Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La ŝtato deziras bonan jaron al la “Monde diplomatique”

KELKAJN tagojn antaŭ la julfesto, la ŝtato decidis, ke nia gazeto ne ĝuos la strategian fonduson por disvolvado de la gazetaro por la jaro 2014. Tiu helpo, kiu atingis en 2013 la grandegan sumon de ... 18.611 eŭroj, celas favori la internacian disradiadon de francaj publikigaĵoj. Tia celo ŝajnis tamen perfekte tajlorita por Le Monde diplomatique, kiu faras proksimume kvinonon de siaj vendoj eksterlande kaj disvastigas tra la mondo kvardek sep eldonojn en dudek ok lingvoj.

Ne eblas alie ol kredi, ke la ministrejo pri kulturo kaj pri komunikado kovras nian gazeton per aparta tenero. En 2012, Le Monde diplomatique rangis je la 178-a pozicio el la ducent plej helpataj gazetoj. Multe post Télécâble Satellite Hebdo (27-a), Closer (91-a) aŭ Le Journal de Mickey (93-a), dum la helpoj al la gazetaro pretendas kuraĝigi la “liberan komunikadon de la pensoj kaj de la opinioj” kaj “klerigi la civitanon”. En 2013, ni malaperis el la listo, dum L’Opinion, la duonoficiala ĵurnalo de la “Movado de la entreprenoj de Francujo” (Medef), lanĉita per la mono de s-ro Bernard Arnault, la plej granda riĉaĵo de Francujo, ja eniris tiun liston. En 2014, la ŝtato do trovis la rimedon por amputi la magran restaĵon de la helpoj, kiujn nia gazeto ankoraŭ ricevis.

Inter ili troviĝas la poŝtaj tarifoj specifaj por la gazetaro. Antaŭ tie, ĉio ŝajnas esti farita por ke ni restu sensuspektaj pri misuzo de publikaj helpoj. Efektive, la ŝtato kompensas plej larĝanime la poŝtan sendadon de politikaj kaj ĝeneralaj informgazetoj, kondiĉe ke ili estu ĉiutagaj aŭ maksimume ... semajnaj. Domaĝe por nia monatulo. Lastan decembron, la abonintoj de Le Point kaj de Les Échos [ambaŭ semajngazetoj] povis aprezi la efikon de tiu kriterio de periodeco, ĉar ili malkovris en siaj leterkestoj kun siaj favorataj gazetoj pezajn suplementojn kun reklamo, kiuj svarmas en tiu tempo de festoj. En la plasta filmo, kiu entenas la gazeton Les Echos, la giganta kajero Limigita serio de iomete pli ol funto (525 gramoj precize) plena de reklampaĝoj havis krome kelkajn artikolojn, kaj ĉio sendita de la poŝto je tarifo malaltega sed kompensata de la ŝtato. La gazeto Le Point kun sia suplemento en brila papero “Speciala[-n eldonon] donacoj” Koloroj de festoj de 372 gramoj kun mizera ĉefartikolo, sed kun 155 paĝoj da reklamo venis en la leterkestojn koste de la impostpaganto, ĉiam nome de la “libera komunikado de pensoj kaj de opinioj”.

Tiu kriterio de periodeco akrigos siajn efikojn en 2015. Por Les Echos, Le Point kaj iliaj reklamanoncistoj, la poŝtaj tarifaltigoj limiĝos je 4,9 elcentoj. Por Le Monde diplomatique ili estos 8,8 elcentoj.

Nia gazeto ĉerpas sian forton nur el du fontoj: sia eldona projekto kaj siaj legantoj. Ni do direktas nin al tiuj ĉi. La donaco impostmalaltiga restas la plej bona rimedo por devigi la ŝtaton korekti, malgraŭvole, la karikaturecan malmoralaĵon de sia helpsistemo al la gazetaro.

La redaktejo de Le Monde diplomatique.

Aldona rimarko por la Esperantaj legantoj

Ĉar sumoj de mondonacoj al la gazeto povas esti deduktitaj de la imposto verŝajne nur por gazeto en la lando, en kiu vi pagas impostojn, tia mondonaco imposte utilas al vi — depende de la impost-leĝaro de via lando — verŝajne nur, se vi donacas ĝin al la eldono de Le Monde diplomatique aperanta en via lando. Se vi intencas donaci iom gravan sumon, tiam mi tamen proponas sendi leteron al la redaktejo de vialanda Le Monde diplomatique kun la peto transkontigi la koncernan sumon al la pariza skipo ... kiu ja faras la grandegan laboron de esplorado kaj analizado.

Se la impost-leĝaro de via lando ne favoras gazetojn, aŭ se pro ia kialo ne eblas donaci monon al vialanda Le Monde diplomatique, tiam kompreneble restas ankaŭ la ebleco aliĝi al la asocio “Amikoj de Le Monde diplomatique” en via regiono kaj donaci sumon al ĝi.

Alia ebleco — kaj verŝajne ĉiurilate plej taŭga — konsistas en mondonaco al la Esperanta speco de “Amikoj de Le Monde diplomatique”, kiu estas la Monda Asembleo Socia (MAS). Ĉu vi por tio ricevas malaltigon de viaj impostoj, tio ankaŭ dependas de la impostleĝo de via lando, se vi deklaras la donacon kiel donacon al Esperanto. Se vi transkontigas monon por Le Monde diplomatique al MAS, tiam menciu, en la kialo de la transkontigo, “por Le Monde diplomatique”. Tiam ni, fine de ĉiu jaro, transkontigos tiujn sumojn al la ja meritplena pariza skipo.

La konto de la MAS ĉe la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas:

MASX-I

Vilhelmo LUTERMANO.