Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Grava paŝo antaŭen

La Kuba Kvinopo el usonaj malliberejoj revenis al Kubo. Kubo kaj Usono starigas diplomatiajn rilatojn. Anonciĝas gravaj ŝanĝoj antaŭen al pli racia mondo.

Karaj amikoj de Le Monde diplomatique en Esperanto,

kiel vi certe jam scias, lastan merkredon, la 17-an de decembro 2014, okazis grava paŝo antaŭen al pli racia mondo.

La kvin kubaj kontraŭteroristoj (vidu malsupre) estis en Usono liberigitaj kaj revenis al Kubo, kie ili estis ĝoje akceptataj de la popolo kiel herooj. Kaj herooj ili ja vere estas, se entute tiu nocio havas sencon.

Nun komenciĝos oficialaj rilatoj inter Usono kaj Kubo, ĉar la prezidanto Obama koncedis, ke la pli ol kvindekjara krude malamika politiko de la usona registaro kontraŭ Kubo estis ne nur senfrukta, sed eĉ kontraŭa al siaj celoj.

Kompreneble tio ankoraŭ ne signifas, ke nun la usona blokado al Kubo estos komplete forigota, ke Usono redonos la havenon en la provinco Guantanamo al Kubo, ktp.

Sed tiuj ĉi unuaj paŝoj estas grava komenco por normaligi la rilatojn inter ŝtatoj, kiuj havas esence kontraŭajn socialajn, ekonomiajn kaj politikajn sistemojn.

Ĉar mi scias, ke multaj inter vi aktive kontribuis al tiu unua grava rezulto, mi sentas mian devon kaj emon kore gratuli vin pro la sukceso de via agado.

En la sekvaj semajnoj certe aperos en la retpaĝo de MAS, sed certe ankaŭ en tiu de Le Monde diplomatique en Esperanto analizoj pri tio.

Mi deziras al vi agrablajn jarfinajn festojn kaj belan salton en la novan jaron.

Kore,

Vilhelmo LUTERMANO.

Jen klarigo pri la Kuba Kvinopo, en espereble tre baldaŭ aperonta libro, kiun mi tradukis

Tiun ĉi libron la tradukinto dediĉas al Gerardo Hernández Nordelo, Ramón Labañino Salazar, Antonio Guerrero Rodríguez, Fernando González Llort kaj René González Sehwerert — la Kvin Kubanoj — aŭ la Kuba Kvinopo —, kiuj estis sin enŝovintaj en la teroristajn grupojn de Miamo, Usono, por neŭtraligi ilin. La Kvin sukcesis malhelpi cent sepdek atencojn kontraŭ Kubo per tio, ke ili ĝustatempe alarmis la instancojn en Havano. La kuba registaro informis tiam la usonajn instancojn kaj, en junio 1998, delegacio de la usona FBI vojaĝis al Kubo, kie ĝi ricevis kompletan dokumentaron pri la agadoj de la ekstremistoj de Miamo.“

Post konatiĝi kun la informoj kaj la nerefuteblaj pruvoj pri la kontraŭleĝaj kaj danĝeraj agadoj de tiuj grupoj, la FBI, anstataŭ agi kontraŭ tiuj krimuloj, arestigis la kvin informantojn, kiuj, riske de siaj vivoj, estis barintaj tiujn teroraĵojn. Ili estis en Miamo kondamnitaj al longaj jaroj de malliberejo, ekz-e Gerardo al pli ol duoble vivolonga malliberejo.

Pri tiu justicskandalo vidu en Esperanto Salim Lamrani (komp.): La terorismo de Usono kontraŭ Kubo; La Kuba Kvinopo (librofina librolisto n-ro 19).*

* Salim Lamrani (komp.): La terorismo de Usono kontraŭ Kubo — La Kuba Kvinopo (Howard Zinn: La radikoj de la politiko de Usono rilate Kubon, Noam Chomsky: Kubo kaj Usono — preskaŭ duonjarcento da teroro, William Blum: La nepardonebla revolucio, Michael Parenti: Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo, Piero Glejeses: Kubo, Afriko kaj la kvin kubanoj, Ignacio Ramonet: Miamo, nesto de teroristoj, Salim Lamrani: La Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo, Leonard Weinglass: La proceso kontraŭ la Kuba Kvinopo, Wayne Smith: Trista paĝo en la historio de usona juro, Saul Landau: Kvin kubanoj en malliberejo: viktimoj de la obsedo de Bush, Michael S. Smith: Raporto pri du procesoj, James Petras: La Kvin Kubanoj — kandidatoj por la Nobel-premio, Jitendra Sharma: Veraj batalantoj kontraŭ terorismo, Ricardo Alarcón de Quesada: La kazo de la Kvin — pruvo de la terorismo de Usono kontraŭ Kubo, Gianni Miná: Historio kiun la amaskomunikiloj kaŝas — la kvin kubanoj, Nadine Gordimer: La homaro kiel reflekto de la justeco), tradukoj de div. MAS-anoj, MAS, 2009 tradukoj de div. MAS-anoj, 2009, ISBN 978-2-918300-10-6

Kp ankaŭ Jean-Guy Allard: Teroristoj de Usono kontraŭ Latinameriko (librofina librolisto n-ro 94).*

* Jean-Guy Allard: Teroristoj de Usono kontraŭ Latinameriko. Artikoloj tradukitaj de Norberto Díaz Guevara kaj de ceteraj MAS-anoj, MAS, 2013, 445 p., ISBN 978-2-918300-78-6

En 2014, du el la kvin jam estis plenumintaj sian punon kaj revenintaj al Kubo.

Fine, post pli kaj pli intensa premo de nobelpremiitoj, de la papo, de neregistaraj organizaĵoj en kaj ekster Usono, kaj post serio da artikoloj en la influhava gazeto The New York Times pri Kubo kaj ankaŭ pri tiuj kvin kubanoj, la prezidantoj Barack Obama kaj Raúl Castro interkonsentis pri interŝanĝo de la restantaj tri kubanoj kun du usonaj spionoj kondamnitaj en Kubo. La 17-an de decembro 2014, tiuj tri, Gerardo, Antonio kaj Ramón revenis liberigitaj al Kubo, kie amasoj akceptis la Kuban Kvinopon kun granda ĝojo kaj kontentiĝo. Komentoj pri tio, de la kuba kaj usona prezidantoj, de la papo kaj de aliaj vidu en la retpaĝo de MAS.

La supre anoncitaj komentoj (kaj niaj analizoj) troviĝos kompreneble nur iom post iom en la retpaĝo de MAS, kaj plej baldaŭ ĉi tie en Le Monde diplomatique en Esperanto.

‣ vl