Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ukrainujo pli dividita ol iam ajn antaŭe — antaŭ gravaj decidoj

Ĉiuflanke de la frontlinio, la alveno de novaj armiloj igas timi reeksplodon de la bataloj en Donbaso. la venko de la ukrainistaj partioj en la okcidento kaj la nekapablo de la “internacia komunumo” serĉi kompromison pelas ĉiun tendaron al uzo de perforto. Disigitaj de Kievo de ses monatoj, la regionoj regataj de la ribeluloj organizas sin laŭ disa taktiko.

DIMITRI revenas kelkfoje por ekscii novaĵojn de siaj eksnajbaroj, kiuj loĝas ankoraŭ en la ruiniĝinta kvartalo de Putilovka, je du kilometroj de la flughaveno de Donecko, en la orienta regiono de Ukrainujo. Eksplodoj forblovis la tegmenton de la domoj, la incendioj nigrigis la brikajn vandojn. Kelkaj batalantoj kaŭras antaŭ fajro, kie varmiĝas kafujo. “Ni ricevas nenian helpon”, plendas la maljunulo, absorbe rigardante amason da ŝtonruboj kaj traboj el tordita metalo. Dimitri dormas ĉe parencoj. Aliaj preferis fuĝi al Kievo aŭ en Ruslandon. Laŭ la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (AKR), pli ol okcent tridek mil homoj forlasis sian hejmon* de la komenco de milito, kiu oficiale jam faris pli ol kvar mil mortintojn. Tiuj, kiuj restas, provas transvivi tiel, kiel ili povas. Laboro tre maloftiĝis. Multaj entreprenoj, magazenoj kaj ankaŭ la plej multaj bankoj fermis siajn pordojn en la teritorio de la memproklamitaj “popolrespublikoj” Donecko (DNR) kaj Lugansko (LNR). Ĉiutage la atendovicoj longiĝas antaŭ la poŝtoficejoj, al kiuj la homoj igas sendi monon. “Mi vivas el miaj ŝparaĵoj, sed tiuj baldaŭ elĉerpiĝos”, klarigas Aleksej, minista pensiulo.

* Laŭ la AKR, proksimume kvarcent mil ukrainaj civitanoj fuĝis al Ruslando ekde la jarkomenco de 2014. La internaj delokitoj en Ukrainujo estas taksataj je kvarcent tridek mil; www.unhcr.fr.

Mardon, la 4-an de novembro, la ukraina ĉefministro, s-ro Arseni Jacenjuk, anoncis la ĉesigon de publikaj financadoj al regionoj regataj de la ribeluloj: “Se ni pagas hodiaŭ tiujn sumojn, la mono ne iros al la popolo, sed estos ŝtelata de la rusaj gangsteroj kaj servos ĉefe al subteno de la rusa terorismo”, klarigis li. La 15-an de novembro la prezidanto Petro Poroĉenko konfirmis la ĉesigon de ĉiuj publikaj servoj kaj ŝtataj entreprenoj. Tiuj disponoj povas ankoraŭ iom pli malproksimi la secesiajn regionojn. Tamen, kvankam la registaro ne pagas plu la salajrojn de la oficistoj kaj blokas la 34 miliardojn da ĥrivnioj (1,7 miliardo da eŭroj) unue destinitajn al tiuj regionoj en 2014, ĝi anoncis ke ĝi daŭre liveros gason kaj elektron.

La administraj regionoj Donecko kaj Lugansko havis sep milionojn da loĝantoj antaŭ la konflikto. La ribeluloj regas la plej loĝatajn zonojn, kun la escepto de Mariupol, do verŝajne ĉirkaŭ kvin milionojn da homoj. La ukraina registaro preferas forturni la okulojn. “Mi volas nenion scii pri tio, kio okazas aliflanke de la frontlinio”, martelas la ekzilita vicguberniestro de la regiono Lugansko, s-ro Volodimir Ĥriciŝin. Li instaliĝis en la eksa oficejo de la rektoro de la universitato de la urbo Sjeverodoneck, kiu fariĝis sidejo de delokita administrejo. Kiel multaj, li suferis la timigojn de la ribeluloj: “La oficistoj, la profesoroj, la pensiuloj kiuj restis tie, tio estas ilia decido, estas ilia rajto. Ukrainujo ŝuldas al ili jam nenion, kaj antaŭ ĉio ne salajrojn!” Li tamen memorigas, ke la maljunuloj havas ankoraŭ la eblecon ricevi sian pension. Por akiri monon, ili devas registriĝi en vilaĝo regata de la ukraina armeo kaj ĉiun monaton trairi la frontlinion. Tion multaj simple ne povas fari.

Malgraŭ la batalhalto subskribita la 5-an de septembro 2014 en Minsko, la bataloj okazas ĉiutage en la flughaveno de Donecko, ĉirkaŭ la elstarejo de Debalcev regata de la ukraina armeo aŭ proksime de la elektrigejo de Ŝastje, norde de Lugansko. La Unuiĝintaj Nacioj nombris proksimume mil mortintojn inter la 6-a de septembro kaj la 18-a de novembro. La lastatempaj fortigoj per tankoj kaj artilerio timigas ke la bataloj povas reeksplodi. En la ĉiutaga vivo, la separistoj montriĝas nekapablaj trovi respondon al la malriĉeco kiu disvastiĝas. Moskvo kontentiĝas per sendo de “homamaj konvojoj”, kies enhavon oni ne konas. La Kremlo kaj privataj subtenantoj certigas ankaŭ parton de la buĝeto de la du “respublikoj”, sen ke oni povus pruvi tion. “Ni ne povus transvivi sen la financa helpo de niaj najbaroj kaj amikoj”, tamen koncedas s-ro Igor Kostjanok, la “ministro pri instruado” de la DNR.

Ekde la mezo de oktobro, la vintro instaliĝis en la ukraina ebenaĵo, kaj la temperaturoj falas nokte sufiĉe sub nulon. Ĉiumatene dekoj da homoj kuniĝas ĉirkaŭ fumanta marmito ĉetable sub tendo en la postkorto de konstruaĵo en la centro de Donecko. “Oni trovas ĉiajn nutraĵojn, kiujn oni volas, en la magazenoj, sed mi havas jam ne unu centonon”, klarigas Ana, eksa inĝenierino. La Fondaĵo Rinat Aĥmetov estas unu el la maloftaj organizaĵoj, kiuj materie subtenas la loĝantaron de la orienta Ukrainujo. Meze de novembro ĝi anoncis, ke ĝi distribuis pli ol milionon da pakaĵoj, el kiu ĉiu enhavis sufiĉe por nutri familion dum du semajnoj. Eksigita mastro de la regiono kaj iama partnero en aferoj de la tiama prezidanto Viktor Janukoviĉ, la oligarĥo Rinat Aĥmetov estas suspektata ke li en la printempo financis la unuajn ribelajn movadojn por premi la novan registaron de Kievo. Hodiaŭ la ludilo, al kies starigo li kontribuis, ŝajnas esti ekster lia povo, kaj la oligarĥo jam ne videblas en la regiono.

Tiu parto de la Don-baseno similas pli ol iam ajn al ia nenieslando elmetita al la apetito de konkurencaj grupoj kaj de milicoj. “Nia celo estas formi la Novan Ruslandon. Sed tio daŭros iom da tempo”, klarigas s-ro Genadi Tsipkalov, la “ĉefministro” de la LNR. “Ni devas samtempe alfronti la urĝajn ĉiutagajn bezonojn kaj fondi la legitimecon de la nova ŝtato per popolaj konsultoj”, asertas li.

Brigadestro, “idealista poeto” kaj popola juĝisto

LA 2-AN DE novembro la du entoj faris parlamentajn kaj prezidantajn elektojn, semajnon post la oficialaj parlament-elektoj, kiuj konfirmis la venkon de la poreŭropaj partioj en Kievo.* Sen surprizo, la fortuloj, kiuj dominis la du “respublikojn”, restis en la potenco: S-ro Aleksandro Zaĥarĉenko, eksa elektristo 38-jara fariĝinta militĉefo, estis elektita en Donecko per proksimume 77 elcentoj de la voĉoj; la militisto Igor Plotnicki, 50-jara, estis aprobita en Lugansko per pli ol 63 elcentoj de la voĉoj. En la realo, tiuj elektoj havis nenian surprizon, ĉar ĉiuj eventualaj kontraŭuloj estis jam forigitaj semajnojn antaŭ la dato de la voĉdonado. “Ĉiuj kandidatoj, kiuj prezentas sin ĉe la voĉdonado, estas amikoj”, klarigis, kelkajn tagojn antaŭ la voĉdonado, s-ro Andrej Purgin, “vica ĉefministro” de la DNR: “La popolrespublikoj estas demokratioj. Tamen, ni estas en milito, kaj ni ne povas toleri opoziciajn partiojn, kiuj povus ĵeti konfuzon inter la loĝantaro.”

* La partopreno en tiu voĉdonado estis je 52,4 elcentoj de la enskribintoj.

La eliminado de eventualaj konkurencantoj ne signifas, ke la grupoj en la potenco en la du entoj estas homogenaj kaj pretaj kunlabori por fondi federacian ŝtaton, embrion de la Nova Ruslando.* La deputitoj reprezentas unu aŭ la alian “respublikon”; neniu federacia parlamento estis elektita. “Kial la DNR kaj la LNR ne unuiĝas? Unuavice ĉar iliaj gvidantoj malamas sin”, asertas, fore de maldiskretaj oreloj, la historiisto Juli Fjodorovski, en aŭtomobilo parkita en senhoma strato de Lugansko: “La registaro de la LNR tre bone scias, ke, se ĝi partoprenas en la starigo de federaciaj meĥanismoj, la ento estos plene subigita al Donecko. Kaj, por la momento, ĝi havas sufiĉe da peno por reteni la rivalajn grupojn, kiuj disputas pri sia propra teritorio.” Eĉ por tiu bonega historiisto malfacilas nomi la rolon, kiun ludas Ruslando: “Estas klara, ke la nebulozo Kremlo tiras certan nombron da ŝnuroj en la regiono. Sed plej ofte malfacilas diri kiujn kaj kial.” Laŭ li, la ĉefa rompo-linio inter la separistaj gvidantoj ekde septembro troviĝas inter “la grupoj, kiuj subtenas la batalhalton kaj deziras fortigi la bazon de sia potenco, kaj aliaj, kiuj rifuzas la batalhalton kaj provas movi la liniojn.”

* Novarossia aŭ “Nova Ruslando”: la termino aludas en la rusa kolektiva imago la gubernion starigitan de la carino Katarina la dua fine de la 18-a jarcento. Tiuj teritorioj etendiĝis de la haveno de Odeso, ĉe la Nigra Maro, ĝis tiu de Mariupol, ĉe la Azova Maro.

Ekde la noktiĝo, la stratoj de Lugansko tute malpleniĝas, pro manko de elektro. La proviziĝo je varma akvo kaj hejtado estas hazarda. “Ili diras, ke la elektro-paneoj estas pro la ukrainoj. Sed fakte ili nur ne kapablas fari ion ajn por sia loĝantaro.”, nervoziĝas s-ro Pavel Dremov, hirtbarba donkozako. Je sesdek kilometroj de Lugansko, tiu eksa masonisto regas per fera mano la urbon Staĥanov, kaj fanfaronas, ke li tie praktikas “sovetian” socialismon kun krome “popolan rektan demokration”, realigatan de grandaj “civitanaj asembleoj”. En la ombro de la loka kulturdomo, ĉirkaŭate de soldatoj, s-ro Dremov venas plurfoje semajne por respondi al la plendoj de la civitanoj. “Ni organizas la registaron de la konscienco, inverse al la registaro de la mono, kiun ili starigis en Lugansko” resumas la militĉefo. La varma akvo kaj la elektro estis rapide refunkciigitaj en Staĥanov. S-ro Dremov ne kaŝas, ke li revas pri “sendependa kozaka socialisma respubliko”.

Iomete pli sud-oriente, en Alĉevsk, la timinda ĉefo de la brigado “Fantomo”, s-ro Aleksej Mozgovoj, difinas sin mem kiel “idealistan poeton”. Li starigis en la urbo “popolajn tribunalojn”, kie la loĝantaro juĝas per levita mano. La unua sesio de la nova “institucio” okazis la 30-an de oktobro: viro akuzita je seksperforto estis de la asembleo kondamnita je morto.* La potenco de Lugansko ne povis malebligi la okazigon de la proceso.

* Laŭ la British Broadcasting Corporation (BBC), la 3-an de novembro 2014. En novembro la juĝo ankoraŭ ne estis plenumita.

Tiu dispeciĝo agas kontraŭ la starigo de funkcianta strukturo de la potenco kaj maltrankviligas kelkajn batalantojn: “Mi havas nenion por fari kun Lugansko. Mi batalas por la Nova Ruslando. Tiu projekto devas unuigi nin ĉiujn. Tiuj etaj respublikoj estas ĝuste nur strukturoj de cirkonstanco”, klarigas s-ro Rotislav Juralev, milicano devena el la montaro Uralo, briligante sian sturmfusilon en hotelhalo en Lugansko. “Por diri al vi ĉion, mi estas komunisto, daŭrigas li. Mi bone vidas, ke tiuj respublikoj ankoraŭ tute ne estas komunistaj: necesas ŝanĝi multon por disvolvi verajn socialajn politikojn. Sed la prioritato estas la unueco de la rusa mondo. La unueco devas fariĝi, ĝi fariĝos. Kaj, se la bataloj por la potencoj daŭros, kredu min, ke ni scios reprudentigi la ambiciulojn.”

Malgraŭ tiuj disecoj, oni pene starigis administradon kaj policon. Kvankam multaj policistoj helpis la separistojn dum la printempaj manifestacioj, “oni devas 90 elcentojn de la policanoj anstataŭigi en la DNR”, asertas la komandanto de la distrikto de la urbo Thorez, kiu deziras resti anonima.

Sidanta en drinkejo de luksa hotelo en la urbocentro de Donecko, s-ro Aleksandro Kaliuski tiras trankvile ĉe sia akvopipo. “Se ni ne starigas nian propran banksistemon, ni ne kapablos imposti la entreprenojn, kolekti impostojn kaj helpi la plej senhavajn homojn”, klarigas la “vica ĉefministro taskita pri socia politiko” de la DNR. “Sed, se Moskvo subtenas nian sendependecon, tiam rusaj bankoj instalos sin ĉi tie kaj nova ekonomia sistemo estiĝos.” La 27-an de oktobro, Ruslando anoncis per la voĉo de sia ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ro Sergej Lavrov, ke ĝi agnoskos la rezultojn de la elektoj de la 2-a de novembro. Moskvo fine nur “respektas” la voĉdonadon kaj per tio por la momento dampas la revojn de la separistaj gvidantoj pri rusa agnosko. Iliaj unuaj planoj celis la aliĝon al Ruslando post la referendumoj pri la sendependeco organizitaj printempe [de 2014]. Sed Moskvo povus multon perdi per nova anekso post tiu de Krimeo. Pro tio la separistaj instancoj strebas fortigi la ŝtatajn strukturojn. “Ĝis kiam eksterlandaj ŝtatoj agnoskis nin, ni devas konstrui bone funkciantan ekonomion, liberigitan el la oligarĥoj kiuj antaŭe servutigis la loĝantaron de Donbaso”, daŭrigas s-ro Kaliuski.

La plej multaj fabrikoj de la oriento en la lando ne laboras

EN LA REALO, neniu scias, sur kia bazo la industrio povus funkcii. Antaŭ la milito, la minejoj kaj la fabrikoj de la regionoj estis parto de sistemo internacie integrita. La plej granda parto de la eksportoj iris tra la haveno de Mariupol. Sed tiu strategia urbo restas regata de la ukraina armeo. La ŝtatigoj dekretitaj de la novaj instancoj celas antaŭ ĉio disdoni la grandajn entreprenojn inter la ribelaj grupoj. La “ministro pri kampkulturo” de la DNR, s-ro Aleksej Krasilnikov, asertas ekzemple ke “la ŝtato ekregos la plej multajn grandajn kampkulturajn grupojn” kaj ke “iliaj gvidantoj estos nomumotaj de la registaro”. En la momento, la plej multaj fabrikoj de la orienta Ukrainujo estas haltigitaj. Antaŭ la komenco de la bataloj, la ŝtata societo Makievka Ugol ekspluatis ok minejojn en Makievka, urbo de la urbaro de Donecko, kaj havis dek sep mil salajrulojn. Sed ekde la somero nur tri minejoj laboras, sed ne plene. “La karbo akumuliĝas, ĉar la transporto al la cetera Ukrainujo estis haltigita, kaj ni jam ricevas nenian salajron”, plendas s-ro Vladimir Filimonĉuk, membro de la sindikato de sendependaj ministoj.

Por ekonomie transvivi, la separistoj ne havas alian elekton ol rompi la armean “sieĝostaton”. Cetere, kelkaj ribelaj ĉefoj ne kaŝas sian strategion. “Ni reprenos la teritoriojn de la distriktoj Donecko kaj Lugansko, kiuj estas ankoraŭ regataj de Kievo”, volas kredi la tre naciista Andrej Purgin, kiu aldonas: “Mi estas ankaŭ konvinkita, ke la ruslingvaj urboj Dnipropetrovsko, Ĥarkovo aŭ Odeso baldaŭ leviĝos kaj fondos novajn popolrespublikojn.” Se la konflikto eterniĝas kaj Moskvo kontentiĝas uzi tiujn entojn por malstabiligi sian ukrainan najbaron sen tamen agnoski ilian sendependecon, tiam la oriento de Ukrainujo povas resti por longa tempo zono neleĝa kaj malfermita al ĉiaj finegocoj.

Laurent GESLIN kaj Sébastien GOBERT.