Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Inter la ok plej mortigaj kaj detruaj aktualaj konfliktoj, sep disvolviĝas en Afriko, kie la diseriĝo de Libio provizas per armiloj la ĝihadistojn. La Afrika Unio longtempe ŝajnis senpova certigi la sekurecon de la loĝantaroj, lasitan al la franko-usonaj iniciatoj. Sed unua kontinenta urĝo-armeo eble kreiĝos ĉi-jare...
“ĈIUJ KONSCIAS, ke Afriko estas la strategia estonteco de la mondo, krom la afrikanoj!”, bedaŭras s-ro Cheikh Tidiane Gadio, prezidanto de la Panafrika Instituto de strategioj, ĉefa organizanto de la internacia Forumo pri paco kaj sekureco en Afriko kiu okazis en Dakaro (Senegalo) meze de decembro 2014*. Tiu neformala kunveno — premiero en Afriko, destinita fariĝi ĉiujara — kunvenigis kvarcent militistojn, politikajn respondeculojn, esploristojn, ĵurnalistojn, simile al tio, kio okazas en aliaj regionoj de la mondo*.
Pli ol kvindek jarojn post la koloniado, “urĝas ke afrika strategia pensado esprimiĝu en la taŭgaj kunvenejoj.”, memorigas la franca geografo kaj diplomato Michel Foucher*. Efektive, tiu forumo estis okazo konstati “mankon de geopolitika konscio” sur la nigra kontinento, laŭ la vortoj de oficiro apartenanta al la centrafrika Armea Lernejo, laŭ kiu la sekureco “devus esti konsiderata kiel ĝenerala publika havaĵo”.
La malforteco de la ŝtatoj kaj ilia senkapablo koncerne la retenon de paco kaj sekureco, aparte en Sahelo, estas evidentaj. Plejparte forpelitaj el Alĝerio, ilia origina “utero”, la ĝihadistaj grupoj disvastiĝis en Sahelo kaj armiĝis, simile kiel la chabab en Somalio aŭ la Organizo de la Islama Ŝtato (OIŜ) en Sirio kaj Irako. “Por ili, ne ekzistas landlimoj, de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro” maltrankviliĝas afrika diplomato, kiu esprimas la timon de “kunigo de la operaci-scenejoj”, dum Boko Haram, la niĝeria sekto, jam elverŝiĝas en Kamerunon, Niĝeron kaj ĝis Centr-Afrika Respubliko*, kaj “konekto-punktoj” aperas — laŭ la franca ministro pri defendo Jean-Yves Le Drian — en la sahela-sahara zono inter la OIŜ kaj organizaĵoj kiuj ĝis nun sin deklaris aliĝantoj al Al-Kaido (vd artikolon de Julien Théron).
Plejmultaj armitaj grupoj, mem dividitaj, privilegias la nenies-zonojn — periferio aŭ limzonoj-, sur kiuj la centra registaro havas malmultan povon, kaj apogas sin sur lokaj realaĵoj, kiel la tuarega separismo en la nordo de Malio aŭ la interna milito en Libio. Ili enradikiĝas danke al familiaj aŭ klanaj ligoj, havigante al si retojn de solidareco kaj informado. Ili instalas sin en la lokan ekonomion, eskortante konvojojn, ricevante transir-pagojn, partoprenante fi-komercon — armiloj, drogoj, cigaredoj, ostaĝoj — por financi siajn agadojn. Ili ĉerpas en la rezervejo de malriĉa kaj tro multnombra junularo, allogata samtempe de tiu novtipa “politika oferto” kaj de la salajroj de la ĝihadaj soldatoj.
“Ili kondutas kiel entreprenistoj de blinda kaj amasa perforto, kaj alifoje kiel entreprenistoj de krima ekonomio, rimarkas s-ro Gadio, eksministro pri eksterlandaj aferoj de la senegala prezidanto Abdoulaye Wade de 2000 ĝis 2009. Ili disponas pri financaj fontoj kaj militaj rimedoj ofte superaj al tiuj de niaj tradiciaj defendo- kaj sekurec-fortoj. Krome, ili agas laŭ retoj kaj akceptas la komunan uzon de rimedoj, kion ni ne kapablas.” “Ni estas subevoluintaj je pluraj jaroj”, siaflanke bedaŭras ekskadrulo de la Afrika Unio, laŭ kiu la ŝtatoj devas ĝisfunde renovigi siajn strategiajn doktrinojn.
Pli kaj pli da afrikaj analizistoj tiel reesploras la sekurec-paradigmojn, integrante aparte la antropologian dimension de la evoluo al la politiko-religia radikalismo: “Oni mistrafas ion se oni kvalifikas nur ‘teroristo’ armitan grupon tiom bone organizitan kiom Boko Haram, kiu kaptas tutajn vilaĝojn, disvolvas ideologion de konkero de koroj kaj mensoj, kaj proponas kadron de ensociiĝo”, asertas benina intelektulo. Dum la senegalano Alioune Sall, direktoro de la African Futures Institute, proponas privilegii la sekurecon de homoj, ilian sanon, iliajn entreprenojn kaj kvartalojn: la ŝtatoj ne plu povas esti la solaj agantoj; la civila socio devas relajsi, kaj ĝi pli kapablos antaŭmalhelpi la regionajn kaj lokajn streĉojn. Ĉiuj zorgas pri la estonto de la junularo — la mediana aĝo estas 25 en Afriko, kontraŭ 40 en Francujo-, tio estas “socia bombo”.
Pli longa kaj truda ol la kolonia parentezo, la propra historio de la afrika kontinento estas laŭ iuj grava fonto de sperto pri ensociiĝo, skemo de politika organizado aŭ teknikoj de socia inĝenierado (kiel la asembleoj de la tradiciaj socioj kaj la mediacio) en kiu konvenas ĉerpi. “Ni multe parolas pri dialogo de la kulturoj, sed ni ne plu havas la dialogo-kulturon”, asertas okcident-afrika eksministro. Laŭ li, sur kontinento uzanta du mil idiomojn, la grandaj regionaj lingvoj — ekzemple la svahila en Orienta Afriko — povas kontribui al alproksimiĝo de ŝtatoj kaj de loĝantaroj.
“Oni nur imitis la okcidentan modelon, misakorde kun niaj valoroj, bedaŭras asocia kadrulo. Ni donu al ni la tempon reinvesti la sociajn kaj kulturajn kampojn. Urĝas refondi niajn edukajn sistemojn, la lernadon kaj uzon de niaj lingvoj.” Sed, kiel aliaj, li konfesas stumbli, en konflikto unue ideologia, kontraŭ la obstaklo de Palestino, ofte levita de la ekstremistoj, kiel “standardo de la humiligita islama ‘komunumo’”.
Kiel nuligi aŭ malpliigi la danĝeran duecon de la edukaj sistemoj? La eŭropeca lernej-kurso, kiu edukas la eliton, sed agas kiel “kultura senfoliigilo” (laŭ la vorto de la burkina historiisto Joseph Ki Zerbo), kunekzistas kun la getoa sistemo de elementa kaj sekundara instruado, kaj eĉ la simpla korana lernejo por la etpopolanoj de la malriĉaj kvartaloj kaj kamparoj. Sed tiu dueco enhavas ĝermojn de kontestado, de marĝeniĝo, de frustrado, kiujn la predikantoj de la ĝihadismo povas reuzi”, alarmiĝas s-ro Bakary Sambe, kunordiganto de la Observejo de la radikalismoj kaj religiaj konfliktoj en Afriko, ĉe la universitato Gaston-Berger de Saint Louis (Senegalo)*. La universitatulo elvokas “konkero-strategion” subtenatan precipe de kelkaj landoj de la Golfo, kiuj disvastigas la ŭahabisman kaj salafisman ideologion, profitante el la kontestado de la fratara islamo ekzistanta en Sahelo. Akuzante la ŝtatojn konduti kiel vulgaraj agentoj de la kristana Okcidento, tiuj ĝihadistoj tiras argumentojn el la eksterlandaj militaj intervenoj kaj uzas Sahelon, tradician rompolinion inter la islama mondo kaj la animisma aŭ kristana Afriko, samtempe kiel ideologian agadkampon, operaciejon kaj strategian retiriĝan zonon.
Malgraŭ ĉio, la rekantaĵo de “afrikaj solvoj por la afrikaj problemoj” ĝis nun plej ofte estas nur sorĉa, magia formulo. Eĉ se ĝi ne povas esti respondecigita pri ĉio, la Afrika Unio akumulis kelkajn malsukcesojn. La unua estas ĝia nekapablo malhelpi la militan intervenon de 2011 en Libio, kies ruinigaj konsekvencoj ankoraŭ nun sentiĝas: kondukita sen zorgi pri la postkonflikta periodo, la franca-angla-usona operacio havis kiel efikon disvastigi armilojn kaj balatantojn tra la tuta Sahelo, kaj malstabiligi precipe Malion, kaj fine kaŭzi internan militon en Libio mem. La Afrika Unio sensukcese provis kontraŭstari tiun operacion, organizitan kun la aprobo de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) sub la standardo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO)*. Amaro kaj malfido estas percepteblaj sur la nigra kontinento, precipe ĉe la Alĝerianoj, kiuj restis tre influhavaj ĉe la kapo de la tutafrika (panafrika) organizaĵo.
Kiam la ĝihadistoj provis aneksi la nordon de Malio en 2012, la manko de preparado kaj de disponeblo flanke de la afrikaj pac-brigadoj, kaj la diverĝoj inter la landoj de la regiono plian fojon evidentiĝis: “Kiom da stabo-kunvenoj estis necesaj por konstrui la Internacian Mision de subteno al Malio sub afrika konduko [Misma, poste fariĝinta Minusma] kaj por fine alvenigi ĝin en 2013, tuj post la urĝa interveno de la franca armeo, same kiel la “karabinistoj”!”, indignas kameruna esploristo.
En Sahelo, la francoj estis devigitaj iri la unuaj kun la operacioj “Serval”, poste “Barkhane”*, eĉ se multe da espero akompanas nun la regionan kunlaboron inter la ŝtatoj de G5 — Burkino, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Ĉado — kun kreskanta kundivido de informoj, komenco de kunordigita planado de operacioj, projektoj pri “rajto postsekvi”, plano de miksitaj patroloj, eĉ eble armeoj — inkluzive la esperon, ke Alĝerio, ja la potenculo de la regiono, kunlaboros. Ĉi tiuj landoj, je granda bedaŭro de Alĝero kaj sen la konsento de la Afrika Unio, postulis la 18-an de decembro 2014, okaze de pintokunveno en Nuakŝoto, novan internacian intervenon en Libio. Alia zorgo en Okcidenta Afriko: la potenciĝo de Boko Haram en Niĝerio, kiun la registaro de Abuĝo ŝajnas nekapabla endigi, kaj kiu tim-paralizas la Afrikan Union. Fronte al la kreskanta nombro de amasmurdoj kaj rapidaj intervenoj ĉe la landlimoj, la ĉada armeo en januaro decidis helpadi la najbaran Kamerunon.
La afrikaj packlopodoj en Centrafrika Respubliko ankaŭ ne estis sukceso. La ĉada prezidanto Idriss Déby, zorgema respektigi sian regionan aŭtoritaton, lokis trupojn en Bangi; ili estis rehejmigitaj dum la jaro 2013, same kiel la sudafrika soldataro, kiu anstataŭis ilin. Nun Centrafriko denove alfrontas ankoraŭ ne oficialan internan militon, kun fendo inter la regionoj kun islama plimulto kaj tiuj kun kristana plimulto. La franca armeo urĝe intervenis fine de 2013, por ĉesigi la amasmurdojn; UN-operacio estis organizita tuj poste. Sed “la nepuneco de la centrafrikaj agantoj estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la krizo en tiu lando”, opinias s-ro Adama Dieng, konsilanto de la Ĝenerala Sekretario de la UN por la antaŭmalhelpo de genocidoj — malbonoj “multe pli gravaj, li aldonas, ol terorismo, drogo, pirateco, kiuj obsedas ĉiujn hodiaŭ”.
Estas la koncepto mem “afrikaj solvoj por afrikaj problemoj”, kiu ŝajnas suferanta, substrekas Pan African Strategy, la revuo de la Tutafrika Instituto de strategioj de Dakaro*: “La formulo estas tiom populara en Vaŝingtono, Londono, Parizo aŭ Berlino, ĉefe ĉar ĝi ja evitigas al tiuj landoj tro pezajn respondecojn.” Krom iliaj malfortaj teknikaj kapablecoj, “estus naive kredi, ke la kvindek kvar landoj de la kontinento kundividas komunan vidadon de paco en Afriko”.
La Afrika Unio tamen konstruis ambician “pac-arkitekturon”, enhavantan “mekanismon de prevento, mastrumado kaj konflikto-solvado”. Konsilio de Paco kaj Sekureco (KPS) estis starigita en 2004, kiel organo de politika gvidado, kaj ankaŭ stabo-komitato, kies ĉefa projekto estas kreado en la kvin grandaj regionoj de la kontinento, de brigadoj por pac-reteno, konsistigantaj la Afrikan Rezervan Forton (ARF)*. Al tiuj, aldoniĝis kontinenta sistemo de frua alarmo, supozata liveri konstantan pritaksadon kaj prospektivan analizon, kaj la Konsilio de la Saĝuloj, supozata fari aktivan preventon. Por aktivigi tiun aranĝon, Teknika Komitato specialigita pri defendo, sekureco kaj protekto (TKSDSP) estis starigita. Kaj, ĉar ĉio tio malfacile konkretiĝis, alta reprezentanto de la Afrika Unio taskita pri la funkciebligo de la AAF estis nomunita en decembro 2010, la generalo Sékouba Konaté, eksprezidanto de la transiro en Gvineo...
Sed ĉi tiu impona maŝinego ankoraŭ ne funkcias je normala reĝimo; tri sinsekvaj “vojpreskriboj” — 2006, 2009, 2011 — ne sukcesis doni definitivan vizaĝon al la fama ARF. Prokraston post prokrasto, — malgraŭ ke ĝia tuta funkcieblo estis promesita por fino de 2015 — neniu el la kvin “rezervaj” brigadoj estis vere starigita. La kontinenta loĝistika bazo, kiu devus esti instalita en Dualao (Kameruno), ankoraŭ ne naskiĝis. La financa demando restis sen solvo: raporto de la niĝeria eksprezidanto Olusegun Obasanjo pri novigaj financmanieroj, dormas en la ŝrankoj jam de tri jaroj.
Ĉi tiuj blokadoj ŝuldiĝas al la manko de rimedoj kaj specifaj kompetentoj, kaj al la malunuecoj inter la diversaj sub-regionoj; krome, nek Niĝerio, nek Sud-Afriko, nek Egipto — la plej gravaj kontribuantoj al la buĝeto de la Afrika Unio kaj posedantoj de la ĉefaj armeoj de la kontinento — estas en situacio akcepti gvidan rolon “La elekto meti sur la unua rango regionan organizaĵon, aŭ la Afrikan Union, estas malpli rezulto de klare ellaborita strategio ol spegul-bildo de fortorilato inter membroŝtatoj”, klarigas s-ino Amandine Gnanguênon, esploristino ĉe la Institute for Security Studies (ISS) en Dakaro. La kunlaboro inter la Unio, la regionaj ekonomiaj komunumoj (REK) kaj iliaj regionaj mekanismoj (RM) fariĝas konkurado. Laŭ tiu esploristino, la landoj havas bonajn kialojn ne proponi sin kiel volontulojn: “Preventi konflikton donas malmulte da videblo al la politikaj agantoj: malfacilas sin glori pri efikeco de preventa agado, se neniu reale mezuras tion, kio estas evitita.”
La tro malrapida evoluo de la ARF kondukis dekduon da registaroj lanĉi en 2013, kiel transiran strukturon, la Capacité africaine de réaction immédiate aux crises (Caric) (Afrika Tuja Reago-Kapablo al la krizoj)*. La volontulaj ŝtatoj mem respondecas pri sia partopreno, devas esti kapablaj prizorgi siajn trupojn dum almenaŭ tridek tagoj kaj trovi partnerojn por transporto, loĝistiko kaj informado. La celo estas disponi pri provizora trupo kapabla ekagi ene de malpli ol dek tagoj, kun adaptebla soldatnombro, ĉerpante en rezervujo de kvin mil soldatoj. Tiu aranĝaĵo povas esti aktivigita de kadro-ŝtato aŭ de ŝtatogrupo, simile kiel okazas en la Eŭropa Unio. Sed la aktivigo de la Caric, same kiel ĝia strategia gvidado ja dependas de la gvidorganoj de la Afrika Unio. Principe, tiu trupo devus esti funkcipreta komence de la jaro 2015; ĝi estas destinita integriĝi al la AAF, kiel precizigas la lasta pintkunveno de la Unio okazinta en Malabo (Ekvatora Gvineo), en junio 2004. Kun Ugando kiel kadroŝtato, la Caric eble unuafoje funkcios en Sud-Sudano jam ĉi-jare, laŭ la generalo Katumba Wamala, stabestro de la uganda armeo.
Tamen, s-ro Cyrille Ndayiruklye, burunda generalo taskita dum kvar jaroj pri la starigo de unu el la “atendaj” brigadoj, konfesas ke li estas seniluzia pri decidoprocezoj bremsataj de kaŝitaj intencoj, ĉar ĉiu lando aŭ institucio privilegias siajn proprajn prioritatojn. Tion li resumas per sialanda proverbo: “Ne akuzu la puton esti profunda, kiam la ŝnuro estas tro mallonga” Laŭ s-ro Gadio, se Afriko volas fari el sia Konsilio de Paco kaj Sekureco “specon de Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj je afrika skalo”, ĝi devos “ĉerpi el la propra poŝo” por eviti uzi helpon de la Eŭropa Unio aŭ de aliaj duflankaj partneroj (kaj aparte de Francujo).
Ĉio estus pli bona, se la internaciaj organizaĵoj akordiĝus pri la esencaj punktoj. Ekzemple, koncerne la respondecon protekti, s-ro Solomon Ayele Dersso, de la ISS de Adis-Abebo (Etiopio), opinias ke, konsiderante la “historian malfidon” de Afriko rilate al la eksterlandaj intervenoj kaj la “ĝenerala suspektemo” koncerne la realajn intencojn de la landoj intervenintaj en Libio en 2011, la vidpunkto de la Afrika Unio devus esti pli bone enkonsiderata de la UN-Sekurec-konsilio. Same, ambaŭ entoj ne havas saman komprenon pri la amplekso de la interven-mandatoj kaj pri la engaĝiĝo-reguloj de la pac-trupoj. La Unio, kvankam ege malpli aktiva, estas pli fleksebla akceptante, krom misioj de pac-reteno, operaciojn de paco-restarigo, kaj eĉ de kontraŭ-terorismo, kiel la misio de la Afrika Unio en Somalio (Amisom). Dum la UN intervenas nur kiam la militantaj ŝtatoj engaĝiĝas en pac-procezo, ja ĝia uzo de ofensivaj militaj rimedoj estas limigita je la kazoj de ‘legitima defendo’ kaj je taktikaj helpetoj, kiel la uzo de helikopteroj en Ebura Bordo en 2011 aŭ en Demokrata Respubliko Kongo en 2014.
Praktike, la pac-restarigo dependas de konfuzaj procezoj implicantaj aktivadon de specialaj senditoj aŭ konstantaj reprezentantoj de multaj institucioj, de ambasadoroj kaj militistaj ĉefoj, mediatoroj, “kontakt-grupoj” ... sen paroli pri la pli-malpli sekretaj konsilantoj, la faciligantoj kaj la perantoj. La respondoj al krizoj estas ofte kundividitaj laŭ diversaj formuloj: kuna operacio (kiel en Darfuro), subteno de la UN al la Amisom, sinsekvo de paralelaj intervenoj (“Serval” en Malio, “Sangaris” en Centrafriko), ktp. Partnerecoj estis disvolvataj de la UN, la Afrika Unio, la Eŭropa Unio (aŭ iuj el ties membro-ŝtatoj) por pli bone kunlaborigi siajn trupojn. Tiuj modeloj havas evidentajn avantaĝojn, sed ankaŭ riskojn, laŭ s-ro Jean-Marie Guéhenno, prezidanto de la International Crisis Group (ICG): “Ĉu povas ekzisti sub-regiona senpartieca engaĝiĝo? Ĉu ekzistas risko de disetendo de la konfliktoj al tuta regiono? En la kazoj, kie eŭropaj trupoj malfermis la vojon, kiel oni certiĝu, ke la relajsado konvene okazos, dum daŭras nesimetriaj minacoj? Kiel certigi bonan kunordigadon inter pluraj komando-ĉenoj?”
Plej bone evidente estas ne atingi la nivelon de vera konflikto. Sed “la frua alarmo-sistemo ne estas garantio: ni plurfoje malsukcesis”, konfesas la ganaano Mohamed Ibn Chambas, estro de la UN-Oficejo por Okcidenta Afriko, kiu citas la ekzemplon de Malio: “En la kazo de Burkino, ni alportis rapidan respondon. Kaj sciigis, ke ni ne akceptos 100%-armean puĉon. Ni poste zorgos pri la disvolvado de la balotoj, por restarigi la legitimecon de la regpotenco...” Samspirite, la UN-diplomato intencas atente sekvi la baloton de la 14-15 februaro en Niĝerio. Kaj zorgi pri la bona disvolvado de la elektoj planataj ĉi-jare en Togo, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Etiopio, Centrafriko, Burundo kaj Benino.
Pli ol kvindek jarojn post la sendependoj, Parizo daŭre ankoraŭ certigas “plankon” (= minimuman nivelon) de sekureco al la sahelaj landoj, kio igas s-ron Olakounié Gilles Yabi, eksrespondeculo de la Okcident-afrika Oficejo de la ICG, diri ke, paradokse, “la interveno-sfero de la francaj trupoj, kun la konsento de la landoj de la regiono, neniam estis tiom vasta kiel nun”. Francujo asertas ne plu plani unuflankan intervenon kaj voli evoluigi partnerecojn, kiuj ebligos poste ĝian foriron: kun la G5, pri Sahelo; kun la Komisiono de la Ĉado-lago, por enlimigi Boko Haram; kun la kunordigiloj kreitaj sekve de la pintkunveno de Jaundeo por lukto kontraŭ pirateco en la Gvinea Golfo — ĉio kunlabore kun la Afrika Unio. Spite al la ripetataj alvokoj de la landoj de la regiono, ni evidente ne “refaros la antaŭan eraron de Libio, kiun riproĉas al ni la tuta mondo”, certigas kadrulo de la franca ministrejo pri defendo. La franca reto de armeaj bazoj, nun reformata, estas de nun destinata subteni la “atendajn” afrikajn trupojn... kiam ili naskiĝos.
Philippe LEYMARIE