Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La mortigoj de Parizo en la prismo de la komunikiloj

Estu liberaj, tio estas ordono

ĈIU TIMIS tion, sed neniu imagis, ke la dramo okazos tiel: vendredon, la 9-an de januaro, la piedpilkisto de Montpeliero Abdelhamid El-Kaoutari ne portas la ĉemizon “Mi estas Ĉarli” dum la prepara varmiĝo por la ludo kontraŭ la Olympique de Marsejlo. Tuj la sociaj retoj eksplodas. Invitita dimanĉon al la televido Canal Plus, la trejnisto Rolland Courbis devas pravigi sin. Tagon poste, la polemiko pufiĝas: tri ludistoj de Valenciennes akceptas vesti la faman ĉemizon nur sub la kondiĉo ke ili kaŝu la “Mi estas” per peco da glupapero. Sur la scenejo de Afterfoot, tre aŭdata programo de la radio RMC, la tono akriĝas. “Ni batalas de semajno por la esprimlibereco, klarigas la animisto Gilbert Brisbois, ni lasu ilin esprimiĝi kaj atendu iliajn klarigojn.” Furioze la ĵurnalisto Daniel Riolo intervenas: “... la esprimlibereco, tio estos la argumento de ĉiuj idiotoj por ellasi ĉiajn stultaĵojn”.

Ĉu esti aŭ ne esti “Ĉarli”? En la semajno post la masakro de ĵurnalistoj kaj desegnistoj de la satira semajnulo, poste de klientoj de koŝera superbazaro, fare de francaj ĝihadistoj, la demando serpentumas kiel pudroŝnuro de klasĉambroj al redaktejoj. “La antaŭurboj taŭzataj inter “Ĉarli” kaj “ne Ĉarli””, titolas la gazeto Le Monde (la 16-an de januaro). Sur la titolpaĝo de Aujourd’hui en France (15-an de januaro), disŝirita ŝildo “Mi estas Ĉarli” simbolas “La risko[n] de rompiĝo”. Do, ĉiu devas ne nur elekti sian tendaron, sed ĉefe akcepti la evidenton de tiu frontlinio. “Ĝuste tiujn, kiuj ne estas “Ĉarli”, necesas eltrovi, tondras la ĵurnalistino Nathalie Saint-Cricq en la televido France 2. [...] Tiujn ni devas eltrovi, trakti, integri aŭ reintegri en la nacian komunumon” (12-an de januaro). “Kun ni aŭ kun la teroristoj”: la refreno favoras la plej impresajn surscenigojn, la plej eksplodajn debatojn.

Kaj la plej fatalajn intencojn. La takfiristaj ideologiistoj revas disigi la eŭropajn naciojn inter loĝantaroj “blankulaj” konvinkitaj ke islamisma danĝero minacas ilin kaj frakcio de “islamanoj” radikaliĝintaj de la rasismo kaj de la okcidentaj intervenoj. Certe, la markiloj estas jam delonge metitaj, por ke la socio organiziĝu laŭ “valoroj” kaj identeco anstataŭ laŭ sociaj fortoj kaj interesoj; por ke fendo ĉiam pli profunda disigu salajrulojn, senlaborulojn, viktimojn de la malabundo laŭ iliaj kredoj (vidu la artikolon de Benoît Bréville). Tamen restas obstakloj. Anstataŭigi la politikan fronton per kultura alfrontiĝo premisas, ke la intelekta etburĝaro, sidanta kiel ofte inter la du seĝoj, komplete balancfalu en la reakcian tendaron. Tiu socia grupo, kiu portas siajn kontraŭdirojn kvazaŭ traŝultre, havas kun la proletoj devenaj el la enmigrado ambiguan rilaton, en kiu miksiĝas la deziro de kultura miksiĝo kaj dominemo, urba miksiteco kaj loĝeja diseco, kontraŭrasismo kaj etnocentrismo, senindulga laikeco kaj vualita nutristino. Kiel piliero de arto kaj kulturo, ĝi ludas decidan rolon en la ellaborado de sociaj reprezentiĝoj. Ĝia ekmarŝo en la milito de la kulturoj estus nur des pli grava.

Tiu strategio de streĉigo ĝuas la senvolan apogon de la komunikiloj kaj de la intelektuloj obsedataj de la reformado de la publika diskuto ĉirkaŭ alternativo: “Ĉarli” aŭ “ne Ĉarli”. Ĉesigitaj la eblecoj de “inter ambaŭ” kaj de“jes, sed”. “Tiuj relativistaj retorikoj de la eta malkuraĝo de la “sed”, ĝuste kontraŭ tio ni batalas de jaroj, klarigas s-ro Richard Malka, la advokato de Charlie Hebdo. Kaj ĝuste tion ni ne plu permeso ekde hodiaŭ” (“C dans l’air”, France 5, la 9-an de januaro 2015). Gardu vin kontraŭ tiuj, kiuj levus la embarasan demandon de la “du pezoj, du mezuroj” pri la libera komunikado de la pensoj kaj de la opinioj. “Ĉu kondamni Dieudonné kun la risko atribui liavice al li statuson de viktimo? demandas en la radio France Inter la ĉefartikolisto Thomas Legrand (15-an de januaro), dum la komedianto estas provizore arestita kaj persekutata pro terorismo surbaze de malbona vortludo. Tia demando estas demando munkena*, malfortaĵo, kulpa forlaso, platigo!” Ni memorigu: la esprimlibereco, la demokratio, la toleremo, la kuraĝo, tio estas “Ĉarlie”; la barbareco, la teroro, la fanatikeco, la maltoleremo, tio “ne estas Ĉarli”.

* Demando ĉu cedi al ĉantaĝo por savi la pacon, okaze de la interkonsentoj de Munkeno, subskribitaj de Germanujo (tiam hitlerfaŝisma), Francujo, Britujo kaj Italujo, reprezentitaj respektive de Adolfo Hitlero, Édouard Daladier, Neville Chamberlain kaj Benito Mussolini (tiu kiel peranto), fine de la konferenco de Munkeno, okazinta de la 29-a ĝis la 30-a de septembro 1938. Notindas la planita malĉeesto de la ĉeĥoslovakia prezidanto Edvard Beneš kaj de la ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Sovetunio, Jozefo Stalino, kiuj ne estis invititaj. Tiuj interkonsentoj permesis al Hitlero aneksi la regionojn de Ĉeĥoslovakujo priloĝataj de germanoj (la Sudetoj) kaj tiel kondukis al la morto de Ĉeĥoslovakujo kiel sendependa ŝtato. -vl

Sed ni povas tamen veti, ke la milionoj da homoj, kiujn la anonco de la masakro emociis kaj kolerigis, ne retroviĝis en tiu diĥotomio. Kun aŭ sen ŝildo “Mi estas Ĉarli”, partopreninta aŭ ne en la gigantaj manifestacioj dimanĉon, la 11-an de januaro, multaj organe sentis la fratecon sen lasi sin trompi de la bildoj ade ripetataj de amasoj kun la franca flago kantante la Marseljezon kaj aplaŭdante la policon. Kaj la marŝantoj, kiuj kuniĝis pro la bezono unuiĝi, havis malpli homogenajn konvinkojn ol la lamentantaj procesiuloj sur la televidaj scenejoj. La grandega diferenco inter tio, kio “esti Ĉarli” signifis por la unuaj (la universalan konkordon) kaj por kelkaj aliaj (la araboj elen!) forprenis ĉian konsiston de la kategorio, se oni iomete pripensas tion. Sed ĉu eblas pripensi en reĝimo de seninterrompa informado?

Vendredon, la 9-an de januaro, ne eblis plu distingi la televidojn TF1 kaj BFM TV: rompante sian program-strukturon, la unua franca televido sendis rekte de la 10-a horo ĝis la naŭa kaj kvarono vespere; ĉe Europe 1 la speciala eldono daŭris kvar tagojn. La batalo komenciĝis ankaŭ ne poste, sed dum la evento, por fiksi ĝian sencon. Ĉe tiu ludo, la inform-komunikiloj pafas ĉiam unue, reflektante sur la kalejdoskopo de la ekranoj la spontan filozofion de siaj eldonaj direktejoj: nerezistebla gusto de ordo kaj de deco, simbolataj de la bildo de kvardek kvar ŝtataj kaj registaraj ĉefoj tre malsame demokratiaj, paradante brak-ĉe-brake. La televido France 2 opiniis nepre necesa resendi tiun sekvencon malrapide, akompanate de violonoj kaj de likvoreca piano, kun la foto de la germana ĉefministrino Angela Merkel tenere klinita sur la ŝultro de s-ro François Hollande, kun tiu ŝultro montrata kvazaŭ per orgena fermato (la 12-an de februaro).

La amaso, kiun oni montras kriaĉanta kaj vulgara kiam ĝi manifestacias por siaj sociaj rajtoj, ĝi fariĝas subite luma, estetika, laŭ la maniero de Delacroix sur la paĝo de Le Nouvel Observateur (la 11-an de januaro), kiu aktualigis Li Libereco gvidanta la popolon, aŭ edifa, kiel la foto de juna nigra knabo kun malĝoja rigardo kaj kun gluŝildo “Mi estas Ĉarli” sur la vango, kiu kontemplas la amason el la alta pozicio de la statuo de la Respubliko (Libération, 13-an de januaro) — do, vizaĝo potemkina, kiu maskas la subreprezentecon de parto de la loĝantaro en la parizaj kolektiĝoj. Rekte el la centro de la mondo, la granda raportisto Etienne Monin ekstaziĝis en la radio France Info (la 11-an de januaro): “En tiu ĉi manifestacio, momento de graco, bildo luma, de beleco feli... tuj, tiu de juna paro, ŝi kun bluaj okuloj iomete malĝojaj, li de miksrasa beleco rekuraĝiga.”

Kvazaŭ en karnavalo, la omaĝo de la gazetaro mem metis ĉion en pelmelo. “Oni parolas pri memorigo de Charb, Tignous, Cabu, Honoré, Wolinski: ili prifekus tian sintenon”, furiozis la desegnisto Luz, transvivanto de la skipo de Charlie Hebdo (www.lesinrocks.com, 10-an de januaro). Ne sentemaj pri tiu rimarko, la kremo de la komentistoj honoris la malbonan guston per bonaj sentoj, priploris la anarĥiistajn karikaturistojn dum desfilo orkestrita de la ministro pri internaj aferoj kaj benita de la papo, de la NATO, la Franca Federacio de Piedpilko kaj de s-ro Arnold Schwarzenegger. Kvardek ol horojn post la kulto farita al la esprimlibereco, la gazetaro anoncis, neŝancelebla, la kondamnon je punoj de malliberejo por adoleskantinoj, ebriulo, simplanimulo kulpaj je vortaj deglitoj, kiuj falis sub la ĵus akrigitan leĝon. Oni tremas ĉe la ideo, ke la ĉefministro Manuel Valls povus malkovri la titolpaĝon de Charlie Hebdo de la 18-a de decembro 1975, kiu festis Kristnaskon per jena malmulte civitema admono: “Feku en la lulilojn. Finmortigu la kriplulojn. Mortpafu la militistojn. Strangolu la pastrojn. Kaĉigu la policistojn. Fajrigu la bankojn.”

Kompare, la muzo de la regiona gazetaro ŝajnis preskaŭ sinĝena. Vendredon la 9-an, dek ĵurnaloj afiŝas titolpaĝe la saman superskribon: “La ĉaspelo”; kaj sekvan lundon, ok same titolis: “Historia!”. Kolizio de eventoj spicas tiun celebradon de plurismo en la unuanimeco, kiam la 7-an de januaro, la “komunumo de eldonistoj” de gazetoj, konsistanta el dek mastraj organizaĵoj, deklaras solene, ke ĝi “neniam cedos al la minacoj kaj al la timigoj kontraŭ la netuŝeblaj principoj de esprimlibereco”; la saman tagon, la miliardulo Patrick Drahi, jam kunproprietulo de la gazeto Libération, konfirmas sian intencon akiri la magazinojn L’Express kaj L’Expansion.

Dum ĝuste Libération klopodas por “bandaĝi la Respublikon” (la 17-an-18-an de januaro), per konceptoj dikliteraj sed senrimedaj, pri Civitaneco, Laikeco, Edukado, Justico, ktp, la liberala ĉefartikolisto Nicolas Baverez kantis melodion bone konatan: “La nacia unueco devas esti daŭrigata por batali kontraŭ la islamismo, sed ankaŭ por realigi la ekonomiajn kaj socialajn reformojn”, nome de kiuj “la liberaligon de la labormerkato, kiu ĉie aliloke montris siajn meritojn”. (Le Point, 16-an de januaro). La gazetara liberece ja bone transvivis la atencojn.

Pierre RIMBERT.