Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2014-2016

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Ni kredas je nenio krom la Profeto”

La filoj de alĝeriaj laboristoj, Wissem kaj Nabil pasigis sian junaĝon en la sama kvartalo kaj tie spertis la elprovojn kaj afliktojn de plenkreskiĝo. Sed unu fine sin turnis al islamo, kaj la alia al laborsindikatismo. Jen du paralelaj historioj.

“Necesis du tagojn, nur du tagojn por trovi la fratojn Kouachi kaj mortpafi ilin.” Brila vintra suno prilumis la aŭtovojon kie Wissem, 22-jara, zigzagis inter la aŭtoj*. “Mi pensas pri miaj propraj fratoj ... Vi komprenas?” Mi komprenas. Wissem sombriĝis, plilaŭtigis la radion kaj absorbiĝis en la silenton de siaj memoroj. Liaj du pliaĝaj fratoj mortis antaŭ sia 30a jaro, la murdintoj ankoraŭ estas liberaj. Antaŭ iom pli ol du jaroj, lia frato Bashir prirabis domon kun amiko. Reveninte post aproĉaso, najbaro vidis ilin kaj pafis kuglon en la kapon de Bashir. La pafinto estis enkarcerigita dum unu horo. La enketo decidis ke ne estis sufiĉa bazo por kulpigi lin malgraŭ tio, ke la ĉasisto ne pafis sindefende — Bashir estis paftrafita dum li fuĝis en aŭtomobilo. Post kelkaj monatoj, lia alia frato Yassine estis mortigita en la strato per ekpafado de kalaŝnikovo. “La tuta urbo scias, kiu faris tion. La polico ankaŭ, sed ili faras nenion: unu arabo malpli, tio tute plaĉas al ili ...”. Wissem parolas kun kvieta certeco, kvazaŭ pri oftaj eventoj, preskaŭ sen kolero, dum li zumas al si laŭ la takto de repkanto:

* Nomoj kaj lokoj estas ŝanĝitaj por konservi la anonimecon de niaj intervjuitoj.

Ju pli da mortintaj junuloj, des malpli enkarcerigitaj. Vi bone konas mian vivon ĉar estas same ĉie. Francion mi daŭre fikos ĝis kiam ŝi min amos.”*.

* Tandem, 93 Hardcore, Pro Music, 2005; www.youtube.com/watch?v = 160O4mBygoA .

Mi pensis pri Yassine kiu, en la finaj tagoj de sia vivo, obsedite sin dediĉis por gajni justecon por Bashir. “La murdinto estas libera! Estas freneze, ĉu ne?” li demandis kiam ni unue renkontiĝis en 2012. “Se iun Cédric mortigus iu Mohamed, ĉu vi kredas ke li estus liberigita?” Sed ne temas nur pri disiĝo etna: Julien, amiko de Bashir kiu evitis du kuglojn dum la doma prirabado — “li estas blankulo el nia kvartalo” — estis pruvita kulpa pri ŝtelado kaj kondamnita al du kaj duona jaroj da enprizoniĝo. Ĉu eble temas pri socia problemo? Yassine samopiniis. Li frekventis policejojn ekde sia sesa jaro kaj ne atribuis siajn fruajn problemojn al iu aparta kaŭzo. “Mia patro estis konstruisto kaj eksuferis doloregan diskan hernion, sekve li estis litmalsana ĉe si. Mia patrino suferis kanceron, ankaŭ ŝi do tre malsanis kaj ni ne havis monon. Tial mi komencis ŝteli aĵojn por miaj fratetoj, ludilojn kaj telestiratajn aŭtojn el superbazaroj kaj bonfaraj butikoj. Kaj, ĉiufoje, estis ek al la policejo!” Lia infanaĝo kaj adoleskeco estis longa alfrontiĝo kun la tribunaloj. Li estis loĝigita en junulhejmo, kaj ricevis trejnadon pri ĉarpentado sed ne kompletigis ĝin. Liaj petolaĵoj estis la solaj eklumoj en sia vivo: interalie, li promenveturis je la aĝo de dek jaroj en aŭtoj kiuj havis la ŝlosilon en la startigilo, kaj pentris grafition sur la murojn de la magistratejo. Je 18 jaroj, Yassine ne plu ricevis avertojn, sed enprizonigon pro ŝtelado kaj iom da drogŝakrado. “Post tio, je 23 jaroj, mi ĉesis fari ĉion. Pro la maniero per kiu aliuloj rigardis min, kaj per la helpo de Dio.”

Yassine kreskigis longan barbon kaj sin vestis per tradiciaj vestoj. Li malfermis halalan nutrovarejon kie li lasis siajn klientojn por iri preĝi en malantaŭa ĉambro. Li pasie interesiĝis pri la teologiaj tendencoj en islamo, praktikis sian religion devote, “amis [sian] Sinjoron”, kaj volis antaŭ ĉio “fari bonon”, pentinte pri siaj malbonfaroj. Lastatempe li pasigis kelkajn monatojn en Mezoriento, en lernejo kondukata de la Islama Frataro, por perfektigi sian konon pri la korano per intensa studado. Reveninte al Francio, Yassine denove fariĝis objekto de atento por la polico kiel siatempa deliktulo transformita en pian islamanon. Sed la kaŭzo de lia morto estis malnovaj ofendiĝoj el lia delikta pasinteco pri kiu li estis pensanta dum unu el niaj finaj renkontiĝoj: “Kiam mi estis infano, estis multe da personoj kiuj prizorgis la gejunulojn: socialaj asistantoj, municipaj respondeculoj ... Nun, estas neniu. Mi provas paroli al la junuloj, diri ke ili kvietigu sin, sed ili indiferentas. Ili ne havas laboron, nur du tagojn en antaŭdungiĝa kurso, unu tagon da nedaŭra laboro plenigante betonmiksilon. La situacio pli malboniĝis kompare kun mia junaĝo. Oni ne travivas sian vivon. Oni travivas la vivon kiun la ŝtato trudas al oni.”

Eksa drogŝakristo, Nabil pasiiĝis pri la laborkodo post disputo kun sia ĉefo

La mortoj de liaj fratoj renversis la vivon de Wissem. Li ne kompletigis sian diploman kurson pri veturila bontenado. “Miaj elektoj estis drogŝakrado, kaj sekve prizono aŭ morto, kiel la plimulto de miaj amikoj; aŭ jen fari iom da manlaboro, jen liveri picojn, kelkajn tagojn en monato. Laboro mankas, kaj ankaŭ tio estas formo de morto.” La procento de senlaboreco ĉe 20-24-jaruloj en lia kvartalo estis 57% en 2012 — kontraŭ 13% tutlande.

Wissem parkis ekster kebabejo posedata de “barbuloj” kaj tie ni lunĉis. Ĉi tio estis lia metodo por alproksimiĝi al sia frato, kaj ankaŭ al islamo: “Mi atendas, ke mia fido pliiĝos. Mi preĝas, mi fastas. Baldaŭ venos la tempo kiam mi lasos mian barbon kreski kaj mi estos bona islamano, sed mi ankoraŭ ne estas preta.” Pri la karikaturoj de Charlie Hebdo, Wissem diris: “Ili estis brutalaj. Ni kredas je nenio krom la Profeto, ke li estu laŭdata, kaj eĉ lin ili atakas.” La junulo fidas nenion alian. Kion pri la lernejoj? Maŝinoj kiuj ekspedas infanojn al senelirejaj laborpostenoj. La polico kaj la justico? Ili entombigis liajn fratojn kun indiferenteco. Antaŭdungiĝaj kursoj kaj metilernado? “Neniam estas laborpostenoj post kiam la kursoj finiĝas”. La amaskomunikiloj? “Ili publikigas ian ajn aĉaĵon. Ne estis junuloj el la antaŭurboj kiuj faris la mortigojn ĉe Charlie Hebdo, estis profesiuloj, estis la ŝtato. Tiel, ili povas poste subpremi islamanojn.” Refojaj asertoj ke la franca respubliko estas libera, egala kaj frateca verŝajne ne impresos Wissem kaj liajn amikojn.

Tridek kilometrojn for, en alia mondo ol la laboristaj kvartaloj de la urboj, estas Jalès, urbeto de sabloŝtonaj domoj ĉirkaŭitaj de deklivoj kovritaj per vinberejoj. Ankaŭ ĉi tie, la Respubliko ne estas tre frateca. “Estas simpla metodo por forgesigi al la araboj iliajn ĝihadajn revojn” diris ĉasisto en la pafilbutiko. “Starigu armeajn tribunalojn, kaj bum!, kuglon en la kapon”. La pafilbutikisto timeme malsamopinias sed, ĉion dirinte, tia parolo estas profitodona. “La tagon post la atenco kontraŭ Charlie Hebdo, mi estis ĉion elvendinta” la negocisto diras kontente. “Ĝis la 11a matene, restis al mi neniom da ĉaspafiloj, armiloj Flash-Ball* kaj municioj, kaj mi estas superŝutita per mendoj. Klientoj diras al mi ke ili intencas kontraŭataki”.

* Flash-Ball estas nemortiga armilo kiu pafas molan globon el kaŭĉuko — ml.

Fine, nur restas Moncef, la patro de Wissem, por defendi la valorojn de la Respubliko. “Mi foriris de Alĝerio en 1970. Oni ricevis mizeran sumon por la malmulta laboro trovebla tie. Tuj post kiam mi alvenis ĉi tie, mi trovis bone pagatan laboron ĉe konstruadejoj, kaj estis sociala asekuro. Francio bonvenigis nin”. Sed Moncef ankaŭ memoras pli malfacilan tempon: “Ĉirkaŭ 1982-1983, post la naskiĝo de Yassine, laboro fariĝis pli malfacile trovebla. Multe malpli da konstruado okazis, estis malpli da mendoj kaj pli da konkurenco, unue de la hispanoj kaj poste, iom post iom, de la orienteŭropanoj, kaj ili subenpremis salajrojn. Estis pli malfacile, sed mi ne plendas. Ili ankoraŭ vokas min por laŭokaza laboro nedeklarita. Tio estas suplemento por mia pensio de 700 eŭroj monate.” Moncef alĝustigas sian lumban zonon. Ekstere, Wissem diras, ke li vidas aferojn malsame. “Dum kvardek kvin jaroj, mia patro preskaŭ ĉiam laboras en la eksterleĝa ekonomio, konstruante vilaojn por riĉaj familioj en la regiono. Lia dorso estas tute kripligita sed, malgraŭ tio, lia pensio estas tiel mizera ke li devas daŭre fari gipsadon kaj betonadon en la aĝo de 67 jaroj. Li volis ke mi fariĝu morteristo, kiel li. Mi diris ne, dankon.”

Nelonge antaŭ sia morto, Yassine pasigis la vesperon kun Nabil. “Li estis tre bona amiko.” La du estis ĉiel samaj: iliaj laboristaj gepatroj estis el Alĝerio, ili pasigis sian junaĝon en la sama kvartalo kaj havis la saman adoleskan emon fari “stultaĵojn”. Nabil estis “la sola arabo” el sia kvartalo kiu eniris nemetian mezlernejon, kie lia talento kiel regiona ĉampiono de karateo gajnis al li admiron ekde la unua tago. “Blanka knabo demandis al mi de kie mi venas. Bum!, mi eksplodis. En mia kvartalo, demandoj kiel ”De kie vi venas?“ montras mankon de respekto. Poste, mi konsciis ke ĝi estas normala demando, metodo por enkonduki sin.” La reputacio de Nabil kiel ĉampiono de batalartoj faris lin timata gvidanto en la socialaj loĝejaroj. Sen rekte partopreni la ŝakradon de drogoj, li trudis “imposton” je drogŝakroj, minacante uzi perforton se necese. Baldaŭ, li havis ĉiumonatan enspezon de kelkmiloj da eŭroj. “Mi ankoraŭ estis mezlernejano kaj mia vivmaniero atentigis la policon pri mi. Mi bezonis kovrilon, tial mi trovis laborpostenon en rapidmanĝejo kiu ĵus malfermiĝis.” Denove li estis “la sola arabo” tie, dungita pro premo de la magistratejo kiu indulgeme rigardis sian karatean ĉampionon. Post tri monatoj, instigite de plendoj de siaj blankaj kolegoj ke ilia ĉefo ne registris iliajn laborhorojn, Nabil piedbate malfermis lian pordon, fiksis lin kontraŭ muron kaj postulis ke ili estu pagitaj — kaj pagitaj ili estis, tuj. La ĉefo pardonpetis pro tio, ke li “forgesis” naŭdek horojn. Laborsindikata reprezentanto aŭdis pri ĉi tiu venko kaj kunsidis kun Nabil por sugesti ke li starigu sekcion de la sindikato. “Mi eltrovis ke estas laborleĝoj en Francio. Ili fariĝis mia pasio.”

Samtempe kiam Yassine elprizoniĝis kaj sin turnis al islamo, Nabil forlasis siajn drogimpostojn por fariĝi laborsindikata delegito por la Ĝenerala Konfederacio de Laboro (CGT). Ĉi tio estas lia obsedo dum la lastaj 15 jaroj: disputoj inter dungitoj kaj dungantoj, strikoj, okupadoj de laborejoj, konsilantaroj de dungitoj kaj interparoloj post eksdungiĝo. Ayoub, siatempa kolego de Nabil kaj nun ŝtatoficisto, diris al ni: “Mi komencis labori ĉe rapidmanĝejo kiam mi havis 25 jarojn, kaj tie estis iu bravulo, Nabil. Li konstante parolis pri niaj laborkondiĉoj kaj la politiko. Mi lernis multegon. Fine, ni ekstrikis dum 18 tagoj por postuli ke ĉiuj portempaj dungitoj estu konstante dungataj. 100% de la personaro ekstrikis, el skipo de 20. Kaj ni gajnis, ni gajnis preskaŭ ĉiujn niaj postulojn.” Hodiaŭ, Ayoub estas aktivulo por la maldekstrisma partio Front de Gauche, kaj Nabil esperas esti redungita de la rapidmanĝeja ĉeno, kiu ĵus maldungis lin milan fojon. Sed ankaŭ Nabil estis ofendita de la karikaturoj de Charlie Hebdo, kaj estas konsideranta transloĝiĝi al Alĝerio, precipe pro tio ke la CGT tediĝis de ĉi tiu aktivulo kiu, kiam la kontraŭtumulta polico minacas liajn strikpostenojn, povas alvoki suplementan forton de cent batalpretaj “kvartaluloj”. Oficialulo ĉe la CGT-sidejo diris al ni delikate: “Estas malsamopinioj inter ni kaj gejunuloj de enmigrintaj devenoj pri la organizado kaj la tipoj de laborsindikata agado”.

Kiom da aliaj Nabiloj estas en ĉi tiu urbo, delonge komunista bastiono, kie la Nacia Fronto lastatempe triumfis en la eŭropaj elektadoj? Kiom probable estas ke Ayoub renkontus politike engaĝiĝintan laborsindikatanon hodiaŭ, kiam religia devoteco estas ofte anstataŭinta tradician maldekstrisman aktivismon en la socialaj loĝejaroj — kaj akirinta politikan dimension? Kaj kiel oni povas enkadrigi la demandon pri devenoj en pli larĝan socian kuntekston kiam eĉ la CGT reduktas Nabil, kaj aliulojn antaŭ li* al la identeco de “enmigrinto”? Ĉe la loka CGT-sidejo, kiun Bachir kutimis frekventi, la personaro parolas pri sia ĝeno per zorgeme elektitaj vortoj. Ili aŭdas historiojn kiel tiujn de la fratoj Kouachi ĉiutage: de adoleskantoj en junulhejmoj al senlaboraj junaj viroj radikaligitaj per la religio. Aurélie fine agnoskas: “Oni diru, kion oni volas, sed la problemo estas tio, ke eĉ se ni kredas je tio, kion ni faras, laboro tute mankas”. En la vestiblo, afiŝoj “Je suis Charlie” pendas sur la muro, frapanta rememorigilo pri kiel hermetike fermitaj estas ĉi tiuj malsamaj sociaj sferoj unu de la alia. Dum li veturigis nin al la fervojstacio, mi kontraŭdiris Wissem nur unufoje, kiam li asertis ke “la Judoj” regas la amaskomunikilojn. “Ne” mi diris, “ilin regas kapitalismo”. “Ĉu?” li diris. “Kio estas tio?”.

* Abdel Mabrouk, Génération précaire, Le Cherche Midi, Parizo, 2004

Pierre SOUCHON