Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Post la aliĝo al Ukip de du el siaj deputitoj, David Cameron maltrankvilas. Povus esti ke Ukip gajnos tiom, kiom 20% de la voĉdonoj en la brita ĝenerala balotado de majo 2015, kvankam tio ne gajnos al ĝi 20% de la parlamentaj deputitoj. Ĝiaj vidpunktoj estas eksterordinara miksamaso de laborklasa popolismo kaj novliberalisma ekonomiko.
Fantomo hantas en la politika elito de Britio: Ukip. En la eŭropa elektado de majo 2014, ĉi tiu insurekcia partio de dekstrula popolismo humilige venkis ĉiujn grandajn partiojn, ne nur la regantajn konservativulojn kaj liberalajn demokratojn, sed ankaŭ la opozician Laboristan Partion. En la pasintaj cent jaroj, neniu partio krom la Laborista kaj la Konservativa atingis plimulton en nacia elektado. Nigel Farage, la gvidanto de Ukip, kiu kultivas publikan reputacion kiel bieremulo, senafekta parolanto, kaj popolamasulo, promesis “politikan tertremon”. Kaj li sukcesis, gajnante 27,5% de la voĉdonoj*.
La Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Regno (United Kingdom Independence Party — Ukip) estas kompleksa politika fenomeno, malsama ol la Nacia Fronto de Francio kaj aliaj partioj de la ekstrema dekstro en Eŭropo. Ĝi estis fondita en 1993 de Alan Sked, centra-maldekstra universitatano, kun unusola celo: kampanji por ke Britio eliru el la Eŭropa Unio. La kontraŭstaro pri la eŭropa projekto neniam limiĝis al la radikala dekstrularo en Britio. La Konservativa registaro de Edward Heath kondukis la landon en la Eŭropan Ekonomian Komunumon (EEK) en 1973. Margaret Thatcher, ministro tiutempe, kampanjis favore al la aliĝo de Britio. La maldekstruloj de la Laborista Partio laŭte kontraŭis al la iniciato, kredante ke la EEK estis institucio de la Malvarma Milito por konservi kapitalismajn ideojn en la leĝo kaj malhelpi socialismajn aspirojn kiel la ŝtatigo kaj laborsindikata aktivismo. Post kiam la Laborista Partio gajnis la elektadon de 1974, ĝi estis devigita proponi referendumon dum kiu altrangaj figuroj de la partio, inter ili Tony Benn, standardisto de la maldekstrularo, agitis favore al la retiriĝo. Kvankam la publiko definitive subtenis membriĝon en la EEK, maldekstrismaj oponantoj de la Komunumo poste atingis plimulton en la Laborista Partio kaj, en sia manifesto por la elektado de 1983, la partio proponis ke Britio eliru.
Margaret Thatcher gajnis la elektadon. La postsekvoj de taĉerismo ŝanĝis multon kaj klarigas la motivojn de la nunaj gvidantoj de Ukip. En la Britio de la 1980aj jaroj, la rajtoj de laboristoj estis retropuŝitaj, rapida senindustriigo detruis laborklasajn komunumojn, kaj la sociala ŝtato estis sistemece eroziita. Por la laborsindikata movado kaj multaj maldekstruloj, ŝajnis kvazaŭ la sola espero de progresemaj leĝoj venas el Bruselo. Samtempe, tamen, la fervoruloj de taĉerismo laŭpaŝe rigardis la eŭropan projekton kiel minacon por siaj ambicioj. En la 1980aj jaroj, post kiam la Eŭropa Komisiono proponis komunuman ĉarton por garantii protektojn por laborsindikatoj, seksan egalecon kaj normojn pri sano kaj sekureco, Thatcher atakis ĝin kiel “socialisman ĉarton”. “Ni ne sukcese retropuŝis la limojn de la ŝtato”, ŝi deklaris en 1988, “nur por vidi ilin esti retrudataj je eŭropa nivelo fare de eŭropa superŝtato utiliganta novan superregadon de Bruselo.”
Nova faŭlto ekaperis ĉe la brita dekstrularo inter la subtenantoj de membriĝo en la EU unuflanke, kaj la eŭroskeptikuloj kiuj volis ĝisfundan retraktadon, aŭ eĉ kompletan eliron. En la 1990aj jaroj, la Konservativa ĉefministro John Major alfrontis kreskantan ribelon ene de sia partio fare de oponantoj de la Traktato de Mastriĥto kaj eŭropaj institucioj. Li estis inundita de ondo da disputado kiu kontribuis al la katastrofa malvenko de la Konservativa Partio en 1997 fare de la Laborista Partio — kiu nun firme favoris la EU-on — gvidata de Tony Blair.
Jen stranga afero. La obsedo de la Konservativuloj pri la EU kripligis iliajn perspektivojn tiel, ke ili ŝajnis esti destarigintaj sin de la zorgoj de la plimulto de britoj. Kiam David Cameron fariĝis la partiestro en 2005, li promesis procedon de modernigo kaj forlasis la obsedon pri aferoj kiel la EU favore al pli bonkora kaj kompata konservativismo. En la jaroj ĝis la ĝenerala balotado de 2010, s-ro Cameron kaj la Konservativuloj furoris en la opinisondoj, malkiel siaj antaŭuloj, la oponantoj de la Eŭropa Unio.
Kiel povis esti ke Ukip, kun la EU kiel sia kerna demando, sukcesis fariĝi la tria forto en la brita politika sistemo, kaŭzante ekstreman malkomforton por la aliaj? Laŭ opinisondoj, la EU apenaŭ koncernas la ordinaran briton. Pli surprize, esploroj sugestas ke eĉ por 75% de la subtenantoj de Ukip, la EU ne estas inter iliaj tri plej gravaj politikaj zorgoj.
Ukip kreis por si la reputacion de partio kiu firme kontraŭas la establitan ordon kaj nomas sin la “popola armeo”. Sed Nigel Farage estis edukita ĉe Dulwich College, prestiĝa privata lernejo, kaj laboris en la financa kvartalo de Londono kiel makleristo de krudaĵoj. Oni emas kompari Ukip-on al puĵadismo*, sed mankas al ĝi la etburĝa bazo de la franca movado samnoma de la 1950aj jaroj. Laŭ ĉiuj esploroj de la merkatesplora firmao YouGov, la voĉdonantaro de Ukip estas la plej laborklasa el la kvar ĉefaj partioj.
Estas frapanta politika disiĝo inter la gvidantaro kaj la voĉdonantoj de Ukip. La partio nomas sin “libervolisma” kaj ĝiaj politikoj estas firme novliberalismaj. En la pasinteco, Ukip konsideris eventualan unusolan impostprocenton egale por superbazaraj dungitoj kaj miliarduloj. Kvankam ĝi jam retiriĝis de tio, ĝi ankoraŭ rekomendas reduktegi la plej altan impostprocenton. Ĝi volas ke du milionoj da laborpostenoj estu forigitaj el la publika sektoro kaj sugestis redukti la socialajn kotizojn de dungantoj, efektive donante al ili impostredukton de 50 miliardoj da eŭroj. Ĝia vicgvidanto, Paul Nuttall, subtenas la malŝtatigon de la Nacia Sanservo.
La subtenantaro de Ukip, aliflanke, havas tute aliajn inklinojn. Preskaŭ 80% volas la reŝtatigon de la energia industrio kiu estas aktuale superregata de ses ege nepopularaj firmaoj kies rekordaj profitoj ne malhelpas al ili debeti siajn klientojn pli kaj pli alte. Ĉirkaŭ 75% subtenas la reŝtatigon de la fervoja sistemo, fragmenta kaj elspeziga, kaj 66% postulas grandan plialtigon de la minimuma salajro. La plimulto volas malpermesi nulhorajn kontraktojn (kiuj ne garantias specifajn laborhorojn kaj senigas al la dungitoj fundamentajn rajtojn); kaj duono subtenas la ŝtatan reguligon de lupagoj. Kvankam la gvidantoj de Ukip estas ĝisostaj ekonomiaj novliberaluloj, ĝia subtenantaro havas forte maldekstrismajn ekonomiajn opiniojn*.
Ukip prosperis pro la kontraŭreago al enmigrado, vasta fremdiĝo disde la politika elito, kaj la malsukceso fare de la maldekstrularo proponi koheran alternativon kiu faras impreson ĉe la pli larĝa loĝantaro.
Pri enmigrado, la kontraŭreago fariĝas pli kaj pli forta de multaj jaroj. En la eŭropa elektado de 2009, el 15 milionoj da voĉdonantoj, preskaŭ unu miliono voĉdonis por la novfaŝisma BNP (Brita Nacia Partio). Sed Farage zorgeme distancigas sin de la BNP, malpermesante ke liaj membroj aliĝu al ĝi, kaj li faris la samon pri la partio de Marine Le Pen, la Nacia Fronto, kun kiu li rifuzis fari interkonsentojn en la Eŭropa Parlamento. Sed antipatio rilate al la demando troveblas multe preter la ekstremisma dekstrularo. Laŭ opinisondoj, 75% de britoj volas redukti enmigradon*. La temo estas rutine elektita de la sonditoj kiel unu el la ĉefaj demandoj de la nacia balotado de 2015.
La kontraŭreago estas aparte intensa pro tio, ke la ekonomia kaj socia sensekureco kreskas en Britio. La malkresko de vivniveloj longe antaŭis al la disfalo de Lehman Brothers*: ekde 2004, la realaj laborpagoj de la plej malalte salajrata duono de dungitoj komencis stagni kaj tiuj de la plej malsupra triono malkreskis — dum firmaoj anoncis rekordajn profitojn — pro la malforto de la laborsindikatoj, tutmondiĝo kiu favoras vetkuron por pagi ĉiam pli malaltajn salajrojn, kaj tro malalta minimuma salajro*.
Samtempe, sekuraj laborpostenoj kun meznivelaj salajroj malaperis, kreante ekonomion kun la formo de sablohorloĝo: profesiaj laborpostenoj ĉe la pinto kaj, malsupre, vastiĝanta servosektoro kun malaltaj laborpagoj kaj nesekura dungiteco. Cetere, la lando suferas loĝejan krizon ĉar sinsekvaj registaroj ne anstataŭigis socialajn loĝdomojn forvenditajn ekde la 1980aj jaroj tiel, ke milionoj plenigas la atendolistojn.
Dum ĉi tiuj sociaj kaj ekonomiaj plendoj estis lasitaj plimalboniĝi sen forta maldekstrularo por ilin esprimi, kontraŭenmigrada sento plenigis la vakuon. La klaĉgazetoj kaj politkistoj de la grandaj partioj faris el enmigrintoj oportunajn propekajn kaprojn por malkreskantaj salaroj, la manko de sekuraj laborpostenoj kaj la loĝeja krizo. Lokoj kun pli altaj indicoj de senlaboreco ĉe gejunuloj efektive havis pli malaltajn indicojn de enmigrado, sed en urbetoj kaj urbegoj kie nur estas malgrandaj loĝantaroj de neblankuloj aŭ enmigrintoj, oni kulpigis fremdulojn pri multaj perturboj*.
Estas ĝuste en komunumoj kun la plej malaltaj nombroj de enmigrintoj ke ĉi tiu kontraŭreago ofte manifestiĝas. En la eŭropa elektado de 2014, Ukip ricevis malmultajn voĉdonojn en Londono kaj Liverpool, urbegoj kiuj havas la samajn problemojn sed estas multe pli miksitaj: ĉiutagaj interrilatoj kun enmigrintoj kaj kun diversetnaj britoj helpis pacigi konfliktojn*.
La demandoj pri la EU kaj enmigrado kunfandiĝis. Ukip argumentas ke, pro la malfermitaj landlimoj de la EU, malalte salajrataj laboristoj inundas Brition, precipe el orienta Eŭropo. Kampanja afiŝo de Ukip tekstis: “26 milionoj da homoj en Eŭropo serĉas laboron. Kies laborpostenojn ili volas okupi?” Giganta mano indikis la leganton, petante ke oni “Reprenu la regadon de nia lando”. Farage iam sugestis ke londonanoj maltrankvilas pri tio, ke rumanaj familioj ekloĝos en la najbara domo.
Laŭ la ĝenerale akceptita kredo, partioj kiel Ukip devus nepre ne sukcesi ĉar Britio havas balotsistemon de simpla plimulto kiu ege malhelpas ke malgrandaj partioj eniru la parlamenton. Por gajni unu parlamentan deputiton, partio devas ricevi la plej altan voĉdonaron en unu el 650 elektodistriktoj. Sed la subtenantoj de Ukip ne estas koncentritaj en unusola elektodistrikto sed dise troviĝas tra la tuta lando. Povus esti, ke Ukip gajnus 20% de la entutaj voĉdonoj en nacia balotado sed la plej altan voĉdonaron en nur du distriktoj kaj tial nur du parlamentajn deputitojn. Sed la nacia balotado alproksimiĝas, kaj paniko trafas la konservativulojn. Ili timas, ke Ukip formordetos ilian subtenantaron kaj tiel ebligos la venkon de la Laborista Partio kaj ĝia gvidanto, Ed Miliband. Ĉirkaŭ 20% de la voĉdonantoj* kiuj favoris la Konservativulojn en 2010, nun estas dizertintaj al Ukip. Kaj Ukip ankaŭ varbis pli ol 10% de la voĉdonantoj de la Laborista Partio. Oni rigardas la politikan eliton kiel for de la reala mondo, profesiismiĝintan kaj malsindoneman, precipe post la skandalo en 2009 pri la vasta misuzo de ŝtatmono por privataj elspezoj fare de parlamentaj deputitoj.
Celante rezisti la ondon de Ukip, politkistoj multfoje provis invadi ĝian teritorion. En Januaro 2013, David Cameron promesis submeti al referendumo la demandon pri la membriĝo de Britio en la EU se la Konservativuloj gajnos la elektadon de 2015. La registaro sendis mesaĝojn al etne miksitaj komunumoj por instigi al neleĝaj enmigrintoj “reveni hejmen” (kutime rasisma frazo). Post tiam, la partioj Laborista kaj Konservativa konkuris elpensi novaj aranĝojn por kontraŭbatali enmigradon, inter ili limigo de socialaj subvencioj por novmigrintoj.
Ĉi tia imitemismo nur favoras Ukip-on, helpante teni la politikan debaton sur tereno komforta por ĝi. Oni ĝenerale prognozis ke la subteno por Ukip subfalos post la eŭropa elektado, sed opinisondoj nun kalkulas ĝin je inter 12% kaj 20%. La Konservativa deputito Douglas Carswell ŝokis siajn kolegojn kiam li dizertis al Ukip en aŭgusto 2014 kaj tiel sekvigis krombaloton kiun li gajnis per plimulto de 12 404 voĉdonoj pli ol sia plej proksima rivalo. Kaj je la 27a de septembro, dua konservativa deputito, Mark Reckless, anoncis ke ankaŭ li aliĝos al Ukip.
En Skotlando, Ukip allogas malpli da subteno. Frustriĝo pri sociaj kaj ekonomiaj sensekurecoj stimulis subtenon por la sendependista movado kiu gajnis 44,7% de la voĉdonoj en la referendumo de la 18a de septembro 2014.
Sed la leviĝo de Ukip ankaŭ rivelis la malfortecon de la maldekstrularo. En Anglio, la Laborista Partio, gvidata de Ed Miliband, ne estas povinta proponi koheran alternativon por la rigoraj elspezreduktoj de la Konservativuloj, nek inspiri la laborklason kiu konsistigas ĝian tradician bazon. Neniu alia maldekstrisma partio sukcesis atingi pli ol malgrandan avancon aŭ disvolvi progreseman gvidantecon por la disreviĝintoj. Dum britaj laboristoj spertas la plej longan malkreskon de vivniveloj de post la 1870aj jaroj, ne malaperos la sociaj kaj ekonomiaj sensekurecoj per kiuj Ukip prosperas malgraŭ tio, ke ĝi rekomendas politikojn kiuj ŝovelos pli da riĉaĵoj en la bankokontojn de la plej riĉaj britoj.