Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
REVUO, poste vojmontra taggazeto de la itala maldekstro, “Il Manifesto” trairis multajn krizojn dum siaj kvardek kvin jaroj da ekzisto, sed neniam perdis sian sendependecon rilate al politikaj partioj kaj monpotencoj. La ĵurnalo trairas novan malkvietan periodon: minacata de justicaj likvidantoj, ĝi devas trovi 1 milionon da eŭroj, se ĝi ne volas malaperi.
JE SIA 45-a datreveno, Il Manifesto ne forgesas sian originon: Majo 1968 kaj la invado al Ĉeĥoslovakio. Ĝi naskiĝis, en la formo de revuo, la 23-an de junio 1969, kun la unua ĉeftitolo “Prago estas sola”. Ĝiaj kreintoj — Rossana Rossanda, Lucio Magri, Luigi Pintor kaj Aldo Natoli — estis konsiderataj “ingraistoj” pro sia proksimeco al s-ro Pietro Ingrao, unu el la plej influhavaj figuroj de la komunista maldekstro. Ĉiuj kvar tiam ankoraŭ ribeletis en la Itala Komunista Partio (PCI), al kies gvidantaro ili apartenis.
La pasinteco trudiĝas, ĉar ili estis eksigitaj el la partio dum ties 22-a kongreso en Bolonjo: Enrico Berlinguer, kiu ankoraŭ ne estis “eŭropkomunisto” (kvankam lia partio kondamnis la invadon al Ĉeĥoslovakio fare de la trupoj de la Varsovia Interkonsento), taksas ilin tro proksimaj de la studenta kontestado, kaj ĉefe tro kritikaj al la Sovetunio kaj al la “reala socialismo”. La ekskluditoj gravigis sian kazon per tio, ke ili transformis sian revuon al taggazeto, kiu nomas sin “komunista” kaj kies unua numero aperis la 28-an de aprilo 1971.
La fonda deklaro asertas: “Ĉar la momento venis por ĝenerala kaj unuiga iniciato kapabla relanĉi la laboron de disvastigo de politika movado, kapabla redoni unuecon kaj kontinuecon de orientado al la kadruloj kaj al la membroj jam komencita kun ni kaj kapabla antaŭ ĉio starigi kontakton kun tiu disaj kaj senligaj sociaj fortoj, kiuj rifuzas la nunan ordon, ni bezonas taggazeton. Tiun efikan praktikon, tiun politikan spiron povas havi nur taggazeto.” La ultramaldekstro — de Potere operaio (Laborista potenco), la organizaĵo de Toni Negri, ĝis Lotta continua (Batalo daŭra) — respondas negative.
TRI JAROJN poste, la grupo Il Manifesto kunfandiĝis kun la Partio de Proletara Unueco por formi kune la Partion de Proletara Unueco por la Komunismo (PdUP). Sed la sperto seniluziigis la fondintojn: la koalicio de tiu juna organizaĵo kun milmiloj da ekstremmaldekstraj grupoj ricevis nur 1,5 elcentojn de la voĉoj ĉe la parlamentaj elektoj de 1976, poste 1,4 elcentojn en la jaro 1979. La PdUP fine realiĝis al la PCI en 1984, kun ĉiuj siaj membroj — premiero en la komunista movado!
Intertempe, kun proksimume kvindek mil ekzempleroj ĉiutage, Il Manifesto konkeris aŭtonoman lokon en la pejzaĝo de la itala maldekstro kaj de ties gazetaro. Ĝi enkorpigas samtempe la radikalecon, la malfermitecon al la sociaj movadoj, la guston de la problemecaj novaĵoj, la intereson pri la internaciaj realaĵoj — ĝi produktis unu el la unuaj internaciaj eldonoj de Le Monde diplomatique, kiun ĝi ĉiumonate tradukas ekde la jaro 1994.
Trans sia laboro de informado, la ĵurnalo ludas do rolon de laboratorio de ideoj kaj de politika sprono, nome por Komunista Partio kiu serĉis sian identecon, tiom ke ĝi ĉe tio perdiĝis ... Post la falo de la berlina muro, dum monatoj, la komunistoj demandis sin pri la ecoj de la nova partio, kiun la ĝenerala sekretario de la PCI, Achille Occhetto, al ili proponis fondi kaj kiun ili provizore nomis “la cosa” (la aĵo). Samnoma filmo de la reĝisoro Nanni Moretti rakontas kun multe da humuro tiun aventuron, rigardatan desube — “leciono de ĵurnalismo”, komentis Rossanda ...
Ne malproksimas de la Kapitolo ĝis la Tarpeja Roko, diras latina proverbo: sur la unua, la venkintaj generaloj paradis; de la dua, oni ĵetis la mortkondamnitojn en la abismon. Post sia sukceso atingi pli ol trionon de la elektantoj, la PCI malsupreniris, tiom ke januare de 1991 likvidis sin mem. Ĝia ĉefa heredinto, la Demokrata Partio (PD), okupas gravan lokon sur la politika ŝaktabulo, la alia branĉo, la Partio de Komunista Refondo (PRC), malaperis en 2008 el la parlamento, kiun ĝi ĝis tiam prezidis en la persono de Fausto Bertinotti.
Antaŭ la fono de novliberala ideologio, tiu duobla evoluo kondukis al du malaperoj: tiu, logika, de la Liberazione, la ĵurnalo de la PRC, kaj eĉ ĝia retpaĝo estis fermita en 2014; kaj tiu, pli paradoksa, de la ĵurnalo de la PCI, L’Unità, kies lasta avataro ankaŭ adiaŭis siajn legantojn en la sama jaro. En tiu kunteksto, Il Manifesto aperus kvazaŭ miraklo ... se ne ankaŭ ĝi troviĝus en tikla situacio.
Ja ne estas la unua fojo, ke la ĵurnalo alvokas siajn amikojn al donacoj por trairi malbonan situacion. En 1997, Il Manifesto eĉ aperigis numeron vendatan je 50.000 liroj (26 eŭroj)! Fine de la 2000-aj jaroj, ĉiuj danĝersignaloj ankoraŭ ruĝis: la vendoj malaltiĝis; la helpoj al la gazetaro ankaŭ malaltiĝis; la reklamoj maloftiĝis, kaj la cent dudek salajruloj kostas multon, malgraŭ iliaj magraj salajroj. Pro tio okazis la akumulado de deficitoj, malpermesataj por kooperativoj. Rezulto: en februaro 2012, la gazeto deklaris sin en justica likvidado kaj, tri monatojn poste, la likvidaj komisaroj anoncis al la redaktejo la ĉesigon de ĉiaj aktivecoj.
La justico bonŝance ne plenumis tiun minacon. Kaj Il Manifesto povis komenci rekreski: malgraŭ la drasta malaltigo de la nombro de ĵurnalistoj, la abonoj kaj la vendoj ĉe kioskoj kreskas. Restas damokla glavo: ĝis Kristnasko de 2014, la likvidistoj vendos aŭkcie la titolon, kiun ili posedas, kun la risko, ke tiu falos en malbonajn manojn. La skipo mobilizas sin por tuj reaĉeti ĝin.
“Il Manifesto estas unue via. Reprenu ĝin”: jen la temo de la subskriba kampanjo lanĉita en novembro.* La celo: rikolti 1 milionon da eŭroj por ke la kooperativo povu, per la reaĉeto de la marko, garantii la sendependecon de sia ĵurnalo. Por kontribui al tio, la 13-an de novembro, oni aperigis numeron je 20 eŭroj. Kiel skribas Norma Rangeri, kundirektorino de la ĵurnalo kun Tommaso Di Francesco, “La vizaĝo de nia titolo, ĝia karaktero de pura eldonisto, sen mastro, nia kooperativo de ĵurnalistoj kaj de laboristoj ĉiam estis feliĉa anomalio, herezaĵo, la vivanta atesto ke la merkato ne estas la absoluta monarĥo kaj ke ĝiaj leĝoj ne estas niaj.”
Dominique VIDAL.