Afrika Unio: “Se tiu klaŭzo estus ekzistanta, Burkina Faso verŝajne ne estus travivinta tiujn du semajnojn da malfacilaĵoj, opinias la eksa ministro pri eksterlandaj aferoj. La mondo ŝanĝiĝis, Afriko ŝanĝiĝis, afrikanoj ŝanĝiĝis: la afrikaj regantoj devas ŝanĝiĝi*.” Kunvenintaj en Parizo la 15-an de novembro, respondeculoj de opoziciaj partioj venintaj el la tuta kontinento adoptis komunan deklaracion postulantan respekton de la fondaj tekstoj, la organizadon de liberaj elektoj kaj la firmigon de la respublika karaktero de la armeoj.
Anne FRINTZ