Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2014-2016
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En oktobro 1984, la usona Kongreso adoptas amendon, kiu malpermesas “subteni rekte aŭ nerekte la militajn operaciojn kondukatajn en Nikaragvo”. La respondeculoj de la nacia Sekurec-Konsilio — aparte la direktoro de la (Central Intelligence Agency (CIA), William Casey, kaj la nacia konsilisto pri sekureco Robert McFarlane — strebas ĉirkaŭiri la malpermeson por helpi la “contras”, kiuj oponas la sandinistojn alvenintajn ĉe la rega pozicio en1979. Oni tiam estas en la “dua malvarma milito” inter Usono kaj Sovet-Unio, kiuj malrekte alfrontiĝas en Afganujo, en Angolo kaj en Nikaragvo.
Unu el la inventitaj rimedoj estas sekrete vendi al Tehrano armilojn, kies profitoj iros al la nikaragvaj kontraŭ-revoluciuloj (contras). Tiu projekto konverĝas al la strategio de tiuj, kiuj ene de la usona administracio, plu konsideras Iranon, malgraŭ la revolucio de Ĥomeini, kiel potencialan aliancanon por Usono. Ili tiam turnas sin al Israelo. Ligita al la centr-amerikaj diktaturoj, Israelo jam helpas la “contras” kaj plu tenas kontaktojn kun Tehrano. Ĝi ja konsideras Irakon kiel la ĉefan malamikon en la milito ekigita de Bagdado kontraŭ ĝia najbaro en 1980, kaj kiu daŭros ĝis 1988.
Tra Israelo, dufoje usonaj armiloj estas liveritaj al Irano en 1985. La postan jaron, Usono mem zorgas pri la liverado. La kolonel-leŭtenanto Oliver North, membro de la nacia Sekurec-Konsilio, kondukas unu el tiuj liveradoj, irante en la iranan ĉefurbon, fine de majo 1986, kun... biblio dediĉita (kun surskribo) de la prezidanto Ronald Reagan mem.
Sed tiu lasta, implikita en siaj neadoj kaj siaj “forgesoj”, preferas baldaŭ forlasi la strebojn: la skandalo “Irangate” eksplodis malkaŝe. Ĝi ricevas tiun nomon pro simileco kun la Watergate-skandalo, kiu kostis al Richard Nixon sian prezidantecon en 1974. Komence de oktobro 1986, usona aviadilo plenplena de materialoj destinitaj al la “contras” kraŝas en Nikaragvo. Unu el la pilotoj pretervivis kaj, malliberigita de la sandinista armeo, konfesas la veron. La 3-an de novembro, la libana semajngazeto favora al Sirio Al-shiraa malkaŝas la aferon. Tiel ke, la 25-an de novembro 1986, Reagan, dum televida gazetarkonferenco, — deklarinte ke liestis “ne tute informita pri la speco de aktivaĵoj ligitaj kun tiu iniciato” al Irano — devas anonci, ke li eksigas la implikitajn oficialulojn.
La Tower-komisiono estas taskita esplori pri la “Irangate”. El ĝiaj dummonataj enketoj kaj el ĝia raporto, malmulte rezultos. Jen pruvo, ke tempo ŝanĝiĝis: dum tio, kio estis komence nur malbona priŝtelado (Watergate), kostis al Nixon sian prezidantecon, Reagan eliras kvazaŭ senvunda el tiu eksterordinara akumulado de perfidaĵoj. Ankaŭ kompromitita, la vicprezidanto George H.W. Bush estis tamen brile elektita en novembro 1988 prezidanto de Usono.
A. GRESH kaj Dominique VIDAL