Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Aŭtomobilo: La japana modelo elprovata

La barata laborista junularo defias Suzuki

Por allogi la investistojn en Barato, la ĉefministro Narendra Modi proponas kreskigi flekseblon de la laboro. Kiel montras la impona striko de 2011-2012 ĉe Maruti Suzuki, la afero ne estas tute decidita. Solidareco inter provizoraj kaj statusaj laboristoj, sindikata renoviĝo: la junaj laboristoj rezistas kaj renversas la tradician agad-manieron de la lukto en fabriko.

Sesaranga produktanto en la mondo, kun du milionoj da veturiloj konstruitaj en 2013*, Barato esperas atingi la kvaran lokon ĝis 2016. La laborreformo prezentita en oktobro 2014 de la nova ĉefministro Narendra Modi celas favori revenon de la kresko, kiun spertis la sektoro en la 2000-aj jaroj (meze 8% jare). Ĝi implicas la malpliigon de la labor-inspektadoj, la “simpligon” de kelkaj leĝoj, la plilongigon de la lernado-daŭro, samtempe instigante la sisteman uzon de senstatusa, do malpli pagita, laboristaro*. Ĉi tiuj disponoj estas parte destinitaj allogi eksterlandajn investistojn, dum la registara kampanjo “made in India” kulminas. Ili verŝajne pligravigos la flekseblon kaj sensekurecigon, kiu trafas industri-laboristaron de pluraj jaroj kaj kiu naskis en la laborista junularo novajn praktikojn kaj aspirojn. La konflikto, kiu ŝancelis la aŭto-konstruiston Maruti Suzuki en 2011 kaj 2012, kie mobiliziĝo persistas malgraŭ severa subpremo, estas daŭre ekzempla.

* Statistiko de la Internacia Organizo de la aŭtomobilaj konstruistoj, www.oica.net.
* Vd “Shramev Jayate: Modi govt plucks some key low-hanging fruit for labour reforms”, The Indian Express, Nov-Delhio, 17-a de oktobro 2014.

La industria zono de Manesar, kiu aperis ĉe la ŝanĝo de la jarmilo, etendiĝas rande de la aŭtoŝoseo liganta Nov-Delhion kaj Ĝajpuron, kiun oni uzas en nebulo de polvo kaj poluaĵoj, dum la kolektivaj motoraj rickshaw (triradaj motorcikloj) penas malfermi sian vojon meze de gigantaj kamionoj. Inter MacDonald’s-restoracio kaj virga tereno kun flaviĝinta herbo, altaj reklampaneloj anoncas baldaŭan aperon de apartamentaro — “lukso, kvieto kaj sereno”. Post kiam oni transpasis la novan urbon Gurgaon, ekonomian pulmon de Nov-Delhio kie staras unu apud la alia komercaj centroj, telefonvok-centroj, privataj loĝejoj, teksaĵo-fabrikoj kaj laboristaj amasloĝejoj, skribpanelo avertas: “Bonvenon en la modela industria zono”. En tiu rektlinia kaj senanima urboparto de Manesar ja troviĝas la novaj fabrikoj de Maruti Suzuki.

Naskiĝinta sur la ruinoj de la ŝtata entrepreno Maruti Motors Limited, kreaĵo de la filo de la ĉefministrino Indira Gandhi, la societo en 1981 prenas la formon de kunentrepreno kun la japana Suzuki Motor, eksterlanda societo pionira sur la barata grundo. El tiu publik-privata partnereco naskiĝas la unua fabriko en Gurgaon, kie oni muntas la faman Maruti 800, etan urban aŭton kun angulaj formoj. Ĝuante kvazaŭ-monopolan situacion, la firmao tiam ekas la “revolucion de la 4-radaj veturiloj”: ĝi surmerkatigas malmultekostajn veturilojn, akireblajn de la malsuperaj mezaj klasoj. Rapide la ŝoseoj pleniĝas je Maruti-aŭtoj, simbolo de la moderna Barato. Dum la 1990-aj jaroj, jardeko de la liberaligo de ekonomio, la ŝtato iom-post-iom foriras ĝis kompleta privatigo en 2007, profite al Suzuki, kiu posedas 54,2% de la kapitalo. Tiun jaron estas konstruitaj en Manesar kromaj muntoĉenoj, planitaj por fariĝi la plej bona fabriko de la grupo.

Jam en la 1980-aj jaroj, la unuan fojon en la barata industri-mondo, la mastrumo de Maruti Suzuki enkondukas la “labor-kulturon” tra akurateco, respekto de liverdatoj, sukces-spirito. La direkcio aplikas “tojotismon”, hommastruman recepton de la japana giganto Toyota. Tempkontroliloj estas instalataj ĉe la enirejoj “eĉ por la direktoroj”, precizigas s-ro R.C. Bhargava, prezidanto de la Maruti-grupo kaj aŭtoro de libro ĝin laŭdanta*. La laboristoj alvenas 15 minutojn pli frue por devigaj gimnastikaj ekzercoj. Laŭ la fama principo kaizen (en la japana: daŭra plibonigo) ellaborita en Japanujo, kunvenoj por kolektiva stimulado, la “kvalito-rondoj”, nun disvastigitaj tra la tuta aŭto-mondo, instigas la dungitojn proponi tion, kio povus plibonigi la produktivecon. Tiuj, kiuj plej partoprenas en tio gajnas la privilegion tagmanĝi kun la mastro. Ununura sindikato estas tolerata en la entrepreno: la Maruti Udyog Kamgar Union (MUKU), relajso de la direkcio instalita sur la historia loko Gurgaon. La fabriko de Manesar ne disponas pri delegito.

* R. C. Bhargava, kun Seetha, The Maruti Story. How a Public Sector Company Put India on Wheels, HarperCollins, Nov-Delhio, 2010.

Funkciantaj de 2007, la novaj fabrikoj estas konstruitaj “laŭ la modelo de tiu de Kosai, en Japanujo, cele instali tie altnivelan aŭtomatecon kaj apliki la plej bonajn praktikojn de Maruti Suzuki”, orgojle diras s-ro Bhargava. Venintaj el la najbaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj — multaj provizoraj laboristoj reiras tien por la rikoltoj-, la ĉirkaŭ kvar mil laboristoj laboras ses tagojn el sep, ok kaj duono horojn tage, sen kalkuli la longan busveturon kaj la devigan pli fruan kvaron-horon. Kiel rakontas s-roj Sateesh Kumar kaj Kushi Ram, eksigitaj en aŭgusto 2012, “por filoj de kamparanoj, estis prestiĝe labori ĉe Maruti. Sed oni rapide seniluziiĝis. Sur la muntad-ĉeno la premo estas konstanta. Ni disponas pri kvardek sekundoj por ĉiu aŭto por plenumi niajn inspekto-kontrolojn. Ili kredas nin robotoj! Se la kolego ne akurate venas por preni sian vicon, ni devas daŭrigi, kaj ni ne estas pagitaj por la kroma labortempo”.

La dungitoj rifuzas aliĝi al la “oficiala” sindikato

La laboristoj scias, ke iliaj salajroj ne atingas — eĉ malproksime — tiujn de la ĉefa fabriko de Gurgaon, kie la konstantaj laboristoj (malplimulto) gajnas proksimume 30 000 rupiojn monate (350 eŭrojn), sumo, kiu igas ilin la aristokratoj de la laborista klaso”. En Manesar, la fiksa parto de la salajroj antaŭ 2012 estis nur 5 000 rupioj (58 eŭroj), kaj tuta salajro estis mezume 8 000 rupioj (85 eŭroj) por senstatusa kaj 17 000 rupioj (200 eŭroj) por statusa (konstanta) laboristo.

Kelkaj minutoj da malfruo, kaj la direkcio forprenas la duonon de la taga salajro; senaverta foresto pro familia urĝo, kaj preskaŭ la tuta varia parto de la salajro malaperas. “La eraroj estas registritaj en averto-leteroj. Se vi havas du aŭ tri da ili, vi ne povos fariĝi statusa laboristo”, rakontas s-ro Bouddhi Prakash, laboristo ĉe Suzuki Powertrain, kiu produktas dizelajn motorojn kaj transmisiajn pecojn. La intensigo de la laboro kaj la diferencoj inter statusaj kaj nestatusaj laboristoj estas la kerno de la konflikto, kiu eksplodas en 2011. En junio, kiam Maruti Suzuki anoncas la statusigon de nur duono de la laboristaro de Manesar, la laboristoj deponas ĉe la loka administracio peton por registri sendependan sindikaton. La morgaŭon, la direkcio urĝigas la dungitojn subskribi deklaron pri sia aliĝo al la oficiala sindikato. Nur 10% obeas la ordonon, aliaj komencas sid-manifestacion. Jen komenco de la movado.

“Kiam ni alvenis, ni ĉiuj venis el la samaj teknikaj lernejoj. Ni estis metilernantoj kune en la fabriko, fortaj amikecligoj kreiĝis. Subite, kelkaj fariĝis statusaj, aliaj restis senstatusaj, por la sama laboro kaj duonaj salajroj”, atestas s-roj Kumar kaj Ram. Krom la salajro-diferencoj, la senstatutaj laboristoj ne rajtas uzi la busojn de la firmao nek ricevi la Diwali-premion (lumo-festo, komparebla al Kristnaska festo en Okcidento). Venintaj el malriĉaj kamparaj familioj multaj el tiuj 20-25-jaraj junuloj havas miksitajn sentojn de envio kaj ribelo rilate al la vivmaniero de la urbaj kaj komercaj centroj de Gurgaon, kiun ili ne povas aliri. S-ino Ranjana Padhi, membro de la neregistara organizaĵo People’s Union for Democratic Rights (PUDR) analizas la mobiliziĝon kiel “rezulton de forta konsciiĝo pri tio, kion signifas ekspluatado, en kunteksto kie provizoreco kaj necerteco fariĝas normo, dum 80% de la laborforto estis stabila en la 1980-aj jaroj. Tio naskis tiun ĝis nun ne viditan solidarecon inter statusaj kaj nestatusaj laboristoj”. La unueco estis rezulto de la okupado de la fabriko, malofta agadmetodo en Manesar, kie oni kutime ariĝas antaŭ la kradoj de la loko, sen eniri ĝin.

Post pluraj ekstrikoj kaj kelkaj “strikoj per troa diligenteco”, la direkcio decidis fermi la fabrikon (lock out) dum tridek tagoj, pro motivo de kontraŭleĝa striko, kun devigo subskribi promeson pri bona konduto por reeniri la fabrikon. Kvankam la sindikatoj estas laŭleĝaj de 1927, striko-rajto ne ekzistas en Barato, kiu ne ratifis la Konvencion de la Internacia Labor-Organizaĵo (ILO) pri kolektiva intertraktado. Post naŭmonata lukto, la laboristoj ricevas en marto 2012 la agnoskon pri sia sindikato, Maruti Suzuki Workers Union (MSWU). Ne okazis tia lukto de post la movado kontraŭ fleksebligo kaj sensekurecigo de 2005 ĉe la konstruisto de motorcikloj Hero Honda.

Tamen, ĉar la direkcio daŭre preteratentas la plendojn, streĉo kreskas la 18-an de julio 2012, kiam ĉefo insulte traktas laboriston, aludante lian apartenon al la kasto de “netuŝebluloj” kaj provizore forigas lin el la laborejo. La konflikto ampleksiĝas, Avnish Kumar Dev, ĝenerala direktoro de la personaro, mortas en la incendio de unu el la konstruaĵoj. Cent kvardek ok laboristoj estas arestitaj, inter kiuj la dek du reprezentantoj de la nova sindikato. La sekvantan monaton, la direkcio senaverte maldungas pli ol duonon de la dungitaro. “La barataj laboristoj ne estas murdistoj, komentas la specialisto pri la laboristaj movadoj Djallal Heuzé. Perforto estas uzata kiam oni ne plu povas sin esprimi per aliaj rimedoj, kiam la maljustec-sento estas tiom forta, ke ĉio eksplodas.”

Post la enprizonigo de la dek du sindikatistoj, provizora komitato estas starigita por subteni ilin kaj daŭrigi la laboron de aŭtonoma sindikatismo. La direkcio de Maruti Suzuki jes ja faris kelkajn koncesiojn. Ĝi favore respondis plurajn postulojn, ekzemple disponigis busojn por la nestatusaj laboristoj, altigis iliajn salajrojn je 25%, kaj tiujn de la statusaj je 75%. Ĉefe, ĝi anoncis la iompostioman forlason de la sistemo de subkontrakte dungitaj laboristoj, kiun ĝi anstataŭos per senpera dungado de portempaj laboristoj. Tiuj “forĵeteblaj” laboristoj estas iom pli bone pagitaj ol la nestatusaj (subkontraktaj), kun 12 000 rupioj (140 eŭroj) monate, sed ili estas maldungitaj post 7 monatoj kaj anstataŭataj de aliaj. Ili venas el pli foraj regionoj, por eviti la kontaktojn kun la maldungitoj kaj solidarecon inter samvilaĝanoj.

Ĉe la printempo 2013, la japana kompanio reorganizis la baratan direkcion kaj trudis du el siaj uloj — unu vicadministranton kaj unu konsilanton pri mastrumo de la personaro. “En Japanujo ne okazis striko dum la kvindek ok lastaj jaroj. La ideo estas importi la metodojn por mastrumo de personaro el Japanujo en Baraton”, atestas kadrulo en la ekonomia gazeto Mint*. Por Suzuki, la demando estas gravega: la internacia kompanio vetas je Azio, kaj la barata fabriko estas la plej profita el ĉiuj ĝiaj filioj. Ekonomia pulmo de la regiono, nemalhavebla por la subtraktantaj firmaoj, kiuj laborigas ĉirkaŭ tridek mil laboristojn en la popolaj kvartaloj kaj la ladurboj de Gurgaon, Maruti Suzuki scipovas uzi sian influpovon ĉe la lokaj regantoj de la ŝtato Haryano. Ĝi plurfoje levis la minacon de delokado, pretendante, ke ĝi ricevis allogajn proponojn de aliaj barataj ŝtatoj. Tial la regiona registaro uzis perfortan metodon.

* Amrit Raj, “Maruti’s Manesar fallout: A management shuffle”, Mint, Nov-Delhio, 9-a de aprilo 2013.
Sankta unuiĝo inter la justico, la ŝtato kaj la internacia kompanio

Mil policistoj senditaj de la loka administracio estas konstante enpostenitaj en la fabriko de Manesar kaj interne de la busoj. Novaj kameraoj estis instalitaj. Ĝis nun, la cent kvardek ok laboristoj, akuzataj pri murdo, ne ricevis provizoran liberiĝon, kiu estas ordinare donita post kelkaj monatoj da mallibero. “La incidento trafis la reputacion de Barato en la mondo. La eksterlandaj investantoj timas investi siajn kapitalojn en Barato, pro timo de la laborista agitado”, jen kion oni povas legi en la teksto de la juĝo de la Alta Kortumo en Panĝabujo, kie la proceso estis delokita.

Malgraŭ tiu sankta unuiĝo inter justico, ŝtato kaj la internacia kompanio, la laborista junularo ne forlasas sian postulon por aŭtonomaj reprezentaj organoj, sendependaj de la grandaj sindikataj centraloj. Unua konfederacio fondita en 1920, la All India Trade Union Congress (Aituc), ligita al la barata komunista partio, longtempe estis la plej influa en la industri-zono Gurgaon-Manesar. “Ĝi estas tre instituciigita kaj for de la homoj: ĝiaj gvidantoj estas angloparolantaj aŭtoritatuloj, kiuj lernis kiel solvi konfliktojn antaŭ tribunalo”, klarigas Heuzé. Kun la ekonomia liberaligo kaj la alveno de eksterlandaj entreprenoj, la konfederaciaj sindikatoj restis ĉefe en la Publika Funkcio kaj en kelkaj ŝtataj entreprenoj. Malfortaj en la privata sektoro, ili tie reprezentas nur la statusajn laboristojn, forlasinte la subkontraktajn laboristojn, kiuj de nun estas la plimulto de la dungitaro. Post provo aliĝi al la Aituc, “la laboristoj decidis agi sen ĝia permeso”, klarigas s-ro Nayan Jyoti, studento, sindikatisto kaj membro de la organizo Krantikari Naujawan Sabha. Ili starigis sesiojn de memformado kaj propran decidmanieron, por esti reprezentataj de laboristoj de sia fabriko prefere ol de eksteraj kadruloj. Sukcesa mobilizado: en aprilo 2014 la sendependa sindikato MSWU estis elektita en ambaŭ fabrikoj, Manesar kaj Gurgaon.

Naïké DESQUESNES