Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Karakaso anoncis, meze de februaro, la fiaskigon de provita ŝtatrenverso. Malgraŭ tiaj eventoj, la ĉefa minaco por la estonteco de la bolivara procezo venas de interne: la korupto (vidu la raportaĵon de Ladan Cher: Venezuelo, subfosata de la spekulado) Tiu kontraŭagas la revolucian etikon, kiun la prezidinto Hugo Chávez, forpasinta en 2013, postulas en libro de interparoladoj kun Ignacio Ramonet, el kiu ni prezentas ĉi tie eltiraĵon.
Kia estas via koncepto de revolucio?
Mi pensas, ke revolucio devas esti io tre konkreta. Unu el la eraroj faritaj en la pasinteco dum multaj revoluciaj provoj estas, ke ili limigis sin al la teoria aspekto. Ili donis ekscesan gravecon al la ellaborado de teorio kaj tre malmulte al la praktika dimensio. Kaj mi kredas, ke revolucio postulas, sen ajna dubo, grandan dialektikan klopodon de teoriigo, sed ankaŭ de praktiko. Kaj mi iros pli antaŭen: mia konvinko estas, ke la praktiko faras fundamente tion, kio revolucio vere estas aŭ ne estas. Tio, kio ŝanĝas la realon, estas la “transforma praktiko”; almenaŭ tio estas la sperto, kiun ni travivas ĉi tie, en Venezuelo, ekde 1999.
Iuj kontraŭuloj riproĉas al vi, ke vi volas konstrui la socialismon sen la eksplicita konsento de la popolo.
Ili provas konfuzi la publikan opinion. Ili ne ĉesas ripeti, ke mi enkondukas kontraŭleĝe reformon [de la konstitucio] kiu estis rifuzita de la popolo” [en la referendumo de la 2-a de decembro 2007]. Ili diras, ke mi provas enkonduki la socialismon, kvankam la popolo diris “ne” al la socialismo ... Tio ne estas vera. Memoru ke la ideologia bazo de mia prezidant-kampanjo de 2006 estis la Nacia Projekto Simono Bolivaro. Mi traveturis la tutan Venezuelon kun tiuj ideoj, klare ripetante al la elektontoj: “Ni iras la vojon de socialismo!”; mi diris tion milionon da fojoj. Kaj mi gajnis tiun prezidantelekton [de la 3-a de decembro 2006] per 63 elcentoj de la voĉoj. Dum la elektokampanjo kaj dum la tuta jaro 2006 mi difinis plej klare la fundamentajn sep strategiajn aksojn de la Unua Socialisma Plano de la nacio. Ni eĉ publikigis broŝuron, “Programo de la registaro de la kandidato Hugo Chávez, septembro 2006”, kaj milionoj da ekzempleroj estis distribuitaj.
Ĉu vi povus memorigi kiaj estis tiuj sep strategiaj aksoj?
La sep strategiaj aksoj por la Nacia Projekto Simono Bolivaro kaj la Socialisma Venezuelo estas: 1. la nova socialisma etiko; 2. la plej alta socia feliĉo; 3. sur politika nivelo, la revolucia protagonisma demokratio; 4. la socialisma produktadmodelo; 5. la nova nacia geopolitiko; 6. Venezuelo kiel energi-potenco; 7. la nova internacia geopolitiko. Neniu povas diri, ke li ne sciis ke voĉdonante por mia kandidateco en 2006 li voĉdonis por vojo al la socialismo. Tiu procezo estis ĉiam travidebla. Ni mensogus al ni mem, se ĝi ne estus tia. Travidebla kaj laŭleĝa. Ĉi tie ĉio fariĝas en la strikta kadro de la konstitucia leĝeco. Mi neniam faris — kaj neniam faros — decidon, kiu ne estus en la kadro de la bolivara konstitucio. Tio estas elementa demando de politika etiko.
Kio estas por vi la socialismo?
Rómulo Gallegos* skribis: “Venezuela ebenaĵo, ĉio en horizontoj kiel la espero, ĉio en vojoj kiel la volo.” Por mi, la socialismo estas kiel la venezuela ebenaĵo: tuta horizonto, tuta vojo, kiel nia volo, kiel nia persistemo. Kaj mi aldonas: nian socialismon devas inventi ni mem.
En kiu senco?
En la senco, ke ekzistas — la historio montras tion — pluraj socialismoj, kaj ke Venezuelo kaj la venezuela socio posedas tre apartajn ecojn. Ni ne volas apliki dogmojn konceptitajn por aliaj situacioj, en aliaj kuntekstoj. Tio, kion ni estas inventantaj — ĉi tie kaj nun — tio estas la maniero interplekti du aferojn: unuflanke, novan socialismon; aliflanke, venezuelan socion en plena mutacio. Interplekti ilin dialektike, por ke unu modifu la alian kaj reciproke. Tiu okazanta duobla transformado estas tio, kion ni komprenas sub bolivara revolucio.
Pri tio, mi ŝatus scii, kian rilaton vi faras inter la bolivara revolucio, la socialismo kaj la nacia sendependeco. Vi efektive multe insistas pri la “nacia” karaktero kaj pri la graveco de la armitaj fortoj.
Mi provos starigi rilaton inter tiuj tri konceptoj. Sur la vojo de disvolvado venas momento, kie la popoloj troviĝas antaŭ vojdisiĝo kaj devas elekti inter du vojoj: tiu de la kapitalismo aŭ tiu de la socialismo. Tiuj estas la solaj du vojoj kiuj ekzistas. Ni elektis la socialismon. Sed, kie mi diris al vi, la socialismo havas siajn proprajn variaĵojn kaj ni ne volas kopii ian socialisman modelon; ni volas inventi nian modelon. Mi ne estas teoriulo; mi estas nek Lenino, nek Markso, nek Mariátegui*. Sed mi ŝatas studi, legi, pensi, kaj mi disvolvis kelkajn konceptojn per tio ke mi inspiriĝis de grandaj venezuelaj, latinamerikaj aŭ universalaj intelektuloj: Simono Bolivaro, granda antaŭsocialisma pensisto; Simón Rodríguez*, kiu verkis mirindan verkon, Luces y virtudes sociales (“Sociaj lumoj kaj virtoj”), en kiu li kritikis la kapitalismon, la spekuliston, kaj lanĉas fundamentajn ideojn de socialisma projekto por Sudameriko; la brazilano José Inácio de Abreu e Lima*, alia fekunda socialisto; kaj kompreneble Kristo, la vera Kristo, la revoluciulo, la plej granda socialisto.
Ĉu la mesaĝo de Jesuo estas socialisma?
La aŭtenta kristanismo estas unu el la ĉefaj fontoj de la morala socialismo. La socialismaj valoroj resumiĝas en ordono de Jesuo: “Amu vian proksimulon kiel vin mem. Amu unu la alian.” La plej supra valoro de la socialismo estas la amo. La kapitalismo estas sinonimo de ambicio, de egoismo; pro tio la malamo povas ekzisti inter fratoj, kiuj ĉesas esti tiaj, ĉar inter ili unu ekspluatas la alian. En la kapitalismo ĉiu homa estulo estas konsiderata kvazaŭ objekto aŭ varo. La slogano de la kapitalismo estas: “Savu sin kiu povas!” Dum tiu de la socialismo estus: “Ni savu nin ĉiuj! Unu en la brakoj de la alia, kiel fratoj.” Amo kontraŭ malamo. La etika socialismo. Tio devas tratrempi la tutan konduton de la nova revolucia civitano. Necesas ŝanĝi la pensmanieron. “Sen ŝanĝo de la menso, diris Trocko, ne povas okazi transformiĝo de la homo.” Nur tiel povas aperi la “nova homo” postulata de Che Guevara; la socialisma homo — viro kaj virino, kompreneble — de la 21-a jarcento. Envere ne povas okazi revolucio se ni ne sukcesas la transformadon de la menso. La resto estas duaranga, kiom ajn grava. Pro tio mi vidas la socialismon antaŭ ĉio kiel valoron moralan. Ĝi ne povas esti nur modelo ekonomia; ĝi perdus sian animon.
Kaj pri la sociala nivelo?
Jes kompreneble, ekzistas ankaŭ “sociala socialismo” — pardonu la pleonasmon — bazita sur la batalo por egaleco, por “socio de egaluloj”; luma koncepto de socialismo akceptita de Bolivaro kaj de Angostura*. Ĉiuj projektoj, kiujn ni lanĉis — estas pli ol tridek en la lastaj jaroj — estas, sur socia nivelo, la esenco mem de nia socialisma projekto. Ĝia celo estas eligi la popolon el la malriĉeco kaj krei egalecon ne nur en la leĝo, sed ankaŭ praktikatan en la faktoj. Tio ebligis al ni konstrui socian kirason, kiu protektas la plej malfortaj homoj kaj ebligas al ili eliri el la mizero.
Por vi, la bolivara socialismo havas du dimensiojn: moralan kaj socialan
Ne, ekzistas pliaj frontoj. Krom la morala kaj sociala aspektoj, nia socialismo havas aliajn komponantojn: speciale — tio evidentas — la komponantojn ekonomian kaj politikan. La ekonomia socialismo estas la ŝtatigo de la strategiaj sektoroj de la ekonomio, la disvolvado de la kooperativoj, la partopreno de la laboristoj en ĉiuj niveloj de la organizado kaj mastrumado de la entrepreno, la publika banko, ktp. Kie troviĝas la socialismo politika? En la demokratio. Ne la demokratio burĝa aŭ liberala, sed la demokratio “partopreniga kaj protagonisma” difinita en nia konstitucio.
Ĉu ekzistas kromaj komponantoj?
Jes, nia socialismo havas ankaŭ dimension teritorian. Ni parolas pri “socialismo geografia”, ĉar ekzistas teritoriaj maljustaĵoj, malegalecoj laŭ la spacoj. Kaj ni devas stimuli radikalan komprenon de la geografio, pli viglan, transforman. La teritorio ne estas io inerta; ni devas imagi teritorian socialismon. Kaj fine, laŭ mi, nia socialismo havas ankaŭ komponanton armean. La armitaj fortoj partoprenas, kune kun la popolo, en la konstruado de la nacia projekto; ne nur per tio ke ili garantias tiun nacian projekton, sed ankaŭ, efektive, per tio ke ili konstruas ĝin kune kun la popolo, man-en-mane, en profunda civila-militista unio. La nacia sendependeco — por paroli pri tiu tria koncepto — ne penseblas sen tiu kondiĉo, kio estis neniam ebla en la kadro de la dependa kapitalismo — la sola formo de kapitalismo, kiu iam ajn ĉi tie ekzistis. Ni estis kondamnitaj al la malinda situacio de lando dominata, dependa, korupta: kolonio. Tio ĉesis.
Kaj la korupto?
Ni ĉiam kontraŭbatalis ĝin plej severe. Dum la jaroj, kiujn ni pasigis en Yare* ni jam difinis tre konkretan planon por juĝi la koruptitojn restarigante en ĉiuj frontoj la civitanan moralon. Tio estis publike konata.
Laŭ la komunikiloj, ankoraŭ nun ekzistas korupto ...
Mi koncedas, ke ekzistas korupto, malfeliĉe. Tio veras. Sed aŭdu bone, kion mi diros al vi: malgraŭ la malmultaj klopodoj, kiujn la gazetaro de la oligarĥio antaŭe faris por malkaŝi la korupton, tiu atingis tian nivelon, ke ĝi ŝprucmakulis ĉie... Male, hodiaŭ, la gazetaro — preskaŭ komplete en la manoj de la oligarĥio — serĉas per lupeo la plej etan fakton de korupto, aŭ ĝi inventas aŭ ŝajnigas ĝin ... Kaj ĝi apenaŭ trovas kelkajn kazojn por denunci. En la pasinteco, la instancoj prefere klopodis por maski la korupton. Nuntempe estas la malo. Nia registaro klopodas por malkovri kaj puni la korupton. Dum la jaroj de Carlos Andrés Pérez*, sur la stratoj, la homoj — tion diras la tiamaj enketoj — ne ĉesis plendi: “La korupto mortigas nin!” Hodiaŭ, en la enketoj, la korupto preskaŭ ne aperas kiel kolektiva problemo. Tio estas interesa fakto por pritaksi.
Tion ne diras Transparency, internacia organizaĵo ...
Jes, ili akuzas nin ke ni estas la registaro plej korupta kaj diras, ke estas nun pli da korupto. Sed tiu kampanjo estas sistema, partieca kaj malbonintenca. Ĝi estas ĉio alia ol objektiva.
Laŭ la ĵurnalo El Nacional, dum la asembleo de la Interamerika Gazetara Societo (SIP) oni diris, ke “Venezuelo estas la dua plej korupta lando de Latinameriko”*
Tio ne surprizas min. Kaj estas strange ke ili klasis ĝin dua kaj ne unua ... Ĉi tie, ĉiutage, la televido kaj ĉiuj komunikiloj de la oligarĥio parolas pri tio, kion ili nomas la “boliburĝaro”, la novaj riĉuloj ... Kaj tamen, mi insistas pri la fakto, ke tio ne estas zorgo de la popolo. Mi ripetas al vi: en la opini-enketoj, la korupto preskaŭ ne aperas aŭ kun tre malalta elcentaĵo.
Cetere, kvankam la opozicio havas mezume 30 elcentojn da favora opinio, ĝi eĉ ne prezentas la korupton kiel nacian problemon. Kaj oni havas kaŭzojn por supozi, ke tio estus la speco de problemoj, kiujn ĝi montrus ... Envere, eĉ kvankam mi ne havas statistikajn donitaĵon ĉe la mano, mi asertas al vi, ke la korupto notinde malpliiĝis — por komenci ĉe la altaj oficistoj de la registaro. Persone mi estas tre atenta pri la homoj kiuj laboras kun mi: la ministroj, la institucioj, la ŝtataj bankoj ...
Malgraŭ la mankoj, kiom ajn multnombraj, kaj malgraŭ la kelkaj bedaŭrindaj kazoj kiuj povas ankoraŭ prezentiĝi, mi povas al vi certigi, ke la korupto malpliiĝis; tio ne kompareblas ...
... kun la antaŭa nivelo de korupto?
Jes, ne estas ebla komparo. Ĉi tie mem, en la [prezidanta] palaco Miraflores, ekzistis korto, kiun oni nomis la “japana apartamento”, vaste konata. Oni faris tie ĉiajn festojn, aferojn, akceptojn per ĉampano kaj viskio; ekzistis virinoj ... Tio estis Sodomo kaj Gomoro. Mi laboris ĉi tie dum la lastaj monatoj de la jaro 1988 kaj dum preskaŭ la tuta jaro 1989. Mi eniris ĉien, mi observis, mi aŭskultis, mi havis eĉ internan reton de oficiroj kaj de civiluloj; ĝia kiam oni arestis min kaj forpelis min el Miraflores en decembro de 1989. Mi povas certigi vin, ke la korupto atingis la plej altan nivelon de la ŝtato.
Ignacio RAMONET.