Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La burkina junularo ŝancelas la “Francafrikon”

Ekstrema malriĉo

La Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND) klasifikas Burkinon ĉe la 181-a rango (el 187) en la skalo de homa disvolvado*. Preskaŭ la duono de la enloĝantaro vivas per malpli ol 1,25 dolaro (1 eŭro) tage, la alfabetiga kvoto de la plenkreskuloj (pli ol 15-jaraj) estas sub 30% kaj tiu de la junuloj sub 40%. Tiuj junuloj estas pli ol 60% de la tuta loĝantaro. La mortokvoto de la subkvinjaruloj estas pli ol 10%, kaj la patrina mortokvoto estas 3 por mil, laŭ la PUND. El ĉirkaŭ 17 milionoj da loĝantoj, pli ol 1,3 miliono suferas pri nutra malsekureco, laŭ la Kunordiga Buroo de la homhelpaj aferoj de la Unuiĝintaj Nacioj*. Tamen Burkino, lando 274.000 kvadrat-kilometrojn vasta, havas riĉofontojn: la oro-eksportaĵoj estas 5% de la Malneta Enlanda Produkto (MEP)*, kaj la lando pluestas la ĉefa afrika eksportanto de kotono — kies mondaj kurzoj ja emas malaltiĝi.

* “Rapport sur le développement humain 2014”, Ĝenevo, elŝutebla ĉe: www.hdr.undp.org
* Bureau de coordination des affaires humanitaires des Nations unies (Kunordiga Buroo de la Homhelpaj Aferoj de UN) (Unocha en la angla), “Plan de réponse stratégique 2014-2016”, Ĝenevo, www.unocha.org.
* Direction générale du Trésor français, “L’or, un “nouveau” pôle de croissance pour l’économie burkinabé”, 18-a de novembro 2013, www.tresor.economie.gouv.fr.

Anne FRINTZ