Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Multaj faktoroj klarigas la malfortiĝon de la Franca Komunista Partio. Ĉu la intenco adapti sian retorikon al la atendoj de la mezaj klasoj rapidigis ĝin?
JANUARO 2014. Ni alvenas al la sidejo de la Franca Komunista Partio (FKP, france PCF), ĉe la Placo Colonel-Fabien en Parizo, por peti donitaĵojn pri la membroj. Kiom da ili estas? Sed antaŭ ĉio, kiuj ili estas? Laŭ ĉiaj indikoj, la popolaj kategorioj* ĉeestas ĉiam malpli en la pinto de la organizaĵo. Sed kiel tio estas ĉe la bazo? La respondo devus esti facile akirebla. La departemento “Vivo de la partio” kolektas de la jaro 2009 la multajn informojn, kiujn la partio posedas pri siaj membroj: aĝo, sekso, loĝloko, sektoro de aktiveco ... Sed eĉ ne vorton pri la sociprofesia kategorio. Oni povas scii, ke tiu membro laboras ĉe la Ŝtata Societo de Francaj Fervojoj (SNCF) aŭ en aviada fabriko, sed ne, ĉu li estas kadrulo aŭ simpla laboristo. Tiu manko de intereso pri la socia kondiĉo de siaj membroj ilustras tendencon en la PCF, kiu efikas jam de tridek jaroj: la iam centra demando de la reprezentiĝo de la popolaj klasoj fariĝis duaranga.
Ekde la liberiĝo ĝis la 1970-aj jaroj, dum ĝi estis la unua partio de la maldekstro en Francujo, la FKP povis prezenti sin kiel proparolanto de la laborista klaso, ĉar ĝiaj respondeculoj plejparte devenis el la popola medio: iama ministo kiel Maurice Thorez, gvidanto de la partio de 1930 ĝis 1964; “etlegomisto” kiel lia posteulo Waldeck Rochet; bakista lernanto kiel Jacques Duclos, kandidato por la prezidant-elekto de 1969, ĉe kiu li akiris 21 elcentojn de la voĉoj. Ankaŭ sur loka nivelo estis same; antaŭ ol fariĝi urbestro de Aubervilliers inter 1945 kaj 1953, Charles Tillon estis alĝustigisto; liaj posteuloj Emile Dubois (1953-1957) kaj André Karman (1957-1984) respektive gasisto kaj frezisto. Ĉar ĝi avancigis membrojn de modesta deveno en instancojn de potenco, kiuj estis ĝis tiam rezervitaj al reprezentantoj de la burĝaro, la Komunista Partio sukcesis dum certa tempo transformi la socian vivon de la franca politika vivo. La popola karaktero de tiu organizaĵo estis tiam perceptata kiel necesa por transformi la projekton de emancipiĝo de la laboristoj en praktikojn de aktivuloj.
La bazo de la FKP estis plene frapita de la soci-ekonomiaj transformoj, kiujn la popolaj medioj spertas ekde la 1970-aj jaroj. Alfrontita al la provizoreco de laboro kaj al la evoluo de la senlaboreco, la laborista mondo perdis sian socian kunteniĝon. Tamen, la krizo de la partio ne atribueblas al hipoteza malapero de la laboristoj: tiuj estas daŭre proksimume kvarono de la aktiva loĝantaro, kaj la malkresko de la FKP-membroj estas multe pli rapida ol la erozio de la laborista klaso. Francujo havis ok milionojn ducent mil laboristojn en 1975 kaj ankoraŭ sep milionojn en 1999, dum samtempe la FKP perdis pli ol la duonon da siaj membroj, de kvincent mil al ducent mil. Krome, ĉe la laboristoj aperis novaj popolaj figuroj, precipe en la servoj, kun la multiĝo de la grupo de dungitoj. La laboristoj kaj la dungitoj restas la plimulta parto de la aktiva franca loĝantaro, sed la ŝanĝo de iliaj kondiĉoj de sia vivo (en la spaco) kaj laboro (divido de la laborkolektivoj) malfortigis ilian eniron en la politikan agadon. La malfortiĝo de la FKP tiel respegulas la profundajn socialajn kaj kulturajn ŝanĝojn spertatajn de la popolaj klasoj; ĝi esprimas la malkreskon de la laborista movado. Tiu malfortiĝo, kiu montras la elĉerpiĝon de periodo de intensa politikiĝo de la franca socio dum la “1968-aj jaroj”, klariĝas ankaŭ per la aliiĝo de la internacia ordo, speciale per la implodo de la sovetia sistemo, aŭ de la evoluo de politika reĝimo al prezidanta aŭ dupartia sistemo.
Sed tiuj eksteraj klarigoj por la partio ne sufiĉas, kaj estus reduktisma vidi la malkreskon de la FKP sub la aspekto de meĥanika, programita evoluo, el kiu oni povus tiri nenian instruon.
Por kompreni la malproksimiĝon de la FKP disde la popolaj klasoj kaj ĝian elektan katastrofon (ĝi pasis de 15,3 elcentoj ĉe la prezidant-elektoj de 1981 al 1,9 elcento en 2007), necesas analizi la evoluojn de ĝia retoriko kaj de ĝia organizaĵo. Ekde la 1980-aj jaroj kaj ĉefe de 1990, la FKP volas reprezenti jam ne nur la popolajn klasojn, sed Francujon en ĝia “diverseco”. La interpreto de la socio kiel klasoj malaperas malantaŭ temoj kiel “civitana partopreno” aŭ la restarigo de la “sociala ligilo”. Same kiel la urbo Montreuil, la komunistaj komunumoj de antaŭurboj larĝe adoptas la temon de “ekskludo” en la “kvartaloj” kaj akceptas ĝian senpolitikigan dimension.* La komunistaj elektitoj proponas “lokan demokration” supozatan kapabla surpontigi la abismon inter la politika klaso kaj la “civitanoj”.
La komenca projekto de la partio, marksisme inspirita, tiam cedis la lokon al humanisma retoriko larĝe komuna en la asocia kaj politika mondo. “Asociiĝo, kundivido, komunigo, kooperado, interveno, interkonsentiĝo: tiuj ĉi postuloj alprenas senprecedencan viglecon, lige kun la disvolvado de la teĥnologia kaj informadika revolucio kaj kompleksiĝo de la socio, la evoluo de la laboro, la bezono de civitaneco, de novaj homrilatoj kiuj respektas la aŭtonomecon de la individuoj ...”, proklamita ekzemple de la dokumento adoptita de la 24-a kongreso de 1996. Tiu kongreso, kiu decidis la “principon de la humanismo kaj de la demokratio”, de la “homa, civitana, solidara revolucio” por respondi al la fakto, ke “la tuta homa civilizacio estas en danĝero”, okazis por la unua fojo en la aferkvartalo La Défense.
Dek du jarojn poste, en la teksto proponita de la Nacia Konsilantaro de la FKP kiel “komuna bazo” por la 34-a kongreso de 2008, la vorto “laboristo” aperas nur unu solan fojon, kaj kiel socia grupo same kiel multaj aliaj: oni efektive intencas kunigi “laboristojn, teĥnikistojn, dungitojn aŭ kadrulojn, gesalajrulojn de ĉiaj kategorioj, provizoraj, intelektaj, sendokumentaj, senlaboraj, kampulaj, aŭtoroj kaj reĝisoroj, studentoj, pensiuloj, artistoj”. Per sia reĵeto de la laboristismo, asociata al stalinismo, la reprezentantoj de la FKP tendencas forlasi la prioritaton de la rolo de la laboristoj kaj de la popolaj klasoj en la politika batalo. Per tio, ke ili neglektis la pensadon pri la klasrilatoj kaj pri la organizado de la batalo fare de tiuj samaj, kiuj suferas la dominadon, ili nature havis malfacilojn konsideri la supreniron de novaj popolaj figuroj — la dungitojn de la servoj kaj la idojn de enmigrintaj laboristoj precipe el Nordafriko.
La klopodoj renovigi la francan komunismon pasas tra transformado de la organiz-modeloj de la partio. La sistemoj de elektado kaj de formado de kadruloj el membroj de popola deveno estas forlasitaj en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj sub la efiko de la malkresko de la membronombro, sed ankaŭ pro kritiko al la aŭtoritatecaj praktikoj de la demokratia centrismo (vd Tiraneco de ne ekzistanta strukturo). La lernejoj [de la partio, -vl] ekzemple malaperis aŭ perdis sian funkcion de popola edukado. La “politiko de kadruloj” — sistemo de formado, kiu favoris la laboristajn membrojn de la entreprenoj — iom post iom malaperis. Por la renovigo de la partio oni de tiam diskutis precipe pri la juniĝo kaj viriniĝo. Kiam temis pri “miksiteco”, tiam oni neniam emfazis la prioritaton al membroj el la popolaj klasoj.
Al la partiaj funkciuloj laboristdevenaj, formitaj en la lernejoj de la partio, postsekvis respondeculoj kies kariero (lerneja, profesia kaj komunista) estas dense ligita al la mondo de la teritoriaj kolektivaĵoj. Do, la nuntempa komunismo restrukturiĝas kaj vivas nun ĉirkaŭ tiuj lokaj administracioj kaj ne, kiel antaŭe, ĉirkaŭ sindikataj retoj. En 2013, el ĉiuj membroj listigitaj en la departemento “Vivo de la partio”, 75 elcentoj indikas, ke ili laboras en la publika sektoro, el kiuj 13 elcentoj en teritoria kolektivaĵo. Kaj same pri la pinto de la aparato. La lasta nacia gvidanto, kiu venis el funkcioj en la sindikato Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT laŭ la franca), estis Georges Marchais: laŭ sia profesio, alĝustisto, li estis sindikata respondeculo en la metalurgia sektoro antaŭ ol okupi la pinton de la partio en la jaro 1994. Liaj posteuloj estis ligitaj kun la mastrumado de lokaj kolektivaĵoj. S-ro Robert Hue estis la unua urbestrarano kiu fariĝis nacia sekretario de la PCF, en 1994; li estis tiam urbestro de Montigny-lès-Cormeilles, ĝenerala konsilanto, regiona konsilanto kaj antaŭ ĉio prezidanto de la Nacia asocio de komunistaj kaj respublikanaj delegitoj. S-ino Marie-George Buffet postsekvis lin en 2001. Ŝi estis unue dungito ĉe la urbodomo de Plessis-Robinson antaŭ ol fariĝi vicurbestro en alia distrikto, poste elektita en la regionan konsilantaron de Ile-de-France.
Kiam la novaj gvidantoj de la FKP venas el sindikatismo, tiam temas pri sindikatismo studenta. S-ino Buffet estis membro de la nacia oficejo de la Nacia Unio de Studentoj de Francujo (UNEF). S-ro Pierre Laurent, nacia sekretario de la PDV ekde 2010, gvidis la Union de Komunistaj Studentoj (UEC). Diplomita pri ekonomiaj sciencoj ĉe la pariza universitato Sorbonne, tiu iama ĵurnalisto kaj redakta redaktisto de la FKP-gazeto L’Humanité simbolas la potencon de la familia engaĝiĝo en la nuntempa komunismo. Filo de Paul Laurent, deputito kaj kadrulo en la aparato en la 1970-aj kaj 80-aj jaroj, li estas ankaŭ frato de s-ro Michel Laurent, alia nacia gvidanto, kiu respondecis pri la federacio de Seine-Saint-Denis. La novaj gvidantoj fariĝas komunistoj pli per loka heredo kaj per familia fideleco ol per spertado de la malegalecoj en la laborloko.
La serĉadoj de fontoj de financado fare de la funkciuloj, kiuj jam ne povas esti pagataj de malkreskanta partio kaj kiuj provas esti salajrataj per elektopostenoj, klarigas ankaŭ la evoluon de la FKP. En 2013, laŭ la financraporto prezentita al la kongreso, la kontribuado de la elektitoj estis 46 elcentoj de la tutaj resursoj de la partio (kontraŭ 26 elcentoj de la Socialista Partio kaj 3 elcentoj de la Unio por Popola Movado). Tiel, ĉie en Francujo, la komunistaj gvidantoj estis alvokitaj eniri en elektitajn asembleojn. Ĝis nun ekzistis klara distingo inter la respondeculoj de la aparato kaj la elektitoj, ĉe kio la unuaj estis taskitaj “superrigardi” la duajn por eviti ties “eminentuliĝon” kaj por certigi la viglecon de la membraj retoj. Nu, la departementaj respondeculoj de la partio estis petataj eniri en siajn regionajn konsilantarojn ekde 1998. Danke al alianco kun la Socialista Partio (PS), multaj ricevis respondecajn funkciojn en la plenum-organoj de sia regiono. La eminentuliĝo per elekto de la aparataj kadruloj estas survoje.
S-RO HUE volis en 1995 liberigi “el ĉia suspektema “kuratoreco” de la partio la elektitojn, kiuj ricevis sian mandaton ne nur de la komunistoj, sed de la universala voĉdonado”.* De tiam, la naciaj gvidantoj povas mem senvalorigi la resursojn de la membroj profite al la elektitoj kaj la mastrumaj eksperimentoj. Surloke la membroj vidas sian rolon malkreski, kaj la agado por la elektoj fariĝas antaŭranga. La novaj aliĝintoj ne restas longe simplaj membroj, sed estas rapide petataj kandidatiĝi ĉe la urbaj elektoj, kun la sekvo, ke la loka agado malfortiĝas — tiom pli ke la elektitoj, kiuj plurigas mandatojn, rapide neglektas la kunvenojn de la partio. En la sidejoj de la departementaj federacioj de la partio, la ĉeesto de la membroj neniiĝas, la kunvenoj okazas antaŭ la 18-a horo, kaj la “libervolaj” membroj lasas la lokon al profesiuloj (funkciuloj, kunlaborantoj de grupoj de elektitoj, administra personaro ktp), kiuj malĉeestas semajnfine.
Nu, la elektitoj havas siajn proprajn zorgojn. Por prepari la venontan elektokampanjon ili dungas fakulojn pri komunikado; pro la kreskanta teĥnikiĝo de la loka agado, ili ĉirkaŭigas sin per kadruloj de publika mastrumado.* Ili povas neglekti la komunikadon kun la membroj aŭ asocioj profite al tiu kun profesiuloj, kiuj al ili socie pli similas. Rezulto: la socia universo de la komunistaj elektitoj estas alia ol tiu de iliaj “mastrumatoj”, kaj la popolaj kategorioj ludas pli malfortan rolon en la loka politika vivo.
Tiu malproksimiĝo de la komunistaj respondeculoj disde la sociaj grupoj, kiujn ili estas taskitaj defendi, tuŝas la praktikan agadon de la aktivuloj. Dum longa tempo la FKP impulsis politikan societemon, ampleksan en la teritorioj, kie ĝi estis bone enradikiĝinta (la “ruĝaj antaŭurboj”, certaj kamparaj komunumoj ...). Ĝiaj membroj animis tutajn organizaĵojn “amikajn” (Unuiĝo de francaj virinoj, Nacia konfederacio de luantoj, pacmovado, Sporta kaj gimnastika federacio de laboro, ktp), sed ankaŭ kvartalajn aŭ entreprenajn ĉelojn. Dum la 1980-aj kaj 90-aj jaroj, tiom kiom la bazo de membroj malkreskis kaj la respondeculoj centriĝis al la elektaj defioj, la loka agado de la KPF pli kaj pli limiĝis al agadoj de asocia speco. La ĉefaj amas-agadoj estas nun dediĉitaj al organizado de festaj kaj memoraj kunvenoj, kiel la tradiciaj bankedoj de la 1-a de majo aŭ de la 14-a de julio [la datreveno de la Franca Revolucio, la nacia festo en Francujo -vl].
La komunistoj iel tiras la instruon de la malpli granda influo de la iamaj politikaj kunvenoj, tiom pli ke tiu festa dimensio estis tradicia forto de la franca komunismo, kiel la daŭra sukceso de la Festo de L’Humanité trans la membroj de la partio. Tiel, sur loka nivelo, la societemo ĉirkaŭ festaj renkontiĝoj perdas sian politikan karakteron, ĉar la asocioj kaj la urbaj organizaĵoj anstataŭas la partion en la organizado. En la vilaĝo Treban (en la departemento Allier) ekzemple, tri instancoj iom post iom anstataŭas la FKP en la loka animado: la Laika amikaro, la Festkomitato kaj la Triaaĝa klubo. La membroj, kvindeko en la 1960-aj kaj 70-aj jaroj, estas jam nur deko en la 1990-aj jaroj, precipe pensiiĝintaj kampkulturistoj. Ili kunvenas nur unufoje jare, dum la ricevo de la membrokartoj el la manoj de la urbestro — pensiiĝinta instruisto — kaj lia edzino. La daŭra malkresko de la nombro da kampaj kaj industriaj laboristoj, la seniluziiĝoj pri la partopreno de la FKP en la registaro (unue en 1981-1984, poste en 1997-2002), la fino de Sovetunio: tutaĵo de procezoj kontraŭagas la daŭrigon de la organizaĵo, en kiu tamen pluraj generacioj da komunistoj sinsekvis ekde la 1920-aj jaroj. Pro manko de novaj membroj, la urbestraro, komunista ekde la tempo inter la du mondmilitoj, fine perdiĝis en la jaro 2001.
La FKP-elektitoj en tiu regiono centrigas sian politikon al temoj de asocia vivo: al la “ruĝa citadelo” sekvas komunumoj plej efikaj pri animado kaj progresigo de la asocia vivo, sen referenco al defendo de popola aŭ politika identeco. En la ĉefartikolo de la urba gazeto de Bourbon-l’Archambault (du mil kvincent loĝantoj) de la jarkomenco de 2014, la komunista urbestro dankas “la burbonan asocian mondon kaj la lokajn ekonomiajn agantojn, [kiuj] laboris por defendi kaj disvolvi la lokan agadon [...]. Ĉu komercistoj, metiistoj, kampkulturistoj, entreprenĉefoj, membroj de liberaj profesioj, salajruloj aŭ oficistoj de la administracio, pensiuloj aŭ simple civitanoj, la loĝantoj de nia komunumo meritas dankon kaj kuraĝigon.”
Sur la praktika nivelo, la klasbatala temaro perdas sian centran pozicion por la membroj kaj iom post iom cedas la lokon al multaj celataj bataloj: distribuado de la riĉaĵoj, feminismo, medio, diverseco, tutmondiĝo. Jam temas malpli pri engaĝiĝo en la FKP nome de estonta socialisma socio ol aliĝo al certaj laŭtemaj retoj (edukado, enmigrado, Eŭropo, ktp), kiuj disvolviĝas kun apartaj komitatoj kaj apartaj manifestacioj. La membroj elektas kampojn, en kiuj ili engaĝiĝas, sen nepre rekoni sin en la tuta partia mesaĝo. Tiu segmentiĝo de la engaĝiĝo kontrastas kun la centra loko, kiun la partio kaj la marksisma ideologio okupis en la komunista universo. En tiaj kondiĉoj, certaj laboristaj aktivuloj engaĝiĝas en la sindikato CGT, sed forturnas sin de la FKP; aliaj, ofte pli diplomitaj, partoprenas en la agadoj de la Asocio por impostado de financaj transigoj kaj por civitana agado (Attac); aliaj dediĉas sin ekskluzive al siaj taskoj de loka elektito. La partio pli kaj pli perdis sian centran pozicion en la retoj de aktivuloj de la maldekstro de la Socialista Partio.
Tamen, post longa periodo de letargio kaj de maljuniĝo, en la lastaj jaroj okazis ia renoviĝo de la membroretoj. Unue, dum la venka kampanjo kontraŭ la eŭropa konstitucia traktato de 2005, poste en la kadro de la Maldekstra Fronto, la elekta koalicio starigita en 2008 inter la FKP kaj aliaj maldekstraj organizaĵoj. Por la unua fojo de 1980 la membronombro anoncita de la direkcio stabiliĝis ĉirkaŭ sepdek mil membroj*, kaj la parto de la membroj pli junaj ol 30-jaraj iomete altiĝis. La prezidantkampanjo de 2012 tute aparte remobilizis la komunistan membraron. Ĉe tiu okazo la FKP subtenis s-ron Jean-Luc Mélenchon, la respondeculon de la Partio de la Maldekstro (PG), kiu atingis 11,1 elcentojn de la voĉoj. Tiu, eksa socialisto, kaŭzis ian radikaliĝon de la retoriko kun reveno al la temaro de sociaj antagonismoj, dum la antaŭaj kampanjoj estis markitaj de eŭfemismigo de komunistaj kaj kontraŭkapitalismaj referencoj.
Kvankam la strategio de la Fronto de la Maldekstro bremsis la elektan malkreskon de la FKP ĉe la prezidantelektoj en 2012, kaj la eŭropaj elektoj de 2009 kaj 2014, la malkresko daŭris ĉe la parlamentaj (2012) kaj distriktaj (2014) elektoj, do ĉe voĉdonadoj, en kiuj la FKP estis pli ol la Fronto de la Maldekstro en la unua linio. Tiu strategio klare montris la problemon de la influo de la elektitoj en la komunista aparato kaj ilian dependecon de la Socialista Partio. La Fronto de la Maldekstro ja impulsis moviĝon, kiu malbone kongruas kun la daŭrigo de la klasika formo de unio FKP-PS. La distriktaj elektoj de marto 2014 cetere vekis tre fortajn streĉiĝojn inter la FKP kaj la PG — tiu lasta favoris aŭtonomajn listojn de la PS en la grandaj urboj jam por la unua baloto. Ili kaŭzis ankaŭ kontestojn interne de la FKP de novaj membroj, kiuj kontraŭas daŭrigon de alianco kun la PS. Sed, por la elektitoj kaj por konsiderinda parto de la FKP-gvidantoj, konservi la komuniste mastrumatajn komunumojn kun la subteno de la PS kaj la postenojn de vicurbestro en la ceteraj urbodomoj de la unuiĝo de la maldekstro restas antaŭranga, riske de — laŭ iuj — nutri la malrapidan malkreskon de la aktiva membraro.
La ekvilibro ŝajnas por la membroj esti malfacile trovebla. La lokaj elektitoj nerefuteble ebligis daŭrigi certan influon de la FKP, dum ties nacia influo kolapsis. En la pasinteco, la komunistaj urbestraroj estis krome la kreantoj de la enradikiĝo de la FKP en la popolaj medioj: kiel apogejoj por la disvastigo de la ideoj ili estis praktikaj bazoj de komunista organizado kaj de rezistado al la politikaj kaj sociaj elitoj. Pli ol la bolŝevismiĝo de 1924-1934, la kompromisoj de la “urba komunismo” same kiel la strategio de la Popolfronto de Alianco kun la socialista malamika frato favoris la ankriĝon de la FKP en la “simpla” popolo. Tamen, en la nuntempa kunteksto de dekstriĝo de la PS, de profesiiĝo de la teritoriaj kolektivoj kaj de malforteco de la membraj retoj, tio, kio estis forto por la FKP, povas kelkfoje fariĝi bremso por ĝia renoviĝo.
Julian MISCHI.