Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La burkina junularo ŝancelas la “Francafrikon”

Manipulataj Konstitucioj

S-ro Blaise Compaoré ne estis la unua afrika ŝtatestro kiu volis modifi la Konstitucion por konservi la regpovon.

Aliaj jam tion faris: en 2005, s-ro Yoweri Museveni, gvidanto de Ugando de 1986, kaj s-ro Idriss Débi Itno, kiu prezidas Ĉadon depost 1990; en 2008, s-ro Abdelaziz Bouteflika, alĝeria ŝtatestro de 1999, kaj la kameruna prezidanto Paul Biya, reganto de 1982; en 2010, s-ro Ismail Omar Guelleh, prezidanto de Ĝibutio depost 1999.

Pluraj aliaj konsideras tion fari: s-ro Joseph Kabila, prezidanto de Demokratia Respubliko Kongo (DRK) de 2001; s-ro Pierre Nkurunziza, reganto de Burundo depost 2005; la proksimuloj de s-ro Paul Kagamé, prezidanto de Ruando de 1994; kaj s-ro Boni Yayi, prezidanto de Benino de 2009.

Kelkaj ne sukcesis tion fari: la Zambio-prezidanto Frederick Chiluba, en 2001; kaj, en 2002, la prezidanto de Malavio, s-ro Bakili Muluzi.

Anne FRINTZ