Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Influ-bataloj ene de la greka ŝtataparato

Espero dampita de obtuza maltrankvilo

La ĵusa sukceso de la progresemaj fortoj ĉe la grekaj elektoj skuas ŝtataparaton regatan de kvardek jaro de du politikaj familioj. Dum la detruoj de la malabundo konvinkis grandan parton de la publikaj funkciuloj elekti la maldekstran koalicion Sirizo, ekstremistaj retoj aktiviĝas ĉirkaŭ la sekurec-fortoj.

S-ino Rena Duru varme salutas ĉiun dungiton de la administracio de la norda sektoro de Ateno. En la oficejoj de la senanima konstruaĵo, en tiu ĉi aparte rigora vintro, regas glacia malvarmo. “La manko de hejtado, ankaŭ tio estas la krizo, la malabundo”, klarigas al ni la guberniestrino de Atiko, la plej loĝata regiono de Grekujo kun proksimume la duono de la loĝantaro de la lando. 39-jara, s-ino Duru estis elektita en majo 2014 ĉe la regionaj elektoj, en kiuj, ĉi tie, venkis Sirizo, koalicio de la radikala maldekstro kontraŭa al la politikoj diktataj de la “triopo” (Eŭropa Komisiono, Eŭropa Centra Banko kaj Internacia Mon-Fonduso). Sed ŝi sentas sin misuzata: “La registaro ĵetas al ni bastonojn en la radojn. Disvolvi nian programon montriĝas malfacila.”

S-ino Duru eklaboris en sia funkcio la 1-an de septembro 2014. Kelkajn tagojn poste, la financaj servoj petis ŝin urĝe subskribi buĝetprojekton elkovitan de ŝia antaŭulo, membro de la konservativa partio Nova Demokratio. “Mi rifuzis. Mi estis elektita por apliki mian politikon kaj buĝeton favoran al la plej malriĉaj homoj”, klarigis ŝi al ni. Spite al la premoj, ŝi fine sukcesis trudi siajn prioritatojn. La subvencio de 27 milionoj da eŭroj por la renovigo de la du piedpilkaj stadionoj, kiuj apartenas al du magnatoj de konstruado, estas nuligita. Anstataŭe, rakontas s-ino Duru, “ni decidis financadon de 28 milionoj da eŭroj por la laboroj kontraŭ inundoj kaj por tuta serio da socialaj agadoj, ekzemple la reprovizadon je elektro de mastrumoj, kiuj postrestis en siaj pagoj.”

La leĝo Kallikatis, voĉdonita en 2010, submetas la decidojn de la regionoj al kontrolo de strukturo de la centra ŝtato, la direkcio de malcentraj aferoj. Regata de eksa eŭropa deputito de la Nova Demokratio, s-ro Manolis Angelaka, tiu orgnismo rifuzis validigi la dungon de cent tridek naŭ oficistoj postulataj de la nova registaro de Atiko. “Temas tamen pri postenoj necesaj por la funkciado de la regiono”, argumentas s-ino Duru. Kiel pruvon, la guberniestrino montras al ni la oficejon de la direkcio pri edukado: malespere malplena. “La registaro provas senkreditigi nian partion, ŝi diras. Pro tio, venko de Sirizo [ĉe la parlamentaj elektoj de la 25-a de januaro 2015] estas nepre necesa por vera ŝanĝo.”

Periferio de Ateno, en tiu ĉi unua sabato de januaro. La stadiono de taekvondo, superba instalaĵo konstruita por la Olimpiaj Ludoj de 2004, normale malplena, estas nun plenplena. Du mil homoj favore akceptas la ĉefon de Sirizo, s-ron Aleksis Cipras. “La horo de la maldekstro alvenis”, skandas grupo de mastrumistinoj maldungitaj de la ministrejo pri ekonomio, kun levitaj pugnoj en ruĝaj gantoj, simboloj de dek ses monatoj da luktado. Post horo da arda parolado, en kiu li promesis la finon de la malabundo, malnetan minimuman salajron de 751 eŭroj (kontraŭ 586 hodiaŭ, kaj 520 por homoj malpli ol 25-jaraj) kaj senimpostigon por la plej malriĉaj (sub 12.000 eŭroj da jara enspezo), s-ro Cipras forlasas la tribunon sub aplaŭdoj. Sed la espero ŝajnas esti dampita de obtuza maltrankvilo.

Ĉar en Grekujo ekzistas la videblo kaj la kaŝito. La videbla parto de la glacimonto estas klasika parlamenta demokratio, instalita post la falo de la ekstremdekstra diktatoreco de la koloneloj en 1974. La kresko de la intencoj voĉdoni por Sirizo donas la perspektivon de periodo de politika alternado en kunteksto de grava ekonomia krizo, dum la malneta enlanda produkto de la lando falis je 25 elcentoj ekde la jaro 2008. Sed malantaŭ tiu videbla parto troviĝas io malpli akceptebla: lando regata de sesdek jaroj preskaŭ seninterrompe de du familioj. Dekstre la familio Karamanlis, konservativuloj; maldekstre tiu de Papandreu, socialistoj. Du generacioj de registaraj ĉefoj, la onklo kaj la nepo ĉe la unua; la avo, la patro kaj la nepo ĉe la dua. En tiu klientisma sistemo, aĉeto de voĉoj kaj komplezaj dungoj en la publika sektoro ofte anstataŭas politikan strategion.

La lasta epizodo de politika korupto koncernas la prezidant-elekton.* La 18-an de decembro 2014, s-ro Pavlos Hajkalis, eksa televid-stelulo, kiu fariĝis deputito de la dekstra suverenisma partio ANEL (la sendependaj grekoj), asertis, ke oni ofertis al li 3 milionojn da eŭroj se li voĉdonas por s-ro Stavros Dimas, la kandidato de la reganta koalicio, kiu devus atingi almenaŭ cent okdek voĉojn (el tricent deputitoj) por esti elektita kaj por eviti la organizadon de anticipaj parlament-elektoj. La koruptinto estis, laŭ li, la financisto Giorgios Apostolopulos, eksa konsilisto de la ĉefministroj Giorgios Papandreu (de 2009 ĝis 2011) kaj Samaras. Kiel televid-fakulo, s-ro Hajkalis filmis la scenon per kaŝita filmilo, poste disvastigis la bildojn en Interreto. La rezulto? La justico rifuzis komenci persekutojn, kun la preteksto ke la pruvoj estis kolektitaj kontraŭleĝe. Ĉar la ĉefministro Samaras eĉ deponis plendon pro fifamigo, la supozebla koruptinto estas leĝe ŝirmata kontraŭ la leĝo, dum la denuncinto devas respondeci pri sia ago ...

* Ĉar neniu el ĝiaj tri balotoj (la 17-an, 23-an kaj 29-an de decembro 2014) ebligis nomumi prezidanton, la anticipaj parlament-elektoj estis deciditaj por la 25-a de januaro 2015.

Interne de la institucioj kaŝiĝas ankaŭ tio, kion la grekoj nomas la parakratos: la “kvazaŭŝtato” aŭ “subtera ŝtato”, do maloficiala reto heredita de la malvarma milito kaj kiu konsistas el altaj oficistoj, policanoj, militistoj kaj juĝistoj, pretaj al ĉiaj subatakoj por malebligi la enpotenciĝon de la “ruĝuloj”. Tia reto, apogata de la usonaj sekretaj servoj, estis tre detale preparinta la vojon por la ŝtatrenverso de la koloneloj en la jaro 1967.

La malnovaj refleksoj de la parakratos neniam vere malaperis. La malrespekto al la liberecoj de kunveno, de manifestacio kaj de esprimo estis multaj en la lastaj jaroj. En oktobro 2012, dek kvin kontraŭfaŝistoj estis arestitaj post alfrontiĝoj kun la novnazioj de la partio Ora Matenkrepusko (kiu ricevis 9,4 elcentojn da voĉoj ĉe la eŭropaj elektoj en majo 2014) kaj kun la polico. Post ilia aresto ili deklaris, ke oni torturis ilin, kun fotoj kiel pruvo. “Ili nomis nin kotaj maldekstristoj, rakontas Giorgios, unu el la arestitoj, kiu deponis plendon. “Nun ni havas viajn nomojn kaj adresojn. Se vi parolos, ni donos ilin al niaj amikoj de la Ora Matenkrepusko, por ke ili povu fari ĉe vi ian viziteton.” Ili elvokis ankaŭ la internan militon, dum kiu en Grekujo la dekstraj milicoj batalis kontraŭ la maldekstraj fortoj inter 1945 kaj 1949 [kio kaŭzis pli ol cent kvindek mil mortintojn]. Ili sentis sin klare en milito kontraŭ ĉio kio similas al la progresema maldekstro.”* Interna enketo estis lanĉita de la ministro pri internaj aferoj.

* “Grèce: vers la guerre civile?”, Canal plus, Spécial investigation, 1-an de septembro 2013.

“Tio memorigas la strategion de streĉigo en Italujo en la 1970-aj jaroj, taksas la ĵurnalisto Kostas Vaksevanis. La polico lasas fari kaj eĉ subtenas la tumulton kreitan de la novnazioj por pravigi la daŭrigon de forta potenco kaj la sovaĝan subpremadon de ĉia kontesto.” La eloficigo de pluraj altaj respondeculoj de la polico pro iliaj supozataj ligoj kun la novnazia organizaĵo konfirmis la enŝoviĝon de la ekstremdekstro en parton de la sekurec-aparato: S-ro Dimos Kuzilos, eksa respondeculo pri telefonaj subaŭskultadoj ene de la grekaj sekretaj servoj, ekzemple devis demisii, dum s-ro Atanasios Skaras, la komisaro de la kvartalo Agios Panteleimonas en Ateno (bastiono de la Ora Matenkrepusko), estis nur mallonge arestita en oktobro 2013. La parakratoshavas ankoraŭ tri pilierojn: la policon, la justicon kaj la armeon”, klarigas al ni Dimitris Psarras, de la gazeto La ĵurnalo de la redaktistoj. Ĉiuj tri estis larĝe netuŝitaj de la politikoj de malabundo, kiuj tamen forprenis la duonon de la aĉetpovo de la oficistoj. La 23-an de junio 2014, la ŝtatkonsilantaro juĝis la malaltigon de la salajroj en tiuj tri sektoroj kontraŭkonstitucia.

En novembro 2011, s-ro Papandreu, tiam ĉefministro, eĉ maltrankviliĝis pro la risko de armea puĉo. Dum la eŭropa pintkunveno en Cannes li anoncis la okazigon de referendumo pri la novaj disponoj de malabundo truditaj de la Eŭropa Unio. Kiel malpacema lernanto, la ĉefo de la greka registaro estis venigita de la germana ĉefministrino Angela Merkel kaj de la franca prezidanto Nicolas Sarkozy. Por pravigi sian referendumon, s-ro Papandreu elvokis la riskon de ŝtatrenverso.* Sed tiu minaco ne estis prenita serioze. La germanaj kaj francaj premoj devigis lin rezigni pri sia projekto de popola konsultado, kaj monaton poste li estis devigita demisii.

* Libération, Parizo, la 5-an de novembro 2011.

“La granda plimulto de la grekaj oficistoj restas lojala”, insistas tamen s-ro Grigoris Kalomiris, de la oficista sindikato Aldedi. Sen formale alvoki voĉdoni por Sirizo, lia organizaĵo “subtenas ĉiun partion, kiu ŝanĝos la politikon de drameca malabundo realigata de kvin jaroj.” “Necesas distingi la sektorojn pri sekureco kaj subpremo disde la aliaj oficistoj. La konstitucia decido pri la nuligo de la malaltigo de salajroj en la justico, la polico kaj la armeo bone pruvas, ke ili estas sektoroj apartaj”, taksas la sindikatisto. La aliaj kategorioj de funkciuloj havas nenian kialon por poziciiĝi kontraŭ la radikala maldekstro: “Ni estas inter la unuaj viktimoj de la malabundo, memorigas Kalomiris. La nombro de funkciuloj malaltiĝis trione, de naŭcent mil al proksimume sescent mil. La mezuma salajro estas 800 eŭroj. La salajroj malaltiĝis je 30 elcentoj kaj la aĉetpovo je 50 elcentoj, se oni konsideras la impostaltigojn.”

Sirizo ŝajnas do ĝui gravan subtenon inter la oficistoj. Ankaŭ pro historiaj kialoj. “Ekde la enpotenciĝo de la Pasok en 1981, Andreas Papandreu, tiam la ĉefministro, volis “purigi” la ŝtatan oficistaron forigante la elementojn ofte kompromititajn kun la diktatoreco de la koloneloj, diras Psarras. Li plenforte dungigis homojn proksimajn de sia partio. Tio daŭris ĝis la komenco de la 2000-aj jaroj. Tiom, ke multaj oficistoj estas eksaj socialistoj, seniluziiĝintaj de la dekstra devojiĝo de la Pasok kaj hodiaŭ plene subtenas Sirizon.”

La koalicio havas kromajn apogojn pli mirigajn en la greka socio. Ekzemple, frakcio de la mastraro ne timus la enpotenciĝon de maldekstro radikala, sed pragmata. “La malabundo volata de la “triopo” estas fiasko, asertas, kun peto pri anonimeco, ĉefo de transportentrepreno. La ŝuldo ne ĉesis altiĝi, kaj la kresko estis rompita, la malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj bankrotas unu post la alia. Post la kuracado per malabundo, alia kuracado por relanĉi la ekonomion, tio ne povus esti malutila por ni.” Daŭre maleblas esprimi tian analizon publike, por greka mastraro plejmulte malamika al la “ruĝuloj”. Sed la kontraŭkorupta retoriko de Sirizo, sen la klientismaj devojiĝoj, kiuj tiom malutilis al la lando, trovas apogantojn en ĉiuj sociaj klasoj.

Thierry VINCENT.