Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Laŭ provizora interkonsento farita la 24-an de novembro 2013 en Ĝenevo inter Irano kaj la grupo tiel nomata “G5 + 1” (la membroj de la Sekurec-Konsilio de UN, plus Germanujo), la partoprenantoj akordiĝis por subskribi longdaŭran interkonsenton pri atomindustrio, ene de unu jaro. Tiu limdato de novembro 2014 ne estis respektita. La intertraktantoj akordiĝis pri novaj datoj: fine de marto 2015 por desegni konturon de la interkonsento; 30-a de junio 2015 por definitiva teksto, inkluzivanta ĉiujn teknikajn aspektojn. La diskutoj disvolviĝas cirkaŭ, se tiel eblas esprimi, interŝanĝo “atomo kontraŭ sankcioj”, tio estas, Irano donas garantiojn por ke ĝia programo restu ekskluzive civila, interŝanĝe kun kompleta nuligo de la sankcioj deciditaj kontraŭ ĝi.
Subskribinto en 1968 de la Traktato pri nedisvastigo de la nukleaj armiloj, Tehrano engaĝiĝis ne disvolvi tiajn armilojn. Sed oni riproĉas al ĝi havigi al si, marĝene de sia civila nuklea programo, la kapablon produkti tre densigitan uranion, kaj plutonion, du elementojn kiuj povas uziĝi por milita uzo. La diskutoj temas unue pri la nombro de centrifugiloj konservendaj por limigi la densigon je proporcioj kongruaj kun nur civila uzo. Ŝajnas, ke skiziĝas akordo, por ke la jam densigita uranio estu sendita en Rusujon. Transformota en brulaĵo-stangoj, ĝi estos uzata por nutri la centralon de Bushehr, konstruita de Rusujo. Tehrano konsentis redukti sian stokon de densigita uranio je 20%; la okcidentanoj deziras, ke ĝi de nun kapablu produkti nur uranion densigitan je 5%.
Irano konstruis du uranio-densejojn, tiu de Natanz, la plej grava, kaj tiu de Fordow, enterigita apud Qom por protekti ĝin kontraŭ bombado. La okcidentanoj postulas la fermon de Fordow, dum la irananoj proponas ĝin transformi en medicinan esplor-centron. En Arak, Irano konstruas esplor-reaktoron funkciantan per la teknologio depeza akvo, sed ĝi laŭdire akceptis limigi ĝian produktadon de plutonio je malpli ol unu kilogramo jare.
Alia disput-punkto estas la intensigita reĝimo de inspektado de la nukleaj instalaĵoj. La okcidentanoj notinde postulas de Irano ratifi la aldonan protokolon de la Internacia Atom-Energia Organizo (IAEO), kiu permesas pli entrudiĝajn inspektadojn. Tiu protokolo estis subskribita de Irano en 2003, sed ne estis ratifita de la Parlamento. La okcidentanoj postulas, ke tiu escepta reĝimo daŭru dudek jarojn, dum Irano akceptas nur daŭron de kvin jaroj.
Irano fine postulas rapidan forigon de ĉiuj ekonomiaj sankcioj kiuj punas ĝin depost la adopto de la unua rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj, en 2006. Ankaŭ Usono kaj Eŭropa Unio adoptis apartajn sankciojn. Pri Vaŝingtono, la forigo de kelkaj sankcioj dependas de la prezidanto, aliaj de la usona Kongreso, regata de respublikanoj, kiuj kontraŭstaras ĉian interkonsenton kun Irano. Enkadre de la provizora interkonsento farita antaŭ unu jaro, la okcidentanoj realigis unuan partan forigon de sankcioj, la 20-an de januaro 2014.
Alain GRESH